Archive for Septembro, 2010

La mondo malsanas: nemoralaj bildoj kaj judaj kolonioj estas pli interesaj ol nemoralaj grenadoj

18 Septembro 2010

Jen ia analizo de la lastatempa raportado pri la konflikto en Mezoriento:

Tiuj kiuj daŭre sekvas la raportadon pri okazaĵoj en la mondo tutcerte memoras la novaĵon pri la nemoralaj bildoj kiujn israela soldatino publikigis en Facebook, kio okazis proksimume antaŭ unu monato. Jes ja, aĉa konduto de soldato. Kritikinda kaj kritikenda okazaĵo kaj ankaŭ raportinda kaj raportenda.

Alia novaĵo, pli freŝa ol tiu pri la nemoralaj bildoj, estas ke dum la pasinta semajno el la Gaza-strio estis pafitaj grenadoj – kiuj enhavis fosforon.

Ĉu vi estas aŭdinta pri tio? Verŝajne ne. Nu, kial? Ĉar la amaskomunikiloj ne raportas pri tiaĵoj.

Kiam israela soldatino publikigas nemoralajn bildojn la tuta mondo estas sciigita, sed kiam la malamikoj de Israelo pafas fosforajn grenadojn al civilulojn la mondo ne estas sciigita.

Kial?

Ĉar la monda amaskomunikilaro aĉas. Ĉar la mondaj estroj kaj politikistoj agadas laŭ duecaj normoj.

Koncerne la grenadojn troviĝas multaj problemoj: ili estas ĉiuj malobservoj de la homaj rajtoj. Krome ili okazas dum la novaj pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. Krome uzado de fosforaj armiloj kontraŭ civiluloj estas kontraŭleĝe laŭ internacia juro.

Ĉu tiuj estis ĉiuj problemoj? Ne. Troviĝas aliaj problemoj: la homrajtaj organizaĵoj silentas. Okazis neniaj ajn reagoj de Amnestio Internacia aŭ Human Rights Watch. Mi almenaŭ nenion rimarkis el miaj esploroj. Krome mi volas diri ke tiuj ĉi homrajtaj organizaĵoj estas konataj pro tio ke ili rapide emas kritiki Israelon, sed kiam Israelo estas atakata tiuj ĉi organizaĵoj ŝajnas dormi.

Tio estas laŭ mi la plej granda malhelpaĵo al paciĝo en la Mezoriento: pri kelkaj okazaĵoj oni ne raportas. La mondo ne vidas (aŭ ne volas vidi) kelkajn okazaĵojn. Oni silentas.

Fina, firma kaj daŭra paco ne eblas tiel longe kiel la mondo ne pretas kontraŭlabori la veran kaŭzon de la konflikto – la teroradon. Sed tio siavice ne eblas se oni ne pretas vidi la aferon.

En la nunaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj la judaj kolonioj estas daŭre menciataj kiel malhelpaĵo al paciĝo. Sed kiel estas pri la daŭra pafado de raketoj kaj grenadoj en Israelon fare de teroristoj? Ĉu ne tio estas malhelpaĵo al paciĝo?

Grenadoj estis pafitaj en Israelon dum la pasinta semajno. Tio estas malobservo de la homaj rajtoj. Tio estas krima ago. Tio estas kondamnenda ago. Sed kie estas la kritikaj voĉoj?

La judaj kolonioj estas asertataj esti malhelpaĵo al paciĝo. Tio ne veras. La kolonioj estas intertraktebla kaj solvebla afero. Kontraŭe la daŭra terorado, kaj la daŭra silentado kaj nekritikado de tio, estas grandaj malhelpaĵoj al paciĝo.

La palestinaj estroj cedu ĉiun perforton. Ili komencu kontraŭlabori la teroradon. Ili arestu teroremulojn.

La mondaj estroj kaj politikistoj komencu kritiki la terororganizaĵojn kaj la palestinajn estrojn. Ili postulu konkretajn paŝojn al cedo de ĉia perforto.

Mi estas realisto: sen tio la paco ne estos atingita. La intertraktoj fiaskos.

Tiel longe kiel la mondo pli interesiĝas pri nemoralaj bildoj kaj judaj kolonioj ol grenadoj, paciĝo ne eblas.

Pri la fosforaj grenadoj en diversaj lingvoj:

La angla: http://www.jpost.com/MiddleEast/Article.aspx?id=188206

La itala: http://www.informazionecorretta.com/main.php?mediaId=8&sez=120&id=36463

La hispana: http://yahel.wordpress.com/2010/09/15/hamas-ataco-a-israel-con-bombas-de-fosforo/

La franca: http://www.courrierinternational.com/breve/2010/09/17/le-hamas-attaque-avec-du-phosphore

La germana: http://www.eip-news.com/2010/09/hamas-benutzt-phosphorbomben-gegen-israel/

La rusa: http://www.svobodanews.ru/archive/ru_news_zone/20100916/17/17.html?id=2159521

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Interparolo de du homoj pri paciĝo en Mezoriento…

16 Septembro 2010

— Do vi celas ke ekestu paco se Israelo retiriĝos al la landlimoj de 1967. Tiel oni atingus pacon kun Sirio, Libano kaj Sauda Arabio kaj la palestina afero estu principe solvita?!

— Tre ĝuste…

— Hmmmm, sed se tiel estas, ĉu vi povas klarigi kial en tiu okazo la arabaj ŝtatoj atakis Israelon en jaro 1967? Tiam ja Israelo estis malantaŭ la landlimoj de 1967. Se la araboj estis kontentaj kun tiuj landlimoj, kial la egipta prezidanto Nasser diris en radioparolo la 27-an de majo 1967 (la 5-an de junio la milito eksplodis), “Nia ĉefa celo estas la ekstermo de Israelo…”

Fonto: Israel — älskat hatobjekt!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Relativa trankvilo – sed ne paco

13 Septembro 2010

Pri kio temas la israela-palestina konflikto, kiu ŝajnas esti eterna kaj tre malfacile solvebla? Kio estas la problemo?

Pri tio oni fakte povas sin demandi.

La nuntempa situacio ŝajnas esti relative trankvila – sed en la regiono ne estas paca etoso. Cerbumante pri la konflikto antaŭ kelkaj tagoj, mi pensis pri la ĵus komenciĝintaj intertraktoj. La intertraktoj celas du aferojn: pacon kaj sendependan palestinan ŝtaton. Mi cerbumis pri kiel tiuj du aferoj estas ligitaj al unu la alia.

Ĉu estiĝo de sendependa palestina ŝtato signifus ke en la regiono estiĝu paco? Ne necese. Nu, ĉu firma paco estas premiso por la estiĝo de sendependa palestina ŝtato?

Mi pensas ke firma paco estas premiso por estiĝo de sendependa palestina ŝtato. Estiĝo de sendependa palestina ŝtato per si mem ne signifus ke en la regiono estiĝus firma kaj daŭra paco.

Kio do devas okazi por ke firma kaj daŭra paco povus esti atingita?

La plej granda malhelpaĵo al paciĝo estas ke la palestinaj estroj ne akceptas Israelon kiel judan ŝtaton. Tio signifas ankaŭ ke ili – almenaŭ parto de ili – ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en Mezoriento. La palestinaj estroj tamen devas akcepti ke judoj ĉeestas en Mezoriento kaj ili devas akcepti Israelon kiel judan ŝtaton. Sen tia akcepto paco ne povas esti atingita.

Dua granda malhelpaĵo al paciĝo estas la perforto uzata de palestinanoj. Tio estas la teroremularo kiu troviĝas inter la palestinanoj. La palestinaj estroj devas cedi ĉiujn perfortaĵojn kaj kontraŭlabori ĉiun perfortemon. Sen tia cedo paco ne estas atingebla.

Kion do Israelo devas fari?

Israelo sopiras al paco. Israelo dum longa tempo aspiris, deziris kaj atendis pacon kaj la lando faris multe por krei premisojn por paciĝo. Fina interkonsento estas nur atingebla per intertraktoj. Israelo pretas intertrakti kaj Israelo ankaŭ pretas fari cedojn por atingi finan, firman kaj daŭran pacon.

Oni tamen memoru ke ambaŭ flankoj devas fari paŝojn por ke paco povus esti atingita. Devus esti modere diri ke la plej grandaj paŝoj estas farendaj en la palestina flanko: akceptado de Israelo kiel juda ŝtato kaj cedo de ĉiu perfortemo.

Tio estis ĝis nun la israela-palestina konflikto, sed ni memoru ke troviĝas aliaj defioj en la regiono. Tio estas la konfliktoj inter Israelo kaj ties najbarlandoj – la israela-araba konflikto. Israelo nur havas packontrakton kun Egiptio kaj Jordanio. Ankaŭ rilate al tio estas tiel ke la estroj de la najbaraj landoj de Israelo ne akceptas ian ajn judan ĉeeston en Mezoriento. Tamen tiuj estroj ankaŭ devas akcepti Israelon kiel judan ŝtaton, samkiel la palestinaj estroj devas tion fari. Sen tia akcepto paco inter Israelo kaj ties najbaraj landoj ne povas esti atingita.

Gravaj minacoj kontraŭ Israelo el la najbaraj landoj de Israelo estas Hizbulaho en la nordo, kiu havas dekmilojn da raketoj. En la oriento minacas Irano, kiu plej verŝajne celas produkti nukleajn armilojn kaj kies prezidanto elbuŝigis ke Israelo devus esti forviŝita el la mondomapo.

Krom tiuj ĉi minacoj ankaŭ Hamaso kaj la ĉirkaŭ dek aliaj terororganizaĵoj en la Gaza-strio estas granda minaco kontraŭ Israelo. La teroristoj daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en Israelon.

La nuna situacio do estas relative trankvila, sed en la regiono ne estas paco nek paca etoso. La minacoj de Hizbulaho kaj Irano estas severegaj por Israelo.

La situacio de la palestinanoj ne estas perfekta, sed ankaŭ ne tre malbona. La plejparto de la palestinanoj en Cisjordanio estas sub palestina memregado. En la Gaza-strio la situacio estas multe pli malbona, ĉar tie regas Hamaso.

Entute en la nuna situacio homoj ne grandakvante mortas aŭ suferas – kio estas bone. Sed oni memoru ke tumultoj povas kiam ajn ekflami en tiu ĉi regiono. Tamen oni atentu ke la militoj kiuj okazis dum la lastaj jaroj estis defendaj militoj fare de Israelo (la libana milito en la somero 2006 kaj la gazaa milito en la vintro 2008-2009). Oni memoru ke tiuj ĉi militoj estis kaŭzitaj de raketpafado fare de la malamikoj de Israelo kaj Israelo devis kompreneble defendi sin – kiel ĉiu ajn alia lando estus farinta en tia situacio.

La nuna relative trankvila situacio povas daŭri tiel longe kiel la malamikoj de Israelo ne minacas kaj atakas la landon. La situacio tamen entute estas severega kaj komplikega pro la nuklea minaco de Irano kaj la raketa minaco de Hizbulaho. La minaco de la palestina terorado estas eliminita – almenaŭ parte – per la sekurecaj aranĝoj fare de Israelo.

Paco ĉiam eblas, sed la vojo al fina, firma kaj daŭra paco en Mezoriento ŝajnas esti longa kaj malfacila. Israelo pretas paciĝi – kaj dum longa tempo faris multe por paciĝo – kaj dum longa tempo aspiris, deziris kaj atendis pacon. La paca mano de Israelo estas etendita, sed ĉu en la alia flanko sammaniere troviĝas paca mano etendita? Ŝajnas ke ne, ĉar la malamikoj de Israelo ne akceptas la judan ĉeeston en Mezoriento. Tiel longe kiel ili ne tion akceptos, Israelo ne trovos pacan manon etenditan en la alia flanko, ĉar premiso al paciĝo estas ke la packumpanoj akceptas la ekziston de unu la alia. La malakcepto de la juda ĉeesto en Mezoriento estas la fundamenta problemo en la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Tial la unua paŝo al paciĝo estas ke ili akceptus la judan ĉeeston en Mezoriento. Sen tiu akcepto paco neniam atingeblas.

Kiam tiu ĉi akcepto estas farita, la ceteraj solvendaĵoj tutcerte solveblas per intertraktoj. Oni ja antaŭe atingis pacon en aliaj malfacilaj konfliktoj. Tamen en tiuj konfliktoj la packumpanoj akceptis la ekziston de unu la alia. Tial la malamikoj de Israelo akceptu ke en Mezoriento troviĝas juda ŝtato – Israelo. La judoj kaj la araboj estas fratoj. La judoj apartenas al Mezoriento, ĉar ili devenas el tie. La araboj do bonvenigu siajn fratojn kiuj “revenis hejmen” – post dumiljara diasporo ĉirkaŭ la mondo. Nur tia bonvenigo povas fini la longan kaj sangan konflikton en Mezoriento. La paca mano de Israelo estas etendita – kaj estis etendita ekde la komenco. Ĉu la araboj akceptos la revenon de siaj fratoj?

Kion vi pensas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj, kara leganto?
Kio laŭ vi estas la kaŭzo de la konflikto kaj kiel la konflikto solveblas?

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La israela nacia himno en Esperanto

8 Septembro 2010

Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49

5 Septembro 2010

Tradukita el la sveda: Benny Morris rättar dem som citerar honom om kriget 1947-49. La artikolo troviĝas ankaŭ en la angla.

Malamantoj de Israelo emas citi aŭ pli ofte misciti mian esploron por apogi siajn argumentojn. Lasu min proponi kelkajn korektojn.

La palestinaj araboj ne estis respondecaj ”en iu bizara maniero” (David Norris la 31-an de januaro The Irish Times) por tio kio trafis ilin en 1948. Ilia respondeco estis tre rekta kaj facila.

Malgraŭ la volo de la internacia komunumo – kiel estas esprimite en la rezolucio de UN numero 181 de la 29-a de novembro 1947 – la perfortaj atakoj komenciĝis kontraŭ la juda komunumo en Palestino en espero halti la kreiĝon de la juda ŝtato kaj eble ankaŭ ekstermi tiun ĉi komunumon. Sed ili malvenkis; kaj unu rezulto estis la translokiĝo de 700 000 el ili de siaj hejmoj.

Veras kiel Erskine Childers atentigis antaŭ longe ke neniuj arabaj radiostacioj admonis la arabojn fuĝi en granda kvanto; estis fakte pluraj arabaj radiostacioj kiuj admonis ilin resti. Sed, je regiona nivelo, en dekduoj da lokoj en Palestino, arabaj estroj konsilis aŭ admonis virinojn kaj infanojn, aŭ tutajn komunumojn – kiel en Ĥajfo en la fino de aprilo 1948 – esti evakuitaj. La juda urbestro de Ĥajfo Shabtai Levy petis al ili resti la 22-an de aprilo 1948, sed senrezulte.

La plejparto de la palestinaj “rifuĝintoj” fuĝis pro la milito mem – kaj atendante ke ili baldaŭ povus reveni sur la dorsoj de venkantaj arabaj invadantoj. Sed estas ankaŭ vere ke estis pluraj dekduoj da lokoj, inklude Lod kaj Ramlo, el kiuj arabaj komunumoj estis elpelitaj de judaj trupoj.

La translokiĝo de 700 000 araboj kiuj fariĝis “rifuĝintoj” – kaj mi metas la vorton inter citilojn ĉar du trionoj el ili estis formovitaj de unu parto de Palestino al alia kaj ne for de sia lando kio estas la kutima difino de rifuĝinto – ne estis “rasisma krimo” (David Landy la 24-an de januaro The Irish Times). Estis la rezulto de nacia konflikto kaj milito kun religiaj sekundaraj tonoj el muzulmana perspektivo, kiu estis fondita de la araboj mem.

Ne troviĝis iu cionista “plano” aŭ tutkovra baza principaro elpeli la araban loĝantaron aŭ iu “etna purigado”. La plano Dalet (Plano D) de la 10-a de marto 1948 (kiu estas malfermita kaj disponebla por ĉiuj legi en la arkivo de la israela armeo (IDF) kaj en pluraj publikaĵoj) estis la ĉefa plano de Haganah – la juda armea forto kiu fariĝis la israela armeo – por kontraŭagi la atenditan araban atakon al la estonta juda ŝtato. Tiel estas skribite klare esprimite kaj tiel estis. Kaj la invado el Egiptio, Jordanio, Sirio kaj Irako okazis kiel atendite la 15-an de majo.

Veras ke la Plano D donis al la regionaj komandantoj la rajton okupi kaj movi kaj elpeli kaj detrui la arabajn vilaĝojn laŭ kaj malantaŭ la frontlinio kaj la atenditaj invadplanoj de la arabaj armeoj. Veras ankaŭ ke meze de la milito en 1948 la israelaj estroj decidis halti la revenon de “rifuĝintoj” (la “rifuĝintoj” kiuj ĵus estis atakantaj judajn komunumojn) ĉar ili estis konsiderataj kiel potenciala kvina kolono kaj kiel minaco al la ekzisto de la juda ŝtato. Mi ne povas diri ke ilia timo aŭ logiko estis nepravigitaj.

La demonecigo de Israelo estas grandskale bazita sur mensogoj – samkiel la demonecigo de la judoj dum la lastaj 2000 jaroj estas bazita sur mensogoj. Troviĝas kunligo inter tiuj du aferoj.

Mi rekomendas ke Norris, Landy kaj iliaj samspeculoj legus kelkajn historilibrojn kaj konatiĝus kun faktoj kaj ne reutiligus eluzitan araban propagandon. Ili povus per tio lerni ke la “palestina milito” 1948 (la milito de sendependiĝo kiel la israelanoj nomas ĝin) komenciĝis en novembro 1947 kaj ne en majo 1948. Ĝis la 14-a de majo 1948 jam proksimume 2000 israelanoj estis mortintaj, el la 5800 mortintoj kiuj trafis Israelon dum la tuta milito (proksimume 1 % el la tuta juda loĝantaro en Palestino/Israelo, kiu estis proksimume 650 000).

Profesoro Benny Morris

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kritikado de Israelo kaj kontraŭjudismo

1 Septembro 2010

Tradukita el la sveda: Israelkritik och antisemitism. La artikolo aludas al la sveda debato pri la Mezoriento, sed tio ne estas problemo ĉar la informoj aplikeblas tutmonde.

En la sveda debato pri la Mezoriento iuj debatantoj estas foje akuzitaj esti kontraŭjudistoj. Multaj porpalestinaj debatantoj diras male ke porisraelaj aŭ judaj debatantoj utiligas la nocion kontraŭjudismo kiel batalilon por subfosi efektivajn argumentojn. Sveda Israelinformejo kompreneble opinias ke oni rajtas kritiki la israelan ŝtaton, precize kiel oni rajtas kritiki ĉiujn aliajn landojn en la mondo konforme al la parollibereco. Troviĝas tamen okazoj kiam kritiko de la israela ŝtato transiras fariĝi kontraŭjudismo.

Kontraŭjudismo signifas malamon de judoj kaj diskriminacion de judoj. Troviĝas aro da malnovaj antaŭjuĝoj kaj mitoj pri la juda popolo kiuj ankoraŭ pluvivas (por pliaj informoj pri tiuj vidu ekz. http://eo.wikipedia.org/wiki/Kontraŭjudismo).

Per la fondiĝo de la israela ŝtato ankaŭ la kontraŭjudismo ŝanĝiĝis. Israelo ja estas la hejmlando de la juda popolo kaj per tio nova formo de kontraŭjudismo evoluis kiu celas Israelon. Tiu ĉi formo aperas de tempo al tempo en la debato pri Mezoriento kaj por ke oni scius kiam tio okazas ni ĉi-sube listigis la tri plej oftajn ekzemplojn pri kiam kritiko kontraŭ Israelo transiras al kontraŭjudismo. Tio tamen ne estas ia tute kompleta listo kaj ankaŭ kontraŭjudismo de la malnova tipo troviĝas en la debato pri Mezoriento.

1. Pridubado de la ekzisto de Israelo

Israelo estas la hejmlando de la juda popolo. La ligo de la judoj al Israelo estas pli ol 3000-jara kaj troviĝas je la politika, kultura, demografia kaj la religia niveloj. Dum tiuj 3000 jaroj ĉiam loĝis judoj en Israelo kaj la judoj ankaŭ estas la ununura popolo kiu havis ŝtatfondiĝon en la regiono. Aserti ke Israelo ne havas ekzistorajton estas forigi la rajton de la juda popolo je sia propra lando. Tio estas kontraŭjudismo ĉar homoj ĝenerale havas memdecidrajton kaj ankaŭ ĉar oni neas la historion de la juda popolo. Neniam ja okazas ke iu kritikas ekz. la rajton de la svedoj al propra lando – Svedio. Fariĝas eĉ pli absurde kiam iuj debatantoj subtenas la memdecidrajton kaj propran landon de la palestinanoj same kiam oni neas al la judoj la samon.

2. Kiam al Israelo estas atribuita ecoj kaj agoj de “monstra” karaktero

Kiel la lando de la juda popolo Israelo estas simbolo por la juda. Okazas en la debato pri Mezoriento ke Israelo estas priskribita faranta monstrajn agojn kaj posedanta ecojn kiuj estas vere malicaj. Tiuj ĉi ecoj kaj agoj neniel estas ligitaj al la realeco, sed estas ofte klaraj fabrikaĵoj. Unu ekzemplo estas ke Israelo foje estas priskribita kiel faranta holokaŭston al la palestina popolo. Tio kompreneble estas tute absurde. Dum la Holokaŭsto Nazia Germanio ekstermis 6 milionojn da judoj en sistema kaj industria procedmaniero. Egaligi la konflikton inter Israelo kaj la palestinanoj, teritoria konflikto kun mortintoj en ambaŭ flankoj je nivelo malproksime de tiu de la dua mondmilito, kun la Holokaŭsto fariĝas per tio esprimo de kontraŭjudismo. Precize la komparo kun la Holokaŭsto fariĝas insultega ĉar antaŭ ĉio estis judoj kiuj estis elmetitaj. En la gazetaro estas ankaŭ foje skribite ke Israelo direktas la mondon, la amaskomunikilojn ktp. per influo je alta nivelo – klasika malnova kontraŭjuda mito novspeca. Plue troviĝas artikoloj en kiuj sur senkaŭzaj informoj estas asertate ke Israelo utiligas precipe malicajn kaj rilate al internacia juro abomenajn metodojn kiel nervotrafajn gasojn kiuj nur trafas arabojn, strangajn ĥemiajn armilojn interalie.

3. Misproporcie negativa fokuso al Israelo kompare kun aliaj konfliktoj/popoloj en konflikto

Troviĝas misproporcie granda fokuso al Israelo en la svedaj amaskomunikiloj. La konflikto estas grandblovita kaj pligrandigita kompare kun aliaj konfliktoj ĉirkaŭ la mondo. Kial precize la juda lando kaj tio kion la juda popolo faras, estas enfokusigite? Mortas multoble pliaj en konfliktoj en Irako, Sudano, Rusio, Ĉeĉenio, Kongo sed oni ne konsideras tiujn konfliktojn en sama grado. Povus esti asertate ke tio dependas de kontraŭjudismo – malfacilaĵo por la malnova Eŭropo forlasi sian fokuson al la juda popolo kiel io malbonvola. Iuj intelektuloj asertas ankaŭ ke per la prezentado de Israelo kiel malica aperaĵo, fariĝas pli facile por Eŭropo trakti sian propran malserenan historion kontraŭ la juda popolo. Tiu ĉi konduto riskas konduki al eĉ pli da kontraŭjudismo ĉar la juda popolo estas prezentata kiel pli “malica” kompare kun aliaj.

En la angla oni ofte parolas pri “Three D:s” (tri D-oj)

  1. Double standards (duoblaj normoj)
  2. Demonization (demonecigo)
  3. Delegitimization (senlegitimigo)

Pliaj fontoj:

David Matas ”Aftershock – Anti-Zionism and Antisemitism”
www.adl.org
http://antisemitismus.net/europa/sharansky-1.htm (The three D:s)

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.