La pacaj intertraktoj

Malbone progresas la pacaj intertraktoj inter Israelo kaj la palestina estraro. La israela ĉefministro Benjamin Netanjahu diris ke li daŭrigos la konstruhalton en Cisjordanio se la palestina estraro agnoskas Israelon kiel judan ŝtaton. Maĥmud Abbas tion rifuzis kaj diris ke la palestinanoj jam en 1993 agnoskis Israelon. Sed kial Abbas ne denove agnoskas Israelon se laŭ li la palestinanoj jam en 1993 agnoskis Israelon? Ĉu ne du najbaraj landoj devus agnoski unu la alian? Ĉu ne tio estas premiso por paca kaj varma kunvivado? Israelo ja akceptas la estigon de palestina ŝtato. Tial estus nature ke ankaŭ la palestina estraro akceptu Israelon.

Alia problemo estas la judaj kolonioj en Cisjordanio. Neniam antaŭe la palestinaj estroj rifuzis intertrakti pro daŭra juda konstruado en Cisjordanio. La fina pacinterkonsento ĉiuokaze estos tia ke Israelo retenos parton de la kolonioj en Cisjordanio. Kial do Israelo ne rajtus daŭrigi la konstruadon en kolonioj kiuj ĉiuokaze apartenus al Israelo en la estonteco?

La antaŭa ”konduto” de la palestina estraro donas al ni kaŭzojn dubi ĉu vere la palestina estraro interesiĝas pri paciĝo. Ŝajnas ke la situacio ne ŝanĝiĝis. La judaj kolonioj en Cisjordanio neniam antaŭe estis malhelpaĵo en la paca procezo. Krome la judaj kolonioj estas intertraktenda afero. Tial estas malbonege de la palestina estraro rifuzi kunsidi ĉe la tablo por intertrakti pri la paciĝo.

Finfine Israelo ĉiuokaze retenos parton de la kolonioj en Cisjordanio interŝanĝe al konformaj landpecoj donotaj al la palestinanoj. Devus esti tute nature ke Israelo retenas parton de la kolonioj en Cisjordanio – sur teroj kie judoj loĝis dum jarmiloj. Estas malfacile kompreni kial Israelo devus halti la konstruadon en tiuj kolonioj kiujn Israelo ĉiuokaze retenos.

Kiel revenigi la palestinan estraron al la intertrakta tablo? Aŭ ĉu vere ankoraŭ estas tiel ke la palestina estraro ne deziras paciĝon?

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , ,

Komenti

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.