Posts Tagged ‘Palestina Aŭtoritato’

Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?

12 Majo 2011

Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon.

Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita dua intifado.

En jaro 2005 Israelo tute retiriĝis el la Gaza-strio, sed Hamaso ekregis tie kaj plintensiĝis la raket- kaj grenadopafado. Tiu ĉi paŝo ankaŭ ne signifis plikreskon de paceco, sed signifis plikreskon de la perforto kaj terorismo.

La plej ŝokiga fakto estas ke ŝajnas ke la internacia komunuma ne havas tiel multe da zorgoj pri tiuj ĉi faktoj. Ŝajnas ke oni ne vidas tiujn ĉi faktojn ke plia palestina memdetermino kvazaŭ aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. Logike oni devus kritiki la palestinan estraron pro tio kaj ankaŭ alpremi al la palestinanoj, sed tamen en pli kaj pli granda rondo oni konsideras Israelon kiel la ununuran al kiu oni devas alpremi.

Hamaso estas terororganizaĵo kies celo estas detrui Israelon. La pacprocezo ĝis nun estis tre komplika, sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamas iel repaciĝis ĵuse. Tio kondukis al retenado de palestina impostmono kolektita fare de Israelo ĉar Israelo kompreneble nek volas nek povas pagi tiun ĉi impotmonon al la palestinanoj pro tio ke la mono povas fali en la manojn de Hamaso.

La pacprocezo estis komplika ĝis nun sed ĝi eĉ plikomplikiĝis kiam Fatah kaj Hamaso ĵuse repaciĝis. Tiu repaciĝo havas malbonan efikon al kaj israelanoj kaj palestinanoj. Kie estas Hamaso tie estas problemo.

La palestinanoj devas agnoski Israelon, cedi ĉian perforton kaj terorismon, ĉesi glori teroristojn kaj reveni al la tablo por intertrakti. Oni povas havi diversajn opiniojn pri la historio kaj la agadoj de ambaŭ flankoj, sed fakto estas ke du proksimaj najbaroj devas povi fari interparoladon kvankam oni povas esti iom acida pro unu la alia. La celo de interparolado ja estas plibonigi la interrilaton, sed tio ne povas okazi se oni ne interparolas.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Maturiĝetas Palestino

8 Marto 2011

Piedpilkludada evento por gejunuloj okazonta pli malfrue tiun ĉi semajnon estas nomita laŭ la unua palestina sinmortiga bombistino Wafa Idris. Tion komunikas la palestina gejunulejo Al-Amari.

Wafa Idris estis la unua palestina ina sinmortiga bombisto. Ŝi eksplodigis sin en Jerusalemo mortigante unu kaj vundante pli ol 150 la 27-an de januaro 2002. Kiel volontulino de la palestina duonluno ŝi povis trapasi la israelan sekureckontrolejon kaj eniri Jerusalemon en palestina ambulanco. Ekde ŝia bombado Israelo estas devanta prokrasti la eniradon de palestinaj ambulancoj al Jerusalemo ĉe sekureckontrolejoj.

La Palestina Aŭtoritato ripetfoje prezentis Wafa kiel heroinon kaj modelulinon nomante lokojn kaj eventojn laŭ ŝi. Tamen la palestina estraro devus kontraŭlabori ĉian ajn tian gloradon de teroristoj. Ĉu vere tian Palestinon la mondo devus agnoski?

Jen kanto kiu estis multfoje telesendita de la palestina televido. Traduko troviĝas sube.

”Mia fratino Wafa,
Mia fratino Wafa
Ho la korbato de fiereco
Ho floro kiu estis surtere kiu nun estas en la ĉielo.
Allah Akbar! [Alaho estas granda]
Ho Palestino de la araboj
Allah Akbar, Ho Wafa!
Sed vi elektis ŝahadon [martirecon]
En morto vi alportis vivon al la aspirado
Sed vi elektis ŝahadon
En morto vi alportis vivon al la aspirado.”

Pliaj informoj en la angla: http://www.palwatch.org/main.aspx?fi=157&doc_id=4765

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Spektinda filmo

24 Februaro 2011

Spektinda anglalingva filmo:

Bolas la araba mondo

22 Februaro 2011

En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo.

Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Israelo.

Nun montriĝas la vero pri la kruelaj totalismaj ŝtatoj en la araba mondo. Sed la malbonaĵoj estis dum longa tempo. Sed kie estis la protestoj? Kie estis la kritikado?

Sed oni ja kritikas Israelon – la ununuran, kvankam ne perfektan demokration en Mezoriento. La duecaj normoj manifestiĝas. Post la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio oni postulis ke Israelo jesu al internacia enketado. Ĉu oni postulos la samon de Libio aŭ ĉu oni postulas enketadon nur koncerne la ununuran mezorientan demokration?

Finfine kelkaj vortoj pri la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. La palestina estraro daŭre rifuzas sidiĝi je la sama tablo kun la israela estraro. Ĉu ne homoj vidas kiel absurde tio estas? Ĉu ne homoj vidas kiel bizara la situacio estas? Kiel oni povas pensi ke la tuto povus evolui ĝis palestina ŝtato kiu estus flanke de Israelo kiam la situacio nun estas tiel malbona? Ĉu ne homoj volas vidi la aferon kiel ĝi estas kaj paroli libere pri ĝi? Kvankam oni ne konsentas, oni ja tamen devus povi sidi ĉe la sama tablo por iom interparoli, ĉu ne? Precipe kiam oni estas najbaroj kaj devas vivi flanke de unu la alia.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Letero al amikoj de la palestinanoj

7 Decembro 2010

Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj.

Kara amiko de la palestinanoj!

Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion.

La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti.

Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evidente ke ili ne loĝas en la plej bona, sed ankaŭ ne en la plej malbona.

Kiam UN rangigas la landojn de la mondo laŭ variabloj kiel antaŭvidata vivodaŭro, kapablo legi kaj skribi, nivelo de edukado, Malneta Enlanda Produkto (MEP) po enloĝanto kaj aĉetpovo, la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio estas kiel 106-aj (HDI-tabelo de 2008).

Kiel komparo la arabaj fratoj kiuj loĝas muron ĉe muro, la sirianoj kaj egiptoj, estas respektive kiel 105-aj kaj 116-aj. La palestinanoj rangiĝas pli bone ol la meznombro de la arabaj landoj koncerne ĉiujn ĉefnombrojn pri vivodaŭro kaj edukado. Popoloj en pli ol 70 ŝtatoj kaj regionoj en la mondo estas pli malbonaj en tiu ĉi rangiĝo ol viaj amikoj.

Tiuj ĉi nombroj estas des pli impresaj kiam ni konsideras ke pluraj palestinaj grupoj estas elektintaj militadon kontraŭ la najbarŝtato kiel ĉefan strategion.

En jaro 2009 estis pli kaj pli ofte raportita pri forta ekonomia kresko en Cisjordanio. Tio aparte dependas de tio ke la Palestina Aŭtoritato havigis pli efikajn policistarojn por starigi publikan ordon.

La palestinanoj travivas multe malpli da militoj ol multaj aliaj popoloj.

Ankaŭ koncerne militojn kaj armitajn konfliktojn la palestinanoj ne statas plej malbone.

La palestinanoj ja travivis siajn dozojn da suferoj en tiu ĉi kunteksto, sed certaj volas aserti ke tiuj estas grandparte aŭ parte proprakulpe kaŭzitaj. Tiun debaton ni ne tenos tie ĉi.

Estas tamen nekontestebla fakto ke furiozas nenombreble da militoj kaj konfliktoj kiuj estas multe pli sangaj ol tiuj en kiuj viaj amikoj estas enmiksitaj.

En la mapo ĉi-supre la grando de la regionoj en la mondo estas prezentita per relativa grando laŭ la nombro de mortigitoj en militoj kaj konfliktoj ene de la regiono proporcie al la tuta nombro de mortigitoj en militoj en la mondo. La nombroj estas de jaro 2002.

La nombro de mortigitoj en ambaŭ flankoj de la “intifado” de la palestinanoj konsistigis kune malpli ol unu procenton el la nombro de mortigitoj en militoj en 2002, eĉ kvankam estis la plej sanga jaro de la dua intifado.

Norvega “spertulo pri la Mezoriento”, kiu estis proparolanto de la politika agendo de viaj amikoj dum pluraj jardekoj, celas ke la nova ŝtato kiu estis fondita en la najbaraĵo de la palestinanoj en 1948 eble estas la plej granda morala dilemo en nia tempo.

Tiakaze ni devas nin demandi: Kiom da gehomoj mortintaj en la militoj montrataj per la landograndoj sur la mapo, rilatas eĉ iomete kun tiu ŝtato?

La akuzo fariĝas eĉ pli harstariga kiam oni rigardas konforman mapon pri la nombro de mortigitoj dum la tuta periodo 1945 – 2000.

Se vi havas la impreson ke la najbaroj de la palestinanoj estas la plej teruraj militinstigantoj en la mondo, tio estas aŭ ĉar vi fariĝis viktimo de tordita gardado de novaĵoj aŭ de kontraŭjudisma propagando de eŭropa aŭ islamisma speco.

La palestinanoj ricevas pli da ekonomia subteno po enloĝanto ol iu alia popolo.

Se ne viaj amikoj ĉiam ricevas tiel multe de sia plej proksima najbaro, ili havas multajn kaj donacemajn amikojn ĉirkaŭ la mondo.

Neniu popolo ricevas tiel multe da internacia subteno kiel la palestinanoj po enloĝanto. La subteno estas ofte pli granda ol tiu kiun la plej malriĉaj kaj plej milite difektitaj afrikaj landoj ricevas.

La palestinanoj ricevas ankaŭ el Norvegio multe pli da subteno po enloĝanto ol iu alia popolo sur la tero.

La palestinanoj neniam estis pli proksime al nacia suvereneco ol tio kio ili nun estas.

Internacia subteno al viaj amikoj ne nur venas en la formo de mono. Estas ankaŭ donata evidenta politika subteno por iliaj naciaj ambicioj.

Vi devas memori ke la palestinanoj neniam antaŭe havis propran ŝtaton. Neniam estis iu Palestino. Viaj amikoj tial neniam estis pli proksime al iu nacia suvereneco ol tio kio ili estas hodiaŭ.

En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. Preskaŭ ĉiuj palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio per tio subiĝis al civila palestina regado, la plejparto ankaŭ al palestina sekureca regado.

La internacia komunumo estas preparita agnoski la starigon de la ŝtato Palestino tiel baldaŭ kiam fina pacinterkonsento troviĝas.

La palestinanoj povas ekhavi propran ŝtaton kiam ili akceptas ke la najbaroj retenu la sian.

En la pacintertraktoj en 2000/2001 kaj en 2007/2008 evidentiĝis kio pli ol io alia malhelpas al pacsolvo inter la palestinanoj kaj ilia plej proksima najbaro.

Kaj Jaser Arafat kaj Maĥmud Abbas malakceptis proponojn pri fondado de palestina ŝtato en la tuta Gaza-strio kaj preskaŭ tuta Cisjordanio.

La palestinaj estroj oste malmole malcedis la postulon ke pli ol 5 milionoj da palestinanoj (la idaro de la rifuĝintoj de 1948) havu la rajton ekloĝiĝi en la najbara ŝtato kaj per tio fundamente ŝanĝi la demografian kunmetadon de tiu ĉi ŝtato.

En tiu ĉi mallonga letero mi ne povas tuŝi ĉiujn detalojn pri kial tio estas rifuzita de la najbaroj de viaj amikoj.

Tute mallonge: La najbara ŝtato de la palestinanoj havas evidentan plimulton de popolo kiu estis sen propra ŝtato dum multaj jarcentoj. La spertoj de tio estis tre malbonaj kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento.

Ekde 1948 tiu ĉi najbara popolo estis plimulto en sia propra ŝtato, en la sama regiono kie ilia religia ĉefcentro troviĝis dum la lastaj tri mil jaroj.

La najbaroj de viaj amikoj havas nur unu ŝtaton en la mondo kie ili estas plimulto, nur unu ŝtaton kie ilia lingvo estas nacia lingvo, nur unu ŝtaton kie la ŝtato estas stampita de ilia religio. Ili ne povas perdi ĝin.

Por viaj amikoj – la palestinanoj – la situacio estas alia. Ili jam estas plimulto en la ŝtato Jordanio, evidenta plimulto en pli ol 20 ŝtatoj parolas ilian lingvon kaj evidenta plimulto en pli ol 50 ŝtatoj havas la saman religion.

Se la palestinanoj rezignas la postulon pri “rajto reveni”, la najbaroj ekkomprenos ke viaj amikoj antaŭ ĉio estas okupataj de ekhavo de propra ŝtato en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Hodiaŭ evidenta plimulto de la najbaroj havas la impreson ke la palestinaj estroj ne akceptis la identecon kaj konstucian leĝon de la najbara ŝtato.

Eble la plej grava helpo kiun vi povas doni al viaj amikoj estas kuraĝigi ilin akcepti aliajn solvojn ol moviĝon al la najbara ŝtato.

Tradukita el la norvega: Brev til venner av palestinerne

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Strato en Ramallah nomita laŭ teroristo

24 Aŭgusto 2010

Senpere apud la prezidentejo en Ramallah, la Palestina Aŭtoritato nomis straton laŭ la teroristo Yehiye Ayash, kiu murdis centojn da senkulpaj israelaj viroj, virinoj kaj infanoj.

Responde al la telesendado de tiu ĉi afero la 7-an de aprilo 2010 la oficejo de la israela ĉefministro eldiris:

”Tio estas insulta glorado de terorismo fare de la Palestina Aŭtoritato. Senpere apud la prezidentejo en Ramallah, la Palestina Aŭtoritato nomis straton laŭ teroristo kiu murdis centojn da senkulpaj israelaj viroj, virinoj kaj infanoj. La mondo devas forte kondamni tiun ĉi oficialan palestinan instigilon al terorismo kaj kontraŭ paco.”

Kiam ni aŭdis pri tiu ĉi afero en la amaskomunikiloj? Ĉu la Palestina “Aŭtoritato” estas sufiĉe matura por gvidi sendependan palestinan ŝtaton, konsiderante ke ĝi ankoraŭ gloras terorismon?

Diskutante la pacprocezon oni kutime mencias “problemojn” kiel la judajn koloniojn kaj la “okupadon”. Tiuj aferoj estas kompreneble atentendaj en la diskutoj pri la pacprocezo, sed ŝajnas ke troviĝas ankaŭ aliaj “problemoj”. Ŝajnas tamen ke la mondo preteratentas aŭ “forgesas” tiujn “problemojn”.

Tiu ĉi afero (ke la Palestina Aŭtoritato ankoraŭ gloras terorismon) estas ankaŭ atentendaĵo por tiuj kiuj subtenas la unuŝtatan solvon. Ŝajne tiu solvo ne efektivigeblas ĉar la Palestina “Aŭtoritato” eĉ ne maturiĝis tiel multe ke ĝi estus ĉesinta glori terorismon.

(Laŭ la Oslo-interkonsento la palestinaj estroj promesis cedi ĉiun perforton – kompreneble ankaŭ ĉiun gloradon de terorismo – sed evidente tio jam ne okazis post 17 jaroj… Sed ni pacience atendas! Dume la mondo cerbumas pri la “okupado” kaj pri la judaj kolonioj, kvazaŭ tiuj aferoj estus la ununuraj “problemoj”… Krome oni nepre ne forgesu la duan intifadon, kiun la “ĉiun perforton cedanta” palestina estraro lanĉis, kaj kiu kaŭzis la morton de centoj da israelanoj kaj la vundiĝon de miloj… Ni pacience atendas, eĉ dum pliaj 17 jaroj ke la Palestina “Aŭtoritato” cedu ĉiun perforton! Dume la mondaj estroj cerbumu en kvieto kaj trankvilo pri la aliaj aferoj!)

Pliaj informoj en la angla: Israel condemns the naming of a street in Ramallah after terrorist Yehiye Ayash

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Israel condemns the naming of a street in Ramallah after terrorist Yehiye Ayash

Mi ne povas silenti

15 Aŭgusto 2010

Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj.

Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo.

Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de Sekureco kunsidas kaj kondamnas la agojn de Israelo.

Tiel ne okazas kiam iu alia lando sin defendas. Krome neniu alia lando estas tiel minacata kiel Israelo. Ŝajnas ke la mondo opinias ke Israelo ne havas la rajton defendi sin (sed ĉiuj aliaj landoj havas tiun rajton).

Ĉu estas juste? Ĉu estas ĝuste?

Multaj interesiĝas pri la paciĝo de ĉi tiu regiono. Tiuj homoj parolas pri la israela “okupado” de la palestinaj teritorioj, pri la judaj kolonioj kaj pri kiel Israelo turmentas kaj punas la palestinanojn kaj pri kiel Israelo malobservas internaciajn leĝojn.

La aserto ke Israelo turmentus kaj punus palestinanojn ne veras. Tiuj kiuj volas kredi je tio, tiuj kredu, kaj tiuj kiuj ne volas kredi je tio, tiuj ne kredu. La vero estas ke Israelo nek turmentas nek punas la palestinanojn. Tiuj kiuj diras tion, diras tion aŭ pro nescio aŭ pro ke ili malamas Israelon. (Veras ke la ĉiutaga vivo de la palestinanoj estas iagrade limigita de Israelo, sed tio estas pro sekurecaj kialoj – ne pro konscia intenco de Israelo puni aŭ turmenti la palestinanojn. La Palestina “Aŭtoritato” promesis cedi ĉion perforton laŭ la Oslo-interkonsento, sed ili ne plenumis tion. Do la respondeco estas ĉe la Palestina “Aŭtoritato”. Israelo kompreneble ne respondecas pri la daŭra terorado kiu estas celata kontraŭ la israelaj civitanoj. La respondeco de Israelo estas protekti siajn civitanojn kontraŭ teroratakoj – samkiel ĉiuj aliaj landoj farus.)

En la diskutoj pri paciĝo de tiu ĉi regiono oni emas tute kaj plene forgesi kelkajn esencajn informojn kaj faktojn. Oni ja parolas, kiel mi jam menciis, pri la israela “okupado”, pri la judaj kolonioj kaj pri la turmentado kaj punado de palestinanoj fare de Israelo (kio estas malveraĵo) kaj pri kiel Israelo malobservas internaciajn leĝojn (kio ankaŭ estas malvere).

Kontraŭe oni tute kaj plene preteratentas ke dum la lasta jardeko estis miloj da raketoj kaj grenadoj pafitaj en Israelon. Krome centoj da israelanoj mortis en sinmortigaj atakoj.

Ĉu etaj detaloj? Ĉu ne tiuj ĉi faktoj ankaŭ estas atentendaj?

En la hodiaŭa tempo Hizbulaho, kiu estas kontraŭisraela terororganizaĵo, havas 30 000 – 40 000 raketojn. Libano pro tio malobservas la rezolucion 1701 de la Konsilio de Sekureco.

La irana prezidento multfoje elbuŝigis ke Israelo devus esti forviŝita el la mapo. Samtempe la irana estraro neas la Holokaŭston kaj starigas nuklean programon. Laŭ la mondaj sekretaj servoj tiu ĉi programo celas produktadon de nukleaj armiloj.

La terororganizaĵo Hamaso daŭras agi en la Gaza-strio. La celo de tiu ĉi organizaĵo ankaŭ estas la ekstermado de Israelo.

Ĉu tiuj ĉi faktoj kaj informoj ankaŭ estas etaj detaloj?

La pinto de la persekutado de la judoj estis la Holokaŭsto dum la Dua Mondmilito kiam 6 milionoj da judoj estis brutale buĉitaj. Post tio la tuta mondo estis ŝokita. Oni sin demandis kiel tio povis okazi.

Esencaj demandoj en la nuna tempo estas:

Ĉu ni pretas vidi kiel Israelo estas minacata?
Ĉu ni observis ke lando en nia mondo deziras la ekstermon de alia lando?
Ĉu ni atentas ke tiu ĉi lando samtempe starigas nuklean programon?
Ĉu ni atentas ke la estraro de tiu ĉi lando neas la Holokaŭston?

Ĉu estas eta detalo ke en Israelon estis pafataj miloj da raketoj kaj grenadoj dum la lasta jardeko?
Ĉu estas eta detalo ke centoj da homoj en Israelo mortis en sinmortigaj atakoj kaj ke vundiĝis miloj?
Ĉu estas eta detalo ke Hizbulaho havas 30 000 – 40 000 raketojn?
Ĉu estas eta detalo ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso malobservas la homajn rajtojn kaj rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco?

Ĉu estas juste kaj ĝuste ke malveraĵoj kiel asertoj ke Israelo punas kaj turmentas la palestinanojn, estas daŭre diskonigataj?
Ĉu estas juste kaj ĝuste ke oni protestmarŝas kaj protestmanifestacias kiam Israelo defendas sin?
Konsiderante ke Israelo estas tiel minacata lando, ĉu ne estus juste kaj ĝuste ke tiu ĉi lando ankaŭ rajtus sin defendi?
Ĉu estas juste kaj ĝuste ke la ĉefa monda opinio estas ke Israelo ĉiam kulpas?
Ĉu ne estus juste kaj ĝuste konsideri ke Israelo eble ne ĉiam kulpas, konsiderante ke Israelo havas tiel multajn malamikojn?

Ĉiuj deziras ke tiu ĉi regiono paciĝu. Sed nia elirpunkto ne povas esti ke “Israelo ĉiam kulpas”.

Oni devas ekkonscii ke pri Israelo estas diskonigite tre multe da malveraĵoj, mensogoj kaj propagando.

En niaj diskutoj kaj rezonoj ni devas ankaŭ konsideri Iranon, Hizbulahon kaj Hamason – ne nur la “okupadon” kaj la koloniojn.

Se oni vere deziras paciĝon en tiu ĉi regiono, ni devas konsideri tion. La veraj malhelpaĵoj al paciĝo estas Irano, Hizbulaho kaj Hamaso.

Ĉu ni pretas vidi tion?

Min ĝenas la maljusta traktado de Israelo. Min ĝenas la malveraĵoj kaj mensogoj kiuj daŭre estas diskonigitaj pri Israelo. Min ĝenas la malamo kontraŭ Israelo. Min ĝenas la kulpigo de Israelo, kiam Irano, Hizbulaho kaj Hamaso estas la realaj kulpantoj.

Pri tiuj aferoj mi ne povas silenti.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.