Archive for Novembro, 2010

Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?

30 Novembro 2010

En tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro.

Malamo
Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi pro la agadoj de tiu ĉi eta grupo. La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ne multe diferencas de tio. Ankaŭ tiu ĉi konflikto estas finfine kaŭzata de relative eta grupo da homoj.

La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ŝajnas esti senespera. Ŝajnas ke ĝi estas malfacile solvebla. De tempo al tempo novaj tumultoj ekflamas. Homoj mortas kaj suferas.

Malamo estas unu ingredienco en ĉiuj konfliktoj kaj tiu ingredienco kompreneble ankaŭ troviĝas en la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Por kompreni tiun ĉi konflikton, estas grave pripensi la reciprokan malamon inter judoj kaj araboj. Estas evidente ke la malamo kontraŭ la judoj de la araba flanko estas multe pli forta ol ia malamo kontraŭ la araboj de la juda flanko.

Kial devas troviĝi juda ŝtato
La judoj sufiĉe multe diferencas de aliaj popoloj en la mondo. Ili loĝis en diasporo ĉirkaŭ la mondo, sed tamen ili konservis sian kulturon, siajn tradiciojn kaj sian religion. Ili ankaŭ grandparte ne miksiĝis kun aliaj popoloj, sed konserviĝis kiel popolo. (Troviĝas ja tiuj kiuj malice asertas ke la juda popolo estus inventita, sed genetikaj esploroj montras ke ekzistas aparta juda popolo. Newsweek havas interesan anglalingvan artikolon pri tio: The DNA of Abraham’s Children.)

La judoj ankaŭ estas la plej persekutata popolo en la mondo. Konsiderante ke la judoj estis tiel grandskale persekutataj, devus esti memkompreneble ke ili devas havi propran ŝtaton. Devus ankaŭ esti memkompreneble ke tiu ĉi ŝtato troviĝu en la sama loko kie troviĝis la iama Izraelo – la historia patrujo de la juda popolo. Kiam la judoj iom post iom revenis al tiu ĉi regiono la Holokaŭsto ne estis okazinta. Post la Holokaŭsto la bezono de juda ŝtato devus esti eĉ pli memkomprenebla.

Juda ŝtato devas ekzisti por ke la judoj tie povus vivi en tuta libereco – sen timo pri eblaj persekutoj. La historio montris ke devas troviĝi juda ŝtato, ĉar kiam la judoj estis persekutataj neniu ŝtato protektis ilin sed lasis la persekutadon okazi. Oni ne kun certeco povas diri ke tio ne povus okazi denove. Ŝajnas ke la homaro malbone lernas de la historio. Montriĝis ke la juda popolo devas havi la eblon mem decidi pri sia destino. Tial la ekzisto de juda ŝtato estas nepra bezonaĵo.

Iom da historio
En 1920 en San Remo estis decidite ke en la brita mandata teritorio estu fondota ŝtato por la juda popolo. Tiu ĉi decido estis konfirmita du jarojn poste en la Ligo de Nacioj. Kaj judoj daŭre revenis al la teritorio kie iam troviĝis ilia historia patrujo. La teritorio ne estis malplena de loĝantoj, sed la teritorio ankaŭ ne estis plenplena de loĝantoj. Ĝi estis sufiĉe maldense enloĝata.

La enmigrado de araboj neniel estis limigita. Araboj enmigris pro la pli bonaj vivkondiĉoj kiuj estiĝis pro la judoj, sed estiĝis ankaŭ gravaj problemoj pro la araba tumultemo.

Grave estas atenti ke la juda reveno al ilia historia patrujo ne egalas al imperiismo. Imperiistoj konkeris terojn perforte, forpuŝis la tiean loĝantaron kaj ekspluatis la naturriĉaĵojn. La judoj ne tiel faris, sed ili aĉetis terpecojn.

En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu juda kaj unu araba ŝtato. La judoj tion akceptis, sed la araboj tion ne akceptis. La judoj deklaris sin sendependaj kaj tiel estiĝis la juda ŝtato Israelo. Israelo deklarinte sin sendependa la najbarlandoj ekmilitis. Israelo transvivis la militon. La milito ankaŭ kaŭzis ke 700 000 palestinanoj rifuĝis.

Dupolusiĝo
Koncerne la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj troviĝas ia dupolusiĝo. Tio estas ke iuj simpatias por Israelo kaj iuj simpatias por la palestinanoj. La unua flanko asertas ke la alia malpravas kaj male kaj la opinioj pri la historio povas esti tre foraj de unu la alia. Koncerne tion oni devas konsideri, samkiel pri la malamo de la araba flanko kontraŭ la judoj kaj male, ke la emo al distordado de historiaj faktoj kaj emo al inventado kaj diskonigado de malveraĵoj kaj mitoj estas multe pli granda en la araba flanko ol en la israela.

Tiu ĉi fenomeno bone montriĝas koncerne la palestinajn rifuĝintojn. Ĉiuj militoj kaj okazaĵoj dum militoj estas teruraj. Ankaŭ la fuĝo de la palestinanoj estas kompreneble terura. Sed terure estas ankaŭ tio kion la judoj estas devintaj travivi.

Kio kaŭzis la fuĝon de la palestinanoj?
Jen la dupolusiĝo envenas. La respondo al la demando pri kio kaŭzis la fuĝon de la palestinanoj dependas de tio en kiu “poluso” oni troviĝas.

Logika konkludo devus esti ke la milito per si mem kaŭzis ke palestinanoj fuĝis. Militoj normale kaŭzas ke homoj rifuĝas. Iuj tamen emas rezonadi ke la palestinanoj estis forpelitaj por “fari Israelon juda”. La opinioj estas tre malsimilaj. Sed kio estas la vero? Veras ke la judoj forpelis parton de la palestinanoj, sed ĉu ili faris tion por “fari Israelon juda” aŭ ĉu ili faris tion pro aliaj kaŭzoj?

Grave estas konsideri ke por Israelo ne troviĝis la eblo malvenki la militon en 1948. Por pli bone kompreni la aferon oni povas ekz. kompari kun mia lando Finnlando. Se Finnlando estus malvenkinta la militojn kun Rusio tio estus kompreneble efikinta malbonege al Finnlando kaj ties popolo. Sed la malvenko plej verŝajne ne estus elmetinta la finnan popolon en rektan vivdanĝeron. Rusio estus stariginta armeejojn en Finnlandon kaj estus perforte transmoviĝinta finnojn en aliajn lokojn de Rusio. Do gravaj aferoj estus okazintaj, sed la tuta loĝantaro en Finnlando ne estus trovinta sin en rekta vivdanĝero.

Kun sufiĉa certeco oni povas diri ke la samo ne koncernis Israelon kaj la judan popolon en la milito en 1948. Ebla malvenko de tiu milito estus signifinta katastrofegon por la juda popolo. La milito sufiĉe certe estus finiĝinta en grandskala buĉado de la mezorienta judaro, ĉar Mohammad Amin-al-Husayni, kiu ludis ĉefrolon koncerne la tiaman “naciismon” de la palestinanoj, kunlaboris kun Adolf Hitler. Troviĝis plano por ankaŭ solvi la “judan problemon” en Mezoriento.

Havante tiujn ĉi informojn enkape, devus esti memkompreneble ke la milito en 1948 estis grandega danĝero kaj minaco por la mezorienta judaro. En tia situacio la judoj ne havis aliajn eblojn ol forpeli parton de la tumultema arabaro.

Konsiderende estas ankaŭ ke la plejparto de la palestinanoj ne lasis la palestinan teritorion. Nur unu triono el ili alvenis ekster Palestino. Du trionoj el ili estis formovitaj de unu parto de Palestino al alia kaj ne for de sia lando.

La kaŭzo de la fuĝo de la palestinanoj estas unu afero konsiderenda kiam oni volas klarigi kiel Israelo kaj la judoj traktas la palestinanojn. Fakto estas ke la milito mem kaŭzis la fuĝon kaj ke Israelo devis forpeli parton de la palestinanoj pro sekureco. Tamen troviĝas tiuj kiuj volas distordi la faktojn. Troviĝas tiuj kiuj asertas ke troviĝis israela plano forpeli la palestinanojn. Tia plano tamen ne troviĝis. La aserto ke Israelo estus forpelinta parton de la palestinanoj por “fari Israelon juda” ankaŭ ne veras. Israelo ja havas rimarkindan araban loĝantaron hodiaŭ.

Pliaj informoj pri tiuj aferoj troviĝas en la antaŭaj artikoloj “Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49” kaj “La sekurecaj konsideroj de Israelo”.

Israelo kaj Cisjordanio
Alia konsiderendaĵo kiam oni tuŝas la aferon kiel Israelo traktas la palestinanojn, estas tiu pri kiel Israelo rilatas al palestinanoj en Cisjordanio. Koncerne tion troviĝas multe da konfuzo.

Historia fakto estas ke judoj loĝis en la teritorio, kiun oni hodiaŭ vaste nomas Cisjordanion, dum la tuta historio, escepte de inter 1948 kaj 1967. (Pri tio troviĝas pliaj informoj en antaŭa artikolo “Israelo kaj ties kolonioj en Cisjordanio”.)

Kiel mi jam skribis la malamo kontraŭ la judoj de la araba flanko estas multe pli granda ol la malamo kontraŭ la araboj de la juda flanko. Ankaŭ la emo al distordado de historiaj faktoj kaj emo al inventado kaj diskonigado de malveraĵoj kaj mitoj estas multe pli granda en la araba flanko ol en la israela.

La araba mondo klopodis ekstermi Israelon tri fojojn permilite: 1948, 1967 kaj 1973. Sed ili malsukcesis. Tiel granda estas la malamo. Hodiaŭ ili militas per aliaj rimedoj, nome diskonigante malveraĵojn. Se troviĝas malveraĵoj kaj klopodoj distordi historiajn faktojn koncerne la palestinajn rifuĝintojn, troviĝas multe pli da malveraĵoj pri kiel Israelo rilatas al la palestinanoj en Cisjordanio. La mitoj kaj malveraĵoj abundas kaj la diskonigado kaj dissemado de ili bone sukcesis. Tio tiel bone sukcesis ke eĉ la monda amaskomunikilaro fidas je tiuj mitoj kaj malveraĵoj kaj plue diskonigas ilin. Eĉ mondaj estroj kaj politikistoj fariĝis trompatoj kaj tiel mem fariĝis trompantoj.

Tutcerte troviĝas tiuj kiuj tute kaj plene estas certaj ke Israelo persekutas la palestinanojn kaj faras ajnajn malbonaĵojn al ili. Sed se oni tiel pensas oni fariĝis trompita de la malveraĵoj kaj mensogoj.

Tiel grandskale abundas la mensogoj ke estas malfacile scii kiel komenci por klarigi la aferon. Komence oni povus klarigi ke
– judoj rajtas iel loĝi en Cisjordanio ĉar judoj loĝis en tiuj teroj dum jarmiloj
– Israelo kaj la palestinanoj devas intertrakti kaj kune interkonsenti pri la detaloj
– la israela ĉeesto en Cisjordanio okazas ĉefparte pro sekureco.

La bildo kiun ordinaraj homoj ĝenerale havas, estas ke Israelo limigas la moviĝon de la palestinanoj, detruas iliajn domojn, subpremas ilin kaj faras ajnajn malbonaĵojn al ili.

La kerna afero estas: Israelo ne senkaŭze kaj kaprice limigas la moviĝon de la palestinanoj aŭ senkaŭze kaj kaprice detruas palestinajn domojn.

La antaŭa artikolo “La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco” bone klarigas kiel en Israelo kaj la palestinaj teritorioj estis en la 70-aj kaj 80-aj jaroj. La palestinanoj povis libere moviĝi. Sed venis la terorismo kaj tial Israelo devas fari aranĝojn pro sekureco.

Israelo ne kaprice detruas domojn de palestinanoj. Ili detruas bombfarejojn kaj armilprovizejojn. Sed la araba propagando transformas tion. Estas asertate ke Israelo detruas domojn de palestinanoj kvankam en la realeco temas pri bombfarejoj kaj armilprovizejoj.

La malamo kontraŭ Israelo kaj la judoj de la araba flanko estas tiel granda ke tiaj aranĝoj fare de Israelo pro sekureco, transformiĝas al io tute alia. Tio estas la nova rimedo de la araba mondo kontraŭ Israelo. Ili ne sukcesis ekstermi Israelon per la tri militoj. Tial ili “inventis” novan rimedon: la mensogojn.

La vero estas ke Israelo ne persekutas la palestinanojn. Ili ne konscie kaj daŭre faras malbonaĵojn al ili. Ili ne kaprice detruas domojn de palestinaj familioj aŭ faras aliajn kruelaĵojn. Ili kontraŭlaboras la terorismon. Ili tial detruas bombfarejojn kaj armilprovizejojn. Pro la terorismo ili ankaŭ devas limigi la moviĝon de la palestinanoj. Israelo estas demokratio – la ununura en Mezoriento – kaj la lando tial observas la homajn rajtojn. Ili traktas la palestinanojn kiel eble plej bone, kvankam kelkfoje estas malfacile por Israelo starigi la sekurecajn aranĝojn.

La kerna problemo estas la araba terorismo kontraŭ la juda ŝtato. Se la terorismo de troviĝus, ankaŭ ne troviĝus limigado de la moviĝo de palestinanoj. Ankaŭ ne troviĝus detruado de domoj kie troviĝas bombfarejoj kaj armilprovizejoj.

Se oni fidas je la mensogoj ke Israelo daŭre farus malbonaĵojn al la palestinanoj, oni fariĝis trompita de araba propagando. Bedaŭrinde tiuj mensogoj englitis en niajn tagĉambrojn per gazetoj kaj televido kiuj estas parte infektitaj de tiaj mensogoj.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La israela armeo inventis robotan serpenton

25 Novembro 2010

Spektu tiun ĉi filmeton kiu montras robotan serpenton inventitan de la israela armeo. La kapo de la serpento estas provizita per kamerao kaj mikrofono. La serpento povas facile eniri kavojn, tunelojn kaj konstruaĵojn.

Pliaj informoj en la franca: L’armée israélienne invente un robot-serpent qui se reproduit !

La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco

22 Novembro 2010

Multaj araboj kaj judoj en tiu ĉi parto de la mondo vere sentas la foreston de la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la mezorienta pacprocezo – antaŭ Jaser Arafat kaj OLP (la Organizaĵo por Liberigo de Palestino) estis alvenigitaj al Cisjordanio kaj la Gaza-strio post la subskribo de la Oslo-interkonsento.

Estas tempo ekkrii ke tiu pacprocezo ne estis nenio ol katastrofo por ambaŭ popoloj.

Ĉu iu iam rimarkis ke pli judoj kaj araboj mortis post la subskribo de la Oslo-interkonsento ol dum la periodo inter 1967 kaj 1993?

Tiu pacprocezo, korekte nomita de kelkaj kiel “militprocezo”, fiaskis: venis tempo provi ion alian.

Realan pacon inter palestinanoj kaj judoj ne povas esti atingita, almenaŭ ne en la antaŭvidata estonteco. La fendego inter la du flankoj daŭras esti tiel granda ol iam kaj la du flankoj entute ne fidas al unu la alia.

Anstataŭ ol paroli pri solvo de la konflikto, ni devus ekpraktiki konflikttraktadon, kun bonvolaj agoj de ambaŭ partoj.

Israelo, ezemple, povus malstriktigi la sekureclimigojn, ĉesigi la ekspansion de la kolonioj en Cisjordanio kaj helpi plibonigi la vivkondiĉojn de la palestinanoj.

La palestinanoj, siaparte, povus ĉesigi ĉiujn formojn de perforto kaj instigado kontraŭ Israelo kaj enfokusigi konstrui taŭgajn registarajn instituciojn kaj fortikan infrastrukturon por la estonta palestina ŝtato.

Konflikttraktado signifas teni la konflikton je malalta flamo kun la espero ke tio havus moderigan efikon al kaj judoj kaj palestinanoj.

En la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la pacprocezo en la Mezoriento, kiu ajn loĝanta en Cisjordanio kaj la Gaza-strio povis vekiĝi en la mateno, enaŭtiĝi kaj veturi al kiu ajn loko ene de Israelo.

Oni ne estis aŭdintaj pri sinmortigaj aŭ aŭtaj bombadoj.

Eĉ ne unu raketo aŭ misilo estis pafita el Cisjordanio aŭ la Gaza-strio en Israelon.

Proksimume 200 000 palestinanoj kutimis labori ĉiutage en Israelo.

Ne troviĝis iu sekureca barilo aŭ muro en Cisjordanio.

Ne troviĝis armitaj militistaroj kiel la Al-Aksa brigadoj de martiroj de Fatah kaj bataliono Al-Kuds de islama ĝihado ĉirkaŭvagantaj sur la stratoj de la palestinaj komunumoj.

Palestinaj vilaĝanoj havis liberan akiron al siaj teroj kaj bienoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio.

Miloj da palestinaj komercistoj de Cisjordanio kaj la Gaza-strio kutimis konverĝi en Tel-Aviv kaj aliaj israelaj urboj preskaŭ ĉiun tagon por komerci. Miloj da palestinaj familioj estis vidataj ĝui sian restadon en israelaj plaĝoj, publikaj parkoj kaj restoracioj.

Ne troviĝis konstantaj israelaj armeaj kontrolejoj inter Cisjordanio kaj la Gaza-strio de unu flanko kaj Israelo de la alia flanko. Kontrolejoj estis starigitaj nur kiam sekureco konsideris tion necesa.

Troviĝis unu registaro kaj unu policistaro en Cisjordanio kaj la Gaza-strio kaj la palestinanoj sciis kun kiuj ili havis aferon kaj havis klaran adreson. La palestinanoj ne devis zorgi pri dekoj da sekurecaj taĉmentoj kiuj estis kreitaj de OLP post la subskribo de la Oslo-interkonsento.

Miloj da israelaj judoj amasiĝis en palestinaj urboj kaj vilaĝoj, precipe dum semajnfinoj, por aĉeti relative malmultekostajn legomojn kaj fruktojn kaj ĝui surloke preparitan kebabon kaj kikerkaĉon (humuson). Israelaj judoj kutimis ripari siajn aŭtojn en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Ili kutimis viziti siajn dentistojn en Qalqilya, Bet-Leĥem kaj Jenin.

La palestinanoj ne bezonis iun specialan permeson por eniri Israelon.

Jerusalemo estis malfermita por ĉiuj palestinanoj kaj OLP eĉ havis multajn oficejojn en la urbo.

Palestinanoj eblis translokiĝi en Israelon kaj eĉ ricevi israelan civitanecon se ili geedziĝis kun israela civitano.

Ni atingis punkton kie multaj judoj kaj araboj diras, iom sarkasme, ke ili sentas la foreston de la bonaj malnovaj tagoj antaŭ la paco.

Tradukita el la angla: The Good Old Days Before Peace

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”

18 Novembro 2010

Faktoj

En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.”

La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi atakojn kontraŭ Israelo, subteni la libanan registaron kaj konservi pacon en tumultema regiono kiu estis superregata de terororganizaĵoj kaj kvazaŭmilitistaj taĉmentoj kiel OLP (Organizo por Liberigo de Palestino), la Armeo de Suda Libano kaj Hizbulaho. Dum la pli granda parto de ĝia historio UNIFIL aŭ fiaskis preventi konfliktojn aŭ silente apudstaris kiam teroristoj starigis armilejojn kiuj ebligis ilin komenci aŭ rekomenci intensajn atakojn kontraŭ Israelo. Sub la ”gardanta” okulo de UNIFIL suda Libano funkciis kiel preparejo por teroratakoj kontraŭ Israelo, kiuj kaŭzis du militojn kiuj povis esti malhelpitaj se la pacgardistoj estus farintaj sian laboron.

Post la milito en 2006, provokita de atakoj fare de Hizbulaho kontraŭ Israelo kaj la forkapto de tri el siaj soldatoj, la fiasko de UNIFIL evidentiĝis al ĉiuj. Prefere ol forlasi la ideon pri sendenta internacia taĉmento por konservi la pacon UN tamen decidis dungi similan taĉmenton kun iom pligrandigita tasko. Pase la rezolucio 1701 de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, UN postulis pli grandan UNIFIL-taĉmenton ĝis 15 000 trupoj. Denove unu fojon oni promesis al Israelo ke ĝia sekureco estus plibonigita. Usonaj oficistoj diris ke Libano bezonus “fortikan” taĉmenton preventi Hizbulahon reestabli sin proksime al la bordoj de Israelo kaj preventi la teroristojn esti rearmitaj fare de Sirio kaj Irano. UN ankaŭ recertigis sian insiston ke Hizbulaho estu malarmita kaj ke la nura taĉmento kun armiloj estu la oficiala Libana Armeo.

Kvar jarojn poste estas denove evidente ke UNIFIL ne nur estas fiaskanta en sia tasko, ĝi povas esti faranta ekzakte la kontraŭon de pacgardado eblante Hizbulahon fariĝi eĉ pli granda minaco al la stabileco de Libano kaj al Israelo ol ĝi estis antaŭ 2006. Fakte hodiaŭ Hizbulaho estas pli bone armita ol iam antaŭe. En oktobro 2009 la israela sekureca servo taksis ke Hizbulaho enmagazenigis inter 40 000 kaj 80 000 raketojn kaj misilojn por uzado kontraŭ Israelo. En aprilo 2010 la usona ministro pri defendo Robert Gates asertis ke “Sirio kaj Irano provizas Hizbulahon per tiel multaj raketoj ke ili estas ĉe la punkto ke ili havas pli da misiloj ol la plejparto de la registaroj en la mondo”. UNIFIL operaciis tiel malkapable ke la situacio en suda Libano estas pli danĝera kaj eksplodema ol ĝi iam estis. Sub ĝia gardado Hizbulaho kreskis de malgranda kaj difektita terororganizaĵo en militistan taĉmenton kiu asistigis la libanan registaron kaj estas kreskanta minaco kontraŭ Israelo.

UNIFIL pruvis sin mem tiel tragike malkapabla ke ĝi estas nepova gardi eĉ la civilan loĝantaron. La 3-an de julio 2010 franca patrolo de UNIFIL-pacgardistoj estis malarmitaj de lokaj vilaĝanoj armitaj per nuraj ŝtonoj, bastonoj kaj ovoj. Tio evidente ne estas neordinara okazaĵo en Libano. Se pacgarda taĉmento de UN ne povas sin defendi kontraŭ aro da lokaj vilaĝanoj portantaj nenion pli fortikan ol bastonojn kaj ŝtonojn, kiel ni povas atendi ke ĝi venku kontraŭ la plej bone armita terororganizaĵo en la mondo?

Tradukita el la angla: Myth: “UNIFIL has kept the peace in southern Lebanon”

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Faktoj

En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj admonis Israelon fortiriĝi el libana teritorio kaj la kreadon de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.”

La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi atakojn kontraŭ Israelo, subteni la libanan registaron kaj konservi pacon en tumultema regiono kiu estis superregata de terororganizaĵoj kaj kvazaŭmilitistaj taĉmentoj kiel OLP (Organizo por Liberigo de Palestino), la Armeo de Suda Libano kaj Hizbulaho. Dum la pli granda parto de ĝia historio UNIFIL aŭ fiaskis preventi konfliktojn aŭ silente apudstaris kiam teroristoj starigis armilejojn kiuj ebligis ilin komenci aŭ rekomenci intensajn atakojn kontraŭ Israelo. Sub la ”gardanta” okulo de UNIFIL suda Libano funkciis kiel preparejo por teroratakoj kontraŭ Israelo, kiuj kaŭzis du militojn kiuj povis esti eviteblaj se la pacgardistoj estus farintaj sian laboron.

Post la milito en 2006, provokita de atakoj fare de Hizbulaho kontraŭ Israelo kaj la forkapto de tri el siaj soldatoj, la fiasko de UNIFIL evidentiĝis al ĉiuj. Prefere ol forlasi la ideon pri sendenta internacia taĉmento por konservi la pacon UN tamen decidis dungi similan taĉmenton kun iom pligrandigita tasko. Pase la rezolucio 1701 de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, la UN postulis pli grandan UNIFIL-taĉmenton ĝis 15 000 trupoj. Denove unu fojon oni promesis al Israelo ke ĝia sekureco estus plibonigita. Usonaj oficistoj diris ke Libano bezonus “fortikan” taĉmenton preventi Hizbulahon reestabli sin proksime al la bordoj de Israelo kaj preventi la teroristojn esti rearmitaj fare de Sirio kaj Irano. La UN ankaŭ recertigis sian insiston ke Hizbulaho estu malarmita kaj ke la nura taĉmento kun armiloj estu la oficiala Libana Armeo. 

Kvar jaroj poste estas denove evidente ke UNIFIL ne nur estas fiaskanta en sia tasko, ĝi povas esti faranta ekzakte la kontraŭon de pacgardado eblante Hizbulahon fariĝi eĉ pli granda minaco al la stabileco de Libano kaj al Israelo ol ĝi estis antaŭ 2006. Fakte hodiaŭ Hizbulaho estas pli bone armita ol iam antaŭe. En oktobro 2009,la israela sekureca servo taksis ke Hizbulaho enmagazenigis inter 40 000 kaj 80 000 raketojn kaj misilojn por uzado kontraŭ Israelo. En aprilo 2010 usona ministro pri defendo Robert Gates asertis ke “Sirio kaj Irano provizas Hizbulahon per tiel multaj raketoj ke ili estas ĉe la punkto ke ili havas pli da misiloj ol la plejparto de la registaroj en la mondo”. UNIFIL operaciis tiel malkapable ke la situacio en suda Libano estas pli danĝera kaj eksplodema ol ĝi iam estis. Sub ĝia gardo Hizbulaho kreskis de malgranda kaj difektita terororganizaĵo en militistan taĉmenton kiu asistigis la libanan registaron kaj estas kreskanta minaco kontraŭ Israelo.

UNIFIL pruvis sin mem tiel tragike malkapabla ke ĝi estas nepova gardi eĉ la civilan loĝantaron. La 3-an de julio 2010 franca patrolo de UNIFIL-pacgardistoj estis malarmitaj de lokaj vilaĝanoj armitaj per nuraj ŝtonoj, bastonoj kaj ovoj. Tio evidente ne estas neordinara okazaĵo en Libano. Se pacgarda taĉmento de UN ne povas sin defendi kontraŭ aro da lokaj vilaĝanoj portantaj nenion pli fortikan ol bastonojn kaj ŝtonojn, kiel ni povas atendi ke ĝi venku kontraŭ la plej bone armita terororganizaĵo en la mondo?

Tradukita el la angla: Myth: “UNIFIL has kept the peace in southern Lebanon”
http://www.jewishvirtuallibrary.org/jsource/myths2/exclusives.html#a131

Pli bona ol Eŭropo pri malplimultoj

12 Novembro 2010

La 25-an de novembro Amnon Rubinstein, kiu estas raportisto en la israela gazeto Haaretz, havis komentartikolon en sia gazeto. La artikolo baziĝas sur informoj de The Economist de la 22-a de novembro. Li prilaboris la materialon kun konsidero al Israelo.

”Nedemokratia”

Se ni komparas judojn kaj arabojn en Israelo (la israelajn arabojn kiuj estas israelaj civitanoj, kontraŭe al la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio), la araboj estas malfavorataj en multaj statistikoj. Unu estas tiu pri edukado. Ekzemple montriĝas ke trioble pli granda kvanto da judoj studas en universitatoj kaj altlernejoj kompare kun araboj.

La oficialaj statistikoj en Israelo montras tiajn nombrojn ĉar tie la loĝantoj estas registritaj surbaze de religio. Krome la araboj havas sian propran lernejsistemon. Tiel estas facile teni la nombrojn en ordo. La intelekta maldekstra flanko en Israelo kaj ties parenca animo en eŭropaj landoj, utiligas tiujn ĉi nombrojn kiel pruvon ke Israelo ne estas bona demokratio. Oni diras ke temas pri diskriminacio surbaze de etneco kaj religio, kio aparte montriĝas en la statistiko pri edukado.

Francio

En Francio 25 % de la ĝenerala, en Francio naskiĝinta loĝantaro, studas je universitata nivelo. Sed nur 4 % de la infanoj de enmigrintoj studas je tia nivelo. Tio donas proporcion je pli ol 6 al 1. Do la diferenco estas duoble tiel granda kiel en Israelo.

Proksimume duono de la enmigrintoj en Francio estas muzulmanoj. Oni apenaŭ divenas tre malĝuste kiam oni supozas ke la muzulmanoj estas sub la meznombro de 4 % kaj ke la aliaj enmigrintoj estas super tio. (Komparu la ĉi-subajn nombrojn el Britio.) Do la diferenco estas pli ol duoble granda ol en Israelo.

Tio signifas ke Francio, kiu estu “lando por ĉiuj siaj enloĝantoj” kaj ne dispartigu la loĝantaron laŭ etneco kaj/aŭ religio, havas multe pli malbonajn nombrojn koncerne siajn muzulmanajn enloĝantojn ol Israelo havas koncerne la siajn. Tiel estas malgraŭ ke ne troviĝas ia intensa konflikto samspeca kiel tiu inter judoj kaj araboj en la Mezoriento.

Britio

Ne troviĝas tiel multe da nombroj el Britio koncerne edukadon laŭ etneco. Sed tiuj nombroj kiuj troviĝas ankaŭ montras grandajn diferencojn inter diversaj etnoj, precipe diversaj grupoj da enmigrintoj. Interese estas ke laŭ la statistikoj la gejunuloj de ĉina kaj barata originoj estas je la pinto, pli supre ol blankhaŭtaj gejunuloj. Sed gejunuloj origine de la najbarlandoj de Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo, estas multe pli malsupre.

La artikolo ja ne havas pli novajn nombrojn ol de jaro 1991, de popolnombrado en kiu oni enketadis tiujn ĉi aferojn. Ĝi montris interalie ke en Birmingham, etne tre miksita vilaĝo, 26-27 % de la gejunuloj de ĉina origino ricevis aprobon (ekzameno de lernejo kiu rajtigas al studoj en universitatoj). Nur 5 kaj 7 % de la gejunuloj origine de Pakistano kaj Bangladeŝo ricevis tion.

Kial diferenco?

Rubinstein demandas sin kial troviĝas tiel grandaj diferencoj, ekzemple inter gejunuloj de Barato kaj Pakistano, kiu ja estis unu lando ĝis 1947. Cetere estas ankaŭ granda diferenco inter kristanaj araboj kaj muzulmanaj araboj en Israelo.

La plej grava diferenco kiun oni trovas inter hejmoj kie la gejunuloj akiras altan edukadon kaj hejmoj kie ili ne tion akiras, estas la grando de la familio. Ju pli da gefratoj, des pli malaltaj atingaĵoj en la lernejo – meznombre.

Sed estus kurioze vidi solidan studaĵon kiu enketus la rolon de religio en tiu ĉi afero.

Komparo

Tio estas unu inter multaj ekzemploj ke Israelo estas komparata kun idealoj, kun la ĉielo, malsukcesas kaj estas elmetata de forta kritiko. Sed kiam Israelo estas komparata kun tiu ĉi mondo, kun aliaj landoj, la bildo fariĝas tute alia. En la plej multaj aferoj Israelo bone eltenas esti komparata kun siaj najbarlandoj, ankaŭ kun tiuj kiujn la konflikto kun Israelo ne rekte koncernas.

Kaj ne malofte Israelo ankaŭ bone kompareblas kun okcident-eŭropaj landoj. Sed tiaj komparoj estas malofte farataj. En tiu ĉi kazo estas tiel ke en Israelo la diferenco inter judoj kaj araboj malgrandiĝas, dum en pluraj eŭropaj landoj nur etaĵo montras al iu specifa egaligo.

Nur lasu nin definitivigi: Se Israelo ne estas demokratia pro mankanta simileco en edukado, tio des pli koncernas Francion kaj aliajn eŭropajn landojn.

Fonto: Artikolo de Amnon Rubinstein en Haaretz de la 25-a de novembro 2002.

Tradukita el la norvega: Bedre enn Europa på minoriteter

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kial mi blogas pri Israelo?

10 Novembro 2010

Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas.

Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio en majo ĉi-jare.

En ĉiuj tiuj tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Nu, oni rajtas kritiki kaj pridubi la agadojn de Israelo. Tio ne estas problemo tiel longe kiel oni kritikas kaj pridubas Israelon surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La problemo tamen estas ke la internacia komunumo, la mondaj estroj kaj politikistoj, ŝajnas esti pli emaj kritiki la defendajn operaciojn de Israelo ol tiujn kiuj atakas kaj minacas Israelon.

En la somero 2006 Israelo ne estis tiu kiu komencis la militon. Ĝin komencis Hizbulaho, kiu estas terororganizaĵo. Ĝi ekpafis raketojn en Israelon. Israelo devis defendi sin – kiel farus ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando estante en simila situacio.

En la vintro 2008-2009 Israelo ankaŭ ne komencis la militon. En tiu ĉi kazo Hamaso kaj pluraj aliaj terororganizaĵoj estis pafantaj milojn da raketoj kaj grenadoj en Israelon. Tio estis fakte okazanta dum multaj jaroj. Ankaŭ en tiu ĉi kazo Israelo defendis sin, kiel – denove – ĉiu ajn alia sinrespektanta demokratia lando farus estante en simila situacio.

En majo ĉi-jare ŝajnpacistoj alproksimiĝis al la bordo de la Gaza-strio. Ili intencis trapasi la maran blokadon kiun Israelo starigas. Israelo ne starigas ĝin por turmenti la palestinanojn, sed por malhelpi al la teroristoj tiel ke ili ne povas havigi armilojn. Israelo estas en milito kun Hamaso, kiu estas terororganizaĵo kaj regas la Gaza-strion.

Israelo klopodis konvinki la ŝipestrarojn stiri la ŝipojn al Aŝdod anstataŭ ol al la Gaza-strio. La ŝipestraroj prifajfis tion kaj israelaj soldatoj devis surferdekiĝi por alparoli la ŝipanojn. La “pacistoj” atendis armitaj kun tranĉiloj kaj feraj tuberoj en siaj manoj. Tiuj ĉi armiloj ne sufiĉis, sed ili prenis la pafilojn de la israelaj soldatoj por pafi al la soldatoj. Ĉiuj devus scii kiel tio finiĝis.

En tiu ĉi kazo: kiu defiis la maran blokadon? Kiu estis armita kun tranĉiloj kaj feraj tuberoj en siaj manoj? Kiu prenis la pafilojn de la israelaj soldatoj por pafi kiujn? Kiu atakis, kiu sin defendis?

En ĉiuj tiuj ĉi tri kazoj oni kritikis Israelon interalie pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto. Sed kiel farus alia lando kiu estus en simila situacio? Kiel farus lando kiu estus atakata per miloj da raketoj kaj grenadoj? Ĉu vere tiu lando senage spektus kiam raketoj pluvas sur la kapojn de infanoj, gejunuloj, virinoj, viroj kaj gemaljunuloj? Tutcerte ne.

Ĉiu ajn alia lando, estante en simila situacio, estus aganta sammaniere kiel Israelo en tiuj ĉi tri kazoj.

Kompreneble oni devas analizi kaj kritike pripensi la israelajn defendajn agojn. Tio estas tute normale en demokratiaj landoj. Tamen la kritiko kontraŭ Israelo pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto estas absurda kiam oni konsideras ke la atakantoj de Israelo ne estis sammaniere kritikataj. Absurde estas ankaŭ ke la mondo nenion diris antaŭ ol Israelo sin defendis. Kie estis la kritikaj voĉoj kiam Hizbulaho provizis sin per raketoj? Kie estis la voĉoj kiam Hamaso faris la samon?

Kiel jam dirite: oni rajtas kritiki ankaŭ Israelon tiel longe kiel oni faras tion surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. La situacio tamen fariĝas tre absurda kiam oni en tiuj ĉi tri kazoj kritikis Israelon pri uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto, konsiderante ke la atakantoj preparis sin longe antaŭ Israelo sin devis defendi. Krome la raket- kaj grenadatakoj el la Gaza-strio daŭris dum ok jaroj. Israelo estis povanta defendi sin antaŭe, sed klopodis unue solvi la situacion senmilite.

Oni ne ĝuste kaj juste traktas Israelon. Tio estas tute evidente. Post la libana milito en 2006 Hizbulaho denove provizis sin per raketoj kaj disponas hodiaŭ pri dekmiloj da ili. Kie estas la kritikaj voĉoj?

Hizbulaho ne senkaŭze sin provizas per raketoj. La organizaĵo provizas sin per raketoj por ke iun tagon pafi “simiojn kaj porkojn” (tiel ili priskribas judojn) per la raketoj. Kie estas la kritikaj voĉoj?

La tagon kiam tiuj ĉi dekmiloj da raketoj ekpluvas en norda Israelo, la lando devas sin defendi. Samkiel en 2006. Tiam Israelo estis kritikata pro uzado de misproporcia perforto kaj troigita perforto kaj plej verŝajne Israelo estos akuzita sammaniere la tagon kiam Hizbulaho denove ekpafas.

Oni ne ĝuste kaj juste traktas Israelon.

Tial mi blogas pri tiu lando.

Mi ĝis nun aperigis 39 artikolojn. Tiu ĉi artikolo estas la 40-a. Mi faris liston de ĉiuj artikoloj en la blogo de WordPress: miajpripensadoj.wordpress.com/listo-de-ciuj-artikoloj.

Por havigi ian bazan konscion pri la situacio kiu estas inter Israelo kaj ties malamikoj mi rekomendas ekz. la artikolon “Relativa trankvilo – sed ne paco”. Ĝi havas la numeron 32 en la listo.

Bonan legadon al ĉiuj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.