Posts Tagged ‘Svensk Tidskrift’

Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

25 Julio 2010

Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift. Agrablan legadon al ĉiuj!

La judaj terorgrupoj, kiuj estis aktivaj lige kun la fondado de Israelo, fariĝis malpermesitaj kaj baldaŭ ĉesigis sian agadon. Jaser Arafat kaj aliaj estroj en la araba mondo devus esti lernantaj de la ekzemplo de Ben-Gurion.

Oni diras ke la teroristo de la unua estas la batalanto de libereco de la alia. Post la teroratako la 11-an de septembro la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ne povis interkonsenti pri kiujn organizaĵojn oni konsideru kiel teroristajn. Antaŭ ĉio muzulmanaj landoj ne volis ke organizaĵoj kiel Hamas, Islama Ĝihado aŭ Hizbulaho estu stampitaj kiel teroristaj. Sed kiel estas en la alia flanko de la Mezorienta konflikto? Sendube troviĝis judaj teroristoj. Eble la israela historio povus instrui al ni multe pri kiel oni povas bridi la terorismon.

Parto de la hodiaŭaj maldekstraj debatantoj, sed ankaŭ serioza politiksciencisto kiel Sune Persson, opinias ke juda terorismo kontribuis al la fondado de Israelo en 1948 kaj ke la araboj lernis de tiuj judaj teroristoj. Tiajn asertojn oni kutimas utiligi por pravigi aŭ defendi la uzadon de teroro en la hodiaŭa Mezoriento. Tial povas esti de certa intereso ekzameni la judajn terorgrupojn aŭ neregulajn fortojn, kiuj ekzistis antaŭ la fondado de Israelo kaj kiuj estis senarmigitaj samtempe kiam la regula armeo de Israelo spertis longan kaj sangan militon kun siaj arabaj najbaroj kaj najbarŝtatoj.

Irgun

Irgun (nomita Etzel en Israelo) estis fondita en 1937 kiel forto de defendo kaj kiel reakcio al araba terorismo kontraŭ judaj celoj en la kolonia mandato Palestino. Araba teroro jam ekzistis en la 1920-aj jaroj. En 1929 ekzemple estis 79 judoj brutale murditaj en Hebrono. La teroro fariĝis pli organizita per komenco de “intifado” en 1936. Ĝi ne finiĝis antaŭ ol 1939. La celo de Irgun estis rebati tiujn arabajn atakojn, kiam oni spertis ke la britaj aŭtoritatoj ne faris sufiĉe por defendi la judajn loĝantojn en la kolonia mandato.

Ekde majo 1939 la ĉefa celo de Irgun fariĝis la brita superregado post la publikigo de la brita Blanka Libro pri la kolonia mandato Palestino. Per tiu la juda enmigrado estis limigita dum periodo kiam la judoj de Eŭropo estis plej bezonantaj de tio, ĉar estis mortpuno esti naskita kiel judo. La enmigrado de araboj el la najbaraj landoj tamen ne estis limigita.

Irgun ne nur estis defendo- kaj terorgrupo sed ankaŭ organizis kontraŭleĝan judan enmigradon el Eŭropo. Ekde septembro 1939 ĝis januaro 1944 tamen estis armistico (militĉesigo) tenata inter la britoj kaj Irgun pro la milito kontraŭ la naziistoj.

Ekde februaro 1944 Irgun denove atakis britajn administrajn konstruaĵojn, policejojn kaj radiostaciojn. Ekde malfrua aŭtuno 1945 ĝis aŭgusto 1946 ankaŭ okazis limigita kunlaboro inter la juda ĉefa armeo Haganah, Irgun kaj la Stern-grupo, aŭ Leĥi kiel ĝi estis nomata en Israelo. Leĥi estis fondita 1940 post skismo en Irgun ĉar Leĥi konsideris ke la britoj estu kontraŭbatalataj per nereduktita forto malgraŭ la milito kontraŭ la naziistoj. Leĥi atakis britajn armeajn kaj administrajn celojn dum la tuta milito, en diferenco de Irgun.

La ĉesigo de la Stern-grupo

Laŭ taksoj britaj Leĥi konsistis kiel plej granda el 300 personoj. Ĝi estis kontraŭimperiisma terorgrupo kies ĉefa celo estis kontraŭbatali la britan aŭtoritaton en la kolonia mandato Palestino. La plej spektaklaj kaj kritikataj teroratakoj estas tri:

La murdo de la brita ministro de Mezoriento, Lord Moyne 1944 en Kairo.

La atako kontraŭ la ĉefstabejo de la brita armeo kaj la oficejo de la registaro de la kolonia mandato, ambaŭ situantaj en King David Hotel en Jerusalemo la 22-an de julio 1946 kun 90 viktimoj kiel sekvo.

La murdo de la sveda intertraktanto de UN Folke Bernadotte 1948 en Jerusalemo, pro malkontento pri lia propono de kompromiso al la jam aprobita dispartiga plano. Post tiu en ĉiuj rondoj pli poste kondamnita murdo, la Stern-grupo estis ĉesigita.

Post la aprobo de la rekomendo de UN pri dispartigo de la kolonia mandato Palestino en unu juda kaj unu araba parto en la Ĝenerala Asembleo la 29-an de novembro 1947, palestinaj-arabaj grupoj atakis judajn celojn, kio donis al Irgun kaj Leĥi kaŭzon repagi. Dum la sendependeca milito israela printempe 1948 kaj lige kun la sangaj bataloj por la vojoj inter Tel-Avivo kaj Jerusalemo la juda parto de Jerusalemo estis sieĝita de arabaj fortoj. Irgun kaj Leĥi atakis arabajn vilaĝojn kiuj faris reziston, kiel Deir Yasin la 9-an de aprilo 1948, kiam cento da vilaĝanoj estis mortigitaj (nombroj inter 119 kaj 256 mortintoj, la plejmulto ne batalantaj civiluloj, estas menciitaj). Proparolantoj de Haganah kaj Yishuv (la juda komunumo en la kolonia mandato) senrezerve distancigis sin de la teroratako kiel abomenindan. La atakon oni donas kiel ĉefa motivo al la granda palestina fuĝo el teritorioj regitaj de Israelo. La fuĝo de antaŭ ĉio la palestina supera kaj meza klasoj komenciĝis ordige jam en decembro 1947, kio kontribuis al senmoraligi la restintajn palestinajn bienulojn kaj laborulojn. Deir Yasin oni ĉiam mencias en la debato pri la kaŭzoj de la palestina fuĝo, ĉefe pro ĝia unikeco.

En tiuj tempoj estis ankaŭ multaj centoj da judaj civiluloj mortigitaj en arabaj teroratakoj, ekzemple Sheik Jarrah la 13-an de aprilo kaj Kfar Etzion la 12-an de majo 1948 kaj aliaj atakoj, sed tio ne rezultigis iun fuĝon el la lando, pro la simpla kaŭzo ke la judoj ne havis lokon al kiu fuĝi. En majo 1948 la Stern-grupo estis senarmigita kaj estis post tio parto de Haganah.

La 19-an ĝis la 22-an de junio 1948 la regula israela armeo kontraŭbatalis Irgun en la Altalena-incidento. Irgun klopodis kontrabande enporti armilojn kaj soldatojn per la ŝipo Altalena kontraŭ la klare esprimita ordono de la nova registaro de Israelo. La registaro postulis ke la armiloj kaj la soldatoj en sia tuteco estus aligitaj en Haganah, sed Irgun rifuzis. Bataloj eksplodis kun perdo de malplej 40 homaj vivoj, sed la ago montris ke la israela ŝtato estis preparita ankaŭ al perforto kontraŭ propruloj por frakasi terorfortojn por certiĝi ke nenio kaj neniuj riskus la estontecon de la ŝtato.

La 1-an de septembro 1948 la soldatoj de Irgun aliĝis en Haganah aŭ Israel Defense Forces kiel la israela armeo nomiĝas. Simbole kaj aferece vidata tiu ĉi ago estis de granda senco por la fidindeco de Israelo kaj la politika maturiĝo kiel nacio.

Menaĥem Begin – kiu fakte estis ĵetita eksterŝipen de la kapitano de Altalena, kiu volis rezigni, estis elstara membro de Irgun kaj estis publike serĉata kiel teroristo de la britoj kiam ili ankoraŭ regis.

Begin fondis la parlamentan sekvanton de Irgun, la dekstran partion Herut. Daŭris dekoj da jaroj antaŭ ol li povis pardoni la agadon de David Ben-Gurion en la Altalena-incidento. Begin estis fariĝonta ĉefministro de Israelo 30 jarojn pli poste. Paradokse ja estis li, la eksa teroristo, kiu estis faronta pacon kun la egipta prezidento Sadat kaj li redonis lige kun tiu ĉi paco ĉiun colon de la duoninsulo Sinajo kiu fariĝis okupita lige kun la agresa milito kontraŭ Israelo en junio 1967. Jicĥak Ŝamir, kiu fariĝis la estro de Likud post la eksiĝo de Begin 1983, estis unu el la estroj de Leĥi dum la 1940-aj jaroj kaj venis el ties dekstra falango.

Similaĵoj kun la hodiaŭaj terorgrupoj

Estas malfacile poste spekulativi kion la decida agado de Israelo koncerne tiujn neregulajn fortojn kaj terorgrupojn signifis. Ke tio signifis ke la kapablo de Israelo defendi sin en tutkora, disciplinita kaj fidinda maniero plifortiĝis, devas esti ekster ĉia dubo, samkiel ke tio plifaciligis en la fondado de demokratia israela ŝtato. Certe troviĝas similaĵoj al la hodiaŭaj palestinaj terorgrupoj, sed la malsimilaĵoj estas multoble pli pluraj. Irgun kaj Leĥi agis dum relative mallonga periodo – 11 respektive 8 jaroj. Ili aldirektis siajn atakojn unuavice kontraŭ la potencosimboloj de la brita superregado, ne ties civiluloj, kaj duavice ili funkciis kiel neregulaj sed efikaj defendofortoj kontraŭ arabaj atakoj al vilaĝoj kaj kibucoj. Nur triavice kaj dum pli limigita tempo (1947-48) Irgun kaj Leĥi estis plago por la civila palestina-araba loĝantaro. Sinmortigaj atakoj neniam okazis. La amplekso kaj la nombro de vunditoj kaj mortigitoj ankaŭ ne superis tion kion la araboj elmetis al la judoj en Yishuv.

La palestina prezidento Arafat ne pretas montri saman kuraĝon kiel David Ben-Gurion, la unua prezidento de Israelo; ke decide kaj unu fojon por ĉiam senarmigi ĉiujn neregulajn armitajn fortojn kaj aliajn teroristojn kaj anstataŭ dediĉi al konstruado de la nova palestina fondado de ŝtato. Arafat nek estas iu Ben-Gurion aŭ iu De Gaulle, sed ŝajnas preferi teni la “kuirpoton bolanta” antaŭ ol decide eklabori pri la propraj teroristoj, sidiĝi ĉe la tablo de intertraktado kaj subskribi definitivan pacon kun Israelo. Tia eblo ŝajnis ekzisti antaŭ unu jaro kaj iom pli. Sed politika maturiĝo kaj kuraĝo estas postulate kaj por krei fidindecon kiel pacpartnero kaj por krei fidindecon kiel ricevanto de la rimarkinda mona helpo kaj subteno kion la ekburĝonanta palestina ŝtato povus ĝui.

Se Arafat aŭ iu sekvanto kuraĝus fari tion oni povus kredi je paca evoluo en la Mezoriento estonte.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.