Archive for the ‘Maljusta traktado de Israelo’ Category

Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

28 Marto 2011

Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone.

Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000.

Tiun batalon ni venkis, sed la milito jam ne estas venkita ĉar aperis novaj paĝoj! Kaj bedaŭrinde eblas ke la jam forigita paĝo denove estos publikigita.

Mi ekde junio 2010 blogis pri Israelo kaj de tempo al tempo miaj artikoloj vekis diskutojn kio estas tute bona afero. La konflikto inter Isarelo kaj la palestinanoj vekas multajn sentojn kaj pensojn. Oni povas havi ajnan vidpunkton pri la konflikto, sed instigado al nova intifado estas malbonega afero. Oni neniujn konfliktojn povas solvi perforte. La antaŭaj intifadoj kaŭzis multe da mortoj, vunditoj kaj homa suferado.

Bedaŭrinde novaj paĝoj aperis, kio vere montras ke nia mondo malsanegas. Se vi interesiĝas pri pliaj informoj pri la afero mi sugestas al vi Google-serĉi per la vortoj “tria”, “intifado” kaj “Fejsbuko” en via gepatra lingvo ĉar kompreneble en la esperanta ne troviĝas informoj pri la afero.

Legu pri la afero se vi volas kaj raportu la paĝojn se vi volas. Jen ligiloj al kelkaj novaj paĝoj kiuj instigas al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĉi-sube troviĝas la peto kaj la instrukcioj de la hieraŭa blogafiŝo kaj ankaŭ kelkaj ligiloj kaj unu filmeto.

Ligilo 1

Ligilo 2

La hieraŭa peto:

Tio estas io kion ĉiuj povas kaj devas fari. Fejsbuka paĝo estis kreita por alvoki al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĝi plejparte estas en la araba. La kreantoj de tiu paĝo alvokas al la araba mondo ataki kaj ekregi Israelon. La nombro de homoj klakintaj la butonon ”Ŝati” kreskas ĉiun horon (kiam tiu ĉi teksto estas skribata 340 000 klakis la butonon ”Ŝati”). Ni devas demandi al Fejsbuko ekagadi kaj forigi la paĝon – vidu la instrukciojn ĉi-sube.

Ne gravas ĉu via persona vidpunkto estas porisraela, kontraŭisraela aŭ tutsimple neŭtrala. Instigado al perforto kontraŭ ajna rasa, etna, religia aŭ nacia grupo tutsimple estas malĝuste!

Nur dum tiu ĉi monato, 5 israelaj civiluloj inklude 3-monatan bebon estis murditaj dormante en sia hejmo, bombo eksplodis flanke al buso en Jerusalemo mortigante unu homon kaj vundante 30. Israelo ankaŭ haltigis ŝipon transportantan 50 tunojn da armiloj, interalie progresintaj misiloj por la Gaza-strio. Tiuj homoj ne ŝercas kaj uzi Fejsbukon aŭ ajnan alian rimedon por alvoki al pli da mortigado estas nedece.

Instrukcioj:
Klaku sur la ligilo ĉi-sube por atingi la Fejsbukan paĝon. Rulumu malsupren al la maldekstra flanko de la paĝo kie vi vidas la tekston ”Raporti paĝon”. Klaku sur ”Raporti paĝon” kaj elektu ”Contains hate speech”, tio estas ”Enhavas malamoparolon” (vi povas elekti plian alternativon ”celas rason aŭ etnon”). Sekve klaku ”Sendi”. Multajn dankojn pro via helpo!

Klaku sur tiu ĉi ligilo por iri al la paĝo pri la tria intifado por raporti ĝin kiel nedecan enhavon en Fejsbuko:

Third Palestinian Intifada – الانتفاضة الفلسطينية الثالثة (FORIGITA)

Anglalingvaj artikoloj pri la afero:

Battle Over Facebook’s Third Intifada’ Page

Israel tells Facebook: Remove Intifada page

Franclingvaj artikoloj pri la afero:

Initiative contre l’« Intifada Facebook »

Facebook ne retirera pas l’appel en faveur d’un Intifada

Filmeto

Denove kelkaj vortoj koncerne kial mi blogas pri Israelo

9 Decembro 2010

Mi jam antaŭe skribis koncerne kial mi blogas pri Israelo. En tiu ĉi artikolo mi donas pli da informoj koncerne kial mi blogas pri tiu lando.

Bedaŭrinde tia blogo kiel la mia aŭtomate enhavas sufiĉe multe da mencioj pri militado kaj aliaj malĝojaĵoj. Estas tamen neeble ne mencii tiaĵojn blogante pri Israelo kaj la konflikto en kiu tiu lando estas.

En la antaŭa blogaĵo koncerne kial mi blogas pri Israelo, mi skribis ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

Hodiaŭ Hizbulaho en suda Libano provizis sin per dekmiloj da raketoj. Hamaso en la Gaza-strio ankaŭ havas raketojn.

Hizbulaho kaj Hamaso ne provizas sin per raketoj por uzi ilin por defendaj kaŭzoj, kiel ordinaraj armeoj, sed ili provizas sin per raketoj por pafi al “simioj kaj porkoj”. Per tio ili celas judojn.

En la somero 2006 Hizbulaho pafis raketojn en Israelon kaj Israelo sin defendis. Hamaso kaj deko da aliaj terororganizaĵoj pafis raketojn en Israelon dum multaj jaroj. Israelo militis kontraŭ Hamaso en la vintro 2008-2009.

En Israelo oni ne parolas pri se okazas nova milito, sed oni parolas pri kiam okazas nova milito. Kaj Hizbulaho kaj Hamaso povus principe komenci pafi raketojn en Israelon kiun ajn tagon. En la antaŭa artikolo koncerne kial mi blogas pri Israelo mi klarigis kiel la mondo reagas en tia kazo.

Nuntempe estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiu trankvilo povus fakte daŭri eterne, se iu denove ne subite ekmilitus kontraŭ Israelo. Israelo povus ekzisti en paco kaj trankvilo, samkiel la palestinanoj povus vivi en paco kaj trankvilo en siaj teritorioj. La palestinanoj povus fondi propran ŝtaton en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

Kelkaj asertas ke Israelo estas militema kaj agresema. Mi ne konsentas. Israelo ĝis nun nur defendis sin kontraŭ atakoj de sia najbaraĵo. Mi ne diras ke Israelo estus farinta tion perfekte, sed oni ne scias ĉu iu alia lando estus agadinta pli bone estante en similaj situacioj.

Mi ĵus diris ke la trankvilo kiu nun regas en Mezoriento povus daŭri eterne. Pli antaŭe mi skribis ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso disponas pri raketoj.

Plej verŝajne – bedaŭrinde – venos tago kiam Israelo denove devas fronti la minacon de tiuj ĉi raketoj kaj sin defendi. Tiam la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, plej verŝajne kritikos la defendajn operaciojn de Israelo. Israelo estos plej verŝajne akuzata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto – kiel antaŭe.

Kial mi skribas pri tio?

Mi skribas pri tio, tiel ke ni ĉiuj povus esti konsciaj pri tiuj ĉi aferoj. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Mi skribas, ĉar mi volas ke homoj estu konsciaj ke la tagon kiam Israelo denove devas sin defendi, Israelo ne estis tiu kiu komencis. Do oni ne tuj kulpigu Israelon.

La trankvilo povus daŭri. Hizbulaho kaj Hamaso havas raketojn. Israelo povus jam nun ataki tiujn ĉi terororganizaĵojn por detrui iliajn armilprovizejojn. Sed lastfoje koncerne Hizbulahon Israelo reagis nur kiam Hizbulaho komencis pafi. Lastfoje koncerne Hamason Israelo reagis nur post ok jaroj da konstanta pafado de raketoj kaj grenadoj en Israelon.

Troviĝas tiuj kiuj opinias ke Israelo estas militema kaj agresema. Sed ŝajnas ke Israelo estas sufiĉe pacienca.

Estas trankvile kaj tiu trankvilo povus daŭri kaj ĝi povus eĉ evolui ĝis paco. Oni ne scias kiam kaj kiu malamiko de Israelo la sekvan fojon rompos tiun ĉi trankvilon.

Mi tamen esperas pri unu afero:

Ne kulpigu Israelon tiun tagon.

Vi nun scias ke Hamaso kaj Hizbulaho sin provizis per raketoj. Ne por defendi sin, sed por pafi al “porkoj kaj simioj”.

Vi ankaŭ scias ke kiun tagon ajn tiuj ĉi raketoj povas ekflugi.

Sed pri tio ne kulpas Israelo.

Se la internacia komunumo de la mondo juste kaj ĝuste traktus Israelon, ili nun agadus koncerne la raketojn de Hizbulaho kaj Hamaso.

Sed tion ili ŝajne ne faras.

Sed atendu la tagon kiam Israelo sin denove devas defendi. Tiun tagon la mondo vekiĝas. Tiam oni plej verŝajne kritikas Israelon pro ties defendaj agadoj.

Sed kial oni hodiaŭ ne agadas kontraŭ Hizbulaho kaj Hamaso?

Kial?

Kial oni lasas Israelon sole fronti tiun ĉi “problemon”?

Kaj kial oni eĉ ne hontas pro kritiki Israelon la tagon kiam tiu devas sin defendi?

La tagon kiam la raketoj denove ekflugas kaj Israelo devas sin defendi, la mondo vekiĝas kaj miras kvazaŭ la raketoj estus ĵus aperintaj.

Sed tiel ne estas.

Hodiaŭ troviĝas dekmiloj da raketoj en la najbaraĵo de Israelo. Kaj Israelo estas lasita sole solvi tiun ĉi “problemon”.

Kaj la tagon kiam la problemo eksplodas oni ne hontas pro kritiki Israelon kiu sin defendas.

Memoru tiujn ĉi vortojn la tagon kiam vi per via televidilo vidas Israelon luktantan.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj alvokas al Israelo kaj Hizbulaho/Hamaso tuj ĉesigi la militadon.

Memoru tiujn ĉi vortojn kiam la mondaj estroj kritikas Israelon kaj nomas ilian defendan operacion “misproporcia kaj troigita”.

Tiam vi scias ke la raketoj ne estis ĵus aperintaj, sed ke ili jam dum longa tempo troviĝis en la najbaraĵo de Israelo.

Kaj ke la mondaj estroj estus povintaj ion fari antaŭe.

Sed ke ili nenion faris.

Sed lasis Israelon sole defendi sin – por denove esti kritikata pro tio.

Mi multfoje jam diris, sed mi denove unu fojon diras:

La mondo ne juste kaj ĝuste traktas Israelon.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kial mi blogas pri Israelo?

10 Novembro 2010

Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas.

Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio en majo ĉi-jare.

En ĉiuj tiuj tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Nu, oni rajtas kritiki kaj pridubi la agadojn de Israelo. Tio ne estas problemo tiel longe kiel oni kritikas kaj pridubas Israelon surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La problemo tamen estas ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

En la somero 2006 Israelo ne estis tiu kiu komencis la militon. Ĝin komencis Hizbulaho, kiu estas terororganizaĵo. Ĝi ekpafis raketojn en Israelon. Israelo devis defendi sin – kiel farus ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando estante en simila situacio.

En la vintro 2008-2009 Israelo ankaŭ ne komencis la militon. En tiu ĉi kazo Hamaso kaj pluraj aliaj terororganizaĵoj estis pafantaj milojn da raketoj kaj grenadoj en Israelon. Tio estis fakte okazanta dum multaj jaroj. Ankaŭ en tiu ĉi kazo Israelo defendis sin, kiel – denove – ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando farus estante en simila situacio.

En majo ĉi-jare ŝajnpacistoj alproksimiĝis al la bordo de la Gaza-strio. Ili intencis trapasi la maran blokadon kiun Israelo starigas. Israelo ne starigas ĝin por turmenti la palestinanojn, sed por malhelpi al la teroristoj tiel ke ili ne povas havigi armilojn. Israelo estas en milito kun Hamaso, kiu estas terororganizaĵo kaj regas la Gaza-strion.

Israelo klopodis konvinki la ŝipestrarojn stiri la ŝipojn al Aŝdod anstataŭ ol al la Gaza-strio. La ŝipestraroj prifajfis tion kaj israelaj soldatoj devis surferdekiĝi por alparoli la ŝipanojn. La “pacistoj” atendis armitaj kun tranĉiloj kaj feraj tuberoj en siaj manoj. Tiuj ĉi armiloj ne sufiĉis, sed ili prenis la pafilojn de la israelaj soldatoj por pafi al la soldatoj. Ĉiuj devus scii kiel tio finiĝis.

En tiu ĉi kazo: kiu defiis la maran blokadon? Kiu estis armita kun tranĉiloj kaj feraj tuberoj en siaj manoj? Kiu prenis la pafilojn de la israelaj soldatoj por pafi kiujn? Kiu atakis, kiu sin defendis?

En ĉiuj tiuj ĉi tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Sed kiel farus alia lando kiu estus en simila situacio? Kiel farus lando kiu estus atakata per miloj da raketoj kaj grenadoj? Ĉu vere tiu lando senage spektus kiam raketoj pluvas sur la kapojn de infanoj, gejunuloj, virinoj, viroj kaj gemaljunuloj? Tutcerte ne.

Ĉiu ajn alia lando, estante en simila situacio, estus aganta sammaniere kiel Israelo en tiuj ĉi tri kazoj.

Kompreneble oni devas analizi kaj kritike pripensi la israelajn defendajn agojn. Tio estas tute normale en demokratiaj landoj. Tamen la kritiko kontraŭ Israelo pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto estas absurda kiam oni konsideras ke la atakantoj de Israelo ne estis sammaniere kritikataj. Absurde estas ankaŭ ke la mondo nenion diris antaŭ ol Israelo sin defendis. Kie estis la kritikaj voĉoj kiam Hizbulaho provizis sin per raketoj? Kie estis la voĉoj kiam Hamaso faris la samon?

Kiel jam dirite: oni rajtas kritiki ankaŭ Israelon tiel longe kiel oni faras tion surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La situacio tamen fariĝas tre absurda kiam oni en tiuj ĉi tri kazoj kritikis Israelon pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto, konsiderante ke la atakantoj preparis sin longe antaŭ Israelo sin devis defendi. Krome la raket- kaj grenadatakoj el la Gaza-strio daŭris dum ok jaroj. Israelo estis povanta defendi sin antaŭe, sed klopodis unue solvi la situacion senmilite.

Oni ne ĝuste kaj juste traktas Israelon. Tio estas tute evidente. Post la libana milito en 2006 Hizbulaho denove provizis sin per raketoj kaj disponas hodiaŭ pri dekmiloj da ili. Kie estas la kritikaj voĉoj?

Hizbulaho ne senkaŭze sin provizas per raketoj. La organizaĵo provizas sin per raketoj por ke iun tagon pafi “simiojn kaj porkojn” (tiel ili priskribas judojn) per la raketoj. Kie estas la kritikaj voĉoj?

La tagon kiam tiuj ĉi dekmiloj da raketoj ekpluvas en norda Israelo, la lando devas sin defendi. Samkiel en 2006. Tiam Israelo estis kritikata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto kaj plej verŝajne Israelo estos akuzita sammaniere la tagon kiam Hizbulaho denove ekpafas.

Oni ne ĝuste kaj juste traktas Israelon.

Tial mi blogas pri tiu lando.

Mi ĝis nun aperigis 39 artikolojn. Tiu ĉi artikolo estas la 40-a. Mi faris liston de ĉiuj artikoloj en la blogo de WordPress: miajpripensadoj.wordpress.com/listo-de-ciuj-artikoloj.

Por havigi ian bazan konscion pri la situacio kiu estas inter Israelo kaj ties malamikoj mi rekomendas ekz. la artikolon “Relativa trankvilo – sed ne paco”. Ĝi havas la numeron 32 en la listo.

Bonan legadon al ĉiuj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.