Posts Tagged ‘teroro’

Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?

12 Majo 2011

Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon.

Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita dua intifado.

En jaro 2005 Israelo tute retiriĝis el la Gaza-strio, sed Hamaso ekregis tie kaj plintensiĝis la raket- kaj grenadopafado. Tiu ĉi paŝo ankaŭ ne signifis plikreskon de paceco, sed signifis plikreskon de la perforto kaj terorismo.

La plej ŝokiga fakto estas ke ŝajnas ke la internacia komunuma ne havas tiel multe da zorgoj pri tiuj ĉi faktoj. Ŝajnas ke oni ne vidas tiujn ĉi faktojn ke plia palestina memdetermino kvazaŭ aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. Logike oni devus kritiki la palestinan estraron pro tio kaj ankaŭ alpremi al la palestinanoj, sed tamen en pli kaj pli granda rondo oni konsideras Israelon kiel la ununuran al kiu oni devas alpremi.

Hamaso estas terororganizaĵo kies celo estas detrui Israelon. La pacprocezo ĝis nun estis tre komplika, sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamas iel repaciĝis ĵuse. Tio kondukis al retenado de palestina impostmono kolektita fare de Israelo ĉar Israelo kompreneble nek volas nek povas pagi tiun ĉi impotmonon al la palestinanoj pro tio ke la mono povas fali en la manojn de Hamaso.

La pacprocezo estis komplika ĝis nun sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamaso ĵuse repaciĝis. Tiu repaciĝo havas malbonan efikon al kaj israelanoj kaj palestinanoj. Kie estas Hamaso tie estas problemo.

La palestinanoj devas agnoski Israelon, cedi ĉian perforton kaj terorismon, ĉesi glori teroristojn kaj reveni al la tablo por intertrakti. Oni povas havi diversajn opiniojn pri la historio kaj la agadoj de ambaŭ flankoj, sed fakto estas ke du proksimaj najbaroj devas povi fari interparoladon kvankam oni povas esti iom acida pro unu la alia. La celo de interparolado ja estas plibonigi la interrilaton, sed tio ne povas okazi se oni ne interparolas.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis

28 Marto 2011

Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone.

Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000.

Tiun batalon ni venkis, sed la milito jam ne estas venkita ĉar aperis novaj paĝoj! Kaj bedaŭrinde eblas ke la jam forigita paĝo denove estos publikigita.

Mi ekde junio 2010 blogis pri Israelo kaj de tempo al tempo miaj artikoloj vekis diskutojn kio estas tute bona afero. La konflikto inter Isarelo kaj la palestinanoj vekas multajn sentojn kaj pensojn. Oni povas havi ajnan vidpunkton pri la konflikto, sed instigado al nova intifado estas malbonega afero. Oni neniujn konfliktojn povas solvi perforte. La antaŭaj intifadoj kaŭzis multe da mortoj, vunditoj kaj homa suferado.

Bedaŭrinde novaj paĝoj aperis, kio vere montras ke nia mondo malsanegas. Se vi interesiĝas pri pliaj informoj pri la afero mi sugestas al vi Google-serĉi per la vortoj “tria”, “intifado” kaj “Fejsbuko” en via gepatra lingvo ĉar kompreneble en la esperanta ne troviĝas informoj pri la afero.

Legu pri la afero se vi volas kaj raportu la paĝojn se vi volas. Jen ligiloj al kelkaj novaj paĝoj kiuj instigas al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĉi-sube troviĝas la peto kaj la instrukcioj de la hieraŭa blogafiŝo kaj ankaŭ kelkaj ligiloj kaj unu filmeto.

Ligilo 1

Ligilo 2

La hieraŭa peto:

Tio estas io kion ĉiuj povas kaj devas fari. Fejsbuka paĝo estis kreita por alvoki al tria intifado kontraŭ Israelo. Ĝi plejparte estas en la araba. La kreantoj de tiu paĝo alvokas al la araba mondo ataki kaj ekregi Israelon. La nombro de homoj klakintaj la butonon ”Ŝati” kreskas ĉiun horon (kiam tiu ĉi teksto estas skribata 340 000 klakis la butonon ”Ŝati”). Ni devas demandi al Fejsbuko ekagadi kaj forigi la paĝon – vidu la instrukciojn ĉi-sube.

Ne gravas ĉu via persona vidpunkto estas porisraela, kontraŭisraela aŭ tutsimple neŭtrala. Instigado al perforto kontraŭ ajna rasa, etna, religia aŭ nacia grupo tutsimple estas malĝuste!

Nur dum tiu ĉi monato, 5 israelaj civiluloj inklude 3-monatan bebon estis murditaj dormante en sia hejmo, bombo eksplodis flanke al buso en Jerusalemo mortigante unu homon kaj vundante 30. Israelo ankaŭ haltigis ŝipon transportantan 50 tunojn da armiloj, interalie progresintaj misiloj por la Gaza-strio. Tiuj homoj ne ŝercas kaj uzi Fejsbukon aŭ ajnan alian rimedon por alvoki al pli da mortigado estas nedece.

Instrukcioj:
Klaku sur la ligilo ĉi-sube por atingi la Fejsbukan paĝon. Rulumu malsupren al la maldekstra flanko de la paĝo kie vi vidas la tekston ”Raporti paĝon”. Klaku sur ”Raporti paĝon” kaj elektu ”Contains hate speech”, tio estas ”Enhavas malamoparolon” (vi povas elekti plian alternativon ”celas rason aŭ etnon”). Sekve klaku ”Sendi”. Multajn dankojn pro via helpo!

Klaku sur tiu ĉi ligilo por iri al la paĝo pri la tria intifado por raporti ĝin kiel nedecan enhavon en Fejsbuko:

Third Palestinian Intifada – الانتفاضة الفلسطينية الثالثة (FORIGITA)

Anglalingvaj artikoloj pri la afero:

Battle Over Facebook’s Third Intifada’ Page

Israel tells Facebook: Remove Intifada page

Franclingvaj artikoloj pri la afero:

Initiative contre l’« Intifada Facebook »

Facebook ne retirera pas l’appel en faveur d’un Intifada

Filmeto

Okazegis: Jerusalemo, suda Israelo kaj la Gaza-strio

28 Marto 2011

Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile.

Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj.

Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako:

Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenadoj en suda Israelo. Pluvis tiel multe ke estis malfacile nombri ilin. La lernejoj estis fermitaj en la urboj en suda Israelo. La israela armeo bombis en la Gaza-strio por detrui terorinfrastrukturon.

Pasis du jaroj de la milito kontraŭ Hamaso kaj ŝajnas ke denove la terororganizaĵoj en la Gaza-strio plifortiĝis. Bedaŭrinde en tro granda rondo oni konsideras Israelon kiel tiun kiu kaŭzas maltrankvilaĵojn en la regiono. Sed kiu en tiu kazo komencis pafi raketojn? Estis la terororganizaĵoj en la Gaza-strio!

Bedaŭrinde ankaŭ tro granda rondo ne ŝatas ke Israelo sin defendas, sed la kritikantoj nur kritikas kaj ne proponas alternativon. Se Israelo ne detruus la infrastrukturon de la teroristoj, kiel oni aliokaze povus malhelpi la raketpafadon? Ĉu la kritikantoj havas pli bonan sugeston?

Oni devas memori ke la civiluloj en suda Israelo dum raketpafado vivas en konkreta kaj daŭra vivdanĝero. Kiam la radaro malkaŝas raketon la sireno eksonas kaj la enloĝantoj havas 15 sekundojn rapide kuri al bomboŝirmilo. Ĉar raketatakoj povas okazi plurajn fojojn dum la tago, tio signifas ke normala vivo neebliĝas. Tuj kiam la sirenoj sonas oni devas lasi siajn okupojn por kuri al la bomboŝirmilo.

Kelkaj asertas ke la raketpafado estas kaŭzita de la israela “okupado”, sed fakto estas ke Israelo forlasis eĉ la lastan colon de la Gaza-strio en 2005. Tion Israelo faris kiel pacfavoriga paŝo, sed pliintensiĝis la raketpafado kaj tio kondukis al la milito en la vintro 2008 – 2009. Malpli da “okupado” – pli da raketpafado. Tute male ol kiel asertas tiuj kiuj diras ke la raketpafado estus kaŭzita de la “okupado”!

En paĝo en mia blogo de WordPress mi amasigis ligilojn al diverslingvaj novaĵservoj kie troviĝas novaĵoj kaj artikoloj pri okazaĵoj en Israelo kaj la Mezoriento. En tiuj paĝoj vi povas legi pli detale pri la okazaĵoj en Israelo kaj la Mezoriento. Ligilo ĉi-sube.

Jen du filmetoj pri la vivo en suda Israelo. En la unua patrino en la angla klarigas kion ŝi faras kiam la sireno eksonas. Tio okazas en la hejmo de la familio kaj dum ŝi klarigas subite la sireno eksonas kaj la familio rapide devas kuri al la bomboŝirmilo. Tiel vivas la homoj en suda Israelo kiam okazas raketpafado. Kiam estas kiel plej intense ne estas nekutime ke la tuta familio dormas en la bomboŝirmilo.

Regligaro de novaĵservoj: https://miajpripensadoj.wordpress.com/ligiloj-pri-israelo/

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Pluraj dekoj da grenadoj el la Gaza-strio en sudan Israelon

19 Marto 2011

Hodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj.

Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus.

Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestaciantojn kaj vundis 200. En Sirio fortoj buĉis 4 manifestaciantojn kaj vundis 100. La mondo neniel reagis.

En majo 2010 kiam israelaj fortoj sindefende pafis 9 ”pacistojn” (kun bastonoj kaj tranĉiloj alte levitaj por frapegi), tiam plendkriegis la mondo, la Konsilio de Sekureco kondamnis la agadojn de la israelaj fortoj kaj oni tuj postulis ke oni devas enketi pri la okazintaĵoj. Rimarku ke tio estis sindefenda ago.

Sed kiam totalismaj registaroj buĉadas siajn manifestaciantajn civitanojn nenio okazas.

Kie estas la kondamnoj kaj plendkriegoj pri la hieraŭaj hombuĉadoj en Jemeno kaj Sirio?

Kie estas la kondamnoj kaj plendkriegoj pri la hodiaŭaj grenadoj?

Kie estas la ĝustaj proporcioj?

Kie estas la justeco?

Kie estas la ekvilibro?

Pliaj informoj…

…en la angla: http://www.ynetnews.com/articles/0,7340,L-4044337,00.html

…en la hispana: http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Titular/36080/

…en la franca: jam ne aperis

…en la itala: jam ne aperis

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Armilkolektemuloj

17 Marto 2011

Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg. Se tiuj ĉi misiloj estus atingintaj la Gaza-strion kaj la manojn de la teroristoj, ili estus estintaj vera minaco kontraŭ la israela defendokapablo.

Marde egiptaj proparolantoj komunikis ke Egiptio dimanĉe haltigis kvin veturilojn transportantajn armilojn de Sudano. La celo de tiuj ĉi armiloj ankaŭ estis la Gaza-strio kaj la teroristoj tie.

Merkrede la ĉefministro de Israelo, Benjamin Netanjahu, diris: ”Al ĉiuj kiuj pridubis, atakis kaj kritikis Israelon pro la blokado kontraŭ la Gaza-strio, por haltigi kaj traserĉi ŝipojn celantajn la Gaza-strion, jen la plej klara respondo, tie ĉi hodiaŭ en Aŝdodo, kial estas nia devo, ne nur nia rajto, haltigi kaj senarmiligi tiajn ŝipojn.”

Kion ni povas konkludi de la okazaĵoj okazintaj dum la plejlastaj tagoj? Ni povas konkludi ke en Mezoriento troviĝas armilkolektemuloj kaj ke ili precipe celas plifortigi la teroremulojn kiuj furiozas en la Gaza-strio. Ekde la komenco de tiu ĉi jaro estis pli ol 60 raketoj kaj grenadoj pafataj en sudan Israelon. Tio estas preskaŭ po unu tage! En la anglalingva Vikipedio troviĝas listo pri tiuj ĉi raketoj. Ĉi sube troviĝas ligilo al la koncerna paĝo.

Kion ni alie povas konkludi? Ni povas konkludi ke la silentado inter la monda komunumo estas timiga. Oni iel celas paciĝon en Mezoriento, kaj precipe inter Israelo kaj ties najbaroj, sed oni ne reagas kiam Teherano sendas ŝipojn kun armiloj celantaj la Gaza-strion. Oni silentadas kaj entute ne reagas.

Wikipedia: List of Palestinian rocket attacks on Israel, 2011

Pliaj informoj…

…en la angla: http://www.jpost.com/MiddleEast/Article.aspx?id=212317

…en la franca: http://fr.jpost.com/servlet/Satellite?cid=1297325560316&pagename=JFrench%2FJPArticle%2FShowFull

…en la hispana: http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Conflicto/35953/

…en la itala: http://www.informazionecorretta.com/main.php?mediaId=8&sez=120&id=38911

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Israela familio brutale murdita

13 Marto 2011

Teroristo tondis truon en la barilo de la ”kolonio” Itamar kaj murdis kvin familianojn: la patron, la patrinon kaj iliajn tri infanojn. La aliaj infanoj de la familio sukcesis fuĝi al najbara domo. Jen pruvo ke la sekurecaj aranĝoj en Cisjordanio vere necesas. Tamen la sekureca situacio multe pliboniĝis lastatempe kaj oni povis forigi multajn sekureckontrolejojn.

Pliaj informoj…

…en la angla: http://www.israelnationalnews.com/News/News.aspx/142840

…en la franca: http://www.israel7.com/2011/03/terrible-attentat-en-samarie/

…en la hispana: http://www.aurora-israel.co.il/articulos/israel/Conflicto/35916/

…en la itala: http://www.informazionecorretta.com/main.php?mediaId=24&sez=110&id=38837

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Maturiĝetas Palestino

8 Marto 2011

Piedpilkludada evento por gejunuloj okazonta pli malfrue tiun ĉi semajnon estas nomita laŭ la unua palestina sinmortiga bombistino Wafa Idris. Tion komunikas la palestina gejunulejo Al-Amari.

Wafa Idris estis la unua palestina ina sinmortiga bombisto. Ŝi eksplodigis sin en Jerusalemo mortigante unu kaj vundante pli ol 150 la 27-an de januaro 2002. Kiel volontulino de la palestina duonluno ŝi povis trapasi la israelan sekureckontrolejon kaj eniri Jerusalemon en palestina ambulanco. Ekde ŝia bombado Israelo estas devanta prokrasti la eniradon de palestinaj ambulancoj al Jerusalemo ĉe sekureckontrolejoj.

La Palestina Aŭtoritato ripetfoje prezentis Wafa kiel heroinon kaj modelulinon nomante lokojn kaj eventojn laŭ ŝi. Tamen la palestina estraro devus kontraŭlabori ĉian ajn tian gloradon de teroristoj. Ĉu vere tian Palestinon la mondo devus agnoski?

Jen kanto kiu estis multfoje telesendita de la palestina televido. Traduko troviĝas sube.

”Mia fratino Wafa,
Mia fratino Wafa
Ho la korbato de fiereco
Ho floro kiu estis surtere kiu nun estas en la ĉielo.
Allah Akbar! [Alaho estas granda]
Ho Palestino de la araboj
Allah Akbar, Ho Wafa!
Sed vi elektis ŝahadon [martirecon]
En morto vi alportis vivon al la aspirado
Sed vi elektis ŝahadon
En morto vi alportis vivon al la aspirado.”

Pliaj informoj en la angla: http://www.palwatch.org/main.aspx?fi=157&doc_id=4765

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj

15 Februaro 2011

En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia.

1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon.

2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno.

Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011

Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun lingvon kiun vi komprenas per la tradukilo de Google.

Jen filmeto kiu montras raketon kiu surteriĝas proksime al konstruaĵo kie homoj estas. Tio okazis la 31-an de januaro. Bonŝance la raketo ne trafis la konstruaĵon. Observu ke ĉiu raketo kaj grenado malobservas plurajn rezoluciojn kaj la homajn rajtojn!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Cerbumindaĵoj por ĉiuj – kaj precipe por esperantistoj

3 Februaro 2011

La juda popolo devenas de Mezoriento. En la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas, troviĝis la antikvaj judaj regnoj antaŭ la tempo kiam nia jarkalkulo komenciĝis. Judoj loĝis en la landoj en Mezoriento kaj Nordafriko dum longa tempo. Kelkaj judaj komunumoj en tiuj landoj estis malnovaj je pluraj miloj da jaroj, sed la judoj estis forpelitaj el tiuj landoj dum la 1940-aj, 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Temas pri preskaŭ unu miliono da judaj rifuĝintoj pri kiuj oni malofte parolas.

La teritorio kien la judoj komencis reveni en la fino de la 1800-aj jaroj kaj en la komenco de la 1900-aj jaroj ne estis tute malplena je enloĝantoj, sed ankaŭ ne tre dense enloĝata. En jaro 1881 tie loĝis 457 000 homoj, el kiuj 400 000 estis musulmanoj kaj 13 000 – 20 000 estis judoj. La konformaj nombroj de jaro 1947 estas proksimume 1 100 000 musulmanoj kaj 650 000 judoj. Simpla matematika kalkulo montras ke la musulmana kaj la juda enloĝantaroj kreskis same multe dum la sama tempo.

Troviĝis decido ke hejmlando por la juda popolo estus fondota en la brita mandata teritorio. Neniam troviĝis lando nomata Palestino. Tio nur estas la nomo de la teritorio.

En jaro 1947 UN rekomendis dispartigon de la teritorio en unu juda kaj unu araba lando. La judoj tion akceptis, sed la araboj tion ne akceptis kaj ekmilitis kontraŭ Israelo kiu estis deklarinta sin sendependa. Israelo venkis la militon. Alia sekvo de la milito estis ke proksimume 700 000 palestinanoj forlasis siajn hejmojn.

La historio montris ke estas necese ke la juda popolo havas propran hejmlandon ĉar ili estis tiel altgrade persekutataj. La registaroj en la landoj kie ili loĝis ne ilin protektis. Tio argumento poras propran hejmlandon por la juda popolo. Alia estas ke la juda popolo estas unu elemento de la demografio de Mezoriento. Loĝis judoj en Mezoriento kaj Nordafriko dum tre longa tempo. Tio poras propran landon ankaŭ por ili en Mezoriento. Kiel sekvo de la disfalo de la Otomana Imperio multaj landoj estis kreitaj el kiuj Israelo estas nur unu.

Israelo zorgis pri la judaj rifuĝintoj sen eĉ unu groŝo en mona subteno. La palestinaj rifuĝintoj estus povintaj esti zorgitaj de la najbarlandoj de Israelo, sed rimarkinda parto de ili ankoraŭ loĝas en rifuĝejoj.

Inter 1948 kaj 1967 Cisjordanio estis okupata de Jordanio kaj la Gaza-strio estis okupata de Egiptio. En 1967 Israelo estis denove atakita de siaj najbarlandoj. Tio ripetiĝis en 1973. Post tio Israelo devis elteni diversspecan teroradon (sinmortigaj bombadoj, raketoj) el proksimaj teritorioj: Cisjordanio, la Gaza-strio kaj suda Libano.

Israelo ne estas perfekta lando kaj certe faris multajn erarojn dum la historio, sed la unuflanka kulpigado de Israelo en tiu ĉi konflikto estas absurda. Israelo multfoje montris volon atingi pacon kun la palestinanoj. En 1947 ili akceptis la proponon pri dispartigo. Inter 1948 kaj 1967 palestina ŝtato estis povinta esti fondata, sed tion oni ne faris. En 2000 troviĝis propono pri palestina ŝtato fondota en la Gaza-strio kaj en pli ol 90 % de Cisjordanio kun ponto aŭ tunelo inter la du teritorioj, sed Arafat malakceptis la proponon.

En 2005 Israelo retiriĝis el la Gaza-strio kaj malmuntis ĉiujn koloniojn tie. Kiel sekvo de tio la pafado de raketoj el la Gaza-strio pliintensiĝis.

La konflikto estas solvebla nur per intertraktoj. Ĉiuj kernaj aferoj de la konflikto estas intertrakteblaj, sed la palestina estraro ne estis volanta intertrakti kaj proponitajn solvojn oni malakceptis. Malgraŭ tio oni unuflanke kulpigas Israelon. Malgraŭ tio oni konsideras Israelon kiel la malhelpaĵon al paciĝo. Malgraŭ ke Israelo estis atakita tri fojojn de siaj najbaroj kaj devis elteni diversspecan teroradon el proksimaj teritorioj, oni konsideras Israelon kiel la landon kiu faras militojn en la regiono. Sed ĝis nun Israelo nur sin defendis.

Povas ŝajni ke Israelo uzas intensan perforton kiam la lando sin defendas, sed tio dependas de tio ke la lando ne havas la eblon malvenki eĉ unu militon. Israelo estas malgranda lando. Estas nur 70 km inter Jordano kaj Mediteraneo. Krome Israelo devas klare montri al la teriristoj en la najbaraĵo ke oni ne toleras ilian agadon.

Hodiaŭ la debato pri la konflikto inter Israelo kaj palestinanoj rondiras ĉirkaŭ tri vortoj: okupado, kolonioj kaj koloniantoj. Laŭ rezolucio 242 Israelo devas retiriĝi el teritorioj kiujn la lando okupis en la sestaga milito 1967. En la hodiaŭa debato Israelo estas akre kritikata pro la okupado kaj kutime oni aŭdas ke Israelo senprokraste devas fini la okupadon. Iuj celas ke paco tuj povus esti atingita se Israelo retiriĝus al la landlimoj de 1967. Sed tiuj homoj forgesas ke estis tago kiam Israelo estis malantaŭ tiuj landlimoj. Sed kio tiam okazis? Ĉu daŭris la paco? Ne. En junio 1967 Israelo estis atakita de siaj najbaroj. Tial retiriĝo al la landlimoj de 1967 nepre ne signifus ke paco povus esti atingita.

Rezolucio 242 ne nur devigas Israelon, sed ankaŭ la aliajn enmiksitajn landojn: “Ĉiuj ŝtatoj en la regiono respektu la reciprokan teritorian integrecon, politikan sendependon kaj rajton ekzisti en paco ene de agnoskitaj landlimoj kaj en sekureco, senigitaj de minacoj kaj perfortaj agoj.”

Multaj el la najbarajlandoj de Isarelo eĉ ne agnoskis Israelon kaj diris ke ili tion ne faros.

Ne estas tiel esperplene koncerne la atingon de packontrakto inter Israelo kaj la palestinanoj en la plej proksima estonteco. Oni komencis novajn intertraktojn en la aŭtuno, sed ili malsukcesis. Abbas postulis konstruhalton por ke li eĉ ĉeestos la tablon de intertraktoj. Netanjahu konsentis, sed Abbas aperis ĉe la tablo de intertraktoj nur kiam restis kelkaj semajnoj de la konstruhalto kaj nur por peti ke la konstruhalto estus plilongigita tri monatojn kaj por post tio denove malaperi.

Ĉiuj kernaj aferoj de la konflikto estas intertrakteblaj, kiel jam antaŭe menciite, sed plej grave estas eviti homan suferadon tiel longe kiel eble. Momente estas relativa trankvilo inter Israelo kaj la palestinanoj, sed pace ja ne estas. La pafado de raketoj el la Gaza-strio pliintensiĝis dum la lastaj semajnoj kaj la ne perfekta sekureca situacio en Cisjordanio kaŭzas ke vojbariloj kaj aliaj sekurecaj aranĝoj ankoraŭ estas necesaj.

Kompreneble la sekurecaj aranĝoj efikas al la ĉiutaga vivo de la palestinanoj, sed la situacio ne estas tiel malbona kiel multaj volas aserti. Sufiĉe forta ekonomia plikresko okazis dum la lasta jaro kaj en Cisjordanio kaj en la Gaza-strio.

La relative trankvila situacio povus evolui ĝis daŭra paco se troviĝus volo fari tion. La elirpunkto tamen estas vere komplika. La mondo povus kontribui al pli favora elirpunkto prezentante la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj pli ekvilibre. Israelo kompreneble ne estas perfekta lando kaj certe faris erarojn dum la historio, sed la unuflanka kulpigado de Israelo ne kontribuas al la pacprocezo en pozitiva maniero.

Hodiaŭ regas granda konfuzo koncerne la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj. Israelo estas prezentata kiel la malhelpaĵo al la paciĝo. Israelo estas prezentata kiel tiu kiu ne deziras pacon kaj kiel tiu kiu ne volas intertrakti. Malgraŭ tio ke Israelo estis atakita tre fojojn fare de siaj najbarlandoj kaj estis elmetata de diversspeca terorado dum pluraj jardekoj, Israelo estas konsiderata kiel la lando kiu komencas militojn en la regiono. Tiu unuflanka kulpigado de Israelo ne kontribuas al la pacprocezo, sed pli ĝuste kontribuas al la reganta konfuzo, kio finfine siavice malfavoras la tutan pacprocezon.

Se hodiaŭ ne ŝajnas tiel esperplene koncerne la atingon de packontrakto inter Israelo kaj la palestinanoj, la mondo ĉiukaze povus komenci konsideri la situacion iom pli ekvilibre kaj ne la tutan tempon kulpigi Israelon pro tio ke la pacprocezo ne progresas tiel kiel oni deziras. Se la mondo ne pretas konsideri la aferon tiel kiel ĝi estas, kiel oni povas atendi ke paco povus esti atingita?

Dum la lastaj monatoj pluraj landoj agnoskis Palestinon. Sed la vero estas ke agnosko de Palestino ne solvas iujn ajn problemojn. Malgraŭ agnosko de Palestino ĉiuj kernaj aferoj restas – kiel nesolvitaj.

La situacio povas ŝajni senespera kaj malfacila, sed la mondo ĉiukaze povus komenci konsideri la aferon tiel kiel ĝi estas: Israelo multajn fojojn montris ke ili estas volantaj atingi pacon kun la palestinanoj. Israelo multfoje montris ke ili estas volontaj fari cedojn por ke paco povus esti atingita. Israelo ne estas la malhelpaĵo al paciĝo, sed vere interesiĝas pri paciĝo kun la palestinanoj. La vojo ĝis solvo de la konflikto povas esti malfacila, sed bona komenco povus esti se la mondo pretus konsideri la aferon tiel kiel ĝi vere estas kaj ne konstante kulpigus Israelon pro tio ke la pacprocezo ne progresas tiel kiel oni deziras.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Francaj teroristoj pafis raketojn en sudan Brition!

6 Januaro 2011

Imagu se francaj teroristoj pafus raketojn en sudan Brition. Se tio okazus, kiel la mondo reagus? Kiel Britio reagus? Kiel Britio agadus?

Ĉiuj havas la respondojn al tiuj demandoj. Britio forte reagus. La mondo forte reagus. Kaj Britio tutcerte agadus por halti tian teroradon.

Sed ĉu vi scias ke en la mondo troviĝas lando kiu daŭre frontas tian teroradon?

La 1-an de januaro
Vespere grenado estis pafita fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenado falis proksime al kibuco. Unu virino ŝokiĝis, sed neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.

La 4-an de januaro
Posttagmeze Kassam-raketo estis pafita fare de palestinanoj el la norda Gaza-strio. La raketo eksplodis proksime al kibuco. Neniuj vundiĝoj estis raportitaj, sed pluraj forcejoj estis damaĝitaj.

La 5-an de januaro
Du grenadoj estis pafitaj fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenadoj falis sur kampon. Neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.

Post la noktiĝo, Kassam-raketo falis sur kampon. Neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.

La 6-an de januaro
Matene grenado estis pafita el la Gaza-strio. Neniuj vundiĝoj aŭ damaĝoj estis raportitaj.

Resumo: 4 grenadoj kaj 2 Kassam-raketoj dum ses tagoj. Unu ŝokita virino kaj pluraj damaĝitaj forcejoj.

Ĉu vi legis pri tiuj ĉi aferoj en via gazeto? Se francaj teroristoj same agadus kontraŭ Britio kiel tiuj palestinaj teroristoj nun agadas kontraŭ Israelo, la mondo tutcerte reagus. Kaj tutcerte vi estus leginta pri tio en via gazeto.

Sed la mondo ne reagas, kiam 4 grenadoj kaj 2 Kassam-raketoj falas en Israelo.

La vera problemo tamen estas, ke tio ne estas nova fenomeno. Tio okazis dum multaj jaroj. Ne temas nur pri kelkaj dekoj da raketoj, sed temas pri miloj.

Imagu kiel estus kaj kio okazus se miloj da francaj raketoj pluvus en suda Britio. Tutcerte vi estus leginta pri tio multajn fojojn en via gazeto.

Fontoj:

http://www.israelnationalnews.com/News/News.aspx/141551

http://www.israelnationalnews.com/News/News.aspx/141556

http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.