Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?

En tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro.

Malamo
Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi pro la agadoj de tiu ĉi eta grupo. La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ne multe diferencas de tio. Ankaŭ tiu ĉi konflikto estas finfine kaŭzata de relative eta grupo da homoj.

La konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ŝajnas esti senespera. Ŝajnas ke ĝi estas malfacile solvebla. De tempo al tempo novaj tumultoj ekflamas. Homoj mortas kaj suferas.

Malamo estas unu ingredienco en ĉiuj konfliktoj kaj tiu ingredienco kompreneble ankaŭ troviĝas en la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. Por kompreni tiun ĉi konflikton, estas grave pripensi la reciprokan malamon inter judoj kaj araboj. Estas evidente ke la malamo kontraŭ la judoj de la araba flanko estas multe pli forta ol ia malamo kontraŭ la araboj de la juda flanko.

Kial devas troviĝi juda ŝtato
La judoj sufiĉe multe diferencas de aliaj popoloj en la mondo. Ili loĝis en diasporo ĉirkaŭ la mondo, sed tamen ili konservis sian kulturon, siajn tradiciojn kaj sian religion. Ili ankaŭ grandparte ne miksiĝis kun aliaj popoloj, sed konserviĝis kiel popolo. (Troviĝas ja tiuj kiuj malice asertas ke la juda popolo estus inventita, sed genetikaj esploroj montras ke ekzistas aparta juda popolo. Newsweek havas interesan anglalingvan artikolon pri tio: The DNA of Abraham’s Children.)

La judoj ankaŭ estas la plej persekutata popolo en la mondo. Konsiderante ke la judoj estis tiel grandskale persekutataj, devus esti memkompreneble ke ili devas havi propran ŝtaton. Devus ankaŭ esti memkompreneble ke tiu ĉi ŝtato troviĝu en la sama loko kie troviĝis la iama Izraelo – la historia patrujo de la juda popolo. Kiam la judoj iom post iom revenis al tiu ĉi regiono la Holokaŭsto ne estis okazinta. Post la Holokaŭsto la bezono de juda ŝtato devus esti eĉ pli memkomprenebla.

Juda ŝtato devas ekzisti por ke la judoj tie povus vivi en tuta libereco – sen timo pri eblaj persekutoj. La historio montris ke devas troviĝi juda ŝtato, ĉar kiam la judoj estis persekutataj neniu ŝtato protektis ilin sed lasis la persekutadon okazi. Oni ne kun certeco povas diri ke tio ne povus okazi denove. Ŝajnas ke la homaro malbone lernas de la historio. Montriĝis ke la juda popolo devas havi la eblon mem decidi pri sia destino. Tial la ekzisto de juda ŝtato estas nepra bezonaĵo.

Iom da historio
En 1920 en San Remo estis decidite ke en la brita mandata teritorio estu fondota ŝtato por la juda popolo. Tiu ĉi decido estis konfirmita du jarojn poste en la Ligo de Nacioj. Kaj judoj daŭre revenis al la teritorio kie iam troviĝis ilia historia patrujo. La teritorio ne estis malplena de loĝantoj, sed la teritorio ankaŭ ne estis plenplena de loĝantoj. Ĝi estis sufiĉe maldense enloĝata.

La enmigrado de araboj neniel estis limigita. Araboj enmigris pro la pli bonaj vivkondiĉoj kiuj estiĝis pro la judoj, sed estiĝis ankaŭ gravaj problemoj pro la araba tumultemo.

Grave estas atenti ke la juda reveno al ilia historia patrujo ne egalas al imperiismo. Imperiistoj konkeris terojn perforte, forpuŝis la tiean loĝantaron kaj ekspluatis la naturriĉaĵojn. La judoj ne tiel faris, sed ili aĉetis terpecojn.

En 1947 UN proponis dispartigon de la teritorio en unu juda kaj unu araba ŝtato. La judoj tion akceptis, sed la araboj tion ne akceptis. La judoj deklaris sin sendependaj kaj tiel estiĝis la juda ŝtato Israelo. Israelo deklarinte sin sendependa la najbarlandoj ekmilitis. Israelo transvivis la militon. La milito ankaŭ kaŭzis ke 700 000 palestinanoj rifuĝis.

Dupolusiĝo
Koncerne la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj troviĝas ia dupolusiĝo. Tio estas ke iuj simpatias por Israelo kaj iuj simpatias por la palestinanoj. La unua flanko asertas ke la alia malpravas kaj male kaj la opinioj pri la historio povas esti tre foraj de unu la alia. Koncerne tion oni devas konsideri, samkiel pri la malamo de la araba flanko kontraŭ la judoj kaj male, ke la emo al distordado de historiaj faktoj kaj emo al inventado kaj diskonigado de malveraĵoj kaj mitoj estas multe pli granda en la araba flanko ol en la israela.

Tiu ĉi fenomeno bone montriĝas koncerne la palestinajn rifuĝintojn. Ĉiuj militoj kaj okazaĵoj dum militoj estas teruraj. Ankaŭ la fuĝo de la palestinanoj estas kompreneble terura. Sed terure estas ankaŭ tio kion la judoj estas devintaj travivi.

Kio kaŭzis la fuĝon de la palestinanoj?
Jen la dupolusiĝo envenas. La respondo al la demando pri kio kaŭzis la fuĝon de la palestinanoj dependas de tio en kiu “poluso” oni troviĝas.

Logika konkludo devus esti ke la milito per si mem kaŭzis ke palestinanoj fuĝis. Militoj normale kaŭzas ke homoj rifuĝas. Iuj tamen emas rezonadi ke la palestinanoj estis forpelitaj por “fari Israelon juda”. La opinioj estas tre malsimilaj. Sed kio estas la vero? Veras ke la judoj forpelis parton de la palestinanoj, sed ĉu ili faris tion por “fari Israelon juda” aŭ ĉu ili faris tion pro aliaj kaŭzoj?

Grave estas konsideri ke por Israelo ne troviĝis la eblo malvenki la militon en 1948. Por pli bone kompreni la aferon oni povas ekz. kompari kun mia lando Finnlando. Se Finnlando estus malvenkinta la militojn kun Rusio tio estus kompreneble efikinta malbonege al Finnlando kaj ties popolo. Sed la malvenko plej verŝajne ne estus elmetinta la finnan popolon en rektan vivdanĝeron. Rusio estus stariginta armeejojn en Finnlandon kaj estus perforte transmoviĝinta finnojn en aliajn lokojn de Rusio. Do gravaj aferoj estus okazintaj, sed la tuta loĝantaro en Finnlando ne estus trovinta sin en rekta vivdanĝero.

Kun sufiĉa certeco oni povas diri ke la samo ne koncernis Israelon kaj la judan popolon en la milito en 1948. Ebla malvenko de tiu milito estus signifinta katastrofegon por la juda popolo. La milito sufiĉe certe estus finiĝinta en grandskala buĉado de la mezorienta judaro, ĉar Mohammad Amin-al-Husayni, kiu ludis ĉefrolon koncerne la tiaman “naciismon” de la palestinanoj, kunlaboris kun Adolf Hitler. Troviĝis plano por ankaŭ solvi la “judan problemon” en Mezoriento.

Havante tiujn ĉi informojn enkape, devus esti memkompreneble ke la milito en 1948 estis grandega danĝero kaj minaco por la mezorienta judaro. En tia situacio la judoj ne havis aliajn eblojn ol forpeli parton de la tumultema arabaro.

Konsiderende estas ankaŭ ke la plejparto de la palestinanoj ne lasis la palestinan teritorion. Nur unu triono el ili alvenis ekster Palestino. Du trionoj el ili estis formovitaj de unu parto de Palestino al alia kaj ne for de sia lando.

La kaŭzo de la fuĝo de la palestinanoj estas unu afero konsiderenda kiam oni volas klarigi kiel Israelo kaj la judoj traktas la palestinanojn. Fakto estas ke la milito mem kaŭzis la fuĝon kaj ke Israelo devis forpeli parton de la palestinanoj pro sekureco. Tamen troviĝas tiuj kiuj volas distordi la faktojn. Troviĝas tiuj kiuj asertas ke troviĝis israela plano forpeli la palestinanojn. Tia plano tamen ne troviĝis. La aserto ke Israelo estus forpelinta parton de la palestinanoj por “fari Israelon juda” ankaŭ ne veras. Israelo ja havas rimarkindan araban loĝantaron hodiaŭ.

Pliaj informoj pri tiuj aferoj troviĝas en la antaŭaj artikoloj “Benny Morris korektas tiujn kiuj citas lin pri la milito 1947-49” kaj “La sekurecaj konsideroj de Israelo”.

Israelo kaj Cisjordanio
Alia konsiderendaĵo kiam oni tuŝas la aferon kiel Israelo traktas la palestinanojn, estas tiu pri kiel Israelo rilatas al palestinanoj en Cisjordanio. Koncerne tion troviĝas multe da konfuzo.

Historia fakto estas ke judoj loĝis en la teritorio, kiun oni hodiaŭ vaste nomas Cisjordanion, dum la tuta historio, escepte de inter 1948 kaj 1967. (Pri tio troviĝas pliaj informoj en antaŭa artikolo “Israelo kaj ties kolonioj en Cisjordanio”.)

Kiel mi jam skribis la malamo kontraŭ la judoj de la araba flanko estas multe pli granda ol la malamo kontraŭ la araboj de la juda flanko. Ankaŭ la emo al distordado de historiaj faktoj kaj emo al inventado kaj diskonigado de malveraĵoj kaj mitoj estas multe pli granda en la araba flanko ol en la israela.

La araba mondo klopodis ekstermi Israelon tri fojojn permilite: 1948, 1967 kaj 1973. Sed ili malsukcesis. Tiel granda estas la malamo. Hodiaŭ ili militas per aliaj rimedoj, nome diskonigante malveraĵojn. Se troviĝas malveraĵoj kaj klopodoj distordi historiajn faktojn koncerne la palestinajn rifuĝintojn, troviĝas multe pli da malveraĵoj pri kiel Israelo rilatas al la palestinanoj en Cisjordanio. La mitoj kaj malveraĵoj abundas kaj la diskonigado kaj dissemado de ili bone sukcesis. Tio tiel bone sukcesis ke eĉ la monda amaskomunikilaro fidas je tiuj mitoj kaj malveraĵoj kaj plue diskonigas ilin. Eĉ mondaj estroj kaj politikistoj fariĝis trompatoj kaj tiel mem fariĝis trompantoj.

Tutcerte troviĝas tiuj kiuj tute kaj plene estas certaj ke Israelo persekutas la palestinanojn kaj faras ajnajn malbonaĵojn al ili. Sed se oni tiel pensas oni fariĝis trompita de la malveraĵoj kaj mensogoj.

Tiel grandskale abundas la mensogoj ke estas malfacile scii kiel komenci por klarigi la aferon. Komence oni povus klarigi ke
– judoj rajtas iel loĝi en Cisjordanio ĉar judoj loĝis en tiuj teroj dum jarmiloj
– Israelo kaj la palestinanoj devas intertrakti kaj kune interkonsenti pri la detaloj
– la israela ĉeesto en Cisjordanio okazas ĉefparte pro sekureco.

La bildo kiun ordinaraj homoj ĝenerale havas, estas ke Israelo limigas la moviĝon de la palestinanoj, detruas iliajn domojn, subpremas ilin kaj faras ajnajn malbonaĵojn al ili.

La kerna afero estas: Israelo ne senkaŭze kaj kaprice limigas la moviĝon de la palestinanoj aŭ senkaŭze kaj kaprice detruas palestinajn domojn.

La antaŭa artikolo “La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco” bone klarigas kiel en Israelo kaj la palestinaj teritorioj estis en la 70-aj kaj 80-aj jaroj. La palestinanoj povis libere moviĝi. Sed venis la terorismo kaj tial Israelo devas fari aranĝojn pro sekureco.

Israelo ne kaprice detruas domojn de palestinanoj. Ili detruas bombfarejojn kaj armilprovizejojn. Sed la araba propagando transformas tion. Estas asertate ke Israelo detruas domojn de palestinanoj kvankam en la realeco temas pri bombfarejoj kaj armilprovizejoj.

La malamo kontraŭ Israelo kaj la judoj de la araba flanko estas tiel granda ke tiaj aranĝoj fare de Israelo pro sekureco, transformiĝas al io tute alia. Tio estas la nova rimedo de la araba mondo kontraŭ Israelo. Ili ne sukcesis ekstermi Israelon per la tri militoj. Tial ili “inventis” novan rimedon: la mensogojn.

La vero estas ke Israelo ne persekutas la palestinanojn. Ili ne konscie kaj daŭre faras malbonaĵojn al ili. Ili ne kaprice detruas domojn de palestinaj familioj aŭ faras aliajn kruelaĵojn. Ili kontraŭlaboras la terorismon. Ili tial detruas bombfarejojn kaj armilprovizejojn. Pro la terorismo ili ankaŭ devas limigi la moviĝon de la palestinanoj. Israelo estas demokratio – la ununura en Mezoriento – kaj la lando tial observas la homajn rajtojn. Ili traktas la palestinanojn kiel eble plej bone, kvankam kelkfoje estas malfacile por Israelo starigi la sekurecajn aranĝojn.

La kerna problemo estas la araba terorismo kontraŭ la juda ŝtato. Se la terorismo de troviĝus, ankaŭ ne troviĝus limigado de la moviĝo de palestinanoj. Ankaŭ ne troviĝus detruado de domoj kie troviĝas bombfarejoj kaj armilprovizejoj.

Se oni fidas je la mensogoj ke Israelo daŭre farus malbonaĵojn al la palestinanoj, oni fariĝis trompita de araba propagando. Bedaŭrinde tiuj mensogoj englitis en niajn tagĉambrojn per gazetoj kaj televido kiuj estas parte infektitaj de tiaj mensogoj.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.