Posts Tagged ‘Jaser Arafat’

Letero al amikoj de la palestinanoj

7 Decembro 2010

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

La palestinanoj ja travivis siajn dozojn da suferoj en tiu ĉi kunteksto, sed certaj volas aserti ke tiuj estas grandparte aŭ parte proprakulpe kaŭzitaj. Tiun debaton ni ne tenos tie ĉi.

Estas tamen nekontestebla fakto ke furiozas nenombreble da militoj kaj konfliktoj kiuj estas multe pli sangaj ol tiuj en kiuj viaj amikoj estas enmiksitaj.

En la mapo ĉi-supre la grando de la regionoj en la mondo estas prezentita per relativa grando laŭ la nombro de mortigitoj en militoj kaj konfliktoj ene de la regiono proporcie al la tuta nombro de mortigitoj en militoj en la mondo. La nombroj estas de jaro 2002.

La nombro de mortigitoj en ambaŭ flankoj de la “intifado” de la palestinanoj konsistigis kune malpli ol unu procenton el la nombro de mortigitoj en militoj en 2002, eĉ kvankam estis la plej sanga jaro de la dua intifado.

Norvega “spertulo pri la Mezoriento”, kiu estis proparolanto de la politika agendo de viaj amikoj dum pluraj jardekoj, celas ke la nova ŝtato kiu estis fondita en la najbaraĵo de la palestinanoj en 1948 eble estas la plej granda morala dilemo en nia tempo.

Tiakaze ni devas nin demandi: Kiom da gehomoj mortintaj en la militoj montrataj per la landograndoj sur la mapo, rilatas eĉ iomete kun tiu ŝtato?

La akuzo fariĝas eĉ pli harstariga kiam oni rigardas konforman mapon pri la nombro de mortigitoj dum la tuta periodo 1945 – 2000.

Se vi havas la impreson ke la najbaroj de la palestinanoj estas la plej teruraj militinstigantoj en la mondo, tio estas aŭ ĉar vi fariĝis viktimo de tordita gardado de novaĵoj aŭ de kontraŭjudisma propagando de eŭropa aŭ islamisma speco.

La palestinanoj ricevas pli da ekonomia subteno po enloĝanto ol iu alia popolo.

Se ne viaj amikoj ĉiam ricevas tiel multe de sia plej proksima najbaro, ili havas multajn kaj donacemajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.

Neniu popolo ricevas tiel multe da internacia subteno kiel la palestinanoj po enloĝanto. La subteno estas ofte pli granda ol tiu kiun la plej malriĉaj kaj plej milite difektitaj afrikaj landoj ricevas.

La palestinanoj ricevas ankaŭ el Norvegio multe pli da subteno po enloĝanto ol iu alia popolo sur la tero.

La palestinanoj neniam estis pli proksime al nacia suvereneco ol tio kio ili nun estas.

Internacia subteno al viaj amikoj ne nur venas en la formo de mono. Estas ankaŭ donata evidenta politika subteno por iliaj naciaj ambicioj.

Vi devas memori ke la palestinanoj neniam antaŭe havis propran ŝtaton. Neniam estis iu Palestino. Viaj amikoj tial neniam estis pli proksime al iu nacia suvereneco ol tio kio ili estas hodiaŭ.

En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. Preskaŭ ĉiuj palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio per tio subiĝis al civila palestina regado, la plejparto ankaŭ al palestina sekureca regado.

La internacia komunumo estas preparita agnoski la starigon de la ŝtato Palestino tiel baldaŭ kiam fina pacinterkonsento troviĝas.

La palestinanoj povas ekhavi propran ŝtaton kiam ili akceptas ke la najbaroj retenu la sian.

En la pacintertraktoj en 2000/2001 kaj en 2007/2008 evidentiĝis kio pli ol io alia malhelpas al pacsolvo inter la palestinanoj kaj ilia plej proksima najbaro.

Kaj Jaser Arafat kaj Maĥmud Abbas malakceptis proponojn pri fondado de palestina ŝtato en la tuta Gaza-strio kaj preskaŭ tuta Cisjordanio.

La palestinaj estroj oste malmole malcedis la postulon ke pli ol 5 milionoj da palestinanoj (la idaro de la rifuĝintoj de 1948) havu la rajton ekloĝiĝi en la najbara ŝtato kaj per tio fundamente ŝanĝi la demografian kunmetadon de tiu ĉi ŝtato.

En tiu ĉi mallonga letero mi ne povas tuŝi ĉiujn detalojn pri kial tio estas rifuzita de la najbaroj de viaj amikoj.

Tute mallonge: La najbara ŝtato de la palestinanoj havas evidentan plimulton de popolo kiu estis sen propra ŝtato dum multaj jarcentoj. La spertoj de tio estis tre malbonaj kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento.

Ekde 1948 tiu ĉi najbara popolo estis plimulto en sia propra ŝtato, en la sama regiono kie ilia religia ĉefcentro troviĝis dum la lastaj tri mil jaroj.

La najbaroj de viaj amikoj havas nur unu ŝtaton en la mondo kie ili estas plimulto, nur unu ŝtaton kie ilia lingvo estas nacia lingvo, nur unu ŝtaton kie la ŝtato estas stampita de ilia religio. Ili ne povas perdi ĝin.

Por viaj amikoj – la palestinanoj – la situacio estas alia. Ili jam estas plimulto en la ŝtato Jordanio, evidenta plimulto en pli ol 20 ŝtatoj parolas ilian lingvon kaj evidenta plimulto en pli ol 50 ŝtatoj havas la saman religion.

Se la palestinanoj rezignas la postulon pri “rajto reveni”, la najbaroj ekkomprenos ke viaj amikoj antaŭ ĉio estas okupataj de ekhavo de propra ŝtato en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Hodiaŭ evidenta plimulto de la najbaroj havas la impreson ke la palestinaj estroj ne akceptis la identecon kaj konstucian leĝon de la najbara ŝtato.

Eble la plej grava helpo kiun vi povas doni al viaj amikoj estas kuraĝigi ilin akcepti aliajn solvojn ol moviĝon al la najbara ŝtato.

Tradukita el la norvega: Brev til venner av palestinerne

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco

22 Novembro 2010

Multaj araboj kaj judoj en tiu ĉi parto de la mondo vere sentas la foreston de la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la mezorienta pacprocezo – antaŭ Jaser Arafat kaj OLP (la Organizaĵo por Liberigo de Palestino) estis alvenigitaj al Cisjordanio kaj la Gaza-strio post la subskribo de la Oslo-interkonsento.

Estas tempo ekkrii ke tiu pacprocezo ne estis nenio ol katastrofo por ambaŭ popoloj.

Ĉu iu iam rimarkis ke pli judoj kaj araboj mortis post la subskribo de la Oslo-interkonsento ol dum la periodo inter 1967 kaj 1993?

Tiu pacprocezo, korekte nomita de kelkaj kiel “militprocezo”, fiaskis: venis tempo provi ion alian.

Realan pacon inter palestinanoj kaj judoj ne povas esti atingita, almenaŭ ne en la antaŭvidata estonteco. La fendego inter la du flankoj daŭras esti tiel granda ol iam kaj la du flankoj entute ne fidas al unu la alia.

Anstataŭ ol paroli pri solvo de la konflikto, ni devus ekpraktiki konflikttraktadon, kun bonvolaj agoj de ambaŭ partoj.

Israelo, ezemple, povus malstriktigi la sekureclimigojn, ĉesigi la ekspansion de la kolonioj en Cisjordanio kaj helpi plibonigi la vivkondiĉojn de la palestinanoj.

La palestinanoj, siaparte, povus ĉesigi ĉiujn formojn de perforto kaj instigado kontraŭ Israelo kaj enfokusigi konstrui taŭgajn registarajn instituciojn kaj fortikan infrastrukturon por la estonta palestina ŝtato.

Konflikttraktado signifas teni la konflikton je malalta flamo kun la espero ke tio havus moderigan efikon al kaj judoj kaj palestinanoj.

En la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la pacprocezo en la Mezoriento, kiu ajn loĝanta en Cisjordanio kaj la Gaza-strio povis vekiĝi en la mateno, enaŭtiĝi kaj veturi al kiu ajn loko ene de Israelo.

Oni ne estis aŭdintaj pri sinmortigaj aŭ aŭtaj bombadoj.

Eĉ ne unu raketo aŭ misilo estis pafita el Cisjordanio aŭ la Gaza-strio en Israelon.

Proksimume 200 000 palestinanoj kutimis labori ĉiutage en Israelo.

Ne troviĝis iu sekureca barilo aŭ muro en Cisjordanio.

Ne troviĝis armitaj militistaroj kiel la Al-Aksa brigadoj de martiroj de Fatah kaj bataliono Al-Kuds de islama ĝihado ĉirkaŭvagantaj sur la stratoj de la palestinaj komunumoj.

Palestinaj vilaĝanoj havis liberan akiron al siaj teroj kaj bienoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

Miloj da palestinaj komercistoj de Cisjordanio kaj la Gaza-strio kutimis konverĝi en Tel-Aviv kaj aliaj israelaj urboj preskaŭ ĉiun tagon por komerci. Miloj da palestinaj familioj estis vidataj ĝui sian restadon en israelaj plaĝoj, publikaj parkoj kaj restoracioj.

Ne troviĝis konstantaj israelaj armeaj kontrolejoj inter Cisjordanio kaj la Gaza-strio de unu flanko kaj Israelo de la alia flanko. Kontrolejoj estis starigitaj nur kiam sekureco konsideris tion necesa.

Troviĝis unu registaro kaj unu policistaro en Cisjordanio kaj la Gaza-strio kaj la palestinanoj sciis kun kiuj ili havis aferon kaj havis klaran adreson. La palestinanoj ne devis zorgi pri dekoj da sekurecaj taĉmentoj kiuj estis kreitaj de OLP post la subskribo de la Oslo-interkonsento.

Miloj da israelaj judoj amasiĝis en palestinaj urboj kaj vilaĝoj, precipe dum semajnfinoj, por aĉeti relative malmultekostajn legomojn kaj fruktojn kaj ĝui surloke preparitan kebabon kaj kikerkaĉon (humuson). Israelaj judoj kutimis ripari siajn aŭtojn en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Ili kutimis viziti siajn dentistojn en Qalqilya, Bet-Leĥem kaj Jenin.

La palestinanoj ne bezonis iun specialan permeson por eniri Israelon.

Jerusalemo estis malfermita por ĉiuj palestinanoj kaj OLP eĉ havis multajn oficejojn en la urbo.

Palestinanoj eblis translokiĝi en Israelon kaj eĉ ricevi israelan civitanecon se ili geedziĝis kun israela civitano.

Ni atingis punkton kie multaj judoj kaj araboj diras, iom sarkasme, ke ili sentas la foreston de la bonaj malnovaj tagoj antaŭ la paco.

Tradukita el la angla: The Good Old Days Before Peace

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Ĉu la palestinaj araboj havis eblojn fondi propran ŝtaton?

1 Aŭgusto 2010

La palestinaj araboj multfoje havis eblojn fondi propran sendependan ŝtaton, sed ili rifuzis la proponojn.

En 1937 la Peel-komisiono proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato, sed la araboj rifuzis tion.

En jaro 1939 la britoj proponis blankan libron, sed la araboj rifuzis ĝin.

En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu araba kaj unu juda ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi proponon, sed la araboj rifuzis ĝin.

Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio estis regata de Jordanio kaj la Gaza-strio estis regata de Egiptio. Tiam la palestinaj araboj estus povintaj postuli propran ŝtaton, sed tion ne faris.

Post la sestaga milito Israelo volis intertrakti pri paco, sed la arabaj ŝtatoj kunvenis en Ĥartumo, Sudano. Tie ili interkonsentis pri ”3 ne”:
Ne al paco kun Israelo.
Ne al agnosko de Israelo.
Ne al intertraktoj kun Israelo.

Israelo kaj Egiptio sukcesis paciĝi en jaro 1979. En tiu ĉi pacplano estis propono pri palestina memregado en la Gaza-strio kaj Cisjordanio. Neniu palestina reprezentanto atentis tiun.

La Oslo-procezo komenciĝinta en 1993 celis fondiĝon de palestina ŝtato, sed la palestinanoj malobservis siajn promesojn.

En jaro 2000 Jaser Arafat rifuzis la proponon de Bill Clinton pri pluaj intertraktoj kaj fina paco kun Israelo.

Post la israela transmoviĝo el la Gaza-strio la palestinaj araboj havis eblon fondi propran ŝtaton, sed anstataŭ la terororganizaĵo Hamaso perforte ekregis. Post tio miloj da grenadoj kaj raketoj estis pafataj en Israelon.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

25 Julio 2010

Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift. Agrablan legadon al ĉiuj!

La judaj terorgrupoj, kiuj estis aktivaj lige kun la fondado de Israelo, fariĝis malpermesitaj kaj baldaŭ ĉesigis sian agadon. Jaser Arafat kaj aliaj estroj en la araba mondo devus esti lernantaj de la ekzemplo de Ben-Gurion.

Oni diras ke la teroristo de la unua estas la batalanto de libereco de la alia. Post la teroratako la 11-an de septembro la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ne povis interkonsenti pri kiujn organizaĵojn oni konsideru kiel teroristajn. Antaŭ ĉio muzulmanaj landoj ne volis ke organizaĵoj kiel Hamas, Islama Ĝihado aŭ Hizbulaho estu stampitaj kiel teroristaj. Sed kiel estas en la alia flanko de la Mezorienta konflikto? Sendube troviĝis judaj teroristoj. Eble la israela historio povus instrui al ni multe pri kiel oni povas bridi la terorismon.

Parto de la hodiaŭaj maldekstraj debatantoj, sed ankaŭ serioza politiksciencisto kiel Sune Persson, opinias ke juda terorismo kontribuis al la fondado de Israelo en 1948 kaj ke la araboj lernis de tiuj judaj teroristoj. Tiajn asertojn oni kutimas utiligi por pravigi aŭ defendi la uzadon de teroro en la hodiaŭa Mezoriento. Tial povas esti de certa intereso ekzameni la judajn terorgrupojn aŭ neregulajn fortojn, kiuj ekzistis antaŭ la fondado de Israelo kaj kiuj estis senarmigitaj samtempe kiam la regula armeo de Israelo spertis longan kaj sangan militon kun siaj arabaj najbaroj kaj najbarŝtatoj.

Irgun

Irgun (nomita Etzel en Israelo) estis fondita en 1937 kiel forto de defendo kaj kiel reakcio al araba terorismo kontraŭ judaj celoj en la kolonia mandato Palestino. Araba teroro jam ekzistis en la 1920-aj jaroj. En 1929 ekzemple estis 79 judoj brutale murditaj en Hebrono. La teroro fariĝis pli organizita per komenco de “intifado” en 1936. Ĝi ne finiĝis antaŭ ol 1939. La celo de Irgun estis rebati tiujn arabajn atakojn, kiam oni spertis ke la britaj aŭtoritatoj ne faris sufiĉe por defendi la judajn loĝantojn en la kolonia mandato.

Ekde majo 1939 la ĉefa celo de Irgun fariĝis la brita superregado post la publikigo de la brita Blanka Libro pri la kolonia mandato Palestino. Per tiu la juda enmigrado estis limigita dum periodo kiam la judoj de Eŭropo estis plej bezonantaj de tio, ĉar estis mortpuno esti naskita kiel judo. La enmigrado de araboj el la najbaraj landoj tamen ne estis limigita.

Irgun ne nur estis defendo- kaj terorgrupo sed ankaŭ organizis kontraŭleĝan judan enmigradon el Eŭropo. Ekde septembro 1939 ĝis januaro 1944 tamen estis armistico (militĉesigo) tenata inter la britoj kaj Irgun pro la milito kontraŭ la naziistoj.

Ekde februaro 1944 Irgun denove atakis britajn administrajn konstruaĵojn, policejojn kaj radiostaciojn. Ekde malfrua aŭtuno 1945 ĝis aŭgusto 1946 ankaŭ okazis limigita kunlaboro inter la juda ĉefa armeo Haganah, Irgun kaj la Stern-grupo, aŭ Leĥi kiel ĝi estis nomata en Israelo. Leĥi estis fondita 1940 post skismo en Irgun ĉar Leĥi konsideris ke la britoj estu kontraŭbatalataj per nereduktita forto malgraŭ la milito kontraŭ la naziistoj. Leĥi atakis britajn armeajn kaj administrajn celojn dum la tuta milito, en diferenco de Irgun.

La ĉesigo de la Stern-grupo

Laŭ taksoj britaj Leĥi konsistis kiel plej granda el 300 personoj. Ĝi estis kontraŭimperiisma terorgrupo kies ĉefa celo estis kontraŭbatali la britan aŭtoritaton en la kolonia mandato Palestino. La plej spektaklaj kaj kritikataj teroratakoj estas tri:

La murdo de la brita ministro de Mezoriento, Lord Moyne 1944 en Kairo.

La atako kontraŭ la ĉefstabejo de la brita armeo kaj la oficejo de la registaro de la kolonia mandato, ambaŭ situantaj en King David Hotel en Jerusalemo la 22-an de julio 1946 kun 90 viktimoj kiel sekvo.

La murdo de la sveda intertraktanto de UN Folke Bernadotte 1948 en Jerusalemo, pro malkontento pri lia propono de kompromiso al la jam aprobita dispartiga plano. Post tiu en ĉiuj rondoj pli poste kondamnita murdo, la Stern-grupo estis ĉesigita.

Post la aprobo de la rekomendo de UN pri dispartigo de la kolonia mandato Palestino en unu juda kaj unu araba parto en la Ĝenerala Asembleo la 29-an de novembro 1947, palestinaj-arabaj grupoj atakis judajn celojn, kio donis al Irgun kaj Leĥi kaŭzon repagi. Dum la sendependeca milito israela printempe 1948 kaj lige kun la sangaj bataloj por la vojoj inter Tel-Avivo kaj Jerusalemo la juda parto de Jerusalemo estis sieĝita de arabaj fortoj. Irgun kaj Leĥi atakis arabajn vilaĝojn kiuj faris reziston, kiel Deir Yasin la 9-an de aprilo 1948, kiam cento da vilaĝanoj estis mortigitaj (nombroj inter 119 kaj 256 mortintoj, la plejmulto ne batalantaj civiluloj, estas menciitaj). Proparolantoj de Haganah kaj Yishuv (la juda komunumo en la kolonia mandato) senrezerve distancigis sin de la teroratako kiel abomenindan. La atakon oni donas kiel ĉefa motivo al la granda palestina fuĝo el teritorioj regitaj de Israelo. La fuĝo de antaŭ ĉio la palestina supera kaj meza klasoj komenciĝis ordige jam en decembro 1947, kio kontribuis al senmoraligi la restintajn palestinajn bienulojn kaj laborulojn. Deir Yasin oni ĉiam mencias en la debato pri la kaŭzoj de la palestina fuĝo, ĉefe pro ĝia unikeco.

En tiuj tempoj estis ankaŭ multaj centoj da judaj civiluloj mortigitaj en arabaj teroratakoj, ekzemple Sheik Jarrah la 13-an de aprilo kaj Kfar Etzion la 12-an de majo 1948 kaj aliaj atakoj, sed tio ne rezultigis iun fuĝon el la lando, pro la simpla kaŭzo ke la judoj ne havis lokon al kiu fuĝi. En majo 1948 la Stern-grupo estis senarmigita kaj estis post tio parto de Haganah.

La 19-an ĝis la 22-an de junio 1948 la regula israela armeo kontraŭbatalis Irgun en la Altalena-incidento. Irgun klopodis kontrabande enporti armilojn kaj soldatojn per la ŝipo Altalena kontraŭ la klare esprimita ordono de la nova registaro de Israelo. La registaro postulis ke la armiloj kaj la soldatoj en sia tuteco estus aligitaj en Haganah, sed Irgun rifuzis. Bataloj eksplodis kun perdo de malplej 40 homaj vivoj, sed la ago montris ke la israela ŝtato estis preparita ankaŭ al perforto kontraŭ propruloj por frakasi terorfortojn por certiĝi ke nenio kaj neniuj riskus la estontecon de la ŝtato.

La 1-an de septembro 1948 la soldatoj de Irgun aliĝis en Haganah aŭ Israel Defense Forces kiel la israela armeo nomiĝas. Simbole kaj aferece vidata tiu ĉi ago estis de granda senco por la fidindeco de Israelo kaj la politika maturiĝo kiel nacio.

Menaĥem Begin – kiu fakte estis ĵetita eksterŝipen de la kapitano de Altalena, kiu volis rezigni, estis elstara membro de Irgun kaj estis publike serĉata kiel teroristo de la britoj kiam ili ankoraŭ regis.

Begin fondis la parlamentan sekvanton de Irgun, la dekstran partion Herut. Daŭris dekoj da jaroj antaŭ ol li povis pardoni la agadon de David Ben-Gurion en la Altalena-incidento. Begin estis fariĝonta ĉefministro de Israelo 30 jarojn pli poste. Paradokse ja estis li, la eksa teroristo, kiu estis faronta pacon kun la egipta prezidento Sadat kaj li redonis lige kun tiu ĉi paco ĉiun colon de la duoninsulo Sinajo kiu fariĝis okupita lige kun la agresa milito kontraŭ Israelo en junio 1967. Jicĥak Ŝamir, kiu fariĝis la estro de Likud post la eksiĝo de Begin 1983, estis unu el la estroj de Leĥi dum la 1940-aj jaroj kaj venis el ties dekstra falango.

Similaĵoj kun la hodiaŭaj terorgrupoj

Estas malfacile poste spekulativi kion la decida agado de Israelo koncerne tiujn neregulajn fortojn kaj terorgrupojn signifis. Ke tio signifis ke la kapablo de Israelo defendi sin en tutkora, disciplinita kaj fidinda maniero plifortiĝis, devas esti ekster ĉia dubo, samkiel ke tio plifaciligis en la fondado de demokratia israela ŝtato. Certe troviĝas similaĵoj al la hodiaŭaj palestinaj terorgrupoj, sed la malsimilaĵoj estas multoble pli pluraj. Irgun kaj Leĥi agis dum relative mallonga periodo – 11 respektive 8 jaroj. Ili aldirektis siajn atakojn unuavice kontraŭ la potencosimboloj de la brita superregado, ne ties civiluloj, kaj duavice ili funkciis kiel neregulaj sed efikaj defendofortoj kontraŭ arabaj atakoj al vilaĝoj kaj kibucoj. Nur triavice kaj dum pli limigita tempo (1947-48) Irgun kaj Leĥi estis plago por la civila palestina-araba loĝantaro. Sinmortigaj atakoj neniam okazis. La amplekso kaj la nombro de vunditoj kaj mortigitoj ankaŭ ne superis tion kion la araboj elmetis al la judoj en Yishuv.

La palestina prezidento Arafat ne pretas montri saman kuraĝon kiel David Ben-Gurion, la unua prezidento de Israelo; ke decide kaj unu fojon por ĉiam senarmigi ĉiujn neregulajn armitajn fortojn kaj aliajn teroristojn kaj anstataŭ dediĉi al konstruado de la nova palestina fondado de ŝtato. Arafat nek estas iu Ben-Gurion aŭ iu De Gaulle, sed ŝajnas preferi teni la “kuirpoton bolanta” antaŭ ol decide eklabori pri la propraj teroristoj, sidiĝi ĉe la tablo de intertraktado kaj subskribi definitivan pacon kun Israelo. Tia eblo ŝajnis ekzisti antaŭ unu jaro kaj iom pli. Sed politika maturiĝo kaj kuraĝo estas postulate kaj por krei fidindecon kiel pacpartnero kaj por krei fidindecon kiel ricevanto de la rimarkinda mona helpo kaj subteno kion la ekburĝonanta palestina ŝtato povus ĝui.

Se Arafat aŭ iu sekvanto kuraĝus fari tion oni povus kredi je paca evoluo en la Mezoriento estonte.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.