Amiko de Israelo ne malamas palestinanojn

En tiu ĉi blogo mi ĝis nun ĉefparte defendis la judan popolon kaj ĝian patrujon – Israelon. Kiel ĉiuj scias la judoj estas la plej persekutata popolo en la mondo. La celo de la fondado de Israelo en jaro 1948 estis krei sekuran havenon por la juda popolo – sekuran lokon kie la juda popolo estus povonta vivi en sekureco kaj trankvilo.

Dum la jarmiloj la juda popolo estis trafata de multe da malamo. Hodiaŭ tiu ĉi malamo ĉefparte ne estas celata al la juda popolo sed al ĝia hejmlando Israelo. La ĉefparto de la malamo venas el la najbaraj landoj de Israelo.

En la mondo troviĝas multaj konfliktoj kaj oni povus blogi pri multaj el tiuj. Malgraŭ tio mi blogas pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj. La kaŭzo estas ke tiu ĉi konflikto daŭre estas aktuala. Troviĝas konfliktoj pri kiuj oni bedaŭrinde tute ne raportas. Raportoj pri Israelo tamen aperas tre ofte en la amaskomunikiloj.

Samkiel la juda popolo dum la historio havis multajn malamikojn, ĝia hejmlando havas hodiaŭ multajn malamikojn. Tiel malamata lando bezonas amikojn. Mi estas amiko de Israelo kaj la juda popolo. Tio tamen ne signifas ke mi estus malamiko de la palestinanoj.

Miaopinie estas malfacile – se ne tute neeble – kompreni la palestinanojn se oni ne posedas bazan komprenon pri Israelo. La rajto de Israelo ekzisti estas multfoje pridubata. En tiu ĉi blogo mi defendas la rajton de Israelo ekzisti. Tio ne signifas ke mi aŭtomate subtenas ĉion kion Israelo faras. Tamen oni memoru ke Israelo estas tre minacata lando. Tion oni pripensu antaŭ ol oni juĝas pri la agadoj de Israelo. Ĉar la lando estas tiel minacata tiu ĉi lando ankaŭ havas la rajton sin defendi – samkiel ĉiuj aliaj landoj.

Samkiel troviĝis (troviĝas) multaj malveraĵoj pri la juda popolo dum la historio, troviĝas hodiaŭ tre multe da malveraĵoj pri Israelo. Bedaŭrinde tiaj malveraĵoj estas eĉ diskonigitaj fare de la amaskomunikiloj.

Oni atentu ke la malamo kontraŭ tiu ĉi eta lando estas tiel granda ke la malamikoj de Israelo diskonigas malveraĵojn pri la lando por devojigi estrojn en aliaj landoj. Tion la malamikoj de Israelo faras por favori siajn celojn.

Israelo estas plenrajta lando. Israelo havas la rajton ekzisti. Oni ne devas subteni ĉion kion Israelo faras, sed kiam oni kritikas Israelon oni faru tion surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn.

La palestinanoj kompreneble ankaŭ suferas kaj bezonas amikan traktadon. Ilia suferado tamen ne estas kaŭzita de la agadoj de Israelo. La malamikoj de Israelo klopodas prezenti la situacion kvazaŭ la suferado de la palestinanoj estus kaŭzita de Israelo. La afero tamen ne estas tiel simpla.

Samkiel la tre malamata juda popolo dum la historio bezonis amikojn, ĝia lando Israelo bezonas amikojn hodiaŭ. Estas grave atenti ke amikoj de Israelo ne malamas palestinanojn. Oni tamen ne favoras la paciĝon se oni estas amiko de la palestinanoj kaj samtempe pridubas la ekzistorajton de Israelo aŭ nur kulpigas Israelon pro la malbonaĵoj okazantaj en Mezoriento.

Por povi esti amiko de la palestinanoj estas grave posedi ian bazan komprenon pri Israelo. Tiel eblas ke oni samtempe, estante amiko de la palestinanoj, ne malamas Israelon kaj la judan popolon kaj samtempe ne fidas al la malveraĵoj pri Israelo kaj la juda popolo kaj ankaŭ ne diskonigas tiajn malveraĵojn. Oni devas povi esti amiko de la palestinanoj sen pridubi aŭ malami Israelon kaj la judan popolon.

Oni atentu ke Israelo estis fondita pro tio ke la juda popolo estis tiel altgrade persekutata dum la historio. Tial la ekzisto de juda ŝtato estas nepra necesaĵo. La radiko de la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj ne nur estas la ekzisto de Israelo, sed ke granda parto de la monda judaro ĉeestas en Mezoriento – la regiono en la mondo el kiu ili origine devenas. La araba kaj muzulmana mondo havas problemojn akcepti tion. Do la problemoj ne malaperus se Israelo kiel lando ĉesus ekzisti. Israelo ekzistas por ke la juda popolo havu sekuran havenon. La historio montris ke tio estas nepra necesaĵo. Do Israelo estas ŝirmilo por la judoj ne nur kontraŭ la malamo devenanta el la proksimo de la lando, sed ankaŭ kontraŭ la malamo devenanta el iu alia loko. Kompreneble estas tre malĝoje ke la judoj estis tiel persekutataj dum la historio kaj ke ili nun eĉ ne estas lasitaj vivi en paco kaj trankvilo en sia propra hejmlando.

Ni kune favoru la paciĝon inter Israelo kaj ties malamikoj. Ni kune malkaŝu la malveraĵojn kiuj bedaŭrinde troviĝas kaj estas diskonigitaj pri Israelo kaj la juda popolo. La situacio en Mezoriento ne estas facila, sed ni ne rezignu la esperon. Paco ĉiam eblas. La espero neniam estas perdita.

Bona komenco estas havigi bazan komprenon pri la afero: Israelo rajtas ekzisti. Israelo estas tre minacata kaj rajtas tial defendi sin laŭbezone. Oni ne devas subteni ĉion kion Israelo faras, sed kiam oni kritikas la landon oni kritiku surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Israelo multe faris por atingi pacon kun siaj malamikoj. Estas malĝuste kulpigi Israelon pro ĉiuj malbonaĵoj okazantaj en Mezoriento.

Ni favoru la paciĝon kaj tial ni ne fidu al la malveraĵoj kiuj estas dissemitaj pri Israelo kaj la juda popolo. Se oni fidas al tiaĵoj ni ja favoras la malamon kaj tiel malfavoras la paciĝon. Kompreneble estas tute pravigite esti amiko de la palestinanoj, defendi ilin kaj labori por pli bona estonteco al ili. Tamen mi tro ofte renkontis amikojn de la palestinanoj kiuj pli malpli pridubas Israelon kaj la judan popolon kaj eĉ diskonigas malveraĵojn pri Israelo kaj la judoj. Tia sinteno ne favoras la paciĝon sed malgrandigas la premison por paciĝo.

Kiel mi jam antaŭe skribis: oni devas povi esti amiko de la palestinanoj sen pridubi aŭ malami Israelon kaj la judan popolon. Tio validas ankaŭ male: oni devas povi esti amiko de Israelo sen pridubi aŭ malami la palestinanojn.

La situacio en Mezoriento ne estas facila. Tamen paciĝo inter Israelo kaj ties malamikoj tute eblas. Ni povas kune kontribui al la paciĝo per havigi bazan komprenon pri la afero kaj kontraŭlabori la malveraĵojn kaj la malamon. Tiel ni ĉiuj povas partopreni je la paciĝo!

Pacan kaj varman daŭrigon de la aŭtuno mi deziras al ĉiuj legantoj!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , ,

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.