Archive for the ‘Provokoj kontraŭ Israelo’ Category

Kiu deziras pacon, kiu provokas?

5 Aŭgusto 2010

Dum la lastaj tagoj okazis tri malobservoj de la limoj de Israelo.

Vendrede la 30-an de julio raketo trafis Aŝkelon. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundiĝis homoj.

Lunde la 2-an de aŭgusto ses raketoj estis pafitaj el Sinajo, Egiptio. Du raketoj surteriĝis ene de la limoj de la israela urbo Ejlato. Unu raketo surteriĝis en Akabo, Jordanio, proksime de hotelo. Unu homo mortis kaj tri vundiĝis.

Marde la 3-an de aŭgusto la libana armeo atakis la armeon de Israelo, kiam la israela armeo faris laŭrutinan operacion ene de israela teritorio. Mortis unu armeano kaj vundiĝis unu alia.

Esencaj demandoj estas:

Kiu deziras pacon? Kiu provokas?

Tiel komenciĝis ĉiu milito inter Israelo kaj ties malamikoj. Se tiuj ĉi plej lastaj provokoj plievoluiĝos kaj Israelo estos devanta sin defendi pli grandskale, memoru la sekvan: Israelo ne estas tiu kiu komencis militi!

Bedaŭrinde Israelo estas ĉiufoje kulpigita pro “uzado de misproporcia perforto” kiam la lando defendas sin. Post la gaza-stria milito dum la vintro 2008-2009 Israelo ricevis plej multe da kondamnoj pro la milito, kvankam Hamas estis tiu kiu komencis militi. Miloj da raketoj kaj grenadoj pluvis en suda Israelo. Tial Israelo devis sin defendi. Direndas ke kiu ajn lando agadus en la sama maniero estante sub tia minaco.

Israelo ne deziras militi. Israelo deziras paciĝon. Sed ŝajnas ke la malamikoj de Israelo nur volas provoki. Dum la lastaj tagoj okazis tri provokoj, el tri diversaj direktoj. Kion nun faras UN? Nenion.

Tio estas la konflikto Israela-Palestina.

Pliaj informoj en la angla:
Don’t Test Us, Netanyahu Tells Lebanon and Hamas

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Tells Lebanon and Hamas

Nia strangega mondo

22 Junio 2010

En tiuj tagoj en nia mondo lando planas defii alian landon. Defion farita de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tial similaj planoj ĝenerale kaŭzas reagojn en la mondo. Tamen en tiu ĉi kazo neniaj reagoj estiĝas. La mondo silentas. Ŝajnas ke tiu ĉi plano de defio kaŭzas neniajn ajn reagojn en la mondo. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Libano preparas sendi ŝipon kun helpaĵoj al la Gaza-strio. Ne estas malbone aŭ malpermesite transporti helpaĵojn en la Gaza-strion, sed oni ne povas transporti ilin rekte en la Gaza-strion. Kial? Ĉar tie estas mara blokado. Kial? Ĉar Israelo estas en armita konflikto kun Hamas, kiu estas terorista organizaĵo.

Libano do planas defii Israelon. Defion de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tamen en tiu ĉi kazo la mondo silentas. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Ne estas novaĵo ke oni pritraktas Israelon maljuste kaj alimaniere ol aliajn landojn. Tio vere ne estas novaĵo. Normale la mondo forte reagas se lando planas defii alian landon, sed en tiu ĉi kazo nenio okazas. La mondo silentas kaj Israelo estas lasita sola. Estas severa afero ke lando defias alian landon. Sed en tiu ĉi kazo oni agas kvazaŭ nenio malbona okazas.

Ehud Barak, la israela ministro de defendo, klarigis al la libana registaro ke ĝi havas la respondecon pri la ŝipoj lasantaj la libanajn havenojn, ĉar estas klare ke la ŝipoj intencas defii la maran blokadon. Ehud Barak ankaŭ avertis la libanan registaron kaj klarigis ke ĝi devas malhelpi armilojn veni sur la ŝipon, ĉar ili povus konduki al perforta kaj danĝera konfronto se la ŝipo rifuzas veni en Aŝdodon.

Se temus pri alia lando, la mondo kondamnus la planojn. Sed en tiu ĉi kazo temas pri Israelo. Libano tiel planas defii Israelon, sed nenio okazas. La mondo tute silentas. Sed atendu la tagon kiam Israelo haltigas la ŝipon. Mi vetas ke la mondo reagos tiun tagon! Oni rajtas defii kaj provoki Israelon, sed Israelo ne rajtas sin defendi… Tio estas la sama, ordinara kaj kutima ŝablono.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.