Archive for the ‘La Gaza-strio’ Category

La Gaza-strio 2011

12 Januaro 2011

Pri la laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco de la Gaza-stria blokado

10 Junio 2010

La israela blokado de la Gaza-strio estas tre kritikata kaj estas vaste asertate ke la blokado estas kontraŭleĝa. Tamen laŭ validaj internaciaj leĝoj starigo de blokado estas tute laŭleĝe en situacio de armita konflikto. Israelo estas en armita konflikto kun teroristaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio. Tiu ĉi konflikto daŭris dum multaj jaroj, sed intensiĝis en junio 2007 kiam Hamas perforte prenis la gvidadon de la Gaza-strio. Ekde tiam la Gaza-strio estas kvazaŭ bazo por pafadoj de raketoj kaj grenadoj en urbojn kaj vilaĝojn en la sudaj partoj de Israelo.

Konforme al la leĝoj de armitaj konfliktoj, lando kiel partio en armita konflikto rajtas starigi maran blokadon apud la bordo de la malamikoj pro sekurecaj kaŭzoj. Mara blokado signifas malhelpadon de la preterpaso (eniro kaj eliro) de ĉiuj akvoveturiloj al aŭ el ĉiuj havenoj kaj bordaj areoj de la malamikoj, sen konsidero de kia speco de ŝarĝo la akvoveturiloj transportas.

La rajto starigi maran blokadon estas bone konfirmita en tradicia internacia leĝo. Ĝi estas komuna kutimo kaj eĉ la regularo de la Unuiĝintaj Nacioj listigante la diversajn rimedojn eblajn por la Konsilio de Sekureco konservi aŭ restarigi internacian pacon kaj sekurecon, eksplicite mencias la maran blokadon inter tiuj rimedoj (Artikolo 42 de la Regularo).

Simile, Artikolo 7.7.1 de ”La Manlibro de Komandanto pri leĝo de Maraj Operacioj”, publikigita de la Usona militŝiparo en julio 2007 klarigas la jenon:

”Blokado estas milita operacio por antaŭmalhelpi akvoveturilojn kaj/aŭ aviadilojn de ĉiuj nacioj, tiel malamikajn kiel ankaŭ neŭtralajn, de enirado kaj elirado el specifitaj havenoj, flughavenoj, aŭ bordaj areoj apartenantaj al, okupataj de aŭ regataj de malamika nacio. Dum la milita rajto de inspektado kaj serĉado estas desegnita por malpermeso de alfluo de kontrabandaĵoj, la milita rajto de blokado intencas antaŭmalhelpi akvoveturilojn kaj aviadilojn, sen konsidero de ilia ŝarĝo, de transpasi starigitan kaj sciigitan kaj diskonigitan kordonon apartigantan la malamikojn de akvoj kaj/aŭ aerspaco”.

Internacia leĝo fiksas multajn kondiĉojn por laŭleĝa mara blokado (tiuj kondiĉoj estas konsiderataj ekzemple en la ”San Remo Manlibro de Internacia Leĝo aplikebla je Armita Konflikto Surmare” de 1994). Israelo tamen observas ĉiujn tiujn kondiĉojn. Ekzemple estas fiksita ke ”mara blokado estas starigita pro sekurecaj kaŭzoj. Sekve, la partio daŭriganta la blokadon devas zorgi pri pasado de homhelpa subteno por la civila loĝantaro de la areo blokadata. Tiu ĉi devo difinas la rajton de la blokadanta partio preskribi la teknikajn aranĝojn, inklude serĉadon, sub kiuj la pasado estas permesata, por certiĝi ke neniaj rimedoj estos transigitaj profite al la malamikoj, anstataŭ al la civila loĝantaro, kaj ke la homhelpa subteno estas distribuata sub la observado de neŭtrala partio kiu antaŭmalhelpas la misuzon de la homhelpa subteno fare de la malamiko”.

Israelo permesis pasadon de homhelpa subteno en la Gaza-strion longe antaŭ la starigo de la blokado. La subteno eniris en la Gaza-strion tra limpasejoj inter Israelo kaj la Gaza-strio, sub sekureca kontrolo kaj kunordige kun internaciaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio.

Israelo do observas ĉiujn regulojn kaj kondiĉojn de starigo de mara blokado. Konklude la mara blokado starigita de Israelo en la Gaza-strio akordas al internacia leĝo. La blokado do estas tute kaj plene laŭleĝa.

Fonto: Interception of the Gaza flotilla-Legal aspects

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La blokado de la Gaza-strio – aktuala afero

7 Junio 2010

La okazintaĵoj lige kun la ŝiparo klopodinta transporti provizaĵojn rekte en la Gaza-strion denove aktualigis la Israelan-Palestinan konflikton kaj precipe la blokadon de la Gaza-strio. La blokado de la Gaza-strio estas daŭre pridubata, kritikata kaj kondamnata, samkiel multaj aliaj aferoj koncernante Israelon, kaj la diskutoj ekflamiĝegis denove pro la lastatempaj okazintaĵoj. La ĉefa signalo kaj reago estas ke Israelo nepre kaj rapide nuligu la blokadon. Israelo tamen asertas ke la blokado de la Gaza-strio daŭros.

La amaskomunikiloj kutime donas tian bildon de la situacio en la Gaza-strio ke la blokado kaŭzas severajn cirkonstancojn al la tie loĝantaj civiluloj. Oni raportas pri manko de provizaĵoj, manĝo, elektro kaj fuelo. Oni ankaŭ raportas ke Israelo ne permesas la palestinanojn lasi la teritorion kaj ke tio kaŭzas suferadon kaj eĉ mortojn ĉar la malsanuloj tiel ne povas havigi hospitalan flegadon ekster la Gaza-strio.

Tamen esplorante la situacion pli profunde, oni povas konstati ke la situacio ne estas tia, kia la amaskomunikiloj ĝin priskribas. Israelo daŭre funkciigas homhelpan koridoron, tra kiu helporganizoj povas transporti provizaĵojn en la Gaza-strion. Dum la lastaj 18 monatoj pli ol 1 miliono da tunoj de provizaĵoj estis transportitaj en la Gaza-strion, kio egalas al preskaŭ po 1 tuno por ĉiu loĝanto. Pli ol 70 % de la elektra provizo de la Gaza-strio devenas el Israelo kaj la cetero estas produktata en Gaza kaj importata el Egipto. Do oni povas konstati ke ne ekzistas humana katastrofo en la Gaza-strio, kvankam la amaskomunikiloj preskaŭ tute kaj plene asertas la kontraŭon.

Estas grave atenti ke la blokado de la Gaza-strio ne celas la civilulojn de la Gaza-strio, sed la teroristan organizon Hamas, kiu agas en la Gaza-strio. Se tiu terorista organizo ne estus aganta en la teritorio, la blokado estus nenecesa. La blokado tamen estas necesa por malhelpi la agadojn de la teroristoj, ĉar ili aktive celas daŭrigi la teroristajn agadojn kaj ĉiusemajne novaj raketatakoj estas efektivigitaj. La terorista agado en la Gaza-strio estas severa minaco por Israelo kaj kaŭzas mortojn, detruon kaj mensan suferon.

Ekde la jaro 2000 ĝis la jaro 2008 ĉirkaŭ 12 000 raketoj kaj grenadoj estis pafataj en Israelon, inklude ĉirkaŭ 3000 nur dum la jaro 2008. Pro la vigla raket- kaj grenadpluvo el la Gaza-strio Israelo devis defendi sin kontraŭ tiuj kreskantaj kruelaĵoj dum la vintro 2008-2009. Tiu defenda operacio tamen estis tre kritikata kaj pridubata, kiel kutimas koncernante aferojn rilate al Israelo kaj ties agadoj kaj elektoj. La operacio tamen estis efika, ĉar poste la nombro de la atakoj malkreskis, sed ili ne tute ĉesis kaj bedaŭrinde ili daŭras ankoraŭ hodiaŭ ĉar raketatakoj okazas ĉiusemajne.

Estas grave atenti ke tiaj teroristaj agadoj celas ordinarajn civilulojn; virojn, virinojn kaj infanojn. La armeo de ĉiu ajn suverena lando havas la rajton – kaj la devon – defendi siajn civitanojn kontraŭ tiaspecaj atakoj – kaj tio koncernas ankaŭ Israelon. Tamen rilate Israelon ŝajnas ke oni ĉiufoje kondamnas la defendajn operaciojn de la israela armeo, sed preskaŭ neniam sufiĉe klare la verajn kaŭzojn de la defendoneceso, nome la teroristajn agadojn. Komence Israelo ankaŭ ĉiufoje celas solvi la minacojn senmilite, sed plejlaste devas sole sin defendi milite se la aliaj klopodoj ne donas kontentan rezulton. Oni atentu ke Israelo dum sia historio neniam komencis militon, ĉar la lando en ĉiuj militaj kazoj ĝis hodiaŭ nur sin defendis kontraŭ ekstera minaco. Koncerne la defendan operacion dum la vintro 2008-2009 Israelo klopodis solvi la problemojn pere de la Unuiĝintaj Nacioj, sed la engaĝo de tiu ĉi organizo estis malbonega kaj Israelo devis sin defendi sole sen helpo. Kiel jam menciite la operacio kaŭzis multe da kritiko kaj pridubadoj. Oni atentu ke tiu ĉi milita operacio ne celis la civilulojn de la Gaza-strio, sed la teroristan organizon Hamas kaj ties batalantojn. Estas tre absurde ke la mondo preskaŭ nenion diris pri la miloj da raketoj kaj grenadoj pafataj en Israelon, sed ja malmolvorte kondamnis Israelon, kiam la lando fine per forta, sed necesa milita operacio devis detrui la infrastrukturon de la teroristoj.

Lundon la 31-an de majo ĉi-jare ŝiparo konsistante el 6 ŝipoj alproksimiĝis al la Gaza-strio. La ŝipoj estis ŝarĝitaj de helpaĵoj kaj provizâjoj por la civiluloj de la Gaza-strio, kvankam poste oni inter la ŝarĝo trovis kelkajn âjojn kiuj verŝajne estis destinitaj por teroristaj agadoj. La celo de la ŝiparo ankaŭ estis nuligi la blokadon de la Gaza-strio.

Israelo frue signalis al la organizantoj ke apud la Gaza-strio estas mara blokado kaj ke la ŝiparon oni ne tial permesos albordiĝi al la Gaza-strio. Oni atentu ke en la Israela-Palestina interkonsento de la jaro 1995 klare estas decidita ke ajnaj ŝipoj ne estas permesitaj alproksimiĝi al la Gaza-strio je pli ol 12 marmejloj. Israelo ankaŭ klopodis solvi la situacion ekzemple kun la Turka registaro, tamen sen rezultoj. Oni proponis ke la ŝiparo povus alveni en la havenon de Aŝdod, de kie la ŝarĝo, post inspektoj, laŭvoje estus transportita en la Gaza-strion.

Do, lundon la 31-an de majo la ŝiparo estis alproksimiĝanta al la bordo de la Gaza-strio. La soldatoj sur la militŝipoj de la israela armeo multfoje avertis la anojn de la alproksimiĝanta ŝiparo kaj klarigis pri la cirkonstancoj koncerne la maleblecojn albordiĝi al la Gaza-strio. Oni denove proponis pri la ebleco direkti la ŝipojn en la havenon de Aŝdod de kie la ŝarĝo post inspektoj estus transportita al sia destino. Tiuj avertoj kaj proponoj tamen estis tute ignoritaj de la ŝiparanoj. Kiel lasta solvo la soldatoj devis surferdekiĝi por haltigi la ŝipojn kaj akompani ilin al la Aŝdoda haveno de kie la ŝarĝo estis transportita laŭvoje en la Gaza-strion. Surferdekiĝinte la israelaj soldatoj tamen frontis severan kaj agreseman perforton sur unu ŝipo. La profesiaj israelaj soldatoj evitis mortigan defendon kiel eble plej longe, sed estis pro la persista perforto de la kontraŭbatalantoj devigataj pafmortigi 9 el ili memdefende.

La reagoj de la mondo estis fortaj kaj rapidaj; estroj ĉirkaŭ la mondo esprimis siajn skuiĝojn pro la okazintaĵoj kaj rapide kaj malmolvorte kondamnis kaj kritikis la israelan “atakon”. La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj kunvenis, samkiel NATO. En multaj urboj estis kontraŭ-israelaj manifestacioj aranĝitaj.

La reagoj de la mondo pro la okazintaĵoj estas multaspekte absurdaj, samkiel koncernante la israelan operacion dum la vintro 2008-2009. Kompreneble oni ĉiam povas pridubi la israelajn agadojn, sed havante ĉiujn faktojn sur la tablo estas pli facile kompreni kial Israelo agadas tiel. Estas kompreneble tragike ke 9 homoj mortis, sed tio ankaŭ estas pli facile kompreni, se oni vidas la tuton. Iuj el la ŝipanoj de la ŝipo sur kiu la soldatoj frontis perforton, klare preparis la perfortadon antaŭe, ĉar sur la ŝipo estis trovitaj iloj por tia agado. Dum la sinsekvo la batalantoj ankaŭ kaptis pafilojn de la soldatoj, kaj intencis pafi al la soldatoj. Estante en tiu granda danĝero la soldatoj estis devigataj sin defendi pafmortigante 9 el la batalantoj.

Estas tre interese vidi kiel la situacio evoluos dum la venontaj semajnoj. Ŝajnas ke la plejparto de la mondo ne komprenas ke Israelo ne povas nuligi la blokadon de la Gaza-strio – tamen oni admonas Israelon fari tiel. La asertoj ke la palestinanoj suferus altgrade pro la blokado estas grandega troigo, kvankam la palestinanoj kompreneble iagrade suferas pro la blokado – sed nepre ne tiel kiel oni asertas en multaj amaskomunikiloj. Kompreneble estus multe pli bone por ĉiuj se ne ekzistus teroristaj agadoj en la Gaza-strio kaj tiel ankaŭ nenia blokado, sed ŝajnas ke tio ne en la plej proksima tempo okazos. La vero estas ke tiel longe kiel Hamas sin okupas pri teroro en la Gaza-strio, tiel longe tie daŭros la blokado. Do la vera problemo estas terorismo, ne la blokado. La mondo do kondamnu la terorismon anstataŭ Israelon defendantan sin kontraŭ tio – en tiu kazo per blokado. Kaj la mondo kontraŭluktu la terorismon, ne la blokadon; la blokado de la Gaza-strio ja estas kaŭzita pro la ekzisto de terorismo en tiu sama teritorio. La problemon oni ne solvas per nuligo de la blokado – tiel oni nur pligrandigus la problemojn, sed ŝajnas ke la blokado iĝis la reala problemo, kvankam la origina problemo estas la terorismo. La blokadon oni ja povas nuligi, sed unue oni devas sufoki la teroristajn agadojn, kiuj estas la kaŭzo de la blokado.

La judoj ĉie kaj ĉiam estis persekutataj kaj mistraktataj dum la historio. En la jaro 1948 ili ricevis propran landon kaj moviĝis tien grandaskale, sed bedaŭrinde ili ne êc tie estas lasitaj vivi en paco kaj harmonio. Israelo estas agnoskita lando kaj egala membro en la monda familio de landoj. Nenio rajtigas la daŭran minacon kaj teroradon kontraŭ tiu ĉi lando. Israelo havas la rajton sin defendi – en sama maniero kiel ĉiuj aliaj landoj sur nia planedo. Flanke de la israelanoj ankaŭ la palestinanoj suferas, sed tio ne dependas de la blokado israela, sed de la samaj kaŭzoj pro kiuj la israelanoj suferas; la terura kaj besteca terorisma agado de Hamas. Tial la solvoj de la konflikto ne estas kondamni Israelon, nek nuligi la blokadon de la Gaza-strio. La solvo de la konflikto estas kontraŭlukti la teruran kaj bestecan terorismon, sed ŝajnas ke la mondo tion ne komprenas… Kaj dume Israelo daŭrigos la blokadon, ĉar la daŭrigo de la blokado estas la nura alternativo – ĝis Hamas ne plu minacas. Ŝajnas ke Israelo estas tre sola en tiu ĉi situacio, sed fakte Israelo estis tre sola dum sia tuta historio. Tamen tiu ĉi malgranda lando ekzistas hodiaŭ, kvankam ĝi frue dum sia historio frontis multajn severajn minacojn, sed tre bone forsavis sin de tiuj – tute sole. Kaj tion tiu ĉi malgranda kaj minacata lando devas fari ankaŭ en tiu ĉi situacio. Ĉar aliaj alternativoj ne ekzistas.

Kiel fontoj estis uzitaj komunikaĵoj en la retpaĝo de la Israela Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: http://www.mfa.gov.il.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.