Posts Tagged ‘leĝo’

Mi ne povas silenti

15 Aŭgusto 2010

Troviĝas popolo kiu estis mistraktata kaj persekutata pli ol ĉiuj aliaj popoloj. Troviĝas ankaŭ lando kiu estas mistraktata, minacata, malamata kaj pridubata pli ol ĉiuj aliaj landoj.

Mi parolas pri la judoj kaj ilia lando Israelo.

Kiam Israelo defendas sin la tuta mondo reagas. Stratoj kaj urboplacoj pleniĝas de homoj kiuj manifestacias kontraŭ Israelo. Krome la monda amaskomunikilaro raportas detale pri la defendaj agoj de Israelo – plejofte en kritika kaj priduba etoso. La Konsilio de Sekureco kunsidas kaj kondamnas la agojn de Israelo.

Tiel ne okazas kiam iu alia lando sin defendas. Krome neniu alia lando estas tiel minacata kiel Israelo. Ŝajnas ke la mondo opinias ke Israelo ne havas la rajton defendi sin (sed ĉiuj aliaj landoj havas tiun rajton).

Ĉu estas juste? Ĉu estas ĝuste?

Multaj interesiĝas pri la paciĝo de ĉi tiu regiono. Tiuj homoj parolas pri la israela “okupado” de la palestinaj teritorioj, pri la judaj kolonioj kaj pri kiel Israelo turmentas kaj punas la palestinanojn kaj pri kiel Israelo malobservas internaciajn leĝojn.

La aserto ke Israelo turmentus kaj punus palestinanojn ne veras. Tiuj kiuj volas kredi je tio, tiuj kredu, kaj tiuj kiuj ne volas kredi je tio, tiuj ne kredu. La vero estas ke Israelo nek turmentas nek punas la palestinanojn. Tiuj kiuj diras tion, diras tion aŭ pro nescio aŭ pro ke ili malamas Israelon. (Veras ke la ĉiutaga vivo de la palestinanoj estas iagrade limigita de Israelo, sed tio estas pro sekurecaj kialoj – ne pro konscia intenco de Israelo puni aŭ turmenti la palestinanojn. La Palestina “Aŭtoritato” promesis cedi ĉion perforton laŭ la Oslo-interkonsento, sed ili ne plenumis tion. Do la respondeco estas ĉe la Palestina “Aŭtoritato”. Israelo kompreneble ne respondecas pri la daŭra terorado kiu estas celata kontraŭ la israelaj civitanoj. La respondeco de Israelo estas protekti siajn civitanojn kontraŭ teroratakoj – samkiel ĉiuj aliaj landoj farus.)

En la diskutoj pri paciĝo de tiu ĉi regiono oni emas tute kaj plene forgesi kelkajn esencajn informojn kaj faktojn. Oni ja parolas, kiel mi jam menciis, pri la israela “okupado”, pri la judaj kolonioj kaj pri la turmentado kaj punado de palestinanoj fare de Israelo (kio estas malveraĵo) kaj pri kiel Israelo malobservas internaciajn leĝojn (kio ankaŭ estas malvere).

Kontraŭe oni tute kaj plene preteratentas ke dum la lasta jardeko estis miloj da raketoj kaj grenadoj pafitaj en Israelon. Krome centoj da israelanoj mortis en sinmortigaj atakoj.

Ĉu etaj detaloj? Ĉu ne tiuj ĉi faktoj ankaŭ estas atentendaj?

En la hodiaŭa tempo Hizbulaho, kiu estas kontraŭisraela terororganizaĵo, havas 30 000 – 40 000 raketojn. Libano pro tio malobservas la rezolucion 1701 de la Konsilio de Sekureco.

La irana prezidento multfoje elbuŝigis ke Israelo devus esti forviŝita el la mapo. Samtempe la irana estraro neas la Holokaŭston kaj starigas nuklean programon. Laŭ la mondaj sekretaj servoj tiu ĉi programo celas produktadon de nukleaj armiloj.

La terororganizaĵo Hamaso daŭras agi en la Gaza-strio. La celo de tiu ĉi organizaĵo ankaŭ estas la ekstermado de Israelo.

Ĉu tiuj ĉi faktoj kaj informoj ankaŭ estas etaj detaloj?

La pinto de la persekutado de la judoj estis la Holokaŭsto dum la Dua Mondmilito kiam 6 milionoj da judoj estis brutale buĉitaj. Post tio la tuta mondo estis ŝokita. Oni sin demandis kiel tio povis okazi.

Esencaj demandoj en la nuna tempo estas:

Ĉu ni pretas vidi kiel Israelo estas minacata?
Ĉu ni observis ke lando en nia mondo deziras la ekstermon de alia lando?
Ĉu ni atentas ke tiu ĉi lando samtempe starigas nuklean programon?
Ĉu ni atentas ke la estraro de tiu ĉi lando neas la Holokaŭston?

Ĉu estas eta detalo ke en Israelon estis pafataj miloj da raketoj kaj grenadoj dum la lasta jardeko?
Ĉu estas eta detalo ke centoj da homoj en Israelo mortis en sinmortigaj atakoj kaj ke vundiĝis miloj?
Ĉu estas eta detalo ke Hizbulaho havas 30 000 – 40 000 raketojn?
Ĉu estas eta detalo ke kaj Hizbulaho kaj Hamaso malobservas la homajn rajtojn kaj rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco?

Ĉu estas juste kaj ĝuste ke malveraĵoj kiel asertoj ke Israelo punas kaj turmentas la palestinanojn, estas daŭre diskonigataj?
Ĉu estas juste kaj ĝuste ke oni protestmarŝas kaj protestmanifestacias kiam Israelo defendas sin?
Konsiderante ke Israelo estas tiel minacata lando, ĉu ne estus juste kaj ĝuste ke tiu ĉi lando ankaŭ rajtus sin defendi?
Ĉu estas juste kaj ĝuste ke la ĉefa monda opinio estas ke Israelo ĉiam kulpas?
Ĉu ne estus juste kaj ĝuste konsideri ke Israelo eble ne ĉiam kulpas, konsiderante ke Israelo havas tiel multajn malamikojn?

Ĉiuj deziras ke tiu ĉi regiono paciĝu. Sed nia elirpunkto ne povas esti ke “Israelo ĉiam kulpas”.

Oni devas ekkonscii ke pri Israelo estas diskonigite tre multe da malveraĵoj, mensogoj kaj propagando.

En niaj diskutoj kaj rezonoj ni devas ankaŭ konsideri Iranon, Hizbulahon kaj Hamason – ne nur la “okupadon” kaj la koloniojn.

Se oni vere deziras paciĝon en tiu ĉi regiono, ni devas konsideri tion. La veraj malhelpaĵoj al paciĝo estas Irano, Hizbulaho kaj Hamaso.

Ĉu ni pretas vidi tion?

Min ĝenas la maljusta traktado de Israelo. Min ĝenas la malveraĵoj kaj mensogoj kiuj daŭre estas diskonigitaj pri Israelo. Min ĝenas la malamo kontraŭ Israelo. Min ĝenas la kulpigo de Israelo, kiam Irano, Hizbulaho kaj Hamaso estas la realaj kulpantoj.

Pri tiuj aferoj mi ne povas silenti.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Difino de kontraŭjudismo

10 Aŭgusto 2010

Tiu ĉi dokumento estas  traduko de la dokumento “Working Definition of Antisemitism (Difino de kontraŭjudismo)” publikigita de Eŭropa Forumo de Kontraŭjudismo.

La celo de tiu ĉi dokumento estas doni praktikan gvidadon por rekoni incidentojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de la leĝodonado koncerne kontraŭjudismon.

La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto pri judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj esprimoj estas direktataj kontraŭ judaj aŭ ne-judaj individuoj kaj/aŭ kontraŭ iliaj propraĵoj, kaj kontraŭ institucioj de la judaj komunumo aŭ religiejoj.”

Tiaj esprimoj povas krome esti direktataj kontraŭ la israela ŝtato, perceptata kiel juda kolektivo. La kontraŭjudismo ripete direktas akuzojn kontraŭ la judoj ke ili konspiras por damaĝi la homaron kaj ĝi estas ofte uzata por kulpigi la judojn kiam “okazas malbonaĵoj”. Oni esprimas la kontraŭjudismon per parolo, skribo, per vidaj kaj agaj formoj, kaj utiligas malicajn stereotipojn kaj pretenditajn negativajn karakterotrajtojn.

Konsiderante pli ĝeneralan kuntekston, inter nuntempaj ekzemploj de kontraŭjudismo en la publiko, amaskomunikiloj, lernejoj, laborejoj kaj religia vivo, estas inkluditaj, sed ne limigitaj al tiuj:

  • Postulado, helpado aŭ pravigado de murdo aŭ atakado al judoj en la nomo de radikala ideologio aŭ el ekstremista koncepto de la religio.
  • Mensogaj, malhomigaj, demonigaj kaj stereotipaj akuzoj kontraŭ judoj kiel tiaj aŭ pri potenco kiun oni pretendas ke judoj kolektive posedas  – ekzemploj de tiaj estas precipe, sed ne sole, la mito pri juda monda konspiro aŭ pri judoj kiuj regas amaskomunikilojn, ekonomion, registarojn aŭ aliajn sociajn instituciojn.
  • Akuzo kontraŭ la judoj kiel popolo pri veraj aŭ imagitaj maljustaĵoj faritaj de unuopaj judoj aŭ grupoj da judoj, aŭ malbonfaroj faritaj de ne-judoj.
  • Neado de la fakto, amplekso kaj metodoj (ekz. gaskameroj) aŭ de la intenco al la genocido de la judoj dum la Dua Mondmilito (Holokaŭsto), kiu estis farita de la nacisocialistoj en Germanio kaj iliaj adeptoj kaj kunkrimuloj.
  • Akuzoj kontraŭ la judoj kiel popolo aŭ Israelo kiel ŝtato ke ili inventis la historion pri la Holokaŭsto aŭ ke ili troigas ĝin.
  • Akuzoj kontraŭ judaj civitanoj ke ili estas pli lojalaj al Israelo, aŭ al la pretenditaj interesoj de la monda judaro, ol al la interesoj de siaj propraj nacioj.

Sekvas jen ekzemploj pri kiel la kontraŭjudismo esprimiĝas rilate al la israela ŝtato, konsiderante la pli ĝeneralan kuntekston:

  • Neado de la rajto de la juda popolo decidi pri propraj aferoj, dirante ekz. ke la nura ekesto de israela ŝtato estas rasismo.
  • Aplikado de duoblaj normoj postulante agadon de Israelo kiu ne estas atendata aŭ postulata de alia demokratia nacio.
  • La utiligado de simboloj aŭ bildoj kiuj estas ligitaj kun klasika kontraŭjudismo (ekz. asertoj ke judoj mortigis Jesuon aŭ pri ritaraj murdoj) por karakterizi Israelon aŭ israelanojn.
  • Komparoj inter la hodiaŭa israela politiko kaj la politiko de la naziistoj.
  • La sinteno ke la judoj kiel kolektivo estas respondecaj pri la agadoj de la israela ŝtato.

Kritiko kontraŭ Israelo kiu egalas al tio al kio aliaj landoj estas elmetataj povas tamen ne esti konsiderata kontraŭjudisma.

Kontraŭjudismaj agoj estas krimaj kiam la leĝo difinas ilin kiel tiajn (en certaj landoj ekz. neado de la Holokaŭsto aŭ distribuado de kontraŭjudisma materialo).

Krimaj agadoj estas kontraŭjudismaj kiam la celoj de la atakoj, senkonsidere ĉu ili estas homoj aŭ propraĵoj (konstruaĵoj, lernejoj, religiejoj, tombejoj), estas elektitaj ĉar ili estas aŭ estas perceptataj kiel judaj aŭ ligitaj al judoj.

Kontraŭjudisma diskriminacio estas neado de la ebloj de la judoj al servoj kiuj estas disponeblaj por ĉiuj, kio estas kontraŭleĝe en multaj landoj.

La dokumento troviĝas en la jenaj lingvoj:

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La celo de tiu dokumento estas doni praktikan gvidadon por ekkoni okazaĵojn, kolekti datumojn, subteni la laboron kaj la observadon de leĝodonado koncerne kontraŭjudismon.La praktika difino: “Kontraŭjudismo estas certa percepto de judoj, kiu povas esti esprimita kiel malamo kontraŭ judoj. Retorikaj kaj fizikaj esprimoj estas direktataj kontraŭ judaj aŭ ne-judaj individuoj kaj/aŭ kontraŭ iliaj propraĵoj, kaj kontraŭ institucioj de la juda komunumo aŭ religiejoj.”
Krome tiaj esprimoj povas esti direktataj kontraŭ la israela ŝtato, perceptata kiel juda kolektivo. La kontraŭjudismo ofte akuzas judojn ke ili konspiras por damaĝi la homaron kaj tio estas ofte uzata por akuzi la judojn kiam “aferoj fariĝas malbone”. Tio estas esprimata en parolo, skribo, en vidaj kaj agaj formoj, kaj utiligas malicajn stereotipojn kaj negativajn karakterajn trajtojn. 

Nuntempaj ekzemploj de kontraŭjudismo en la publiko, en la amaskomunikiloj, lernejoj, laborejoj kaj religia vivo, konsiderante pli ĝeneralan konekson, inkludas, sed ne estas limigitaj je:

  • Postulado, helpado aŭ pravigado de mortigado aŭ atakado de judoj en la nomo de radikala ideologio aŭ el ekstremista rigardomaniero de religio.

  • Mensogaj, malhumanigaj, demonigaj kaj stereotipaj akuzoj kontraŭ judoj kiel tiaj aŭ pri potenco kiu estas asertata esti posedata kolektive de judoj – ekzemplo de tio estas precipe, sed ne sole, la mito pri juda monda konspiro aŭ pri judoj kiuj kontrolas amaskomunikilojn, ekonomion, registarojn aŭ aliajn sociajn instituciojn.

  • Akuzo kontraŭ la judoj kiel popolo pri veraj aŭ imagitaj maljustaĵoj faritaj de unuopaj judoj aŭ grupoj da judoj, aŭ malbonfaroj faritaj de ne-judoj.

  • Neado de la fakto, amplekso kaj metodoj (ekz. gaskameroj) aŭ la intenco de la genocido de la judoj dum la Dua Mondmilito (Holokaŭsto), kiu estis farita de la nacisocialistoj en Germanio kaj iliaj adeptoj kaj kunkrimuloj.

  • Akuzoj kontraŭ la judoj kiel popolo aŭ Israelo kiel ŝtato pri mensogado aŭ troigado de la Holokaŭsto.

  • Akuzoj kontraŭ judaj civitanoj ke ili estas pli lojalaj al Israelo, aŭ al asertataj favoroj de la monda judaro, ol al la interesoj de siaj propraj nacioj.

 

Sekvas ekzemploj pri kiel la kontraŭjudismo esprimiĝas rilate al la israela ŝtato, konsiderante pli ĝeneralan konekson:

  • Neado de la rajto de memdeterminado de la juda popolo, ekz. per la aserto ke la ekzisto de la israela ŝtato estas rasisma kreo.

  • Aplikado de duoblaj normoj postulante agadon de Israelo kiu ne estas atendata aŭ postulata de alia demokratia nacio.

  • La utiligado de simboloj aŭ bildoj kiuj estas ligitaj kun klasika kontraŭjudismo (ekz. asertoj pri ke judoj mortigis Jesuon aŭ pri ritaraj murdoj) por karakterizi Israelon aŭ israelanojn.

  • Komparoj inter la hodiaŭa israela politiko kaj la politiko de la naziistoj.

  • Tenado de la judoj kiel kolektivo respondecaj de la agadoj de la israela ŝtato.

 

Kritiko kontraŭ Israelo kiu egalas al tio al kio aliaj landoj estas elmetataj povas tamen ne esti konsiderata kontraŭjudisma.

Kontraŭjudismaj agoj estas krimaj kiam la leĝo difinas ilin kiel tiaj (en certaj landoj ekz. neado de la Holokaŭsto aŭ distribuado de kontraŭjudisman materialon).

Krimaj agadoj estas kontraŭjudismaj kiam la celoj de la atakoj, senkonsidere ĉu ili estas homoj aŭ propraĵoj (kontruaĵoj, lernejoj, religiejoj, tombejoj), estas elektitaj ĉar ili estas aŭ estas perceptataj kiel judaj aŭ ligitaj al judoj.

Kontraŭjudisma diskriminacio estas neado de la ebloj de la judoj al servoj kiuj estas disponeblaj por ĉiuj kaj estas kontraŭlege en multaj landoj.

Lasu la sorton de Irgun fariĝi tiu de Hamas

25 Julio 2010

Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ preskaŭ 10 jaroj, la mesaĝo de ĝi estas aktuala ankoraŭ hodiaŭ. Mi tradukis tiun ĉi artikolon esperanten laŭ permeso de la aŭtoro, ĉar la mesaĝo de ĝi estas tre grava kaj tial la artikolo vere estas leginda. La artikolo estas skribita de Lisa Abramowicz kaj aperis en la sveda reta periodaĵo Svensk Tidskrift numero 6/2001. La svedlingva originalo troviĝas en la retpaĝaro de Svensk Tidskrift. Agrablan legadon al ĉiuj!

La judaj terorgrupoj, kiuj estis aktivaj lige kun la fondado de Israelo, fariĝis malpermesitaj kaj baldaŭ ĉesigis sian agadon. Jaser Arafat kaj aliaj estroj en la araba mondo devus esti lernantaj de la ekzemplo de Ben-Gurion.

Oni diras ke la teroristo de la unua estas la batalanto de libereco de la alia. Post la teroratako la 11-an de septembro la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ne povis interkonsenti pri kiujn organizaĵojn oni konsideru kiel teroristajn. Antaŭ ĉio muzulmanaj landoj ne volis ke organizaĵoj kiel Hamas, Islama Ĝihado aŭ Hizbulaho estu stampitaj kiel teroristaj. Sed kiel estas en la alia flanko de la Mezorienta konflikto? Sendube troviĝis judaj teroristoj. Eble la israela historio povus instrui al ni multe pri kiel oni povas bridi la terorismon.

Parto de la hodiaŭaj maldekstraj debatantoj, sed ankaŭ serioza politiksciencisto kiel Sune Persson, opinias ke juda terorismo kontribuis al la fondado de Israelo en 1948 kaj ke la araboj lernis de tiuj judaj teroristoj. Tiajn asertojn oni kutimas utiligi por pravigi aŭ defendi la uzadon de teroro en la hodiaŭa Mezoriento. Tial povas esti de certa intereso ekzameni la judajn terorgrupojn aŭ neregulajn fortojn, kiuj ekzistis antaŭ la fondado de Israelo kaj kiuj estis senarmigitaj samtempe kiam la regula armeo de Israelo spertis longan kaj sangan militon kun siaj arabaj najbaroj kaj najbarŝtatoj.

Irgun

Irgun (nomita Etzel en Israelo) estis fondita en 1937 kiel forto de defendo kaj kiel reakcio al araba terorismo kontraŭ judaj celoj en la kolonia mandato Palestino. Araba teroro jam ekzistis en la 1920-aj jaroj. En 1929 ekzemple estis 79 judoj brutale murditaj en Hebrono. La teroro fariĝis pli organizita per komenco de “intifado” en 1936. Ĝi ne finiĝis antaŭ ol 1939. La celo de Irgun estis rebati tiujn arabajn atakojn, kiam oni spertis ke la britaj aŭtoritatoj ne faris sufiĉe por defendi la judajn loĝantojn en la kolonia mandato.

Ekde majo 1939 la ĉefa celo de Irgun fariĝis la brita superregado post la publikigo de la brita Blanka Libro pri la kolonia mandato Palestino. Per tiu la juda enmigrado estis limigita dum periodo kiam la judoj de Eŭropo estis plej bezonantaj de tio, ĉar estis mortpuno esti naskita kiel judo. La enmigrado de araboj el la najbaraj landoj tamen ne estis limigita.

Irgun ne nur estis defendo- kaj terorgrupo sed ankaŭ organizis kontraŭleĝan judan enmigradon el Eŭropo. Ekde septembro 1939 ĝis januaro 1944 tamen estis armistico (militĉesigo) tenata inter la britoj kaj Irgun pro la milito kontraŭ la naziistoj.

Ekde februaro 1944 Irgun denove atakis britajn administrajn konstruaĵojn, policejojn kaj radiostaciojn. Ekde malfrua aŭtuno 1945 ĝis aŭgusto 1946 ankaŭ okazis limigita kunlaboro inter la juda ĉefa armeo Haganah, Irgun kaj la Stern-grupo, aŭ Leĥi kiel ĝi estis nomata en Israelo. Leĥi estis fondita 1940 post skismo en Irgun ĉar Leĥi konsideris ke la britoj estu kontraŭbatalataj per nereduktita forto malgraŭ la milito kontraŭ la naziistoj. Leĥi atakis britajn armeajn kaj administrajn celojn dum la tuta milito, en diferenco de Irgun.

La ĉesigo de la Stern-grupo

Laŭ taksoj britaj Leĥi konsistis kiel plej granda el 300 personoj. Ĝi estis kontraŭimperiisma terorgrupo kies ĉefa celo estis kontraŭbatali la britan aŭtoritaton en la kolonia mandato Palestino. La plej spektaklaj kaj kritikataj teroratakoj estas tri:

La murdo de la brita ministro de Mezoriento, Lord Moyne 1944 en Kairo.

La atako kontraŭ la ĉefstabejo de la brita armeo kaj la oficejo de la registaro de la kolonia mandato, ambaŭ situantaj en King David Hotel en Jerusalemo la 22-an de julio 1946 kun 90 viktimoj kiel sekvo.

La murdo de la sveda intertraktanto de UN Folke Bernadotte 1948 en Jerusalemo, pro malkontento pri lia propono de kompromiso al la jam aprobita dispartiga plano. Post tiu en ĉiuj rondoj pli poste kondamnita murdo, la Stern-grupo estis ĉesigita.

Post la aprobo de la rekomendo de UN pri dispartigo de la kolonia mandato Palestino en unu juda kaj unu araba parto en la Ĝenerala Asembleo la 29-an de novembro 1947, palestinaj-arabaj grupoj atakis judajn celojn, kio donis al Irgun kaj Leĥi kaŭzon repagi. Dum la sendependeca milito israela printempe 1948 kaj lige kun la sangaj bataloj por la vojoj inter Tel-Avivo kaj Jerusalemo la juda parto de Jerusalemo estis sieĝita de arabaj fortoj. Irgun kaj Leĥi atakis arabajn vilaĝojn kiuj faris reziston, kiel Deir Yasin la 9-an de aprilo 1948, kiam cento da vilaĝanoj estis mortigitaj (nombroj inter 119 kaj 256 mortintoj, la plejmulto ne batalantaj civiluloj, estas menciitaj). Proparolantoj de Haganah kaj Yishuv (la juda komunumo en la kolonia mandato) senrezerve distancigis sin de la teroratako kiel abomenindan. La atakon oni donas kiel ĉefa motivo al la granda palestina fuĝo el teritorioj regitaj de Israelo. La fuĝo de antaŭ ĉio la palestina supera kaj meza klasoj komenciĝis ordige jam en decembro 1947, kio kontribuis al senmoraligi la restintajn palestinajn bienulojn kaj laborulojn. Deir Yasin oni ĉiam mencias en la debato pri la kaŭzoj de la palestina fuĝo, ĉefe pro ĝia unikeco.

En tiuj tempoj estis ankaŭ multaj centoj da judaj civiluloj mortigitaj en arabaj teroratakoj, ekzemple Sheik Jarrah la 13-an de aprilo kaj Kfar Etzion la 12-an de majo 1948 kaj aliaj atakoj, sed tio ne rezultigis iun fuĝon el la lando, pro la simpla kaŭzo ke la judoj ne havis lokon al kiu fuĝi. En majo 1948 la Stern-grupo estis senarmigita kaj estis post tio parto de Haganah.

La 19-an ĝis la 22-an de junio 1948 la regula israela armeo kontraŭbatalis Irgun en la Altalena-incidento. Irgun klopodis kontrabande enporti armilojn kaj soldatojn per la ŝipo Altalena kontraŭ la klare esprimita ordono de la nova registaro de Israelo. La registaro postulis ke la armiloj kaj la soldatoj en sia tuteco estus aligitaj en Haganah, sed Irgun rifuzis. Bataloj eksplodis kun perdo de malplej 40 homaj vivoj, sed la ago montris ke la israela ŝtato estis preparita ankaŭ al perforto kontraŭ propruloj por frakasi terorfortojn por certiĝi ke nenio kaj neniuj riskus la estontecon de la ŝtato.

La 1-an de septembro 1948 la soldatoj de Irgun aliĝis en Haganah aŭ Israel Defense Forces kiel la israela armeo nomiĝas. Simbole kaj aferece vidata tiu ĉi ago estis de granda senco por la fidindeco de Israelo kaj la politika maturiĝo kiel nacio.

Menaĥem Begin – kiu fakte estis ĵetita eksterŝipen de la kapitano de Altalena, kiu volis rezigni, estis elstara membro de Irgun kaj estis publike serĉata kiel teroristo de la britoj kiam ili ankoraŭ regis.

Begin fondis la parlamentan sekvanton de Irgun, la dekstran partion Herut. Daŭris dekoj da jaroj antaŭ ol li povis pardoni la agadon de David Ben-Gurion en la Altalena-incidento. Begin estis fariĝonta ĉefministro de Israelo 30 jarojn pli poste. Paradokse ja estis li, la eksa teroristo, kiu estis faronta pacon kun la egipta prezidento Sadat kaj li redonis lige kun tiu ĉi paco ĉiun colon de la duoninsulo Sinajo kiu fariĝis okupita lige kun la agresa milito kontraŭ Israelo en junio 1967. Jicĥak Ŝamir, kiu fariĝis la estro de Likud post la eksiĝo de Begin 1983, estis unu el la estroj de Leĥi dum la 1940-aj jaroj kaj venis el ties dekstra falango.

Similaĵoj kun la hodiaŭaj terorgrupoj

Estas malfacile poste spekulativi kion la decida agado de Israelo koncerne tiujn neregulajn fortojn kaj terorgrupojn signifis. Ke tio signifis ke la kapablo de Israelo defendi sin en tutkora, disciplinita kaj fidinda maniero plifortiĝis, devas esti ekster ĉia dubo, samkiel ke tio plifaciligis en la fondado de demokratia israela ŝtato. Certe troviĝas similaĵoj al la hodiaŭaj palestinaj terorgrupoj, sed la malsimilaĵoj estas multoble pli pluraj. Irgun kaj Leĥi agis dum relative mallonga periodo – 11 respektive 8 jaroj. Ili aldirektis siajn atakojn unuavice kontraŭ la potencosimboloj de la brita superregado, ne ties civiluloj, kaj duavice ili funkciis kiel neregulaj sed efikaj defendofortoj kontraŭ arabaj atakoj al vilaĝoj kaj kibucoj. Nur triavice kaj dum pli limigita tempo (1947-48) Irgun kaj Leĥi estis plago por la civila palestina-araba loĝantaro. Sinmortigaj atakoj neniam okazis. La amplekso kaj la nombro de vunditoj kaj mortigitoj ankaŭ ne superis tion kion la araboj elmetis al la judoj en Yishuv.

La palestina prezidento Arafat ne pretas montri saman kuraĝon kiel David Ben-Gurion, la unua prezidento de Israelo; ke decide kaj unu fojon por ĉiam senarmigi ĉiujn neregulajn armitajn fortojn kaj aliajn teroristojn kaj anstataŭ dediĉi al konstruado de la nova palestina fondado de ŝtato. Arafat nek estas iu Ben-Gurion aŭ iu De Gaulle, sed ŝajnas preferi teni la “kuirpoton bolanta” antaŭ ol decide eklabori pri la propraj teroristoj, sidiĝi ĉe la tablo de intertraktado kaj subskribi definitivan pacon kun Israelo. Tia eblo ŝajnis ekzisti antaŭ unu jaro kaj iom pli. Sed politika maturiĝo kaj kuraĝo estas postulate kaj por krei fidindecon kiel pacpartnero kaj por krei fidindecon kiel ricevanto de la rimarkinda mona helpo kaj subteno kion la ekburĝonanta palestina ŝtato povus ĝui.

Se Arafat aŭ iu sekvanto kuraĝus fari tion oni povus kredi je paca evoluo en la Mezoriento estonte.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Sola kaj ignorata Israelo

19 Julio 2010

  • Palestinaj teroristoj pafis raketojn kaj grenadojn el la Gaza-strio en Israelon ekde jaro 2000.
  • Ekde jaro 2001 ĝis januaro 2009 pli ol 8600 raketoj estis pafataj. Tio estas 8600 malobservoj de la homaj rajtoj.
  • Sderot estas urbo kiu grave suferis de la terorismo. Dek tri loĝantoj estis mortigitaj kaj centoj estis vunditaj.
  • Ekde la mezo de junio 2007 al la mezo de februaro 2008, 771 raketoj kaj 857 grenadoj estis pafataj en Sderoton kaj la okcidentan Negevon, meznombre po tri aŭ kvar tage.
  • La registaro de Israelo establis alarmsistemon kiu avertas la loĝantojn pri raketoj. Post la alarmo oni en Sderot havas nur 15 sekundojn por atingi ŝirmilon.
  • En majo 2007 signifa kresko de la atakoj kaŭzis ke oni evakuis milojn da loĝantoj.
  • Domoj kaj hejmoj en Israelo normale estas provizitaj per bombŝirmiloj. Tio klarigas la relative malaltan nombron de mortintoj kaj vunditoj.
  • En marto 2008 la registaro de Israelo metis 120 fortikigitajn bushaltejojn sur la stratojn en Sderot.
  • La teroristoj ĉefe atakis kiam la infanoj iris al la lernejo en la mateno kaj kiam ili reiris hejmen posttagmeze.
  • Pro la daŭra minaco de raketatakoj ĉiuj lernejoj estis fortikigitaj.
  • La daŭra pafado de 8600 raketoj ne vekis multe da atento en la amaskomunikiloj tra la mondo.
  • Israelo klopodis solvi la problemojn diplomatie. Ekzemple estis dekduo da leteroj senditaj al UN.
  • Ĉiu lando havas la rajton kaj la devon defendi siajn civitanojn – ankaŭ Israelo.
  • Dum la vintro 2008-2009 Israelo militis kontraŭ la teroristoj. Tiu ĉi milita operacio vekis multan atenton kaj ĝi estis vaste kritikata.
  • Israelo estas sola kaj ignorata kiam ĝi estas atakata de raketoj, sed la tagon kiam la lando sin defendas la mondo vekiĝas por kritikado kaj juĝado. Israelon oni traktas maljuste kaj malegale.

Fontoj:
Vikipedio: Palestinian rocket attacks on Israel
Vikipedio: Sderot
The Operation in Gaza – Factual and Legal Aspects

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Kvin malveraj asertoj pri la situacio en la Gaza-strio

8 Julio 2010

”La israela blokado de la Gaza-strio estas punado de la palestinanoj”

Miloj da raketoj kaj grenadoj estis pafataj en Israelon fare de terororganizaĵoj en la Gaza-strio. Tiu ĉi terorado celas senkulpajn homojn: infanojn, junulojn, maljunulojn, virojn, judojn kaj arabojn. Israelo ne starigas la blokadon por puni la palestinanojn, sed por malebligi raketerojn kaj grenaderojn enflui en la Gaza-strion. Tial Israelo devas kontroli homojn kaj provizaĵojn trapasantajn la limojn. Egiptio ankaŭ partoprenas en la blokado. La blokado ne celas la palestinanojn, sed la terororganizaĵojn. En la Gaza-strio ekzistas dekduo da ili.

”La israela blokado estas kontraŭleĝa”

Fakto estas ke la blokado ne estas kontraŭleĝa. Laŭ internaciaj leĝoj lando rajtas starigi blokadon se ĝi estas en armita konflikto kun alia partio. En tiu ĉi kazo Israelo estas en armita konflikto kun Hamaso kaj la aliaj terororganizaĵoj agantaj en la Gaza-strio.

”La blokado naskas pli da terorismo”

Terorismo neniam rajtas esti rimedo por atingi politikajn celojn. Terorismo estas malobservado de la homaj rajtoj. Israelo ne kulpas al la situacio de la palestinanoj. Israelo lasis la Gaza-strion en la aŭtuno jaro 2005 por ke la palestinanoj povus starigi propran ŝtaton. Tamen Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj fortiĝis en la Gaza-strio kaj komenciĝis terorado de la loĝantoj en suda Israelo. Israelo multfoje dum la historio intertraktis kun la palestinanoj, sed la palestinaj estroj ĉiufoje malakceptis la pacproponojn. La terorado kontraŭ Israelo ne kreskas pro la blokado, ĉar la teroristoj ne povas havigi armilerojn. Tio estas la intenco de Israelo, kiu defendas la loĝantojn de la lando kontraŭ la terorisma minaco per blokado.

”En la Gaza-strio estas homa katastrofo”

En la Gaza-strio ne estas manko de nutraĵoj aŭ varoj. Israelo permesas homhelpajn organizaĵojn transporti provizaĵojn en la Gaza-strion. Transportadoj okazas ĉiusemajne. Dum la lastaj 18 monatoj pli ol 1 miliono da tunoj de provizaĵoj estis transportataj en la Gaza-strion, kio egalas al preskaŭ po 1 tuno por ĉiu loĝanto en la Gaza-strio.

”La Gaza-strio estas la plej granda malliberejo en la mondo”

Kelkfoje estas asertate ke la Gaza-strio estas unu el la plej dense enloĝataj regionoj en la mondo. Foje eĉ estas asertate ke la Gaza-strio estas la plej granda malliberejo en la mondo. Por kompreni ke tiuj asertoj malveras oni devas kompari kun iom da datumoj. La sekva listo prezentas la nombron de enloĝantoj po kvadrata kilometro:

Helsinko, Finnlando 1345/km2 (mia naskiĝlando)
Stokholmo, Svedio 3318/km2 (la lando kie mi loĝas ekde jaro 2006)
Gaza-strio 4118/km2
Kopenhago, Danio 6016/km2
Singapuro 7022/km2 (urboŝtato)
Ŝanhajo, Ĉinio 7174/km2
Moskvo, Rusio 9722/km2
Tokio, Japanio 14254/km2
Monako 15142/km2 (urboŝtato)
Mumbajo, Barato 22937/km2
Delhio, Barato 29155/km2
Manilo, Filipinoj 43079/km2

Ĉu la Gaza-strio estas unu el la plej dense enloĝataj regionoj en la mondo? Nepre ne!

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

La daŭra palestina terorismo: 5 mortintoj kaj 232 vunditaj dum 6 monatoj

6 Julio 2010

La Yeshanews.com retpaĝaro faris detalan resumon pri la palestina terorismo kontraŭ israelanoj dum la unuaj ses monatoj en jaro 2010. La bildo ne estas tiel serena kiel rapida, unuopa okulumo de ĵurnaloj aŭ eĉ detala trarigardo povas doni.

Mallonge, kvin homoj – civila tajlanda laboristo, policisto kaj tri soldatoj – estis murditaj kaj unu soldato estis mortigita pro amika pafo. Du israelanoj estis grave vunditaj, naŭ estis modere vunditaj kaj 232 estis negrave vunditaj en teroratakoj aŭ batalante kontraŭ teroristoj.

Tute 139 raketoj estis pafitaj dum la ses monatoj, 130 araboj kun tranĉiloj estis arestitaj, el kiuj 22 koncedis intenci plenumi teroratakon. Estis 60 pafilaj atakoj, bomboj, pafitaj misiloj kaj klopodoj perforte penetri la limbarilon de la Gaza-strio.

Estis tri dokumentitaj atakoj en kiuj arabaj aŭtistoj klopodis surveturi israelanojn en Judeo, Samario kaj Jerusalemo; kvar homoj estis negrave vunditaj. Aliajn tiajn atakojn oni suspektis, sed ĝis nun ne pruviĝis.

Tridek ok bomboj estis malkovritaj tra Judeo kaj Samario, 218 homoj estis vunditaj en ŝtonatakoj kaj araba perforto, inklude 56 civiluloj, el kiuj tri infanoj.

Dum tiu ĉi periodo la israela aerarmeo atakis ok armiltunelojn, unu armilfabrikon, kvar terorbazojn, kvar municiajn deponejojn kaj tri terorĉelojn sin okupantajn pri raketpafado. Tute 12 teroristoj estis mortigitaj kaj unu estis grave vundita. La israela mararmeo mortigis ses teroristojn planantajn ataki de la maro kaj entute tri teroraj enpenetroj estis malebligitaj.

Almenaŭ ses incidentoj kontraŭ tombejoj estis dokumentitaj, inklude tri kontraŭ la antikva juda tombejo en Hebron kaj la detruo de 23 tomboŝtonoj sur la Olivarba monto.

Traduko el la angla: IsraelNationalNews.com

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Pri la laŭleĝeco aŭ kontraŭleĝeco de la Gaza-stria blokado

10 Junio 2010

La israela blokado de la Gaza-strio estas tre kritikata kaj estas vaste asertate ke la blokado estas kontraŭleĝa. Tamen laŭ validaj internaciaj leĝoj starigo de blokado estas tute laŭleĝe en situacio de armita konflikto. Israelo estas en armita konflikto kun teroristaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio. Tiu ĉi konflikto daŭris dum multaj jaroj, sed intensiĝis en junio 2007 kiam Hamas perforte prenis la gvidadon de la Gaza-strio. Ekde tiam la Gaza-strio estas kvazaŭ bazo por pafadoj de raketoj kaj grenadoj en urbojn kaj vilaĝojn en la sudaj partoj de Israelo.

Konforme al la leĝoj de armitaj konfliktoj, lando kiel partio en armita konflikto rajtas starigi maran blokadon apud la bordo de la malamikoj pro sekurecaj kaŭzoj. Mara blokado signifas malhelpadon de la preterpaso (eniro kaj eliro) de ĉiuj akvoveturiloj al aŭ el ĉiuj havenoj kaj bordaj areoj de la malamikoj, sen konsidero de kia speco de ŝarĝo la akvoveturiloj transportas.

La rajto starigi maran blokadon estas bone konfirmita en tradicia internacia leĝo. Ĝi estas komuna kutimo kaj eĉ la regularo de la Unuiĝintaj Nacioj listigante la diversajn rimedojn eblajn por la Konsilio de Sekureco konservi aŭ restarigi internacian pacon kaj sekurecon, eksplicite mencias la maran blokadon inter tiuj rimedoj (Artikolo 42 de la Regularo).

Simile, Artikolo 7.7.1 de ”La Manlibro de Komandanto pri leĝo de Maraj Operacioj”, publikigita de la Usona militŝiparo en julio 2007 klarigas la jenon:

”Blokado estas milita operacio por antaŭmalhelpi akvoveturilojn kaj/aŭ aviadilojn de ĉiuj nacioj, tiel malamikajn kiel ankaŭ neŭtralajn, de enirado kaj elirado el specifitaj havenoj, flughavenoj, aŭ bordaj areoj apartenantaj al, okupataj de aŭ regataj de malamika nacio. Dum la milita rajto de inspektado kaj serĉado estas desegnita por malpermeso de alfluo de kontrabandaĵoj, la milita rajto de blokado intencas antaŭmalhelpi akvoveturilojn kaj aviadilojn, sen konsidero de ilia ŝarĝo, de transpasi starigitan kaj sciigitan kaj diskonigitan kordonon apartigantan la malamikojn de akvoj kaj/aŭ aerspaco”.

Internacia leĝo fiksas multajn kondiĉojn por laŭleĝa mara blokado (tiuj kondiĉoj estas konsiderataj ekzemple en la ”San Remo Manlibro de Internacia Leĝo aplikebla je Armita Konflikto Surmare” de 1994). Israelo tamen observas ĉiujn tiujn kondiĉojn. Ekzemple estas fiksita ke ”mara blokado estas starigita pro sekurecaj kaŭzoj. Sekve, la partio daŭriganta la blokadon devas zorgi pri pasado de homhelpa subteno por la civila loĝantaro de la areo blokadata. Tiu ĉi devo difinas la rajton de la blokadanta partio preskribi la teknikajn aranĝojn, inklude serĉadon, sub kiuj la pasado estas permesata, por certiĝi ke neniaj rimedoj estos transigitaj profite al la malamikoj, anstataŭ al la civila loĝantaro, kaj ke la homhelpa subteno estas distribuata sub la observado de neŭtrala partio kiu antaŭmalhelpas la misuzon de la homhelpa subteno fare de la malamiko”.

Israelo permesis pasadon de homhelpa subteno en la Gaza-strion longe antaŭ la starigo de la blokado. La subteno eniris en la Gaza-strion tra limpasejoj inter Israelo kaj la Gaza-strio, sub sekureca kontrolo kaj kunordige kun internaciaj organizaĵoj agantaj en la Gaza-strio.

Israelo do observas ĉiujn regulojn kaj kondiĉojn de starigo de mara blokado. Konklude la mara blokado starigita de Israelo en la Gaza-strio akordas al internacia leĝo. La blokado do estas tute kaj plene laŭleĝa.

Fonto: Interception of the Gaza flotilla-Legal aspects

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.