Posts Tagged ‘parollibereco’

Bolas la araba mondo

22 Februaro 2011

En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo.

Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Israelo.

Nun montriĝas la vero pri la kruelaj totalismaj ŝtatoj en la araba mondo. Sed la malbonaĵoj estis dum longa tempo. Sed kie estis la protestoj? Kie estis la kritikado?

Sed oni ja kritikas Israelon – la ununuran, kvankam ne perfektan demokration en Mezoriento. La duecaj normoj manifestiĝas. Post la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio oni postulis ke Israelo jesu al internacia enketado. Ĉu oni postulos la samon de Libio aŭ ĉu oni postulas enketadon nur koncerne la ununuran mezorientan demokration?

Finfine kelkaj vortoj pri la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. La palestina estraro daŭre rifuzas sidiĝi je la sama tablo kun la israela estraro. Ĉu ne homoj vidas kiel absurde tio estas? Ĉu ne homoj vidas kiel bizara la situacio estas? Kiel oni povas pensi ke la tuto povus evolui ĝis palestina ŝtato kiu estus flanke de Israelo kiam la situacio nun estas tiel malbona? Ĉu ne homoj volas vidi la aferon kiel ĝi estas kaj paroli libere pri ĝi? Kvankam oni ne konsentas, oni ja tamen devus povi sidi ĉe la sama tablo por iom interparoli, ĉu ne? Precipe kiam oni estas najbaroj kaj devas vivi flanke de unu la alia.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La demonecigo de Israelo

30 Aŭgusto 2010

Israelo estas ofte priskribita per la jenaj vortoj:

  • Israelo malobservas internaciajn leĝojn.
  • Israelo devus esti punita pro sia aĉa konduto.
  • Israelo estas reĝimo.
  • Israelo estas rasisma ŝtato.
  • Israelo estas apartisma ŝtato (apartheid).
  • Israelo estas nazia ŝtato.

Sekvas kelkaj pripensadoj pri tiuj ĉi priskriboj:

  • Oni fakte ne priskribas aliajn landojn per tiaj vortoj – nur Israelon. Tio estas malbonege, konsiderante ke Israelo estas la ununura demokratio en Mezoriento. Israelo tutsimple ne estas tia, kiel oni priskribas la landon per tiuj vortoj. Priskribi Israelon tiel fariĝas granda problemo en la traktado de la konfliktoj en Mezoriento, ĉar oni ne donas la ĝustan bildon de Israelo, sed malĝustan.
  • Israelo kompreneble ne estas perfekta lando – ĉar ne troviĝas tute perfektaj landoj, sed priskribi Israelon kiel “reĝimon” aŭ “rasisman landon” aŭ “nazian landon” estas ne nur troige kaj malĝuste, sed ankaŭ malicege kaj nemorale.
  • La priskribado de Israelo per tiaj vortoj dependas – verŝajne plejparte – de la judeco de Israelo. Samkiel oni malestime priskribis judojn dum la historio, oni hodiaŭ priskribas Israelon malestime. Tio estas moderna kontraŭjudisma fenomeno kondamninda.
  • La priskribado de Israelo per tiaj vortoj ne kreas bonan etoson. Bona etoso estas premiso por la paciĝo. Priskribi Israelon per tiaj vortoj kreas malbonan etoson kaj tio ne favoras la eblojn al paciĝo. Tia priskribado de Israelo instigas al malamo kaj netoleremo. Tio tute kaj plene kontraŭlaboras la paciĝon. Tia demonecigo de lando estas morale malĝuste.
  • Israelo ne agadas pli malbone ol aliaj okcidentaj landoj (ekz. Germanio aŭ Francio), sed klopodas agi kiel eble plej bone. Tial tia priskribado de Israelo ne baziĝas sur la vero, sed fontas el nescio aŭ eĉ el konscia malamo kaj netoleremo kontraŭ Israelo.
  • Kondamnendaj estas la malamikoj de Israelo kaj la agadoj de tiuj. Tio estas la terorado kaj minacado de Israelo fare de Irano, Hizbulaho kaj Hamaso. Ofte Israelo – la minacato kaj viktimo – estas pli kritikata kaj kondamnata ol la teruraj malamikoj de Israelo. Tiel ne povas esti! La malamikoj de Israelo estas tiuj kiuj devas esti akre kritikataj, kondamnataj kaj kontraŭlaborataj – ne Israelo kiu estas la viktimo!
  • Enkadre de la parollibereco oni kompreneble rajtas kritiki ankaŭ Israelon – kiel oni rajtas kritiki kiun ajn landon, sed se oni kritikas Israelon alimaniere ol oni kritikas aliajn landojn, ni vojerariĝas. Bedaŭrinde tiu ĉi fenomeno okazas pli ofte ol oni povus kredi. Oni ne povas postuli de Israelo aferojn kiujn oni ne postulas de aliaj landoj. Ni devas pritrakti Israelon surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj ni pritraktas aliajn landojn.

Ne ĉiam kondamnu Israelon. Ne demonecigu Israelon. Anstataŭe kondamnu la malamikojn de Israelo kaj la agadon de tiuj. Tiel ni kreas ĝustajn premisojn por paciĝo. Paciĝon ni ĉiuj ja sopiras!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.