Posts Tagged ‘libereco’

Kien estas iranta la araba mondo?

10 Aŭgusto 2011

Subite okazis io kion neniu povis atendi. Subite ekbolis la araba mondo kaj la mondo spertis ion subitan kaj tute neatenditan. Ĉiuj surpriziĝis.

Dum la tiel nomata araba printempo la plej teruraj flankoj de la homaro (denove) montriĝis. Homoj surstrate protestas, sed ili frontas pafantajn reprezentantojn de la armeo de la lando en kiu ili protestas. Protestoj okazis en pluraj landoj dum multaj monatoj. Sed kien estas iranta la araba mondo?

En la araba mondo kreskis nova generacio, nova generacio de homoj kiuj laciĝis pro la situacio kiu regas en la landoj en kiuj ili vivas. Kompreneble estis atendite ke io iam okazos, sed la subiteco, forteco kaj rapideco de la okazaĵoj en la araba mondo surprizis la tutan mondon.

La novaj teĥnikaĵoj efikis al la revolucioj. Homoj havigis bildon de la ĉirkaŭa mondo per iloj kiel interreto. Ebliĝis kompari ilian propran mondon kun la ĉirkaŭa mondo kaj estiĝis plifortigita konscieco pri la situacio en kiu ili estas vivantaj.

La novaj teĥnikaĵoj ankaŭ efikis al la efektivigado de la revolucioj. Kiel oni organizas protestojn tiel ke multaj homoj en mallonga tempo povas kunveni en specifa loko? Tio hodiaŭ okazas per iloj kiel Fejsbuko, Tujtero kaj poŝtelefonoj. Unu mesaĝeto kaj ĝi disvastiĝas rapide kaj facile. Kaj la aŭtoritatoj nenion povas fari…

La mondo esperas ke la araba mondo faros paŝojn al plia demokratieco, libereco kaj malfermiteco. Kaj kompreneble tio vere estas dezirinde. Sed tio ne estas facilaĵo.

Demokratieco ne nur signifas liberajn elektadojn, sed demokratieco precipe signifas demokratiecan pensadon. Tian pensadon homoj vivintaj en diktaturoj ne havas kaj ne eblas havigi tian pensadon en mallonga tempo. Tio postulas multe da tempo.

Bedaŭrinde la revolucioj povas konduki al tio ke eĉ pli teruraj regadoj enpaŝas la arenon. Ekzemple koncerne Egiption oni timas ke la Fratoj-Islamanoj akiros la regadon kaj hieraŭ Usono avertis ke Al-Kaida povas plifortiĝi en Jemeno.

Do povas esti ke eĉ pli danĝeraj, malbonaj kaj teruraj grupaĵoj plifortiĝos per utili la vakuon ekestantan kiel rezulton de tio ke malnovaj regantoj falas. Ekzemple en Sirio troviĝas multaj religiaj grupoj. Estas kvazaŭ litkovrilo el flikaĵoj. La situacio en tiaj landoj estis sufiĉe trankvila kaj “stabila” dum sufiĉe longa tempo pro tio ke la situacio estis en la manoj de fera reganto. Tial la situacio facile povas ĥaosiĝi se la trankvileco kaj stabileco subite ĉesas. Ne troviĝas la meĥanismoj por mastrumi la situacion.

Ni ne scias kien la araba mondo estas iranta. Troviĝas multaj demandosignoj. En tiu regiono troviĝas la plej teruraj diktaturoj de la mondo kaj tial profundaj ŝanĝiĝoj ne povas okazi dum unu nokto. Sed la historio ja montris ke mondopartoj rapide povas tute ŝanĝiĝi – mondopartoj kiujn oni konsideris neŝanĝeblaj. La malagrabla flanko estas ke okazas sangoverŝado kaj homa suferado. Ni esperu ke la ŝanĝiĝoj en la araba mondo okazu per kiel eble malplej da sangoverŝado kaj homa suferado. La ŝanĝiĝoj ne estas facilaj sed la historio ja montris ke mondopartoj rapide povas ŝanĝiĝi. Eble tio ankaŭ eblas en la araba mondo.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Bolas la araba mondo

22 Februaro 2011

En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo.

Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Israelo.

Nun montriĝas la vero pri la kruelaj totalismaj ŝtatoj en la araba mondo. Sed la malbonaĵoj estis dum longa tempo. Sed kie estis la protestoj? Kie estis la kritikado?

Sed oni ja kritikas Israelon – la ununuran, kvankam ne perfektan demokration en Mezoriento. La duecaj normoj manifestiĝas. Post la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio oni postulis ke Israelo jesu al internacia enketado. Ĉu oni postulos la samon de Libio aŭ ĉu oni postulas enketadon nur koncerne la ununuran mezorientan demokration?

Finfine kelkaj vortoj pri la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. La palestina estraro daŭre rifuzas sidiĝi je la sama tablo kun la israela estraro. Ĉu ne homoj vidas kiel absurde tio estas? Ĉu ne homoj vidas kiel bizara la situacio estas? Kiel oni povas pensi ke la tuto povus evolui ĝis palestina ŝtato kiu estus flanke de Israelo kiam la situacio nun estas tiel malbona? Ĉu ne homoj volas vidi la aferon kiel ĝi estas kaj paroli libere pri ĝi? Kvankam oni ne konsentas, oni ja tamen devus povi sidi ĉe la sama tablo por iom interparoli, ĉu ne? Precipe kiam oni estas najbaroj kaj devas vivi flanke de unu la alia.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.