Pri la blogo
Mi estas Tom Nylund, 30-jara finna viro loĝanta en Svedio. En tiu ĉi blogo mi de tempo al tempo afiŝas pri diversaj temoj. Mi ne scias kiel la blogo evoluos, sed tio montriĝos laŭvoje. Mi neniam antaŭe blogis kaj pensis ke estus interese enpaŝi tiun ĉi fenomenon. Estas ankaŭ interese uzi la esperantan lingvon, kiun mi iom studis en la gimnazio, sed dum la lastaj jaroj plie lernis. Se vi volas min kontakti, bonvolu skribi al mi. Mia retpoŝta adreso estas miajpripensadoj (ĉe) gmail.com. Plezuran legadon!
15 Junio 2010 je 10:47 atm |
Saluton!
Kiel mi komprenas, Vi estas esperantuzanto (tiel mi nomas homoj, kiuj uzas esperanton laŭ destino diference de esperantistoj). Tio plaĉas al mi kaj via blogo jam estas en mia blogrollo.
16 Junio 2010 je 11:43 atm |
Multajn dankojn al vi!