Okazegis: Jerusalemo, suda Israelo kaj la Gaza-strio

Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile.

Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj.

Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako:

Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenadoj en suda Israelo. Pluvis tiel multe ke estis malfacile nombri ilin. La lernejoj estis fermitaj en la urboj en suda Israelo. La israela armeo bombis en la Gaza-strio por detrui terorinfrastrukturon.

Pasis du jaroj de la milito kontraŭ Hamaso kaj ŝajnas ke denove la terororganizaĵoj en la Gaza-strio plifortiĝis. Bedaŭrinde en tro granda rondo oni konsideras Israelon kiel tiun kiu kaŭzas maltrankvilaĵojn en la regiono. Sed kiu en tiu kazo komencis pafi raketojn? Estis la terororganizaĵoj en la Gaza-strio!

Bedaŭrinde ankaŭ tro granda rondo ne ŝatas ke Israelo sin defendas, sed la kritikantoj nur kritikas kaj ne proponas alternativon. Se Israelo ne detruus la infrastrukturon de la teroristoj, kiel oni aliokaze povus malhelpi la raketpafadon? Ĉu la kritikantoj havas pli bonan sugeston?

Oni devas memori ke la civiluloj en suda Israelo dum raketpafado vivas en konkreta kaj daŭra vivdanĝero. Kiam la radaro malkaŝas raketon la sireno eksonas kaj la enloĝantoj havas 15 sekundojn rapide kuri al bomboŝirmilo. Ĉar raketatakoj povas okazi plurajn fojojn dum la tago, tio signifas ke normala vivo neebliĝas. Tuj kiam la sirenoj sonas oni devas lasi siajn okupojn por kuri al la bomboŝirmilo.

Kelkaj asertas ke la raketpafado estas kaŭzita de la israela “okupado”, sed fakto estas ke Israelo forlasis eĉ la lastan colon de la Gaza-strio en 2005. Tion Israelo faris kiel pacfavoriga paŝo, sed pliintensiĝis la raketpafado kaj tio kondukis al la milito en la vintro 2008 – 2009. Malpli da “okupado” – pli da raketpafado. Tute male ol kiel asertas tiuj kiuj diras ke la raketpafado estus kaŭzita de la “okupado”!

En paĝo en mia blogo de WordPress mi amasigis ligilojn al diverslingvaj novaĵservoj kie troviĝas novaĵoj kaj artikoloj pri okazaĵoj en Israelo kaj la Mezoriento. En tiuj paĝoj vi povas legi pli detale pri la okazaĵoj en Israelo kaj la Mezoriento. Ligilo ĉi-sube.

Jen du filmetoj pri la vivo en suda Israelo. En la unua patrino en la angla klarigas kion ŝi faras kiam la sireno eksonas. Tio okazas en la hejmo de la familio kaj dum ŝi klarigas subite la sireno eksonas kaj la familio rapide devas kuri al la bomboŝirmilo. Tiel vivas la homoj en suda Israelo kiam okazas raketpafado. Kiam estas kiel plej intense ne estas nekutime ke la tuta familio dormas en la bomboŝirmilo.

Regligaro de novaĵservoj: https://miajpripensadoj.wordpress.com/ligiloj-pri-israelo/

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.