Ĉu Israelo estis kreita je la kosto de la palestina popolo?

Dum la 1900-aj jaroj la tuta mondmapo ŝanĝiĝis: landoj ĉesis ekzisti kaj novaj naskiĝis. Unu ekz. estas la disfalo de la Otomana Imperio. Kiel rezulto de tio multaj landoj kreiĝis: Sirio 1946, Jordanio 1946, Irako 1919, Turkio 1923, Libano 1941, Egiptio 1914, Israelo 1948 ktp.

La juda popolo devenas el la teroj kie Israelo hodiaŭ troviĝas kaj sur tiuj teroj la juda kulturo kaj religio ankaŭ estiĝis. En la fino de la 1800-aj jaroj judoj komencis reveni al tiuj teroj. Ili estas la ununura popolo kiu havis ŝtatfondiĝon en la koncerna teritorio kaj dum jarmiloj loĝis judoj en tiu teritorio. Dum la tuta diasporo la juda popolo starigis fortajn ligojn al la teroj kie troviĝis la antikvaj judaj ŝtatoj. Ne estas koincido ke “Next Year in Jerusalem” estas universala salutvorto inter judoj.

Kiam judoj komencis reveni al tiu ĉi teritorio, ĝi estis maldense enloĝata. En 1881 tie loĝis 457 000 homoj [1]. Tio signifas ke estis denseco de loĝantaro je po 17,36 loĝantoj por kvadrata kilometro. Tio egalas al Finnlando, kies denseco de loĝantaro estas proksimume po 17 loĝantoj por kvadrata kilometro. Kiel komparo oni povas konsideri ke en Finnlando loĝas 5,3 milionoj da homoj kaj la loĝantaro de la rusa urbo Sankt-Peterburgo en la senpera proksimo de Finnlando estas 4,5 milionoj. Do Finnlando estas maldense enloĝata – se ne tre maldense enloĝata – ĉar eblas meti preskaŭ la tutan finnan loĝantaron en unu rusan urbegon.

Konsiderende estas ke kiam la judoj komencis reveni al tiu teritorio, ĝi enhavis dezertecajn terojn kaj malariomarĉojn. La plejparto de la vilaĝoj situis en la montetaroj. La Valo Jezreel, la Jordana Valo kaj la marborda ebenaĵo estis relative malplenaj pro beduenoj kaj malariomarĉoj. En tiuj ĉi preskaŭ nehomaj teroj la judoj aĉetis terpecojn kaj starigis tie loĝejojn [2].

Konsiderende estas ankaŭ ke rimarkinda parto de la araboj enmigris en la koncernan teritorion post jaro 1917. En 1881 en la palestina teritorio loĝis 400 000 muzulmanoj kaj 13 000 – 20 000 judoj [3]. La konformaj datumoj de jaro 1947 estas 1 100 000 muzulmanoj kaj 650 000 judoj [4]. Se ni subtrahas 400 000 de 1 100 000 tio estas 700 000 kaj se oni subtrahas 20 000 de 650 000 tio estas 630 000. Tio signifas ke dum la sama periodo la juda enloĝantaro de la palestina teritorio kreskis per 630 000 homoj kaj la muzulmana per 700 000.

La juda reveno al la teroj kie iam estis la antikvaj judaj ŝtatoj ne kompareblas al koloniismo. Koloniistoj konkeris terojn perforte, forpuŝis la tiean loĝantaron kaj ekspluatis la naturriĉaĵojn. Israelo neniajn naturriĉaĵojn havas – almenaŭ ne kompare kun la najbaraj landoj. La judoj male revenis al la teroj el kiuj ili devenas. Ili aĉetis terpecojn – ne konkeris ilin. La judoj ne forpelis la lokajn arabojn sed konstruis loĝlokojn apud ili, aĉetinte la terojn tute laŭleĝe. Ne ekzistis tie palestina ŝtato, sed estis tie turka kaj poste brita regado. La judoj ne prenis terojn de la araboj kaj ne prenis ŝtaton de ili, ĉar tia ŝtato neniam ekzistis. Neniam troviĝis sendependa ŝtato nomata Palestino. Palestino nur estas nomo de tiu ĉi koncerna teritorio.

La judoj observis la naciajn dezirojn de la palestinaj araboj kaj tial akceptis la planon pri dispartigo en 1947. Sed la araboj ne akceptis ĝin. Se oni volas serĉi pri iu momento kiam komenciĝis la problemoj en Mezoriento, tiu ĉi momento devus esti la ĝusta. La araboj ne akceptis la planon pri dispartigo kaj fariĝis agresemaj kaj agresis kontraŭ la juda komunumo. En majo 1948 la problemoj fariĝis eĉ pli grandaj kaj severaj kiam la najbaroj de Israelo ekmilitis kontraŭ la ĵus naskiĝinta juda ŝtato. Konsiderende estas ke tiam troviĝis intencoj fari la saman en Mezoriento kion Hitler intencis fari en Eŭropo, nome “solvi la judan problemon”.

Mi ne celas ke Israelo estus perfekta. Mi ne celas ke Israelo neniam faris erarojn. Sed bedaŭrinde troviĝas tiel multe da konfuzo rilate al la historio pri tiu lando kaj troviĝas ankaŭ pli-malpli granda inklino ŝanĝi la historion tiel ke Israelo estus la origino de ĉiu malbono en Mezoriento kaj tiel ke Israelo estus la origina kaj ĉefa kulpanto. Kelkaj eĉ asertas ke Israelo ne rajtus ekzisti.

Ĉar la juda popolo devenas el Mezoriento kaj ĉar ili havis ŝtatojn tie antaŭe, devus esti tute legitime ke ili havu tie propran ŝtaton. La teroj de Israelo konsistigas malpli ol 1 % de la teroj kompare al la teroj de la araboj. Israelo ne estis la ununura ŝtato kiu kreiĝis en Mezoriento en tiuj tempoj, sed kreiĝis pluraj aliaj landoj kiel rezulto de la disfalo de la Otomana Imperio.

Israelo estis atakita tuj post sia naskiĝo en 1948. Israelo estis denove atakita en 1967 kaj en 1973. Kial Israelo ne povus esti lasita ekzisti en paco kaj trankvilo, konsiderante ke la teroj de Israelo konsistigas malpli ol 1 % de la teroj kompare al la teroj de la araboj?

Troviĝas inklino simpligi kaj tre unuflankece konsideri la konflikton en Mezoriento. Tio estas tute evidente. Israelo ne estas perfekta kaj tutcerte faris erarojn, sed tiu lando ne estas la ĉefa kulpanto kaj nepre ne la origino de la problemoj en Mezoriento!

En la nuna horo estas sufiĉe trankvile en Mezoriento. Tiel estus povinta esti ĉiam se nur la najbaroj de Israelo estus lasinta tiun landon en paco kaj trankvilo. Israelo kompreneble defendis sin en 1948, 1967 kaj en 1973. Israelo ankaŭ devis defendi sin kontraŭ la terorismo el suda Libano, el la Gaza-strio kaj el Cisjordanio. Tiel same farus kiu ajn alia lando.

Do: Israelo estas tute legitima lando, ĝi rajtas ekzisti en paco kaj trankvilo kaj ĝi nepre ne estis kreita je la kosto de la palestina popolo. La juda kaj la araba muzulmana enloĝantaro kreskis preskaŭ egale multe dum la sama tempo kaj la judoj krome akceptis la planon pri dispartigo en 1947. La najbaroj de Israelo agnosku la judan ŝtaton kaj nepre ĉesu minaci tiun landon. Nur tiel paco povas estiĝi en Mezoriento!

[1] [2] [3] Righteous Victims, Benny Morris
[4] http://www.mideastweb.org/palpop.htm

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , ,

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.