Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49

Tradukita el la sveda: Benny Morris rättar dem som citerar honom om kriget 1947-49. La artikolo troviĝas ankaŭ en la angla.

Malamantoj de Israelo emas citi aŭ pli ofte misciti mian esploron por apogi siajn argumentojn. Lasu min proponi kelkajn korektojn.

La palestinaj araboj ne estis respondecaj ”en iu bizara maniero” (David Norris la 31-an de januaro The Irish Times) por tio kio trafis ilin en 1948. Ilia respondeco estis tre rekta kaj facila.

Malgraŭ la volo de la internacia komunumo – kiel estas esprimite en la rezolucio de UN numero 181 de la 29-a de novembro 1947 – la perfortaj atakoj komenciĝis kontraŭ la juda komunumo en Palestino en espero halti la kreiĝon de la juda ŝtato kaj eble ankaŭ ekstermi tiun ĉi komunumon. Sed ili malvenkis; kaj unu rezulto estis la translokiĝo de 700 000 el ili de siaj hejmoj.

Veras kiel Erskine Childers atentigis antaŭ longe ke neniuj arabaj radiostacioj admonis la arabojn fuĝi en granda kvanto; estis fakte pluraj arabaj radiostacioj kiuj admonis ilin resti. Sed, je regiona nivelo, en dekduoj da lokoj en Palestino, arabaj estroj konsilis aŭ admonis virinojn kaj infanojn, aŭ tutajn komunumojn – kiel en Ĥajfo en la fino de aprilo 1948 – esti evakuitaj. La juda urbestro de Ĥajfo Shabtai Levy petis al ili resti la 22-an de aprilo 1948, sed senrezulte.

La plejparto de la palestinaj “rifuĝintoj” fuĝis pro la milito mem – kaj atendante ke ili baldaŭ povus reveni sur la dorsoj de venkantaj arabaj invadantoj. Sed estas ankaŭ vere ke estis pluraj dekduoj da lokoj, inklude Lod kaj Ramlo, el kiuj arabaj komunumoj estis elpelitaj de judaj trupoj.

La translokiĝo de 700 000 araboj kiuj fariĝis “rifuĝintoj” – kaj mi metas la vorton inter citilojn ĉar du trionoj el ili estis formovitaj de unu parto de Palestino al alia kaj ne for de sia lando kio estas la kutima difino de rifuĝinto – ne estis “rasisma krimo” (David Landy la 24-an de januaro The Irish Times). Estis la rezulto de nacia konflikto kaj milito kun religiaj sekundaraj tonoj el muzulmana perspektivo, kiu estis fondita de la araboj mem.

Ne troviĝis iu cionista “plano” aŭ tutkovra baza principaro elpeli la araban loĝantaron aŭ iu “etna purigado”. La plano Dalet (Plano D) de la 10-a de marto 1948 (kiu estas malfermita kaj disponebla por ĉiuj legi en la arkivo de la israela armeo (IDF) kaj en pluraj publikaĵoj) estis la ĉefa plano de Haganah – la juda armea forto kiu fariĝis la israela armeo – por kontraŭagi la atenditan araban atakon al la estonta juda ŝtato. Tiel estas skribite klare esprimite kaj tiel estis. Kaj la invado el Egiptio, Jordanio, Sirio kaj Irako okazis kiel atendite la 15-an de majo.

Veras ke la Plano D donis al la regionaj komandantoj la rajton okupi kaj movi kaj elpeli kaj detrui la arabajn vilaĝojn laŭ kaj malantaŭ la frontlinio kaj la atenditaj invadplanoj de la arabaj armeoj. Veras ankaŭ ke meze de la milito en 1948 la israelaj estroj decidis halti la revenon de “rifuĝintoj” (la “rifuĝintoj” kiuj ĵus estis atakantaj judajn komunumojn) ĉar ili estis konsiderataj kiel potenciala kvina kolono kaj kiel minaco al la ekzisto de la juda ŝtato. Mi ne povas diri ke ilia timo aŭ logiko estis nepravigitaj.

La demonecigo de Israelo estas grandskale bazita sur mensogoj – samkiel la demonecigo de la judoj dum la lastaj 2000 jaroj estas bazita sur mensogoj. Troviĝas kunligo inter tiuj du aferoj.

Mi rekomendas ke Norris, Landy kaj iliaj samspeculoj legus kelkajn historilibrojn kaj konatiĝus kun faktoj kaj ne reutiligus eluzitan araban propagandon. Ili povus per tio lerni ke la “palestina milito” 1948 (la milito de sendependiĝo kiel la israelanoj nomas ĝin) komenciĝis en novembro 1947 kaj ne en majo 1948. Ĝis la 14-a de majo 1948 jam proksimume 2000 israelanoj estis mortintaj, el la 5800 mortintoj kiuj trafis Israelon dum la tuta milito (proksimume 1 % el la tuta juda loĝantaro en Palestino/Israelo, kiu estis proksimume 650 000).

Profesoro Benny Morris

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.