Archive for Decembro, 2010

Ĉu Israelo estis kreita je la kosto de la palestina popolo?

27 Decembro 2010

Dum la 1900-aj jaroj la tuta mondmapo ŝanĝiĝis: landoj ĉesis ekzisti kaj novaj naskiĝis. Unu ekz. estas la disfalo de la Otomana Imperio. Kiel rezulto de tio multaj landoj kreiĝis: Sirio 1946, Jordanio 1946, Irako 1919, Turkio 1923, Libano 1941, Egiptio 1914, Israelo 1948 ktp.

La juda popolo devenas el la teroj kie Israelo hodiaŭ troviĝas kaj sur tiuj teroj la juda kulturo kaj religio ankaŭ estiĝis. En la fino de la 1800-aj jaroj judoj komencis reveni al tiuj teroj. Ili estas la ununura popolo kiu havis ŝtatfondiĝon en la koncerna teritorio kaj dum jarmiloj loĝis judoj en tiu teritorio. Dum la tuta diasporo la juda popolo starigis fortajn ligojn al la teroj kie troviĝis la antikvaj judaj ŝtatoj. Ne estas koincido ke “Next Year in Jerusalem” estas universala salutvorto inter judoj.

Kiam judoj komencis reveni al tiu ĉi teritorio, ĝi estis maldense enloĝata. En 1881 tie loĝis 457 000 homoj [1]. Tio signifas ke estis denseco de loĝantaro je po 17,36 loĝantoj por kvadrata kilometro. Tio egalas al Finnlando, kies denseco de loĝantaro estas proksimume po 17 loĝantoj por kvadrata kilometro. Kiel komparo oni povas konsideri ke en Finnlando loĝas 5,3 milionoj da homoj kaj la loĝantaro de la rusa urbo Sankt-Peterburgo en la senpera proksimo de Finnlando estas 4,5 milionoj. Do Finnlando estas maldense enloĝata – se ne tre maldense enloĝata – ĉar eblas meti preskaŭ la tutan finnan loĝantaron en unu rusan urbegon.

Konsiderende estas ke kiam la judoj komencis reveni al tiu teritorio, ĝi enhavis dezertecajn terojn kaj malariomarĉojn. La plejparto de la vilaĝoj situis en la montetaroj. La Valo Jezreel, la Jordana Valo kaj la marborda ebenaĵo estis relative malplenaj pro beduenoj kaj malariomarĉoj. En tiuj ĉi preskaŭ nehomaj teroj la judoj aĉetis terpecojn kaj starigis tie loĝejojn [2].

Konsiderende estas ankaŭ ke rimarkinda parto de la araboj enmigris en la koncernan teritorion post jaro 1917. En 1881 en la palestina teritorio loĝis 400 000 muzulmanoj kaj 13 000 – 20 000 judoj [3]. La konformaj datumoj de jaro 1947 estas 1 100 000 muzulmanoj kaj 650 000 judoj [4]. Se ni subtrahas 400 000 de 1 100 000 tio estas 700 000 kaj se oni subtrahas 20 000 de 650 000 tio estas 630 000. Tio signifas ke dum la sama periodo la juda enloĝantaro de la palestina teritorio kreskis per 630 000 homoj kaj la muzulmana per 700 000.

La juda reveno al la teroj kie iam estis la antikvaj judaj ŝtatoj ne kompareblas al koloniismo. Koloniistoj konkeris terojn perforte, forpuŝis la tiean loĝantaron kaj ekspluatis la naturriĉaĵojn. Israelo neniajn naturriĉaĵojn havas – almenaŭ ne kompare kun la najbaraj landoj. La judoj male revenis al la teroj el kiuj ili devenas. Ili aĉetis terpecojn – ne konkeris ilin. La judoj ne forpelis la lokajn arabojn sed konstruis loĝlokojn apud ili, aĉetinte la terojn tute laŭleĝe. Ne ekzistis tie palestina ŝtato, sed estis tie turka kaj poste brita regado. La judoj ne prenis terojn de la araboj kaj ne prenis ŝtaton de ili, ĉar tia ŝtato neniam ekzistis. Neniam troviĝis sendependa ŝtato nomata Palestino. Palestino nur estas nomo de tiu ĉi koncerna teritorio.

La judoj observis la naciajn dezirojn de la palestinaj araboj kaj tial akceptis la planon pri dispartigo en 1947. Sed la araboj ne akceptis ĝin. Se oni volas serĉi pri iu momento kiam komenciĝis la problemoj en Mezoriento, tiu ĉi momento devus esti la ĝusta. La araboj ne akceptis la planon pri dispartigo kaj fariĝis agresemaj kaj agresis kontraŭ la juda komunumo. En majo 1948 la problemoj fariĝis eĉ pli grandaj kaj severaj kiam la najbaroj de Israelo ekmilitis kontraŭ la ĵus naskiĝinta juda ŝtato. Konsiderende estas ke tiam troviĝis intencoj fari la saman en Mezoriento kion Hitler intencis fari en Eŭropo, nome “solvi la judan problemon”.

Mi ne celas ke Israelo estus perfekta. Mi ne celas ke Israelo neniam faris erarojn. Sed bedaŭrinde troviĝas tiel multe da konfuzo rilate al la historio pri tiu lando kaj troviĝas ankaŭ pli-malpli granda inklino ŝanĝi la historion tiel ke Israelo estus la origino de ĉiu malbono en Mezoriento kaj tiel ke Israelo estus la origina kaj ĉefa kulpanto. Kelkaj eĉ asertas ke Israelo ne rajtus ekzisti.

Ĉar la juda popolo devenas el Mezoriento kaj ĉar ili havis ŝtatojn tie antaŭe, devus esti tute legitime ke ili havu tie propran ŝtaton. La teroj de Israelo konsistigas malpli ol 1 % de la teroj kompare al la teroj de la araboj. Israelo ne estis la ununura ŝtato kiu kreiĝis en Mezoriento en tiuj tempoj, sed kreiĝis pluraj aliaj landoj kiel rezulto de la disfalo de la Otomana Imperio.

Israelo estis atakita tuj post sia naskiĝo en 1948. Israelo estis denove atakita en 1967 kaj en 1973. Kial Israelo ne povus esti lasita ekzisti en paco kaj trankvilo, konsiderante ke la teroj de Israelo konsistigas malpli ol 1 % de la teroj kompare al la teroj de la araboj?

Troviĝas inklino simpligi kaj tre unuflankece konsideri la konflikton en Mezoriento. Tio estas tute evidente. Israelo ne estas perfekta kaj tutcerte faris erarojn, sed tiu lando ne estas la ĉefa kulpanto kaj nepre ne la origino de la problemoj en Mezoriento!

En la nuna horo estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiel estus povinta esti ĉiam se nur la najbaroj de Israelo estus lasinta tiun landon en paco kaj trankvilo. Israelo kompreneble defendis sin en 1948, 1967 kaj en 1973. Israelo ankaŭ devis defendi sin kontraŭ la terorismo el suda Libano, el la Gaza-strio kaj el Cisjordanio. Tiel same farus kiu ajn alia lando.

Do: Israelo estas tute legitima lando, ĝi rajtas ekzisti en paco kaj trankvilo kaj ĝi nepre ne estis kreita je la kosto de la palestina popolo. La juda kaj la araba muzulmana enloĝantaro kreskis preskaŭ egale multe dum la sama tempo kaj la judoj krome akceptis la planon pri dispartigo en 1947. La najbaroj de Israelo agnosku la judan ŝtaton kaj nepre ĉesu minaci tiun landon. Nur tiel paco povas estiĝi en Mezoriento!

[1] [2] [3] Righteous Victims, Benny Morris
[4] http://www.mideastweb.org/palpop.htm

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Advertisements

Kial nur malĝojigaj novaĵoj el Mezoriento?

22 Decembro 2010

Ekde lundo almenaŭ 18 grenadoj kaj raketoj estis pafataj el la Gaza-strio en sudan Israelon de Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj. Kassam-raketo eksplodis proksime al infanejo en kibuco marde matene vundante 14-jaran knabinon kaj ŝokante plurajn aliajn.

Tia pafado klare estas malobservado de internaciaj leĝoj. Krome tia pafado malobservas plurajn rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco.

Ĉu vi legis pri tiuj aferoj en via gazeto? Plej verŝajne ne, ĉar amaskomunikiloj ne raportas kiam Israelo estas atakata.

Pli da informoj…

…en la franca:
http://www.israel7.com/2010/12/israel-porte-plainte-a-l%E2%80%99onu/

…en la angla:
http://www.israelnationalnews.com/News/news.aspx/141278

…en la hispana:
http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Titular/33974/

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La nekontestebla juda ŝtato

15 Decembro 2010

Ĉu Israelo estas juda ŝtato?

Ĉu la papo estas katolika?

Nenio pri Israelo povus esti pli evidenta ol ĝia judeco. Kiel Pollando estas la nacia ŝtato de la pola popolo kaj Japanio estas la nacia ŝtato de la japana popolo, tiel Israelo estas la nacia ŝtato de la juda popolo. La rezolucio de UN de 1947 pri dispartigo de Palestino enhavas ne mapli ol 30 indikojn pri la “juda ŝtato” kies kreado ĝi estis legitimiĝanta; 25 jarojn antaŭe, la Ligo de Nacioj estis simile nekomplika rajtigante “la fondiĝon de nacia hejmo por la juda popolo en Palestino”. Kiam Israelo ekzistiĝis la 15-an de majo 1948, ĝia juda identeco estis la unua detalo raportata. La artikolo sur la antaŭa paĝo de The New York Times komenciĝis: “La juda ŝtato, la plej nova suvereneco de la mondo, kiu estos konata kiel Ŝtato de Israelo, estiĝis en Palestino je la noktomezo je la ĉeso de la brita mandata teritorio”.

Hodiaŭ duono el la judoj de la planedo loĝas en ĉi tiu ŝtato, multaj el ili rifuĝantoj de kontraŭjudisma subpremo kaj perforto aliloke. En mondo kun pli ol 20 arabaj ŝtatoj kaj 55 muzulmanaj landoj, la ekzisto de ununura malgranda juda ŝtato devus esti nekontraŭebla. “Israelo estas suverena ŝtato kaj la historia hejmlando de la juda popolo”, prezidanto Barack Obama diris al la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la lastan monaton. Nun tio devus esti banala veraĵo, ne pli disputveka ol nomi Italion la suverena hejmlando de la itala popolo.

Ankoraŭ por la malamikoj de Israelo juda suvereneco estas tiel netolerebla hodiaŭ kiel ĝi estis en 1948 kiam kvin arabaj armeoj invadis la ĵusnaskitan judan ŝtaton, permesante “militon de ekstermado kaj gravan masakron”. Nefinaj rundoj de interparoloj kaj nenombreblaj alvokoj je la “pacprocezo” ne ŝanĝis la sube estantan realecon de la Araba-Israela konflikto, kiu ne temas pri kolonioj aŭ landlimoj aŭ Jerusalemo aŭ la rajtoj de palestinanoj.

La radiko de la malamikeco estas la rifuzo agnoski la neŝanĝeblan rajton de la juda popolo al suverena ŝtato en sia historia hejmlando. Ĝis tio ŝanĝiĝas neniu daŭra paco eblas.

Tio estas kial la israela registaro estas ĝusta insisti ke la Palestina Aŭtoritato publike agnosku Israelon kiel la judan ŝtaton. Tio estas la decidiga lakmustesto. “Palestina naciismo estis bazita sur elpelo de ĉiuj israelanoj”, rakontis Edward Said al intervjuanto en 1999 kaj la plej bona pruvo ke la plej multaj el la palestinanoj ankoraŭ celas elimini Israelon estas la intenseco per kiu eĉ supozataj moderuloj kiel Maĥmud Abbas ne agnoskas – aŭ ne kuraĝas – la judecon de Israelo kiel legitiman fakton de vivo. “Kio estas ‘juda ŝtato’?” kriegis Abbas en palestina televido. “Vi povas nomi vin kion ajn vi volas, sed mi ne akceptos ĝin … Vi povas nomi vin la cionista respubliko, la hebrea, la nacia, socialista [respubliko]. Nomu ĝin kion ajn vi ŝatas. Mi ne zorgas.”

Troviĝas tiuj kiuj asertas ke Israelo ne povas esti kaj juda ŝtato kaj demokratio. Kiam la israela parlamento decidis lastsemajne postuli novajn nejudajn civitanojn ĵuri pri lojaleco al Israelo kiel “juda kaj demokratia” ŝtato, kelkaj koleriĝis. “La frazo mem estas oksimoro”, unu leganto skribis al Boston Globe. “Kiel ŝtato povas malfermite favori unu etnan grupon super ĉiuj aliaj kaj deklari sin esti demokratia?”

Sed tute ne troviĝas konflikto inter la juda identeco de Israelo kaj siaj demokratiaj valoroj. Fakte la rezolucio pri dispartigo de UN de 1947 ne nur elvokis dispartigi Palestinon en “sendependa araba kaj juda ŝtatoj”, ĝi eksplicite postulis ambaŭ el ili “formuli demokratian konstitucion” kaj elekti registaron “per universala balotrajto kaj per sekretaj balotoj”. La judoj obeis. La araboj ekkomencis militon.

Multaj el la demokratioj de la mondo havas oficialajn ŝtatajn religiojn. Konsideru Brition, kies monarko estas la ĉefo de la Eklezio de Anglio; aŭ Grekion, kies konstitucio elektas la Orientan Ortodoksan Eklezion kiel la “superregan religion” de la lando. La ligo de nacia karaktero kun religio estas ĉiutagaĵo. Israelo elstaras nur pro tio ke ĝia religio estas judismo, ne kristanismo, islamo aŭ hinduismo.

Nek estas demokratieco neakordigebla kun aparta etna karakterizaĵo. Irlando rezignas siajn ordinarajn postulojn pri civitaneco por aspirantoj kun irlanda origino. La konstitucio de Bulgario aprobas rajton “akiri bulgaran civitanecon per plifaciligita procedmaniero” por ajna “persono kun bulgara origino”. Ne estas oksimore priskribi Irlandon kiel “irlandan kaj demokratian” aŭ Bulgarion kiel “bulgaran kaj demokratian”. La prosperanta malgranda juda demokratio de Israelo ankaŭ ne estas iu oksimoro.

Ĝi estas io alia: gvidstelo de deco en danĝera, malamplena najbaraĵo. Se nur ĝiaj malamikoj povus forlasi sian malicon, kia Edeno tiu najbaraĵo povus fariĝi.

Tradukita el la angla: The undeniable Jewish state

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Denove kelkaj vortoj koncerne kial mi blogas pri Israelo

9 Decembro 2010

Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.

Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.

En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.

Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.

En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.

En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.

Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

Kelkaj asertas ke Israelo estas militema kaj agresema. Mi ne konsentas. Israelo ĝis nun nur defendis sin kontraŭ atakoj de sia najbaraĵo. Mi ne diras ke Israelo estus farinta tion perfekte, sed oni ne scias ĉu iu alia lando estus agadinta pli bone estante en similaj situacioj.

Mi ĵus diris ke la trankvilo kiu nun regas en Mezoriento povus daŭri eterne. Pli antaŭe mi skribis ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso disponas pri raketoj.

Plej verŝajne – bedaŭrinde – venos tago kiam Israelo denove devas fronti la minacon de tiuj ĉi raketoj kaj sin defendi. Tiam la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, plej verŝajne kritikos la defendajn operaciojn de Israelo. Israelo estos plej verŝajne akuzata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto – kiel antaŭe.

Kial mi skribas pri tio?

Mi skribas pri tio, tiel ke ni ĉiuj povus esti konsciaj pri tiuj ĉi aferoj. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke la tagon kiam Israelo denove devas sin defendi, Israelo ne estis tiu kiu komencis. Do oni ne tuj kulpigu Israelon.

La trankvilo povus daŭri. Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Israelo povus jam nun ataki tiujn ĉi terororganizaĵojn por detrui iliajn armilprovizejojn. Sed lastfoje koncerne Hizbulahon Israelo reagis nur kiam Hizbulaho komencis pafi. Lastfoje koncerne Hamason Israelo reagis nur post ok jaroj da konstanta pafado de raketoj kaj grenadoj en Israelon.

Troviĝas tiuj kiuj opinias ke Israelo estas militema kaj agresema. Sed ŝajnas ke Israelo estas sufiĉe pacienca.

Estas trankvile kaj tiu trankvilo povus daŭri kaj ĝi povus eĉ evolui ĝis paco. Oni ne scias kiam kaj kiu malamiko de Israelo la sekvan fojon rompos tiun ĉi trankvilon.

Mi tamen esperas pri unu afero:

Ne kulpigu Israelon tiun tagon.

Vi nun scias ke Hamaso kaj Hizbulaho sin provizis per raketoj. Ne por defendi sin, sed por pafi al “porkoj kaj simioj”.

Vi ankaŭ scias ke kiun tagon ajn tiuj ĉi raketoj povas ekflugi.

Sed pri tio ne kulpas Israelo.

Se la internacia komunumo de la mondo juste kaj ĝuste traktus Israelon, ili nun agadus koncerne la raketojn de Hizbulaho kaj Hamaso.

Sed tion ili ŝajne ne faras.

Sed atendu la tagon kiam Israelo sin denove devas defendi. Tiun tagon la mondo vekiĝas. Tiam oni plej verŝajne kritikas Israelon pro ties defendaj agadoj.

Sed kial oni hodiaŭ ne agadas kontraŭ Hizbulaho kaj Hamaso?

Kial?

Kial oni lasas Israelon sole fronti tiun ĉi “problemon”?

Kaj kial oni eĉ ne hontas pro kritiki Israelon la tagon kiam tiu devas sin defendi?

La tagon kiam la raketoj denove ekflugas kaj Israelo devas sin defendi, la mondo vekiĝas kaj miras kvazaŭ la raketoj estus ĵus aperintaj.

Sed tiel ne estas.

Hodiaŭ troviĝas dekmiloj da raketoj en la najbaraĵo de Israelo. Kaj Israelo estas lasita sole solvi tiun ĉi “problemon”.

Kaj la tagon kiam la problemo eksplodas oni ne hontas pro kritiki Israelon kiu sin defendas.

Memoru tiujn ĉi vortojn la tagon kiam vi per via televidilo vidas Israelon luktantan.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj alvokas al Israelo kaj Hizbulaho/Hamaso tuj ĉesigi la militadon.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj kritikas Israelon kaj nomas ilian defendan operacion “misproporcia kaj troigita”.

Tiam vi scias ke la raketoj ne estis ĵus aperintaj, sed ke ili jam dum longa tempo troviĝis en la najbaraĵo de Israelo.

Kaj ke la mondaj estroj estus povintaj ion fari antaŭe.

Sed ke ili nenion faris.

Sed lasis Israelon sole defendi sin – por denove esti kritikata pro tio.

Mi multfoje jam diris, sed mi denove unu fojon diras:

La mondo ne juste kaj ĝuste traktas Israelon.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Letero al amikoj de la palestinanoj

7 Decembro 2010

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

La palestinanoj ja travivis siajn dozojn da suferoj en tiu ĉi kunteksto, sed certaj volas aserti ke tiuj estas grandparte aŭ parte proprakulpe kaŭzitaj. Tiun debaton ni ne tenos tie ĉi.

Estas tamen nekontestebla fakto ke furiozas nenombreble da militoj kaj konfliktoj kiuj estas multe pli sangaj ol tiuj en kiuj viaj amikoj estas enmiksitaj.

En la mapo ĉi-supre la grando de la regionoj en la mondo estas prezentita per relativa grando laŭ la nombro de mortigitoj en militoj kaj konfliktoj ene de la regiono proporcie al la tuta nombro de mortigitoj en militoj en la mondo. La nombroj estas de jaro 2002.

La nombro de mortigitoj en ambaŭ flankoj de la “intifado” de la palestinanoj konsistigis kune malpli ol unu procenton el la nombro de mortigitoj en militoj en 2002, eĉ kvankam estis la plej sanga jaro de la dua intifado.

Norvega “spertulo pri la Mezoriento”, kiu estis proparolanto de la politika agendo de viaj amikoj dum pluraj jardekoj, celas ke la nova ŝtato kiu estis fondita en la najbaraĵo de la palestinanoj en 1948 eble estas la plej granda morala dilemo en nia tempo.

Tiakaze ni devas nin demandi: Kiom da gehomoj mortintaj en la militoj montrataj per la landograndoj sur la mapo, rilatas eĉ iomete kun tiu ŝtato?

La akuzo fariĝas eĉ pli harstariga kiam oni rigardas konforman mapon pri la nombro de mortigitoj dum la tuta periodo 1945 – 2000.

Se vi havas la impreson ke la najbaroj de la palestinanoj estas la plej teruraj militinstigantoj en la mondo, tio estas aŭ ĉar vi fariĝis viktimo de tordita gardado de novaĵoj aŭ de kontraŭjudisma propagando de eŭropa aŭ islamisma speco.

La palestinanoj ricevas pli da ekonomia subteno po enloĝanto ol iu alia popolo.

Se ne viaj amikoj ĉiam ricevas tiel multe de sia plej proksima najbaro, ili havas multajn kaj donacemajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.

Neniu popolo ricevas tiel multe da internacia subteno kiel la palestinanoj po enloĝanto. La subteno estas ofte pli granda ol tiu kiun la plej malriĉaj kaj plej milite difektitaj afrikaj landoj ricevas.

La palestinanoj ricevas ankaŭ el Norvegio multe pli da subteno po enloĝanto ol iu alia popolo sur la tero.

La palestinanoj neniam estis pli proksime al nacia suvereneco ol tio kio ili nun estas.

Internacia subteno al viaj amikoj ne nur venas en la formo de mono. Estas ankaŭ donata evidenta politika subteno por iliaj naciaj ambicioj.

Vi devas memori ke la palestinanoj neniam antaŭe havis propran ŝtaton. Neniam estis iu Palestino. Viaj amikoj tial neniam estis pli proksime al iu nacia suvereneco ol tio kio ili estas hodiaŭ.

En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. Preskaŭ ĉiuj palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio per tio subiĝis al civila palestina regado, la plejparto ankaŭ al palestina sekureca regado.

La internacia komunumo estas preparita agnoski la starigon de la ŝtato Palestino tiel baldaŭ kiam fina pacinterkonsento troviĝas.

La palestinanoj povas ekhavi propran ŝtaton kiam ili akceptas ke la najbaroj retenu la sian.

En la pacintertraktoj en 2000/2001 kaj en 2007/2008 evidentiĝis kio pli ol io alia malhelpas al pacsolvo inter la palestinanoj kaj ilia plej proksima najbaro.

Kaj Jaser Arafat kaj Maĥmud Abbas malakceptis proponojn pri fondado de palestina ŝtato en la tuta Gaza-strio kaj preskaŭ tuta Cisjordanio.

La palestinaj estroj oste malmole malcedis la postulon ke pli ol 5 milionoj da palestinanoj (la idaro de la rifuĝintoj de 1948) havu la rajton ekloĝiĝi en la najbara ŝtato kaj per tio fundamente ŝanĝi la demografian kunmetadon de tiu ĉi ŝtato.

En tiu ĉi mallonga letero mi ne povas tuŝi ĉiujn detalojn pri kial tio estas rifuzita de la najbaroj de viaj amikoj.

Tute mallonge: La najbara ŝtato de la palestinanoj havas evidentan plimulton de popolo kiu estis sen propra ŝtato dum multaj jarcentoj. La spertoj de tio estis tre malbonaj kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento.

Ekde 1948 tiu ĉi najbara popolo estis plimulto en sia propra ŝtato, en la sama regiono kie ilia religia ĉefcentro troviĝis dum la lastaj tri mil jaroj.

La najbaroj de viaj amikoj havas nur unu ŝtaton en la mondo kie ili estas plimulto, nur unu ŝtaton kie ilia lingvo estas nacia lingvo, nur unu ŝtaton kie la ŝtato estas stampita de ilia religio. Ili ne povas perdi ĝin.

Por viaj amikoj – la palestinanoj – la situacio estas alia. Ili jam estas plimulto en la ŝtato Jordanio, evidenta plimulto en pli ol 20 ŝtatoj parolas ilian lingvon kaj evidenta plimulto en pli ol 50 ŝtatoj havas la saman religion.

Se la palestinanoj rezignas la postulon pri “rajto reveni”, la najbaroj ekkomprenos ke viaj amikoj antaŭ ĉio estas okupataj de ekhavo de propra ŝtato en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Hodiaŭ evidenta plimulto de la najbaroj havas la impreson ke la palestinaj estroj ne akceptis la identecon kaj konstucian leĝon de la najbara ŝtato.

Eble la plej grava helpo kiun vi povas doni al viaj amikoj estas kuraĝigi ilin akcepti aliajn solvojn ol moviĝon al la najbara ŝtato.

Tradukita el la norvega: Brev til venner av palestinerne

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kelkaj klarigoj koncerne mian blogadon pri Israelo

5 Decembro 2010

Kelkaj legantoj de mia blogo opinias ke mi blogas tro porisraele kaj ke mi pentras tian bildon de la afero ke Israelo faras ĉion bone kaj estas senkulpa. Sed tiel kompreneble ne estas.

Ne troviĝas perfekta lando kaj tial ankaŭ Israelo ne estas perfekta. Israelo ankaŭ havas mankojn.

La ĉefa kialo al mia blogado pri Israelo estas suprenlevi faktojn kaj informojn kiujn oni emas “forgesi” traktante la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj. Alia kialo estas kontraŭbatali malveraĵojn kiuj troviĝas pri Israelo.

La fundamento al ĉia mia traktado de la konflikto estas ke Israelo rajtas ekzisti kiel juda ŝtato. Miaopinie kaj judoj kaj araboj rajtas loĝi en la koncerna teritorio. Tial ili devas loĝi tie kune. Mi opinias ke ili kune devas interkonsenti pri kiel tio povus esti efektivigita.

Mi ricevis sufiĉe multe da pozitivaj vortoj pri mia blogado. Mi ja publikigas miajn blogaĵojn en tri diversaj blogsistemoj kaj en Ipernity estiĝis plej multe da diskutado.

La afero pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj estas tre tikla. Ĝi vekas multajn sentojn, pensojn kaj opiniojn. Kvankam ĝi estas tiel tikla, mi klopodas blogi pri ĝi.

Mi bonvenigas ĉian kritikadon de mia blogado!

Mi blogas esperante ke la konflikto inter judoj kaj araboj povus ĉesi kaj ke firma kaj fina paco povus estiĝi.

Fine mi volas publikigi filmeton kiu montras 40 judajn kaj 40 arabajn infanojn kantantajn kune kun Bill Clinton la kanton Imagine de John Lennon. Pacon al judoj kaj araboj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.