Archive for Julio, 2010

Kasamraketo trafis Aŝkelon

31 Julio 2010

La policistoj levis la eksplodintan raketon el la kavo kaŭzita de ĝi en Aŝkelon la 30-an de julio. (Bildo: Reuters-TV)

El la Gaza-strio estis kasamraketo pafita en la israelan urbon Aŝkelon vendrede matene. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundis homojn.

La avertfajfilego komencis sonori, kiam oni observis ke la raketo de perimetro de 122 milimetroj estis fluganta renkonte la urbon. Du homoj estis flegitaj pro ŝoko kaŭzita de la teroratako, skribas la retĵurnalo de Haaretz.

Israelo atakis la Gaza-strion en la fino de jaro 2008 por ĉesigi la raketatakojn de la palestinaj militantoj. La atakoj ja malmultiĝis, sed tamen el la Gaza-strio dum tiu ĉi jaro pli ol 100 raketoj kaj grenadoj estis pafitaj en Israelon.

Nur dum la pasinta semajnfino en Israelon oni pafis kvar kasamraketojn kaj du grenadojn. Ili ne kaŭzis damaĝojn, ĉar ĉiuj pafaĵoj flugis en malplenan dezerton.

Tradukita el la finna: Qassam-raketti osui Ashkeloniin

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

25 Julio 2010

Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift. Agrablan legadon al ĉiuj!

La judaj terorgrupoj, kiuj estis aktivaj lige kun la fondado de Israelo, fariĝis malpermesitaj kaj baldaŭ ĉesigis sian agadon. Jaser Arafat kaj aliaj estroj en la araba mondo devus esti lernantaj de la ekzemplo de Ben-Gurion.

Oni diras ke la teroristo de la unua estas la batalanto de libereco de la alia. Post la teroratako la 11-an de septembro la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ne povis interkonsenti pri kiujn organizaĵojn oni konsideru kiel teroristajn. Antaŭ ĉio muzulmanaj landoj ne volis ke organizaĵoj kiel Hamas, Islama Ĝihado aŭ Hizbulaho estu stampitaj kiel teroristaj. Sed kiel estas en la alia flanko de la Mezorienta konflikto? Sendube troviĝis judaj teroristoj. Eble la israela historio povus instrui al ni multe pri kiel oni povas bridi la terorismon.

Parto de la hodiaŭaj maldekstraj debatantoj, sed ankaŭ serioza politiksciencisto kiel Sune Persson, opinias ke juda terorismo kontribuis al la fondado de Israelo en 1948 kaj ke la araboj lernis de tiuj judaj teroristoj. Tiajn asertojn oni kutimas utiligi por pravigi aŭ defendi la uzadon de teroro en la hodiaŭa Mezoriento. Tial povas esti de certa intereso ekzameni la judajn terorgrupojn aŭ neregulajn fortojn, kiuj ekzistis antaŭ la fondado de Israelo kaj kiuj estis senarmigitaj samtempe kiam la regula armeo de Israelo spertis longan kaj sangan militon kun siaj arabaj najbaroj kaj najbarŝtatoj.

Irgun

Irgun (nomita Etzel en Israelo) estis fondita en 1937 kiel forto de defendo kaj kiel reakcio al araba terorismo kontraŭ judaj celoj en la kolonia mandato Palestino. Araba teroro jam ekzistis en la 1920-aj jaroj. En 1929 ekzemple estis 79 judoj brutale murditaj en Hebrono. La teroro fariĝis pli organizita per komenco de “intifado” en 1936. Ĝi ne finiĝis antaŭ ol 1939. La celo de Irgun estis rebati tiujn arabajn atakojn, kiam oni spertis ke la britaj aŭtoritatoj ne faris sufiĉe por defendi la judajn loĝantojn en la kolonia mandato.

Ekde majo 1939 la ĉefa celo de Irgun fariĝis la brita superregado post la publikigo de la brita Blanka Libro pri la kolonia mandato Palestino. Per tiu la juda enmigrado estis limigita dum periodo kiam la judoj de Eŭropo estis plej bezonantaj de tio, ĉar estis mortpuno esti naskita kiel judo. La enmigrado de araboj el la najbaraj landoj tamen ne estis limigita.

Irgun ne nur estis defendo- kaj terorgrupo sed ankaŭ organizis kontraŭleĝan judan enmigradon el Eŭropo. Ekde septembro 1939 ĝis januaro 1944 tamen estis armistico (militĉesigo) tenata inter la britoj kaj Irgun pro la milito kontraŭ la naziistoj.

Ekde februaro 1944 Irgun denove atakis britajn administrajn konstruaĵojn, policejojn kaj radiostaciojn. Ekde malfrua aŭtuno 1945 ĝis aŭgusto 1946 ankaŭ okazis limigita kunlaboro inter la juda ĉefa armeo Haganah, Irgun kaj la Stern-grupo, aŭ Leĥi kiel ĝi estis nomata en Israelo. Leĥi estis fondita 1940 post skismo en Irgun ĉar Leĥi konsideris ke la britoj estu kontraŭbatalataj per nereduktita forto malgraŭ la milito kontraŭ la naziistoj. Leĥi atakis britajn armeajn kaj administrajn celojn dum la tuta milito, en diferenco de Irgun.

La ĉesigo de la Stern-grupo

Laŭ taksoj britaj Leĥi konsistis kiel plej granda el 300 personoj. Ĝi estis kontraŭimperiisma terorgrupo kies ĉefa celo estis kontraŭbatali la britan aŭtoritaton en la kolonia mandato Palestino. La plej spektaklaj kaj kritikataj teroratakoj estas tri:

La murdo de la brita ministro de Mezoriento, Lord Moyne 1944 en Kairo.

La atako kontraŭ la ĉefstabejo de la brita armeo kaj la oficejo de la registaro de la kolonia mandato, ambaŭ situantaj en King David Hotel en Jerusalemo la 22-an de julio 1946 kun 90 viktimoj kiel sekvo.

La murdo de la sveda intertraktanto de UN Folke Bernadotte 1948 en Jerusalemo, pro malkontento pri lia propono de kompromiso al la jam aprobita dispartiga plano. Post tiu en ĉiuj rondoj pli poste kondamnita murdo, la Stern-grupo estis ĉesigita.

Post la aprobo de la rekomendo de UN pri dispartigo de la kolonia mandato Palestino en unu juda kaj unu araba parto en la Ĝenerala Asembleo la 29-an de novembro 1947, palestinaj-arabaj grupoj atakis judajn celojn, kio donis al Irgun kaj Leĥi kaŭzon repagi. Dum la sendependeca milito israela printempe 1948 kaj lige kun la sangaj bataloj por la vojoj inter Tel-Avivo kaj Jerusalemo la juda parto de Jerusalemo estis sieĝita de arabaj fortoj. Irgun kaj Leĥi atakis arabajn vilaĝojn kiuj faris reziston, kiel Deir Yasin la 9-an de aprilo 1948, kiam cento da vilaĝanoj estis mortigitaj (nombroj inter 119 kaj 256 mortintoj, la plejmulto ne batalantaj civiluloj, estas menciitaj). Proparolantoj de Haganah kaj Yishuv (la juda komunumo en la kolonia mandato) senrezerve distancigis sin de la teroratako kiel abomenindan. La atakon oni donas kiel ĉefa motivo al la granda palestina fuĝo el teritorioj regitaj de Israelo. La fuĝo de antaŭ ĉio la palestina supera kaj meza klasoj komenciĝis ordige jam en decembro 1947, kio kontribuis al senmoraligi la restintajn palestinajn bienulojn kaj laborulojn. Deir Yasin oni ĉiam mencias en la debato pri la kaŭzoj de la palestina fuĝo, ĉefe pro ĝia unikeco.

En tiuj tempoj estis ankaŭ multaj centoj da judaj civiluloj mortigitaj en arabaj teroratakoj, ekzemple Sheik Jarrah la 13-an de aprilo kaj Kfar Etzion la 12-an de majo 1948 kaj aliaj atakoj, sed tio ne rezultigis iun fuĝon el la lando, pro la simpla kaŭzo ke la judoj ne havis lokon al kiu fuĝi. En majo 1948 la Stern-grupo estis senarmigita kaj estis post tio parto de Haganah.

La 19-an ĝis la 22-an de junio 1948 la regula israela armeo kontraŭbatalis Irgun en la Altalena-incidento. Irgun klopodis kontrabande enporti armilojn kaj soldatojn per la ŝipo Altalena kontraŭ la klare esprimita ordono de la nova registaro de Israelo. La registaro postulis ke la armiloj kaj la soldatoj en sia tuteco estus aligitaj en Haganah, sed Irgun rifuzis. Bataloj eksplodis kun perdo de malplej 40 homaj vivoj, sed la ago montris ke la israela ŝtato estis preparita ankaŭ al perforto kontraŭ propruloj por frakasi terorfortojn por certiĝi ke nenio kaj neniuj riskus la estontecon de la ŝtato.

La 1-an de septembro 1948 la soldatoj de Irgun aliĝis en Haganah aŭ Israel Defense Forces kiel la israela armeo nomiĝas. Simbole kaj aferece vidata tiu ĉi ago estis de granda senco por la fidindeco de Israelo kaj la politika maturiĝo kiel nacio.

Menaĥem Begin – kiu fakte estis ĵetita eksterŝipen de la kapitano de Altalena, kiu volis rezigni, estis elstara membro de Irgun kaj estis publike serĉata kiel teroristo de la britoj kiam ili ankoraŭ regis.

Begin fondis la parlamentan sekvanton de Irgun, la dekstran partion Herut. Daŭris dekoj da jaroj antaŭ ol li povis pardoni la agadon de David Ben-Gurion en la Altalena-incidento. Begin estis fariĝonta ĉefministro de Israelo 30 jarojn pli poste. Paradokse ja estis li, la eksa teroristo, kiu estis faronta pacon kun la egipta prezidento Sadat kaj li redonis lige kun tiu ĉi paco ĉiun colon de la duoninsulo Sinajo kiu fariĝis okupita lige kun la agresa milito kontraŭ Israelo en junio 1967. Jicĥak Ŝamir, kiu fariĝis la estro de Likud post la eksiĝo de Begin 1983, estis unu el la estroj de Leĥi dum la 1940-aj jaroj kaj venis el ties dekstra falango.

Similaĵoj kun la hodiaŭaj terorgrupoj

Estas malfacile poste spekulativi kion la decida agado de Israelo koncerne tiujn neregulajn fortojn kaj terorgrupojn signifis. Ke tio signifis ke la kapablo de Israelo defendi sin en tutkora, disciplinita kaj fidinda maniero plifortiĝis, devas esti ekster ĉia dubo, samkiel ke tio plifaciligis en la fondado de demokratia israela ŝtato. Certe troviĝas similaĵoj al la hodiaŭaj palestinaj terorgrupoj, sed la malsimilaĵoj estas multoble pli pluraj. Irgun kaj Leĥi agis dum relative mallonga periodo – 11 respektive 8 jaroj. Ili aldirektis siajn atakojn unuavice kontraŭ la potencosimboloj de la brita superregado, ne ties civiluloj, kaj duavice ili funkciis kiel neregulaj sed efikaj defendofortoj kontraŭ arabaj atakoj al vilaĝoj kaj kibucoj. Nur triavice kaj dum pli limigita tempo (1947-48) Irgun kaj Leĥi estis plago por la civila palestina-araba loĝantaro. Sinmortigaj atakoj neniam okazis. La amplekso kaj la nombro de vunditoj kaj mortigitoj ankaŭ ne superis tion kion la araboj elmetis al la judoj en Yishuv.

La palestina prezidento Arafat ne pretas montri saman kuraĝon kiel David Ben-Gurion, la unua prezidento de Israelo; ke decide kaj unu fojon por ĉiam senarmigi ĉiujn neregulajn armitajn fortojn kaj aliajn teroristojn kaj anstataŭ dediĉi al konstruado de la nova palestina fondado de ŝtato. Arafat nek estas iu Ben-Gurion aŭ iu De Gaulle, sed ŝajnas preferi teni la “kuirpoton bolanta” antaŭ ol decide eklabori pri la propraj teroristoj, sidiĝi ĉe la tablo de intertraktado kaj subskribi definitivan pacon kun Israelo. Tia eblo ŝajnis ekzisti antaŭ unu jaro kaj iom pli. Sed politika maturiĝo kaj kuraĝo estas postulate kaj por krei fidindecon kiel pacpartnero kaj por krei fidindecon kiel ricevanto de la rimarkinda mona helpo kaj subteno kion la ekburĝonanta palestina ŝtato povus ĝui.

Se Arafat aŭ iu sekvanto kuraĝus fari tion oni povus kredi je paca evoluo en la Mezoriento estonte.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La Gaza-strio: ĉu malsato aŭ ne?

23 Julio 2010

“La kondiĉoj de la palestinanoj malpliboniĝas tagon post tago. Homoj mortas pro malsato kaj malsano. Ironie la internacia komunumo vidas per blindaj okuloj.”

Tiel estas asertata en anglalingva filmeto de The Free Gaza Movement. Tiu ĉi aserto kompreneble ne estas vera ĉar homhelpaj organizaĵoj daŭre transportas provizaĵojn en la Gaza-strion. En la filmeto estas ankaŭ asertate ke la Gaza-strio estus la plej granda malliberejo en la mondo. Tio kompreneble ne veras. Ankaŭ ne veras la aserto ke Israelo interrompas la provizon de elektro al la Gaza-strio. Tutsimple: filmeto plena de mensogoj!

Ĉu diskonigo de mensogoj favoras la paciĝon?

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Sola kaj ignorata Israelo

19 Julio 2010

  • Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000.
  • Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj.
  • Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj.
  • Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tage.
  • La registaro de Israelo establis alarmsistemon kiu avertas la loĝantojn pri raketoj. Post la alarmo oni en Sderot havas nur 15 sekundojn por atingi ŝirmilon.
  • En majo 2007 signifa kresko de la atakoj kaŭzis ke oni evakuis milojn da loĝantoj.
  • Domoj kaj hejmoj en Israelo normale estas provizitaj per bombŝirmiloj. Tio klarigas la relative malaltan nombron de mortintoj kaj vunditoj.
  • En marto 2008 la registaro de Israelo metis 120 fortikigitajn bushaltejojn sur la stratojn en Sderot.
  • La teroristoj ĉefe atakis kiam la infanoj iris al la lernejo en la mateno kaj kiam ili reiris hejmen posttagmeze.
  • Pro la daŭra minaco de raketatakoj ĉiuj lernejoj estis fortikigitaj.
  • La daŭra pafado de 8600 raketoj ne vekis multe da atento en la amaskomunikiloj tra la mondo.
  • Israelo klopodis solvi la problemojn diplomatie. Ekzemple estis dekduo da leteroj senditaj al UN.
  • Ĉiu lando havas la rajton kaj la devon defendi siajn civitanojn – ankaŭ Israelo.
  • Dum la vintro 2008-2009 Israelo militis kontraŭ la teroristoj. Tiu ĉi milita operacio vekis multan atenton kaj ĝi estis vaste kritikata.
  • Israelo estas sola kaj ignorata kiam ĝi estas atakata de raketoj, sed la tagon kiam la lando sin defendas la mondo vekiĝas por kritikado kaj juĝado. Israelon oni traktas maljuste kaj malegale.

Fontoj:
Vikipedio: Palestinian rocket attacks on Israel
Vikipedio: Sderot
The Operation in Gaza – Factual and Legal Aspects

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Historiaj priskriboj de la palestina teritorio

18 Julio 2010

Por havigi sciojn pri okazaĵoj kaj cirkonstancoj antaŭ nia tempo ni devas konsulti historiajn priskribojn. Tiel ni informiĝas pri ekz. la iama Romio. La plejmulto de ni ne pridubas la ekziston de la Romio, sed kredas ke iam fakte ekzistis tiu regno. Ni ankaŭ normale ne pridubas la historiajn priskribojn kiuj donis al ni la informojn pri Romio.

Same ni devas konsulti historiajn priskribojn pri la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas por pli bone kompreni la nuntempajn okazaĵojn kaj cirkonstancojn en tiu regiono. Dum la historio turistoj dokumentis siajn observojn vojaĝante tie:

  • Dum la jaroj 1695-1696 la nederlanda esploristo kaj kartografo Adriaan Reland (Hadriani Relandi) skribis raportojn pri vizitoj en la Sanktan Landon. (Ekzistas tiuj kiuj asertas ke li ne persone vizitis la Sanktan Landon, sed kolektis raportojn de aliaj vizitantoj.) Li regis la hebrean kaj la araban fluante. Li dokumentis vizitojn en multaj lokoj. Li skribas: la nomoj de la loĝejoj estis plejmulte hebreaj, kelkaj grekaj kaj kelkaj latinaj-romaj. Neniu loĝejo havis originan muzulmanan-araban nomon kun historia radiko al la loko. La plejparto de la tereno estis malplena, senhoma kaj la loĝantaro malmultis kaj ĉefe estis koncentriĝa al Jerusalem, Acco, Tzfat, Jaffa, Tiberius kaj Gaza. La plejmulto de la loĝantaro estis judoj kaj la resto kristanoj. Estis kelkaj muzulmanoj, ĉefe nomadaj beduenoj. La araboj estis ĉefe kristanoj kun eta malplimulto de muzulmanoj. En Jerusalemo estis ĉirkaŭ 5000 loĝantoj, plejparte judoj kaj iuj kristanoj. En Nazareth estis ĉirkaŭ 700 loĝantoj – ĉiuj kristanoj. En Gaza estis ĉirkaŭ 550 loĝantoj – duono el ili judoj kaj duono kristanoj. Umm al-Fahm estis vilaĝo kun 10 familioj – ĉiuj kristanoj. La ununura escepto estis Nablus kun 120 muzulmanoj el la Natsha familio kaj ĉirkaŭ 70 samarianoj. [1]
  • En 1835 Alphonse de Lamartine skribis: “Ekster la urbo Jerusalem ni vidis neniun vivantan objekton, aŭdis nenian vivantan aŭdon… Kompleta eterna silento regas en la urbo, sur vojoj, en la lando.” [2]
  • En 1844 William Thackeray skribis pri la vojo el Jaffa al Jerusalem: “Nun la urboparto estas tute forlasita, kaj vi rajdas inter io kiu ŝajnas esti kiel multaj ŝtoneciĝintaj akvofaloj. Ni vidis neniujn bestojn moviĝantajn inter la ŝtonaj terenoj, apenaŭ eĉ dekduon da birdetoj dum la tuta vojaĝo.” [3]
  • En 1857 la brita konsulo en Palestino, James Finn, raportis: “La lando altgrade estas malplena de loĝantoj kaj tial ĝia plej granda bezono estas loĝantoj.” [4]
  • En jaro 1866 W.M. Thomson skribas: “Tiel melankola estas tiu absoluta forlasiteco. Ne domoj, ne spuroj de loĝantoj, ne eĉ paŝtistoj kiuj povas ŝanĝi la seninteresan nevariecon … Plejparto de la kamparo tra kiu ni piediris dum semajno ŝajnas neniam estinta loĝata, aŭ eĉ kulturita, kaj troviĝas aliaj partoj, oni diras, pli senfruktaj.” [5]
  • En 1867, Charles Wyllys Elliott, estro de la Harvard Universitato, skribis: “Bela lago situas malfermite inter la montetoj de Galileo, en la mezo de la lando kiu iam estis posedita de Zebulun kaj Naftali, Aŝer kaj Dan … La vivo tie iam estis idilia, ĉarma … Estis mondo de facileco, simpleco kaj belo; nun ĝi estas scenejo de ruiniĝo kaj mizero.” [6]
  • En 1881, la brita kartografo Arthur Penrhyn Stanley skribis: “Estas apenaŭ troigo diri ke en Judeo mejlo post mejlo oni neniun vivon aŭ domaron vidis.”
  • En 1892 BW Johnson skribas: “Sur tiu ĉi parto de la ebenaĵo inter la Monto Karmel kaj Jaffa oni malofte vidas vilaĝon aŭ aliajn vidojn de homa vivo … Veturo de pli ol duonhoro kondukis nin al la ruinoj de la antikva urbo Caesarea, unu fojon urbo de 200 000 loĝantoj kaj la roma ĉefurbo en Palestino, sed nun tute senhoma … mi kuŝis sur mia sofo dum la vespero por aŭskulti la plendantajn ondojn kaj pripensi la ruiniĝon ĉirkaŭ ni”. [7]

Estas vaste asertata ke la judoj prenis la landon de la araboj, sed tiuj historiaj priskriboj montras ke la teritorio estis maldense loĝata. Tial la aserto ke la judoj prenis la landon de la araboj ne veras. Por ke ĝuste rilati al la Israela-Palestina konflikto gravas esti sciigita pri tio.

  1. Hadriani Relandi, “Palaestina ex monumentis veteribus illustrera” skribita en la latina, publikigita 1714, Utrecht, ex libraria Guilielmi Broedelet (Trajecti Batavorum)
  2. Alphonse de Lamartine, “Recollections of the East”, vol. 1 (Londono 1845) paĝo 268
  3. William Thackeray, “From Jaffa To Jerusalem” (1844)
  4. James Finn, British Foreign Office Documents 78/1294, Pol. No. 36
  5. W.M. Thomson, “The Land and the Book” (London: T. Nelsons & Sons, 1866); kaj “Southern Palestine and Jerusalem” (1882).
  6. Charles Wyllys Elliott, “Remarkable Characters and Places of the Holy Land”, publikigita en 1867 de J.B. Burr & Company, Hartford, Connecticut. Citita de Mark Twain en “The Innocents Abroad”.
  7. B. W. Johnson, “Young Folks in Bible Lands”: Ĉapitro IV, (1892)

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kiel Israelo sentas sin

17 Julio 2010

Spektinda, kortuŝa filmeto:

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Devojiga kaj kritikenda dokumento publikigita de SAT en Hispanio

13 Julio 2010

Mi starigis tiun ĉi blogon antaŭ kelkaj semajnoj. Mi unue pensis ke mi blogus pri diversaj temoj, sed ĝis nun mi nur pritraktis la Israelan-Palestinan konflikton. Tiu ĉi konflikto estas daŭre multe diskutata kaj mi ankaŭ interesiĝas pri la konflikto tre multe. Mi tamen observis ke la diskutado pri tiu ĉi konflikto iam povas esti malfacila. Mi observis ke kelkfoje povas estiĝi emociiĝoj inter la diskutantoj kaj tio povas sinsekve kaŭzi disputojn kaj vortmilitadon. Mi ankaŭ observis ke iuj povas esti tiel konvinkitaj de sia starpunkto koncerne tiun ĉi konflikton ke ili ne volas diskuti la aferon kaj ŝajnas al mi ke iuj eĉ ne pretas aŭskulti la starpunkton de alia homo.

Mi scias ke diversaj fortaj emocioj povas esti ligitaj kun la konflikto kaj ke la opinioj povas esti tre malsimilaj. Krudskize homoj dividiĝas en du grupoj rilate tiun ĉi konflikton kaj la opinioj normale malsimilas tre multe. Mi volas klarigi ke mi ne intencas komenci disputojn aŭ vortmilitojn, sed mi volas bonvole kaj varmetose diskutigi la konflikton. Fortaj emocioj povas esti ligitaj kun la konflikto, sed mi esperas ke oni tamen povus diskuti kaj debati la konflikton varmetose kaj bonvole respektante la pensojn kaj opiniojn de aliaj. Mi pensas ke tio tute eblas kvankam temas pri komplika konflikto, al kiu estas ligitaj diversaj malsimilaj emocioj, opinioj kaj pensoj. Plej grave ne estas determini kiu pravas kaj kiu malpravas, sed plej grave estas ke oni povas diskuti la aferojn aŭskultante la aliajn kaj respektante la opiniojn kaj pensojn de aliaj.

Mi esperas ke ĉiuj interesiĝantoj legus tiun ĉi blogaĵon, kvankam iuj legantoj povas antaŭsenti ke la pensoj kaj opinioj de mi povas malsimili al tiuj de la leganto. Mi petas ke la legantoj konsideru ke ekzistas homoj kiuj povas pensi alimaniere pri la Israela-Palestina konflikto ol la leganto mem. Mi volas klarigi ke mi neniun volas konvinki kaj al neniu trudi miajn pensojn kaj opiniojn. Mi petas ununuran aferon: bonvolu aŭskulti min. Mi volas rakonti pri miaj pensoj kaj opinioj rilate al la Israela-Palestina konflikto, sed mi esperas ke neniu rifuzas legi la blogaĵojn pro tio ke li/ŝi malsamopinias kun mi. Tiu ĉi blogo estas mia kontribuo al la esperantlingva debato pri la konflikto. Mi volas atentigi kaj pensigi pri miaj observadoj rilate al la konflikto. Do mi petas vin: bonvolu aŭskulti min. Mi ankaŭ estas preta aŭskulti viajn pensojn kaj opiniojn.

Mi sekvis la Israelan-Palestinan konflikton dum preskaŭ dek jaroj. Dume mi observis ke oni ĝenerale emas malkonsideri kelkajn esencajn informojn kaj faktojn kiujn oni fakte devas konsideri por ĝuste kompreni la konflikton. SAT en Hispanio en februaro 2010 publikigis dokumenton pri la Israela-Palestina konflikto. Temas pri “kopio de dokumento eldonita en Esperanto en majo 1967 de la Palestina Liberiga Organizaĵo”, kiel estas informita en la unua paĝo de la dokumento. Tiu ĉi dokumento publikigita de SAT en Hispanio konfirmas tiun ĉi observadon mian, ĉar en la dokumento ne estas menciitaj kelkaj esencaj informoj kaj faktoj kiujn oni devas konsideri por ke la bildo de la konflikto ne iĝus malvera. Alia problemo rilate al la dokumento estas ke ĝi enhavas multajn evidentajn malveraĵojn.

Do mi konstatis ke oni emas malkonsideri konsiderendajn informojn kaj faktojn rilate al tiu ĉi konflikto. Alia bedaŭrinda observado estas ke ankaŭ ekzistas multe da malveraĵoj kaj misprezentoj pri tiu ĉi konflikto. Oni emas misprezenti la nuntempajn okazaĵojn en la konflikto, oni emas misprezenti la historion de la judoj kaj la palestinaj araboj kaj oni ankaŭ emas misprezenti Israelon kiel landon. Mi observis ke tiuj misprezentoj evoluis tre prospere. La misprezentoj estis vaste diskonigataj dum longa tempo kaj tial multaj homoj fidas al ili kiel ili estus realaĵoj. Tio igas la situacion tre komplika, ĉar multfoje povas esti malfacile determini kiuj asertoj estas fidindaj kaj kiuj asertoj ne estas fidindaj pro tio ke la misprezentado de la konflikto igis tiel multe da homoj fidi al la misprezenta bildo. La problemo plie komplikiĝas kiam Israelo kiel lando estas misprezentata. Oni ne fidas la informojn donitajn de Israelo, ĉar oni pridubas la fidindecon de la informoj. Tio estas kaŭzita de malĝusta bildo pri Israelo.

Israelo estas ofte prezentata kiel reĝimo kiu ne observas la homajn rajtojn, mortigas, punas kaj turmentas palestinanojn kaj kulpiĝas pri militkrimoj. La realeco tamen estas tute la malo. Tio povas esti frapa kaj malfacile komprenebla informo por iuj. Fakto estas ke Israelo estas matura demokratio kiu observas la homajn rajtojn kaj internaciajn leĝarojn, sed se oni vidas Israelon alimaniere certe estas pli malfacile fidi al la lando kaj oni pli facile pridubas Israelon. Israelo tamen estas matura demokratio kaj oni tial povas fidi informojn donitajn de ĝi. Por tiuj kiuj vidas Israelon kiel malobservanto de homaj rajtoj, malobservanto de internaciaj leĝoj kaj punanto de la palestinanoj, tiu ĉi informo povas esti frapa, malfacile komprenebla kaj malfacile adopti.

La misprezentoj, malveraĵoj kaj malkonsideroj de informoj kaj faktoj do koncernas Israelon kiel landon, la nuntempajn okazaĵojn kaj la historion de la judoj kaj la palestinanoj. Bedaŭrinde tio daŭris dum tiel multaj jaroj ke la misprezento prosperis kaj diskoniĝis. La kutima misprezento de la konflikto igis ke la tuta bildo iĝis ege malvera. Mi jam tre mallonge klarigis mian rigardomanieron de Israelo kiel lando, do ke Israelo estas matura demokratio, ne reĝimo. En tiu ĉi blogaĵo mi ne klarigos tiun ĉi aferon plie, same ankaŭ ne la nuntempajn okazaĵojn. En la antaŭaj blogaĵoj mi pritraktis miajn rigardomanierojn de la nuntempaj okazaĵoj. Mi en tiu ĉi blogaĵo nur pritraktas la misprezentojn koncerne la historiajn aspektojn.

Do, kial la dokumento publikigita de SAT en Hispanio estas tiel kritikenda kaj kritikinda? La kaŭzo, kiel mi jam diris, estas ke en tiu ĉi dokumento oni tute forlasis kelkajn ege esencajn historiajn faktojn. Alia kaŭzo estas ke la dokumento enhavas evidentajn malveraĵojn. Ofta prezento de la historio estas la jena: la judoj venis en la palestinan teritorion, ili ŝtelis la landon de la palestinanoj, fine forpelis ilin kaj la restintojn Israelo daŭre punas kaj turmentas. Mi tamen denove devas konstati ke tiu ĉi rigardomaniero estas tute malvera. Tio povas esti frapa, malfacile komprenebla kaj malfacile adoptata por iuj kaj eble iuj legantoj emociiĝas. La dokumento publikigita de SAT en Hispanio misprezentas la historion tiel ke la judoj ŝtelis la landon de la palestinanoj kaj forpelis ilin. Tio tamen malveregas.

Fakto estas ke la teritorio kien la judoj iom post iom translokiĝis (la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas) en tiu tempo estis tre maldense enloĝata. La teritorio estis dezerta kaj tie ankaŭ estis malariomarĉoj. Tiuj ĉi informoj estas historiaj faktoj, kvankam la historio plej ofte estas prezentata tute male, tio estas ke la teritorio estis enloĝata de palestinanoj, la judoj ŝtelis la landon de ili kaj fine forpelis ilin. Eble en tiu ĉi momento iuj legantoj vigle protestas. Eble iuj emociiĝas. Eble iuj estas frapitaj kaj eble por iuj tiuj ĉi faktoj ne venas kiel novaĵo. Ĉiuokaze; tiuj ĉi informoj estas historiaj faktoj kaj por mi tio estas tute evidente. Studante kaj esplorante tiujn ĉi informojn mi neniel povas konkludi ke ili ne verus. Mi havas neniajn kaŭzojn pridubi ĉu ili veras aŭ ne; por mi estas tute evidente ke ili veras.

Por plie klarigi pri tiuj ĉi historiaj faktoj kontraŭ la kutima misprezento de la historio, endas mencii kelkajn observadojn faritajn de vojaĝantoj en tiu ĉi regiono en tiu tempo. La raporto de ”Palestine Royal Commission” citas priskribon de la marborda ebenaĵo de jaro 1913:

“La vojo kiu kondukas norden el Gaza estis kiel somera pado, konvena por transportoj per kameloj kaj ĉaroj … neniuj oranĝoboskoj, fruktoĝardenoj aŭ vinberejoj estis vidataj antaŭ ol venante al [la juda vilaĝo] Yabna. … La okcidenta parto, apud la maro, estis preskaŭ dezerto. La vilaĝoj en tiu ĉi regiono malmultis kaj ili estis maldense enloĝataj. Multaj restaĵoj de vilaĝoj estis disaj en la regiono, ĉar multaj vilaĝoj estis forlasitaj de siaj enloĝantoj pro la ofta malario.” [1]

Mark Twain, kiu vizitis Palestinon en jaro 1867 priskribis la landon kiel “… nehoman landon kies tero ja estas riĉa, sed kiu komplete estas ellasita al la herbaĉo – silentaj tristaj vastaĵoj … tie regas dezerteco kiun eĉ ne la fantazio povas dekoracii per parado de vivo kaj movo. … Ni ne vidis eĉ unu solan homon dum la vojaĝo. … Apenaŭ ie troviĝis arbo aŭ arbedaro. Eĉ la olivarbo kaj la kakto, la amikoj de la senvalora tero, preskaŭ forlasis la landon.” [2]

Tiuj priskriboj montras ke la teritorio estis dezerta kaj maldense enloĝata. Tial konfirmiĝas ke la asertoj ke la judoj venis en teritorion plena de palestinanoj ŝtelante la landon de ili kaj fine forpelante ilin malveras. Oni memoru ke la dokumento de SAT en Hispanio estas publikigita de la Palestina Liberiga Organizaĵo, kiu konscie misprezentas la historion por atingi politikajn celojn. Mi diras tion tute klarvorte kaj neniel beligas la aferon.

La supraj klarigoj montras ke la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas estis dezerta kaj maldense enloĝata. Tial la aserto ke la judoj ŝtelis la landon ne validas. Tio estas la unua malveraĵo pri kiu mi volas skribi. La dokumento de SAT en Hispanio enhavas multajn malveraĵojn, sed mi sekve mallonge skribas pri unu plia malveraĵo. Tio estas la aserto ke la palestinanoj estis forpelataj de la judoj en la jaroj 1947-1949. Historia fakto estas ke la judoj ne forpelis la palestinanojn, sed multaj dekmiloj da bonhavaj palestinanoj rifuĝis ĉar ili atendis ke milito komenciĝus. Multaj pliaj dekmiloj da palestinanoj lasis la teritorion ĉar la arabaj estroj admonis ilin rifuĝi pro la antaŭenmarŝantaj armeoj. Tial la asertoj ke la judoj forpelis la palestinanojn ne veras.

Mi nun pensigis pri la problemo ke ekzistas multe da malveraĵoj kaj misprezentoj koncerne Israelon, la judojn, la palestinanojn, la historion kaj la nuntempajn okazintaĵojn. Ekzistas multaj pensoj kaj opinioj koncerne la Israelan-Palestinan konflikton kaj la homoj krudskize dividiĝas en du grupoj koncerne la konflikton kaj la opinioj kaj la pensoj de tiuj du grupoj ege malsimilas. Mi reprezentas unu el tiuj du grupoj. Mia intenco ne estas, kiel jam dirite, trudi miajn pensojn kaj opiniojn al aliaj homoj, sed mi volas pensigi kaj diskutigi pri la konflikto. En tiu ĉi blogaĵo mi volas priskribi la problemon de la abundo de malveraĵoj kaj misprezentoj. Por mi estas tute evidente ke ekzistas multe da tiaj malveraĵoj kaj misprezentoj. Por mi estas ankaŭ tute evidente ke la aserto ke Israelo estus reĝimo tute ne veras. Same estas koncerne la asertojn ke la judoj venis en dense enloĝatan teritorion, ŝtelis la landon de la palestinanoj kaj fine forpelis ilin. Mi esploris tion kaj el miaj esploroj kaj trovoj mi neniel povas konkludi ke tiuj asertoj estus veraj.

Mi volas igi homojn pripensi. Mi esperas ke tiu ĉi blogaĵo igas homojn pripensi. Mi esperas ke homoj pripensas tion kion mi pritraktis kaj mi ankaŭ esperas ke homoj vidas la fakton ke ekzistas multe da misprezentoj kaj malveraĵoj koncerne la Israelan-Palestinan konflikton. Ĉiuj homoj rajtas libere opinii kaj pensi, sed ne estas malpermesite ŝanĝi la opiniojn kaj pensojn se montriĝas ke oni fidis al malveraĵoj. Sed estas afero de ĉiu homo kion li/ŝi faras el tio. Mi almenaŭ klopodis igi homojn pripensi. Ŝajnas tamen ke multaj homoj fidas al malveraĵoj. Ne estas malpermesite fidi al malveraĵoj. Ĉiuj homoj rajtas libere opinii kaj pensi, eĉ se oni opinias kaj pensas per malveraĵoj, kvankam tio ne estas tiel bone. Sed oni ankaŭ rajtas ŝanĝi opiniojn kaj pensojn se oni tion volas. Tio ne estas malpermesite. Historia fakto estas ke la judoj nek ŝtelis la landon de la palestinanoj, nek forpelis ilin. Neniu serioza historiisto pridubas tion. Sed la situacio komplikiĝis ĉar ekzistas tiuj kiuj volas ŝanĝi la historion kaj diskonigi tiun ĉi ŝanĝitan kaj malveran historion. Kaj bedaŭrinde tiuj homoj sukcesis tre bone.

[1] Palestine Royal Commission Report, paĝo 233

[2] Mark Twain, The Innocents Abroad (Londono, 1881)

La dokumento de SAT en Hispanio: http://nodo50.org/esperanto/dokumentaro/DOKUMENTO09eo.pdf

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kvin malveraj asertoj pri la situacio en la Gaza-strio

8 Julio 2010

”La israela blokado de la Gaza-strio estas punado de la palestinanoj”

Miloj da raketoj kaj grenadoj estis pafataj en Israelon fare de terororganizaĵoj en la Gaza-strio. Tiu ĉi terorado celas senkulpajn homojn: infanojn, junulojn, maljunulojn, virojn, judojn kaj arabojn. Israelo ne starigas la blokadon por puni la palestinanojn, sed por malebligi raketerojn kaj grenaderojn enflui en la Gaza-strion. Tial Israelo devas kontroli homojn kaj provizaĵojn trapasantajn la limojn. Egiptio ankaŭ partoprenas en la blokado. La blokado ne celas la palestinanojn, sed la terororganizaĵojn. En la Gaza-strio ekzistas dekduo da ili.

”La israela blokado estas kontraŭleĝa”

Fakto estas ke la blokado ne estas kontraŭleĝa. Laŭ internaciaj leĝoj lando rajtas starigi blokadon se ĝi estas en armita konflikto kun alia partio. En tiu ĉi kazo Israelo estas en armita konflikto kun Hamaso kaj la aliaj terororganizaĵoj agantaj en la Gaza-strio.

”La blokado naskas pli da terorismo”

Terorismo neniam rajtas esti rimedo por atingi politikajn celojn. Terorismo estas malobservado de la homaj rajtoj. Israelo ne kulpas al la situacio de la palestinanoj. Israelo lasis la Gaza-strion en la aŭtuno jaro 2005 por ke la palestinanoj povus starigi propran ŝtaton. Tamen Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj fortiĝis en la Gaza-strio kaj komenciĝis terorado de la loĝantoj en suda Israelo. Israelo multfoje dum la historio intertraktis kun la palestinanoj, sed la palestinaj estroj ĉiufoje malakceptis la pacproponojn. La terorado kontraŭ Israelo ne kreskas pro la blokado, ĉar la teroristoj ne povas havigi armilerojn. Tio estas la intenco de Israelo, kiu defendas la loĝantojn de la lando kontraŭ la terorisma minaco per blokado.

”En la Gaza-strio estas homa katastrofo”

En la Gaza-strio ne estas manko de nutraĵoj aŭ varoj. Israelo permesas homhelpajn organizaĵojn transporti provizaĵojn en la Gaza-strion. Transportadoj okazas ĉiusemajne. Dum la lastaj 18 monatoj pli ol 1 miliono da tunoj de provizaĵoj estis transportataj en la Gaza-strion, kio egalas al preskaŭ po 1 tuno por ĉiu loĝanto en la Gaza-strio.

”La Gaza-strio estas la plej granda malliberejo en la mondo”

Kelkfoje estas asertate ke la Gaza-strio estas unu el la plej dense enloĝataj regionoj en la mondo. Foje eĉ estas asertate ke la Gaza-strio estas la plej granda malliberejo en la mondo. Por kompreni ke tiuj asertoj malveras oni devas kompari kun iom da datumoj. La sekva listo prezentas la nombron de enloĝantoj po kvadrata kilometro:

Helsinko, Finnlando 1345/km2 (mia naskiĝlando)
Stokholmo, Svedio 3318/km2 (la lando kie mi loĝas ekde jaro 2006)
Gaza-strio 4118/km2
Kopenhago, Danio 6016/km2
Singapuro 7022/km2 (urboŝtato)
Ŝanhajo, Ĉinio 7174/km2
Moskvo, Rusio 9722/km2
Tokio, Japanio 14254/km2
Monako 15142/km2 (urboŝtato)
Mumbajo, Barato 22937/km2
Delhio, Barato 29155/km2
Manilo, Filipinoj 43079/km2

Ĉu la Gaza-strio estas unu el la plej dense enloĝataj regionoj en la mondo? Nepre ne!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La daŭra palestina terorismo: 5 mortintoj kaj 232 vunditaj dum 6 monatoj

6 Julio 2010

La Yeshanews.com retpaĝaro faris detalan resumon pri la palestina terorismo kontraŭ israelanoj dum la unuaj ses monatoj en jaro 2010. La bildo ne estas tiel serena kiel rapida, unuopa okulumo de ĵurnaloj aŭ eĉ detala trarigardo povas doni.

Mallonge, kvin homoj – civila tajlanda laboristo, policisto kaj tri soldatoj – estis murditaj kaj unu soldato estis mortigita pro amika pafo. Du israelanoj estis grave vunditaj, naŭ estis modere vunditaj kaj 232 estis negrave vunditaj en teroratakoj aŭ batalante kontraŭ teroristoj.

Tute 139 raketoj estis pafitaj dum la ses monatoj, 130 araboj kun tranĉiloj estis arestitaj, el kiuj 22 koncedis intenci plenumi teroratakon. Estis 60 pafilaj atakoj, bomboj, pafitaj misiloj kaj klopodoj perforte penetri la limbarilon de la Gaza-strio.

Estis tri dokumentitaj atakoj en kiuj arabaj aŭtistoj klopodis surveturi israelanojn en Judeo, Samario kaj Jerusalemo; kvar homoj estis negrave vunditaj. Aliajn tiajn atakojn oni suspektis, sed ĝis nun ne pruviĝis.

Tridek ok bomboj estis malkovritaj tra Judeo kaj Samario, 218 homoj estis vunditaj en ŝtonatakoj kaj araba perforto, inklude 56 civiluloj, el kiuj tri infanoj.

Dum tiu ĉi periodo la israela aerarmeo atakis ok armiltunelojn, unu armilfabrikon, kvar terorbazojn, kvar municiajn deponejojn kaj tri terorĉelojn sin okupantajn pri raketpafado. Tute 12 teroristoj estis mortigitaj kaj unu estis grave vundita. La israela mararmeo mortigis ses teroristojn planantajn ataki de la maro kaj entute tri teroraj enpenetroj estis malebligitaj.

Almenaŭ ses incidentoj kontraŭ tombejoj estis dokumentitaj, inklude tri kontraŭ la antikva juda tombejo en Hebron kaj la detruo de 23 tomboŝtonoj sur la Olivarba monto.

Traduko el la angla: IsraelNationalNews.com

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.