Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile.
Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj.
Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako:
Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenadoj en suda Israelo. Pluvis tiel multe ke estis malfacile nombri ilin. La lernejoj estis fermitaj en la urboj en suda Israelo. La israela armeo bombis en la Gaza-strio por detrui terorinfrastrukturon.
Pasis du jaroj de la milito kontraŭ Hamaso kaj ŝajnas ke denove la terororganizaĵoj en la Gaza-strio plifortiĝis. Bedaŭrinde en tro granda rondo oni konsideras Israelon kiel tiun kiu kaŭzas maltrankvilaĵojn en la regiono. Sed kiu en tiu kazo komencis pafi raketojn? Estis la terororganizaĵoj en la Gaza-strio!
Bedaŭrinde ankaŭ tro granda rondo ne ŝatas ke Israelo sin defendas, sed la kritikantoj nur kritikas kaj ne proponas alternativon. Se Israelo ne detruus la infrastrukturon de la teroristoj, kiel oni aliokaze povus malhelpi la raketpafadon? Ĉu la kritikantoj havas pli bonan sugeston?
Oni devas memori ke la civiluloj en suda Israelo dum raketpafado vivas en konkreta kaj daŭra vivdanĝero. Kiam la radaro malkaŝas raketon la sireno eksonas kaj la enloĝantoj havas 15 sekundojn rapide kuri al bomboŝirmilo. Ĉar raketatakoj povas okazi plurajn fojojn dum la tago, tio signifas ke normala vivo neebliĝas. Tuj kiam la sirenoj sonas oni devas lasi siajn okupojn por kuri al la bomboŝirmilo.
Kelkaj asertas ke la raketpafado estas kaŭzita de la israela “okupado”, sed fakto estas ke Israelo forlasis eĉ la lastan colon de la Gaza-strio en 2005. Tion Israelo faris kiel pacfavoriga paŝo, sed pliintensiĝis la raketpafado kaj tio kondukis al la milito en la vintro 2008 – 2009. Malpli da “okupado” – pli da raketpafado. Tute male ol kiel asertas tiuj kiuj diras ke la raketpafado estus kaŭzita de la “okupado”!
En paĝo en mia blogo de WordPress mi amasigis ligilojn al diverslingvaj novaĵservoj kie troviĝas novaĵoj kaj artikoloj pri okazaĵoj en Israelo kaj la Mezoriento. En tiuj paĝoj vi povas legi pli detale pri la okazaĵoj en Israelo kaj la Mezoriento. Ligilo ĉi-sube.
Jen du filmetoj pri la vivo en suda Israelo. En la unua patrino en la angla klarigas kion ŝi faras kiam la sireno eksonas. Tio okazas en la hejmo de la familio kaj dum ŝi klarigas subite la sireno eksonas kaj la familio rapide devas kuri al la bomboŝirmilo. Tiel vivas la homoj en suda Israelo kiam okazas raketpafado. Kiam estas kiel plej intense ne estas nekutime ke la tuta familio dormas en la bomboŝirmilo.
Hodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj.
Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus.
Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestaciantojn kaj vundis 200. En Sirio fortoj buĉis 4 manifestaciantojn kaj vundis 100. La mondo neniel reagis.
En majo 2010 kiam israelaj fortoj sindefende pafis 9 ”pacistojn” (kun bastonoj kaj tranĉiloj alte levitaj por frapegi), tiam plendkriegis la mondo, la Konsilio de Sekureco kondamnis la agadojn de la israelaj fortoj kaj oni tuj postulis ke oni devas enketi pri la okazintaĵoj. Rimarku ke tio estis sindefenda ago.
Sed kiam totalismaj registaroj buĉadas siajn manifestaciantajn civitanojn nenio okazas.
Kie estas la kondamnoj kaj plendkriegoj pri la hieraŭaj hombuĉadoj en Jemeno kaj Sirio?
Kie estas la kondamnoj kaj plendkriegoj pri la hodiaŭaj grenadoj?
Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg. Se tiuj ĉi misiloj estus atingintaj la Gaza-strion kaj la manojn de la teroristoj, ili estus estintaj vera minaco kontraŭ la israela defendokapablo.
Marde egiptaj proparolantoj komunikis ke Egiptio dimanĉe haltigis kvin veturilojn transportantajn armilojn de Sudano. La celo de tiuj ĉi armiloj ankaŭ estis la Gaza-strio kaj la teroristoj tie.
Merkrede la ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, diris: ”Al ĉiuj kiuj pridubis, atakis kaj kritikis Israelon pro la blokado kontraŭ la Gaza-strio, por haltigi kaj traserĉi ŝipojn celantajn la Gaza-strion, jen la plej klara respondo, tie ĉi hodiaŭ en Aŝdodo, kial estas nia devo, ne nur nia rajto, haltigi kaj senarmiligi tiajn ŝipojn.”
Kion ni povas konkludi de la okazaĵoj okazintaj dum la plejlastaj tagoj? Ni povas konkludi ke en Mezoriento troviĝas armilkolektemuloj kaj ke ili precipe celas plifortigi la teroremulojn kiuj furiozas en la Gaza-strio. Ekde la komenco de tiu ĉi jaro estis pli ol 60 raketoj kaj grenadoj pafataj en sudan Israelon. Tio estas preskaŭ po unu tage! En la anglalingva Vikipedio troviĝas listo pri tiuj ĉi raketoj. Ĉi sube troviĝas ligilo al la koncerna paĝo.
Kion ni alie povas konkludi? Ni povas konkludi ke la silentado inter la monda komunumo estas timiga. Oni iel celas paciĝon en Mezoriento, kaj precipe inter Israelo kaj ties najbaroj, sed oni ne reagas kiam Teherano sendas ŝipojn kun armiloj celantaj la Gaza-strion. Oni silentadas kaj entute ne reagas.
Teroristo tondis truon en la barilo de la ”kolonio” Itamar kaj murdis kvin familianojn: la patron, la patrinon kaj iliajn tri infanojn. La aliaj infanoj de la familio sukcesis fuĝi al najbara domo. Jen pruvo ke la sekurecaj aranĝoj en Cisjordanio vere necesas. Tamen la sekureca situacio multe pliboniĝis lastatempe kaj oni povis forigi multajn sekureckontrolejojn.
Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun lingvon kiun vi komprenas per la tradukilo de Google.
Jen filmeto kiu montras raketon kiu surteriĝas proksime al konstruaĵo kie homoj estas. Tio okazis la 31-an de januaro. Bonŝance la raketo ne trafis la konstruaĵon. Observu ke ĉiu raketo kaj grenado malobservas plurajn rezoluciojn kaj la homajn rajtojn!
Imagu se francaj teroristoj pafus raketojn en sudan Brition. Se tio okazus, kiel la mondo reagus? Kiel Britio reagus? Kiel Britio agadus?
Ĉiuj havas la respondojn al tiuj demandoj. Britio forte reagus. La mondo forte reagus. Kaj Britio tutcerte agadus por halti tian teroradon.
Sed ĉu vi scias ke en la mondo troviĝas lando kiu daŭre frontas tian teroradon?
La 1-an de januaro
Vespere grenado estis pafita fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenado falis proksime al kibuco. Unu virino ŝokiĝis, sed neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.
La 4-an de januaro
Posttagmeze Kassam-raketo estis pafita fare de palestinanoj el la norda Gaza-strio. La raketo eksplodis proksime al kibuco. Neniuj vundiĝoj estis raportitaj, sed pluraj forcejoj estis damaĝitaj.
La 5-an de januaro
Du grenadoj estis pafitaj fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenadoj falis sur kampon. Neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.
Post la noktiĝo, Kassam-raketo falis sur kampon. Neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.
La 6-an de januaro
Matene grenado estis pafita el la Gaza-strio. Neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.
Resumo: 4 grenadoj kaj 2 Kassam-raketoj dum ses tagoj. Unu ŝokita virino kaj pluraj damaĝitaj forcejoj.
Ĉu vi legis pri tiuj ĉi aferoj en via gazeto? Se francaj teroristoj same agadus kontraŭ Britio kiel tiuj palestinaj teroristoj nun agadas kontraŭ Israelo, la mondo tutcerte reagus. Kaj tutcerte vi estus leginta pri tio en via gazeto.
Sed la mondo ne reagas, kiam 4 grenadoj kaj 2 Kassam-raketoj falas en Israelo.
La vera problemo tamen estas, ke tio ne estas nova fenomeno. Tio okazis dum multaj jaroj. Ne temas nur pri kelkaj dekoj da raketoj, sed temas pri miloj.
Imagu kiel estus kaj kio okazus se miloj da francaj raketoj pluvus en suda Britio. Tutcerte vi estus leginta pri tio multajn fojojn en via gazeto.
Ekde lundo almenaŭ 18 grenadoj kaj raketoj estis pafataj el la Gaza-strio en sudan Israelon de Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj. Kassam-raketo eksplodis proksime al infanejo en kibuco marde matene vundante 14-jaran knabinon kaj ŝokante plurajn aliajn.
Tia pafado klare estas malobservado de internaciaj leĝoj. Krome tia pafado malobservas plurajn rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco.
Ĉu vi legis pri tiuj aferoj en via gazeto? Plej verŝajne ne, ĉar amaskomunikiloj ne raportas kiam Israelo estas atakata.
La policistoj levis la eksplodintan raketon el la kavo kaŭzita de ĝi en Aŝkelon la 30-an de julio. (Bildo: Reuters-TV)
El la Gaza-strio estis kasamraketo pafita en la israelan urbon Aŝkelon vendrede matene. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundis homojn.
La avertfajfilego komencis sonori, kiam oni observis ke la raketo de perimetro de 122 milimetroj estis fluganta renkonte la urbon. Du homoj estis flegitaj pro ŝoko kaŭzita de la teroratako, skribas la retĵurnalo de Haaretz.
Israelo atakis la Gaza-strion en la fino de jaro 2008 por ĉesigi la raketatakojn de la palestinaj militantoj. La atakoj ja malmultiĝis, sed tamen el la Gaza-strio dum tiu ĉi jaro pli ol 100 raketoj kaj grenadoj estis pafitaj en Israelon.
Nur dum la pasinta semajnfino en Israelon oni pafis kvar kasamraketojn kaj du grenadojn. Ili ne kaŭzis damaĝojn, ĉar ĉiuj pafaĵoj flugis en malplenan dezerton.
Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000.
Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj.
Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj.
Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tage.
La registaro de Israelo establis alarmsistemon kiu avertas la loĝantojn pri raketoj. Post la alarmo oni en Sderot havas nur 15 sekundojn por atingi ŝirmilon.
En majo 2007 signifa kresko de la atakoj kaŭzis ke oni evakuis milojn da loĝantoj.
Domoj kaj hejmoj en Israelo normale estas provizitaj per bombŝirmiloj. Tio klarigas la relative malaltan nombron de mortintoj kaj vunditoj.
En marto 2008 la registaro de Israelo metis 120 fortikigitajn bushaltejojn sur la stratojn en Sderot.
La teroristoj ĉefe atakis kiam la infanoj iris al la lernejo en la mateno kaj kiam ili reiris hejmen posttagmeze.
Pro la daŭra minaco de raketatakoj ĉiuj lernejoj estis fortikigitaj.
La daŭra pafado de 8600 raketoj ne vekis multe da atento en la amaskomunikiloj tra la mondo.
Israelo klopodis solvi la problemojn diplomatie. Ekzemple estis dekduo da leteroj senditaj al UN.
Ĉiu lando havas la rajton kaj la devon defendi siajn civitanojn – ankaŭ Israelo.
Dum la vintro 2008-2009 Israelo militis kontraŭ la teroristoj. Tiu ĉi milita operacio vekis multan atenton kaj ĝi estis vaste kritikata.
Israelo estas sola kaj ignorata kiam ĝi estas atakata de raketoj, sed la tagon kiam la lando sin defendas la mondo vekiĝas por kritikado kaj juĝado. Israelon oni traktas maljuste kaj malegale.
La Yeshanews.com retpaĝaro faris detalan resumon pri la palestina terorismo kontraŭ israelanoj dum la unuaj ses monatoj en jaro 2010. La bildo ne estas tiel serena kiel rapida, unuopa okulumo de ĵurnaloj aŭ eĉ detala trarigardo povas doni.
Mallonge, kvin homoj – civila tajlanda laboristo, policisto kaj tri soldatoj – estis murditaj kaj unu soldato estis mortigita pro amika pafo. Du israelanoj estis grave vunditaj, naŭ estis modere vunditaj kaj 232 estis negrave vunditaj en teroratakoj aŭ batalante kontraŭ teroristoj.
Tute 139 raketoj estis pafitaj dum la ses monatoj, 130 araboj kun tranĉiloj estis arestitaj, el kiuj 22 koncedis intenci plenumi teroratakon. Estis 60 pafilaj atakoj, bomboj, pafitaj misiloj kaj klopodoj perforte penetri la limbarilon de la Gaza-strio.
Estis tri dokumentitaj atakoj en kiuj arabaj aŭtistoj klopodis surveturi israelanojn en Judeo, Samario kaj Jerusalemo; kvar homoj estis negrave vunditaj. Aliajn tiajn atakojn oni suspektis, sed ĝis nun ne pruviĝis.
Tridek ok bomboj estis malkovritaj tra Judeo kaj Samario, 218 homoj estis vunditaj en ŝtonatakoj kaj araba perforto, inklude 56 civiluloj, el kiuj tri infanoj.
Dum tiu ĉi periodo la israela aerarmeo atakis ok armiltunelojn, unu armilfabrikon, kvar terorbazojn, kvar municiajn deponejojn kaj tri terorĉelojn sin okupantajn pri raketpafado. Tute 12 teroristoj estis mortigitaj kaj unu estis grave vundita. La israela mararmeo mortigis ses teroristojn planantajn ataki de la maro kaj entute tri teroraj enpenetroj estis malebligitaj.
Almenaŭ ses incidentoj kontraŭ tombejoj estis dokumentitaj, inklude tri kontraŭ la antikva juda tombejo en Hebron kaj la detruo de 23 tomboŝtonoj sur la Olivarba monto.
La demonecigo de Israelo estas grandskale bazita sur mensogoj – samkiel la demonecigo de la judoj dum la lastaj 2000 jaroj estas bazita sur mensogoj. Troviĝas kunligo inter tiuj du aferoj. Benny Morris