Archive for Oktobro, 2010

Amiko de Israelo ne malamas palestinanojn

30 Oktobro 2010

En tiu ĉi blogo mi ĝis nun ĉefparte defendis la judan popolon kaj ĝian patrujon – Israelon. Kiel ĉiuj scias la judoj estas la plej persekutata popolo en la mondo. La celo de la fondado de Israelo en jaro 1948 estis krei sekuran havenon por la juda popolo – sekuran lokon kie la juda popolo estus povonta vivi en sekureco kaj trankvilo.

Dum la jarmiloj la juda popolo estis trafata de multe da malamo. Hodiaŭ tiu ĉi malamo ĉefparte ne estas celata al la juda popolo sed al ĝia hejmlando Israelo. La ĉefparto de la malamo venas el la najbaraj landoj de Israelo.

En la mondo troviĝas multaj konfliktoj kaj oni povus blogi pri multaj el tiuj. Malgraŭ tio mi blogas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. La kaŭzo estas ke tiu ĉi konflikto daŭre estas aktuala. Troviĝas konfliktoj pri kiuj oni bedaŭrinde tute ne raportas. Raportoj pri Israelo tamen aperas tre ofte en la amaskomunikiloj.

Samkiel la juda popolo dum la historio havis multajn malamikojn, ĝia hejmlando havas hodiaŭ multajn malamikojn. Tiel malamata lando bezonas amikojn. Mi estas amiko de Israelo kaj la juda popolo. Tio tamen ne signifas ke mi estus malamiko de la palestinanoj.

Miaopinie estas malfacile – se ne tute neeble – kompreni la palestinanojn se oni ne posedas bazan komprenon pri Israelo. La rajto de Israelo ekzisti estas multfoje pridubata. En tiu ĉi blogo mi defendas la rajton de Israelo ekzisti. Tio ne signifas ke mi aŭtomate subtenas ĉion kion Israelo faras. Tamen oni memoru ke Israelo estas tre minacata lando. Tion oni pripensu antaŭ ol oni juĝas pri la agadoj de Israelo. Ĉar la lando estas tiel minacata tiu ĉi lando ankaŭ havas la rajton sin defendi – samkiel ĉiuj aliaj landoj.

Samkiel troviĝis (troviĝas) multaj malveraĵoj pri la juda popolo dum la historio, troviĝas hodiaŭ tre multe da malveraĵoj pri Israelo. Bedaŭrinde tiaj malveraĵoj estas eĉ diskonigitaj fare de la amaskomunikiloj.

Oni atentu ke la malamo kontraŭ tiu ĉi eta lando estas tiel granda ke la malamikoj de Israelo diskonigas malveraĵojn pri la lando por devojigi estrojn en aliaj landoj. Tion la malamikoj de Israelo faras por favori siajn celojn.

Israelo estas plenrajta lando. Israelo havas la rajton ekzisti. Oni ne devas subteni ĉion kion Israelo faras, sed kiam oni kritikas Israelon oni faru tion surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn.

La palestinanoj kompreneble ankaŭ suferas kaj bezonas amikan traktadon. Ilia suferado tamen ne estas kaŭzita de la agadoj de Israelo. La malamikoj de Israelo klopodas prezenti la situacion kvazaŭ la suferado de la palestinanoj estus kaŭzita de Israelo. La afero tamen ne estas tiel simpla.

Samkiel la tre malamata juda popolo dum la historio bezonis amikojn, ĝia lando Israelo bezonas amikojn hodiaŭ. Estas grave atenti ke amikoj de Israelo ne malamas palestinanojn. Oni tamen ne favoras la paciĝon se oni estas amiko de la palestinanoj kaj samtempe pridubas la ekzistorajton de Israelo aŭ nur kulpigas Israelon pro la malbonaĵoj okazantaj en Mezoriento.

Por povi esti amiko de la palestinanoj estas grave posedi ian bazan komprenon pri Israelo. Tiel eblas ke oni samtempe, estante amiko de la palestinanoj, ne malamas Israelon kaj la judan popolon kaj samtempe ne fidas al la malveraĵoj pri Israelo kaj la juda popolo kaj ankaŭ ne diskonigas tiajn malveraĵojn. Oni devas povi esti amiko de la palestinanoj sen pridubi aŭ malami Israelon kaj la judan popolon.

Oni atentu ke Israelo estis fondita pro tio ke la juda popolo estis tiel altgrade persekutata dum la historio. Tial la ekzisto de juda ŝtato estas nepra necesaĵo. La radiko de la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ne nur estas la ekzisto de Israelo, sed ke granda parto de la monda judaro ĉeestas en Mezoriento – la regiono en la mondo el kiu ili origine devenas. La araba kaj muzulmana mondo havas problemojn akcepti tion. Do la problemoj ne malaperus se Israelo kiel lando ĉesus ekzisti. Israelo ekzistas por ke la juda popolo havu sekuran havenon. La historio montris ke tio estas nepra necesaĵo. Do Israelo estas ŝirmilo por la judoj ne nur kontraŭ la malamo devenanta el la proksimo de la lando, sed ankaŭ kontraŭ la malamo devenanta el iu alia loko. Kompreneble estas tre malĝoje ke la judoj estis tiel persekutataj dum la historio kaj ke ili nun eĉ ne estas lasitaj vivi en paco kaj trankvilo en sia propra hejmlando.

Ni kune favoru la paciĝon inter Israelo kaj ties malamikoj. Ni kune malkaŝu la malveraĵojn kiuj bedaŭrinde troviĝas kaj estas diskonigitaj pri Israelo kaj la juda popolo. La situacio en Mezoriento ne estas facila, sed ni ne rezignu la esperon. Paco ĉiam eblas. La espero neniam estas perdita.

Bona komenco estas havigi bazan komprenon pri la afero: Israelo rajtas ekzisti. Israelo estas tre minacata kaj rajtas tial defendi sin laŭbezone. Oni ne devas subteni ĉion kion Israelo faras, sed kiam oni kritikas la landon oni kritiku surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Israelo multe faris por atingi pacon kun siaj malamikoj. Estas malĝuste kulpigi Israelon pro ĉiuj malbonaĵoj okazantaj en Mezoriento.

Ni favoru la paciĝon kaj tial ni ne fidu al la malveraĵoj kiuj estas dissemitaj pri Israelo kaj la juda popolo. Se oni fidas al tiaĵoj ni ja favoras la malamon kaj tiel malfavoras la paciĝon. Kompreneble estas tute pravigite esti amiko de la palestinanoj, defendi ilin kaj labori por pli bona estonteco al ili. Tamen mi tro ofte renkontis amikojn de la palestinanoj kiuj pli malpli pridubas Israelon kaj la judan popolon kaj eĉ diskonigas malveraĵojn pri Israelo kaj la judoj. Tia sinteno ne favoras la paciĝon sed malgrandigas la premison por paciĝo.

Kiel mi jam antaŭe skribis: oni devas povi esti amiko de la palestinanoj sen pridubi aŭ malami Israelon kaj la judan popolon. Tio validas ankaŭ male: oni devas povi esti amiko de Israelo sen pridubi aŭ malami la palestinanojn.

La situacio en Mezoriento ne estas facila. Tamen paciĝo inter Israelo kaj ties malamikoj tute eblas. Ni povas kune kontribui al la paciĝo per havigi bazan komprenon pri la afero kaj kontraŭlabori la malveraĵojn kaj la malamon. Tiel ni ĉiuj povas partopreni je la paciĝo!

Pacan kaj varman daŭrigon de la aŭtuno mi deziras al ĉiuj legantoj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Israelo kaj ties kolonioj en Cisjordanio

28 Oktobro 2010

La pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro ne bone progresas, kiel mi jam antaŭe skribis. La palestinanoj rifuzas intertrakti pro tio ke Israelo daŭrigas konstrui en siaj kolonioj en Cisjordanio. Oni atentu ke plej verŝajne ne temas pri fondado de tute novaj kolonioj, sed pri konstruado de unuopaj konstruaĵoj ene de jam ekzistantaj kolonioj, kiel ekz. infanejoj, lernejoj kaj loĝdomoj.

Do: ĉu la kolonioj en Cisjordanio estas malhelpaĵo al intertraktoj? Ĉu Israelo eĉ rajtas havi koloniojn en Cisjordanio?

Laŭ la decido de San Remo, artikolo 6, judoj rajtas loĝi kie ajn en la geografia Palestino (la regiono okcidente de la Jordano):

Artikolo 6.

“La administrado de Palestino, dum sekurigi ke la rajtoj kaj pozicio de aliaj loĝantaroj ne estu endanĝerigitaj, faciligu judan enmigradon sub konvenaj kondiĉoj kaj favoru, en kunlaboro kun la Juda Agentejo aludante al Artikolo 4, densan ekloĝadon de judoj sur la teroj, inklude ŝtatan teron kaj neutiligeblan teron kiu ne estas postulata por komunaj celoj.”

Tiu ĉi decido neniel ŝanĝiĝis kaj estas tial ankoraŭ tute valida.

En jaro 1947 la Unuiĝintaj Nacioj en la rezolucio 181 rekomendis dispartigon de la geografia Palestino en unu juda ŝtato kaj unu araba ŝtato. La judoj akceptis tiun ĉi rekomendon, sed la araboj ĝin rifuzis.

Tiel estas dirite en ĉapitro 3 de la rezolucio:

“Palestinaj civitanoj loĝantaj en Palestino ekster la urbo de Jerusalemo, samkiel araboj kaj judoj kiuj ne havas palestinan civitanecon, loĝantaj en Palestino ekster la urbo de Jerusalemo, fariĝu civitanoj de la ŝtato en kiu ili loĝas kaj ĝuu plenajn civilajn kaj politikajn rajtojn je la sendependiĝo. Homoj aĝantaj pli ol 18 jarojn povas elekti en unu jaro ekde la dato de agnosko de sendependiĝo en la ŝtato en kiu ili loĝas, por civitaneco en la alia ŝtato, kondiĉe ke neniu arabo loĝanta ene de la proponita araba ŝtato havu la rajton elekti civitanecon en la proponita juda ŝtato kaj neniu judo loĝanta en la proponita juda ŝtato havu la rajton elekti civitanecon en la proponita araba ŝtato. La plenumo de tiu ĉi rajto de elekto inkludu la edzinojn kaj infanojn ankoraŭ ne 18-jarajn de homoj tiel elektantaj.”

Tiu ĉi teksto montras ke se ankaŭ la araboj estus akceptintaj tiun ĉi rezolucion kaj du ŝtatoj estus tiel fonditaj, en la araba ŝtato estus troviĝinta juda malplimulto kaj en la juda ŝtato estus troviĝinta araba malplimulto. La celo do ne estis krei du etne homogenajn ŝtatojn.

La decido de San Remo kaj la rezolucio 181 montras ke judoj rajtas loĝi en Cisjordanio. Ofte estas asertata ke la judaj kolonioj en Cisjordanio estus kontraŭleĝaj, sed tio ne veras. Ne troviĝas ia ajn decido laŭ kiu estus malpermesite de judoj loĝi en Cisjordanio. Krome oni atentu ke la judaj kolonioj konsistigas nur kelkajn procentojn de la areo de Cisjordanio. Mi trovis nombrojn de 3 % ĝis 6 % depende de la maniero kalkuli.

Do la palestinanoj rifuzas intertrakti pro tio ke Israelo daŭrigas konstrui en Cisjordanio. Tio estas absurde, ĉar neniam antaŭe la palestinanoj metis antaŭkondiĉojn por intertraktoj. Neniam antaŭe la judaj kolonioj estis malhelpaĵo al intertraktoj.

Oni atentu ke interkonsento inter Israelo kaj la palestinanoj ne estas tiel urĝa afero. La nuna situacio estas sufiĉe trankvila. Tamen oni atentu ke la situacio en la Mezoriento estas tre streĉita kaj la situacio povas tial rapide maltrankviliĝi.

La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu intertraktemas kaj klare invitis la palestinan estraron al intertraktoj. Ili tamen rifuzas. Ĉar la palestina sinteno rilate al la juda ŝtato estas tre frosta, ŝajnas ke la palestina estraro procedos tiel ke ili povas kulpigi Israelon pro tio ke la intertraktoj fiaskas.

Por pligrandigi la ŝancon ke la palestina estraro alvenu al la tablo de intertraktoj, Israelo enkondukis 10 monatojn longan konstruhalton. Malgraŭ tio la palestina estraro alvenis al la tablo de intertraktoj nur kiam restis kelkaj semajnoj de la konstruhalto.

Estas grave atenti ke la judaj kolonioj ne estas malhelpaĵo al fina interkonsento inter Israelo kaj la palestinanoj. La judaj kolonioj almenaŭ ne estas malhelpaĵo al intertraktoj, ĉar eĉ la kolonioj estas intertraktendaĵo. Israelo ne estas la malhelpaĵo al paciĝo. La afero nun estas en la manoj de la palestina estraro. Se ili volas finfine konsenti pri paco kun Israelo tio tute eblas. Daŭre Israelo pacience atendas. Kiel la lando faris ekde ĝia naskiĝo.

Leginda franclingva artikolo: Benjamin Netanyahu “J’invite le président Abbas à poursuivre les pourparlers” [Benjamin Netanjahu “Mi invitas la prezidanton Abbas daŭrigi la intertraktojn”]

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Israelo – la ununura juda ŝtato

24 Oktobro 2010

La pacaj intertraktoj

16 Oktobro 2010

Malbone progresas la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu diris ke li daŭrigos la konstruhalton en Cisjordanio se la palestina estraro agnoskas Israelon kiel judan ŝtaton. Maĥmud Abbas tion rifuzis kaj diris ke la palestinanoj jam en 1993 agnoskis Israelon. Sed kial Abbas ne denove agnoskas Israelon se laŭ li la palestinanoj jam en 1993 agnoskis Israelon? Ĉu ne du najbaraj landoj devus agnoski unu la alian? Ĉu ne tio estas premiso por paca kaj varma kunvivado? Israelo ja akceptas la estigon de palestina ŝtato. Tial estus nature ke ankaŭ la palestina estraro akceptu Israelon.

Alia problemo estas la judaj kolonioj en Cisjordanio. Neniam antaŭe la palestinaj estroj rifuzis intertrakti pro daŭra juda konstruado en Cisjordanio. La fina pacinterkonsento ĉiuokaze estos tia ke Israelo retenos parton de la kolonioj en Cisjordanio. Kial do Israelo ne rajtus daŭrigi la konstruadon en kolonioj kiuj ĉiuokaze apartenus al Israelo en la estonteco?

La antaŭa ”konduto” de la palestina estraro donas al ni kaŭzojn dubi ĉu vere la palestina estraro interesiĝas pri paciĝo. Ŝajnas ke la situacio ne ŝanĝiĝis. La judaj kolonioj en Cisjordanio neniam antaŭe estis malhelpaĵo en la paca procezo. Krome la judaj kolonioj estas intertraktenda afero. Tial estas malbonege de la palestina estraro rifuzi kunsidi ĉe la tablo por intertrakti pri la paciĝo.

Finfine Israelo ĉiuokaze retenos parton de la kolonioj en Cisjordanio interŝanĝe al konformaj landpecoj donotaj al la palestinanoj. Devus esti tute nature ke Israelo retenas parton de la kolonioj en Cisjordanio – sur teroj kie judoj loĝis dum jarmiloj. Estas malfacile kompreni kial Israelo devus halti la konstruadon en tiuj kolonioj kiujn Israelo ĉiuokaze retenos.

Kiel revenigi la palestinan estraron al la intertrakta tablo? Aŭ ĉu vere ankoraŭ estas tiel ke la palestina estraro ne deziras paciĝon?

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Uzante malveron kiel veron

2 Oktobro 2010

Tiu ĉi teksto klarigas kiel la prezentado de okazaĵoj povas transformiĝi.

Ŝablono: okazaĵo > kion la judoj/Israelo faris > kiel la afero ofte estas prezentata

La judoj bezonas propran landon pro la persekutoj > La judoj aĉetas landpecojn en la regiono kie antikva Izraelo iam troviĝis > “La judoj ŝtelis la landon de la palestinanoj”, “Israelo okupadas Palestinon” (Neniam ekzistis sendependa ŝtato nomata Palestino.)

La najbaroj de Israelo atakas la landon > Palestinanoj fuĝas > “Israelo forpelis la palestinanojn kaj ŝtelis ilian landon” (Normale militoj kaŭzas rifuĝantojn.)

Teroremaj palestinanoj teroras kontraŭ Israelo > Israelo devas detrui bombfarejojn kiuj estas en ordinaraj hejmoj > “Israelo detruas palestinajn domojn”

Teroremaj palestinanoj teroras kontraŭ Israelo > Israelo devas enprizonigi ilin > “Israelo enprizonigas palestinanojn”

Teroremaj palestinanoj teroras kontraŭ Israelo > Israelo devas konstrui sekurecan barilon por protekti siajn civitanojn > “Israelo konstruis muregon”, “Israelo subpremas la palestinanojn”, “Israelo estas apartisma ŝtato”

Teroremuloj en la Gaza-strio pafas raketojn kaj grenadojn en Israelon > Israelo defendas sin kaj mortigas centojn da teroristoj > “Israelo amasbuĉas palestinanojn”, “Israelo estas tro perforta”

Troviĝas raketpafantaj teroremuloj en la Gaza-strio > Israelo starigas blokadon por ke la teroremuloj ne havigu armilojn, provizaĵoj kaj nutraĵoj estas enlasataj > “Israelo subpremas la palestinanojn”, “Israelo enprizonigas la gazaanojn en granda prizono”, “En la Gaza-strio estas homa katastrofo”, “For la blokado!” (Neniam paroloj kiel “for la teroristoj!”)

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.