Nia strangega mondo

En tiuj tagoj en nia mondo lando planas defii alian landon. Defion farita de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tial similaj planoj ĝenerale kaŭzas reagojn en la mondo. Tamen en tiu ĉi kazo neniaj reagoj estiĝas. La mondo silentas. Ŝajnas ke tiu ĉi plano de defio kaŭzas neniajn ajn reagojn en la mondo. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Libano preparas sendi ŝipon kun helpaĵoj al la Gaza-strio. Ne estas malbone aŭ malpermesite transporti helpaĵojn en la Gaza-strion, sed oni ne povas transporti ilin rekte en la Gaza-strion. Kial? Ĉar tie estas mara blokado. Kial? Ĉar Israelo estas en armita konflikto kun Hamas, kiu estas terorista organizaĵo.

Libano do planas defii Israelon. Defion de lando kontraŭ alia lando oni normale konsideras malbona kaj kondamninda. Tamen en tiu ĉi kazo la mondo silentas. Kial? Verŝajne ĉar temas pri Israelo. Ne estas novaĵo ke oni pritraktas Israelon maljuste kaj alimaniere ol aliajn landojn. Tio vere ne estas novaĵo. Normale la mondo forte reagas se lando planas defii alian landon, sed en tiu ĉi kazo nenio okazas. La mondo silentas kaj Israelo estas lasita sola. Estas severa afero ke lando defias alian landon. Sed en tiu ĉi kazo oni agas kvazaŭ nenio malbona okazas.

Ehud Barak, la israela ministro de defendo, klarigis al la libana registaro ke ĝi havas la respondecon pri la ŝipoj lasantaj la libanajn havenojn, ĉar estas klare ke la ŝipoj intencas defii la maran blokadon. Ehud Barak ankaŭ avertis la libanan registaron kaj klarigis ke ĝi devas malhelpi armilojn veni sur la ŝipon, ĉar ili povus konduki al perforta kaj danĝera konfronto se la ŝipo rifuzas veni en Aŝdodon.

Se temus pri alia lando, la mondo kondamnus la planojn. Sed en tiu ĉi kazo temas pri Israelo. Libano tiel planas defii Israelon, sed nenio okazas. La mondo tute silentas. Sed atendu la tagon kiam Israelo haltigas la ŝipon. Mi vetas ke la mondo reagos tiun tagon! Oni rajtas defii kaj provoki Israelon, sed Israelo ne rajtas sin defendi… Tio estas la sama, ordinara kaj kutima ŝablono.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , , , ,

2 Respondoj to “Nia strangega mondo”

  1. karulo Says:

    Uf, komplika afero. Oni demandu ankaŭ ĉu Israelo rajtas bloki (defii) palestinanojn, ĉu ne?
    Bloki landon estas kvazaŭ implice akcepti ke temas pri milito de lando kontraŭ lando sed tio kondukas al tio ke Ĥamaso ne estas terorista grupo sed Palestino estas terorista lando…iom kafka afero.
    Ĉu la internacia komunumo akceptas ke la blokado estas laŭleĝa (mi ne scias)? se male, estas logike ke oni ne kondamnu Libanon (mi diras logike, ne juste aŭ maljuste).

    • miajpripensadoj Says:

      Jes Karulo, mi tute konsentas ke la afero estas komplika. Miaopinie la plej granda problemo estas ke la amaskomunikiloj ne mencias ĉiujn faktojn pri la konflikto. Oni ankaŭ ofte misprezentas la konflikton. Oni memoru ke Israelo ne senkaŭze blokadas la Gaza-strion. Oni memoru ke ekde jaro 2000 estis 12 000 (!!) grenadoj kaj raketoj pafataj en Israelon. Pri tio la amaskomunikiloj ne mencias sufiĉe, sed ja la tagon kiam Israelo sin defendas kontraŭ tiaj atakoj. Estas tute laŭleĝe starigi blokadon se lando estas en armita konflikto kun alia partio. En tiu kazo Israelo estas en armita konflikto kun Hamaso. Oni memoru ke la blokado NE celas la palestinanojn kiel popolo, SED Hamason! Konsiderante ke 12 000 raketoj kaj grenadoj estis pafataj en Israelon ekde jaro 2000, ĉu ne estas logike ke Israelo sin devas defendi kontraŭ tiaj atakoj? Mi ne konsentas ke la blokado igus Palestinon terorista lando. Oni memoru ke konfliktoj estas ĉie ĉefe kaŭzitaj de eta grupo da homoj. Tio ankaŭ validas ĉe la palestinanoj. Ĉiuj palestinanoj nepre ne estas teroristoj aŭ teroremaj. Mi pensas ke la plejparto de ili volas vivi en paco kaj harmonio kiel ĉiuj aliaj homoj sur nia tero. La eta grupo (=Hamaso) kaŭzas suferadon kaj en Israelo kaj inter la palestinanoj. Tiel la radiko de la suferado ne estas la Israela blokado, sed la teroro de Hamas, kiu sinsekve kaŭzas ke Israelo devas blokadi la Gaza-strion por malebligi armilerojn enflui tien.

      Bv spektu tiun ĉi hispanlingvan filmeton por kompreno kiel Israelo spertas la situacion: http://www.youtube.com/watch?v=yJMvsVUN0ZI

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: