Bolas la araba mondo

En pluraj arabaj landoj okazis ribeloj kaj el Libio estas raportate ke taĉmentoj buĉadas homojn sur stratoj kaj placoj. Nun klare montriĝas la teruraĵoj de la totalismaj ŝtatoj. En tiuj ĉi landoj oni ne observas la homajn rajtojn kaj ne estas libere. Ne estas parollibereco kaj aliaj liberecoj kaj la homoj en tiuj landoj frontis subpremadon dum longa tempo.

Sed en unu lando en Mezoriento estas tiuj liberecoj. En unu lando oni povas libere sin esprimi sen endanĝeriĝi. Tiu lando estas Israelo.

Nun montriĝas la vero pri la kruelaj totalismaj ŝtatoj en la araba mondo. Sed la malbonaĵoj estis dum longa tempo. Sed kie estis la protestoj? Kie estis la kritikado?

Sed oni ja kritikas Israelon – la ununuran, kvankam ne perfektan demokration en Mezoriento. La duecaj normoj manifestiĝas. Post la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-strio oni postulis ke Israelo jesu al internacia enketado. Ĉu oni postulos la samon de Libio aŭ ĉu oni postulas enketadon nur koncerne la ununuran mezorientan demokration?

Finfine kelkaj vortoj pri la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestinanoj. La palestina estraro daŭre rifuzas sidiĝi je la sama tablo kun la israela estraro. Ĉu ne homoj vidas kiel absurde tio estas? Ĉu ne homoj vidas kiel bizara la situacio estas? Kiel oni povas pensi ke la tuto povus evolui ĝis palestina ŝtato kiu estus flanke de Israelo kiam la situacio nun estas tiel malbona? Ĉu ne homoj volas vidi la aferon kiel ĝi estas kaj paroli libere pri ĝi? Kvankam oni ne konsentas, oni ja tamen devus povi sidi ĉe la sama tablo por iom interparoli, ĉu ne? Precipe kiam oni estas najbaroj kaj devas vivi flanke de unu la alia.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Unu Respondo to “Bolas la araba mondo”

  1. Sennuba Says:

    La ja Hebreoj necesas intertrakti kun la araboj por la motivo de paco, sed nepre ne cedi ilian heredaĵon, nome la landon promesita al Abraham, Jicak, kaj Jakob. Oni ne devus esperi ke transdoni landon kondukas al paco kaj akordo ĉe la diskut-tablo.

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.