Archive for Oktobro, 2011

Vivi kiel judo en la sveda urbo Malmö

10 Oktobro 2011

Sekvas ia resumo/parta traduko de svedlingva artikolo pri la situacio de la judoj en la sveda urbo Malmö. La teksto povas esti ŝokiga por tiuj kiuj neniam aŭdis pri la situacio de Malmö. Mi faris la tradukon ĉar estas tute necese ke homoj sciiĝas pri la situacio. Jen ligilo al la svedlingva artikolo.

Li piediras sur strato en Malmö. Li preterpaŝas la preĝejon Johanneskyrkan kie sidas tri junuloj. Kiam li preterpaŝas ilin, ili krias: ”Vivu Palestino!”. Li faras du pliajn paŝojn kaj la junuloj denove krias: ”Damna judo!”. Li plilongigas siajn paŝojn. Li preskaŭ kuras kiam la junuloj pliintensigas la retorikon: ”Subtenu Hitler!”.

Lia koro batas kiam li surpaŝas la straton Södra Förstadsgatan. Li rapide rigardas malantaŭen. Ne ŝajnas ke ili lin sekvas. Li daŭrigas sian piediradon.

Sur la strato Södra Skolgatan nigra BMW malakceliĝas. La pulso de li pliintensiĝas denove kiam li rimarkas ke la kondukanto kaj la pasaĝeroj rigardas lin. Unu el ili mallevas la aŭtopordan fenestreton kaj krias: “Fucking judo!”.

Pri kiu temas? Temas pri la rabeno de Malmö, Shneur Kesselman. Dum liaj ses jaroj en la sveda urbo Malmö li spertis ĉirkaŭ 70 incidentojn. Oni ĵetis pomkernujojn kaj malplenajn boteletojn sur lin. Oni lin ĉikanadis en aŭtobuso. Homoj kraĉis al li.

– Mi ne volas troigi. 70 incidentoj estas mia takso sen troigi, klarigas Kesselman.

Li bone parolas la svedan, kun usona elparola nuanco.

– Mi partoprenis je lingvokurso por enmigrintoj. Ĝi estis bona.

Kesselman elkreskis en la usona urbo Detrojto. Kiel 25-jara li translokiĝis al Malmö por labori kiel rabeno. La juna rabeno ne estis preparita kiam li la unuan fojon fariĝis celtabulo por la malamo kontraŭ judoj de la stratoj de Malmö.

– Fakte tio okazis ĉe la policejo. Viro sur la trotuaro kraĉis grandan kraĉaĵon antaŭ min. Lia vizaĝesprimo estis plena je malamo.

Pludaŭris la insultaj vortoj dum la sekvaj monatoj.

– Unue mi ne estis preparita akcepti ke tiel estas en Malmö. Vi scias, se oni ne agnoskas ion tio ne ekzistas. Mi neniam raportis al la polico.

Kesselman ŝanĝis opinion. Tio kion li spertas nun fariĝas afero por la polico.

“…viro sur la strato Föreningsgatan krias “Longe vivu Hamas!” al rabeno Kesselman…”

“…kiam la rabeno estas en la centra stacidomo de Malmö li estas nomita “damna judo” de du 20-jaraj viroj…”

“…la rabeno de la sinagogo promenas kun siaj du infanoj sur la strato Pildammsvägen en la direkto al la urba teatro. Tiam aŭto preterveturas. La pasaĝero mallevas la fenestreton kaj krias en la araba “jahud!” (judo) kaj la aŭto pluen veturas…”

La malamo kontraŭ judoj en Malmö fariĝis evidenta kaj nedezirata parto de la komerca marko de la urbo. Dum la bombadoj de la Gaza-strio en 2009 fare de Israelo, manifestacio kun israelaj flagoj sur la urboplaco estis atakita per boteloj, ovoj kaj raketoj. Per kriadoj kiel “damnaj judoj!” oni igis la partoprenantojn fuĝi.

La imamo Saeed Azam proponis ke oni starigus komunuman forumon por dialogo, grupon kun reprezentantoj de judoj, muzulmanoj kaj aliaj malplimultoj por plifaciligi la kunvivadon.

– En Malmö troviĝas problemoj inter judoj kaj muzulmanoj, diras la imamo.

Shneur Kesselman ne scias ĉu la forumo por dialogo malpligrandigus la fluon de rasistaj vortoj de insulto kaj minacoj kontraŭ li.

– Mi tre deziras kredi tiel… Profundaj kontraŭjudaj ideoj esprimiĝas sur la stratoj de Malmö. Tio postulas grandan laboron en la lernejoj.

Ĉio en la vivo en Malmö de la rabeno ne estas nigra. Kelkaj jaroj post kiam li finis la lingvokurson por enmigrintoj Kesselman veturis per trajno. Iu vokis lin. Li vidis grupon da arabaj viroj kaj liaj defendomekanismoj aktiviĝis, sed estis nur palestina eksa kursano kiu volis saluti.

Ambaŭ viroj ridetis al unu la alia en la trajno.

– Tiel povas iam esti. Mi esperas ke ĉiam povus tiel esti.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Spurante la radikojn de judeco

6 Oktobro 2011

Traduko el la angla: Tracing the Roots of Jewishness (artikolo de la 3-a de junio 2010)

Kiuj estas la judoj? Dum pli ol unu jarcento historiistoj kaj lingvistoj debatis pri ĉu la juda popolo estas rasa grupo, kultura kaj religia unueco aŭ io alia. En lastaj tempoj esploristoj konsideris genetikajn datumojn en tiu ĉi afero. La plej lasta tia studaĵo, hodiaŭ publikigita en la revuo American Journal of Human Genetics [Usona Revuo pri Homa Genetiko], montras ke troviĝas genetika ligo inter ĉiuj judoj malgraŭ disvastigita migrado kaj miksedziĝoj kun ne-judoj. Tio ankaŭ per kontraŭpruvoj refutas la ripetajn asertojn ke la plejparto de la aŝkenazaj judoj devenas de centreŭropanoj kiuj konvertiĝis al judismo antaŭ 1000 jaroj.

La historiistoj dividas la 13 miliojn vivantajn judojn de la mondo en tri grupojn: mezorientaj, aŭ orientaj judoj; sefardaj judoj de Hispanio kaj Portugalio; kaj aŝkenazaj judoj de Eŭropo. Kvankam la Biblio spuras la judajn radikojn al la tempo de Abraham antaŭ proksimume 4000 jaroj la plejparto de la historiistoj konkludis ke la vera juda identeco datiĝas nur al la tempo iom pli ol antaŭ 2000 jaroj.

La deveno de la nuntempaj judoj estis malpli klara, precipe tiu de la aŝkenazaj kiuj konsistigas 90 % de la usonaj judoj kaj preskaŭ 50 % de israelaj judoj. La aŝkenazaj judoj setlis en Germanio en la 800-aj jaroj kaj evoluigis sian propran lingvon, la jidan. Kelkaj verkistoj, precipe Arthur Koestler en sia libro The Thirteenth Tribe [La Dektria Tribo] de 1976 asertis ke aŝkenazoj devenas de turka tribo en Centrazio nomita ĥazaroj kiu konvertiĝis al la judismo en la 700-aj jaroj. Kaj la historiisto Shlomo Sand en la Universitato de Tel Aviv en Israelo asertas en sia libro The Invention of the Jewish People [La Inventado de la Juda Popolo], lastjare tradukita en la anglan, ke la modernaj judoj ne devenas de la malnova lando Israelo sed de grupoj kiuj prenis la judan identecon multe pli malfrue.

Tiaj ideoj tamen konfliktas kun pluraj pli novaj studaĵoj kiuj sugestas ke judeco, inklude la aŝkenazan version, havas profundajn genetikajn radikojn. En tiu kiu ties verkistoj asertas esti la plej ampleksa studaĵo ĝis nun, teamo gvidita de la genetikisto Harry Ostrer de la Novjorka Universitata Lernejo de Medicino konkludas hodiaŭ ke ĉiuj tri judaj grupoj – la mezorienta, sefarda kaj aŝkenaza – dividas genetikajn markilojn en la tuta genaro kiuj distingas ilin de aliaj enloĝantaroj de la mondo.

Ostrer kaj liaj kolegoj analizis kernan DNA:on de sangospecimenoj de entute 237 aŝkenazaj kaj mezorientaj judoj de Novjorko kaj sefardaj judoj de Seatlo, Vaŝingtono; Grekio; Italio; kaj Israelo. Ili komparis tiujn kun DNA de proksimume 2800 supozeble ne-judaj homoj de la tuta mondo. La skipo uzis plurajn analizajn metodojn por kalkuli kiel genetike similaj la judaj grupoj estas al unu la aliaj kaj al la ne-judaj grupoj, inklude metodon kiu estas nomita identeco pere de deveno (IBD) kiu ofte estas uzata por determini kiel proksime du individuoj estas rilataj.

Individuoj en ĉiu juda grupo havis altajn procentaĵojn de IBD preskaŭ ekvivalentaj al kvara aŭ kvina kuz(in)oj. Kvankam ĉiu el la tri judaj grupoj montris genetikan enmiksiĝon (kruciĝadon) kun proksimaj ne-judoj, ili kundividis multajn genetikajn karakterizajn trajtojn, sugestantajn komunajn radikojn kiujn la skipo estimis deveni de tempo antaŭ pli ol 2000 jaroj. Aŝkenazaj judoj kies genetikaj profiloj indikis inter 30 % ĝis 60 % da enmiksiĝo kun eŭropanoj tamen amasiĝis pli proksimen al mezorientaj kaj sefardaj judoj, konstato kiu laŭ la esploristoj estas neligebla kun la ĥazara hipotezo. “Mi esperas ke tiuj ĉi observoj ripozigus la ideon ke judeco nur estas kultura konstruaĵo”, diras Ostrer.

Aliaj esploristoj laŭdas la laboron. Ĝis nun ĝi estas la plej granda koncerne tiun ĉi aferon kaj la uzo de la IBD-metodo por eklukti ĝin estas “novkree” diras la genetikisto Noa Rosenberg ĉe la Universitato de Miĉigano, Ann Arbor. Sarah Tishkoff, genetikisto de la Universitato de Pensilvanio, diras ke “tio klare montras genetikan, komunan devenon de ĉiuj judaj enloĝantaroj”. Tamen, diras Rosenberg, kvankam la studaĵo “ne ŝajnas subteni” la ĥazaran hipotezon ĝi ankaŭ ne tute eliminas ĝin.

La studaĵo ne traktas la statuson de grupoj kies pretendado de judeco estis disputveka kiel etiopaj judoj, lembaoj de suda Afriko kaj pluraj grupoj de Barato kaj Ĉino. Sed konsiderante la rezultojn de komuna genetika deveno kaj kompleksa historio de enmiksiĝo, David Goldstein, genetikisto de la Universitato Duke en Durham Norda Karolino, diras ke neniu el la “ekstremaj modeloj” – tiuj kiuj vidas judecon kiel tute kulturan aŭ tute genetikan – “estas korektaj”. Pli ĝuste Goldstein diras ke “la juda genetika historio estas komplika miksaĵo de kaj genetika kontinueco de parenca enloĝantaro kaj ampleksa enmiksiĝo”.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.