Judoj kun ses brakoj

Parolo de la hispana ĵurnalistino, skribistino kaj eksa politikistino Pilar Rahola.

Kunveno en Barcelono kun cento da advokatoj kaj juĝistoj antaŭ unu monato.

Ili kunvenis por aŭskulti miajn opiniojn pri la mezorienta konflikto. Ili scias ke mi estas hereza ŝipo en la ŝiprompiĝo de “soleca pensado” koncerne Israelon, kiu regas en mia lando. Ili volas aŭskulti min, ĉar ili demandas al si, se Pilar estas serioza ĵurnalistino, kial ŝi riskas perdi sian fidindecon defendante la fiulojn, la kulpulojn? Mi respondas provoke – Vi ĉiuj kredas ke vi estas spertuloj pri internacia politiko parolante pri Israelo, sed vi fakte scias nenion. Ĉu vi kuraĝus paroli pri la konflikto en Ruando, Kaŝmiro? En Ĉeĉenio? – Ne.

Ili estas juristoj, ilia areno ne estas geopolitiko. Sed ili kuraĝas kontraŭ Israelo, kiel ĉiuj aliaj. Kial? Ĉar Israelo estas daŭre sub la amaskomunikila grandiga vitro kaj la distordita bildo malpurigas la cerbojn de la mondo. Kaj ĉar tio estas parto de tio kio estas politike korekte, tio ŝajnas esti parto de solidareco, ĉar paroli kontraŭ Israelo estas senkoste. Tiel kulturitaj homoj, legantaj pri Israelo, pretas kredi ke judoj havas ses brakojn, samkiel dum la mezepoko homoj kredis je ĉiu ajn indigniga afero.

La unua demando estas do kial tiel multaj inteligentaj homoj, parolante pri Israelo, subite fariĝas idiotoj. La problemo kiun ni kiuj ne demonecigas Israelon havas, estas ke ne troviĝas debato pri la konflikto. Ĉio kio troviĝas estas la slogano; ne troviĝas interŝanĝo de ideoj. Ni ĵetas sloganojn al unu la alia; ni ne havas seriozajn informojn, ni suferas de la sindromo de “hamburgera ĵurnalismo”, plena de antaŭjuĝoj, propagando kaj simpligo. Intelektaj pensuloj kaj internaciaj ĵurnalistoj rezignis Israelon. Ĝi ne ekzistas. Tio estas la kialo ke kiam iu klopodas iri pli transen al la “sola penso” de kritiki Israelon, li fariĝas suspekta kaj nefidela kaj estas senpere apartigita. Kial?

Mi dum jaroj klopodis respondi tiun demandon: kial?

Kial, el ĉiuj konfliktoj en la mondo, sole tiu ĉi interesas ilin?

Kial eta lando kiu batalas por transvivi estas krimigita?

Kial manipulita informo tiel facile triumfas?

Kial estas la tuta popolo de Israelo reduktita al simpla amaso de murdemaj imperiistoj?

Kial ne troviĝas palestina kulpo?

Kial Arafat estas heroo kaj Ŝaron monstro?

Fine, kial kiam Israelo estas la sola lando en la mondo kiu estas minacata de ekstermo, ĝi ankaŭ estas la sola kiun neniu konsideras kiel viktimon?

Mi ne pensas ke troviĝas ununura respondo al tiuj demandoj. Kiel estas neeble tute klarigi la historian malicon de kontraŭjudismo, estas ankaŭ neeble tute klarigi la hodiaŭan malprudenton de kontraŭisraelismo. Ambaŭ trinkas el la fonto de netoleremo kaj mensogoj. Krome, se ni akceptas ke kontraŭisraelismo estas la nova formo de kontraŭjudismo, ni konkludas ke cirkonstancoj ŝanĝiĝis, sed la plej profundaj mitoj kaj de la mezepoka kristana kontraŭjudismo kaj de la moderna politika kontraŭjudismo, estas ankoraŭ sendifektaj. Tiuj mitoj estas parto de la kroniko de Israelo.

Ekzemple la mezepoka judo akuzita pri mortigado de kristanaj infanoj por trinki ilian sangon estas rekte ligita kun la israela judo kiu mortigas palestinajn infanojn por ŝteli ilian landon. Ĉiam ili estas senkulpaj infanoj kaj nigraj judoj. Simile la judaj bankistoj kiuj volis superregi la mondon tra la eŭropaj bankoj, laŭ la mito de la protokoloj, rekte estas ligitaj kun la ideo ke la judoj de Wall Street volas superregi la mondon tra la Blanka Domo. Regado de la gazetaro, regado de la financoj, la universala konspiro, ĉio kio kreis la historian malamon kontraŭ la judoj estas hodiaŭ trovita en la malamo de la israelanoj. En la nekonscio, tiam, batas la DNA de la okcidenta kontraŭjudisto, kio kreas efikan kulturan medion.

Sed kio batas en la konscio? Kial novigita netoleremo elfluegas kun tia malamemo, enfokusigite nun, ne kontraŭ la juda popolo, sed kontraŭ la juda ŝtato? El mia vidpunkto tio havas historiajn kaj geopolitikajn motivojn, interalie la jardekojn longa sanga soveta rolo, la eŭropa kontraŭamerikismo, la energidependeco de la okcidento kaj la kreskanta islamista fenomeno.

Sed ĝi ankaŭ aperas el malvenkoj kiujn ni spertas kiel liberaj socioj, kondukante al forta etika relativismo.

La morala malvenko de la maldekstro. Dum jardekoj la maldekstro levis la flagon de libereco kie ajn troviĝis maljusteco. Ĝi estis la deponejo de la utopiaj esperoj de socio. Ĝi estis la granda konstruisto de la estonteco. Spite al la murdema malico de stalinismo malaltigi tiujn utopiojn, la maldekstro konservis sendifekta sian aŭron de batalo kaj ankoraŭ ŝajnigas montri la bonan kaj malican en la mondo. Eĉ tiuj kiuj neniam voĉdonus por maldekstraj opcioj donas grandan prestiĝon al maldekstraj intelektuloj kaj permesas al ili esti tiuj kiuj monopoligas la koncepton de solidareco. Kiel ili ĉiam faris. Tiele tiuj kiuj batalis kontraŭ Pinochet estis liberecobatalantoj, sed la viktimoj de Castro estas elpelitaj el la paradizo de herooj kaj konvertitaj al vualitaj faŝistoj.

Tiu historia perfido de libereco estas rekreita en la nuna tempo per matematika precizeco. Ekzemple la estroj de Hizbulaho estas konsiderataj herooj de rezisto, dum pacifistoj kiel la israela kantistino Noa estas insultataj sur la stratoj de Barcelono. Ankaŭ hodiaŭ, kiel hieraŭ, la maldekstro estas diskoniganta totalismajn ideologiojn, enamiĝas al diktatoroj kaj, en ĝia ofensivo kontraŭ Israelo, ignoras la detruon de fundamentaj rajtoj. Ĝi malamas rabenojn, sed enamiĝas al imamoj; krias kontraŭ la Israela Defenda Armeo, sed aplaŭdas la teroristojn de Hamaso; priploras la palestinajn viktimojn, sed malestimas la judajn viktimojn kaj kiam ĝi estas kortuŝita pro palestinaj infanoj ĝi faras tion nur se ĝi povas kulpi la israelanojn.

Ĝi neniam denuncos la kulturon de malamo aŭ ties preparo de murdado. Antaŭ unu jaro en la AIPAC-konferenco en Vaŝingtono mi faris la sekvajn demandojn:

Kial ni ne vidas manifestaciojn en Eŭropo kontraŭ la islamaj diktaturoj?

Kial ne okazas manifestacioj kontraŭ la sklaveco de milionoj da muzulmanaj virinoj?

Kial ne estas iuj deklaroj kontraŭ la uzo de bomboportantaj infanoj en la konfliktoj en kiuj islamo estas enmiksita?

Kial la maldekstro estas nur obsedita batali kontraŭ du el la plej solidaj demokratioj de la planedo, tiuj kiuj spertis la plej sangajn teroratakojn, Usono kaj Israelo?

Ĉar la maldekstro ne plu havas iujn ideojn, nur sloganojn. Ĝi ne plu defendas rajtojn, sed antaŭjuĝojn. Kaj la plej granda antaŭjuĝo de ĉiuj estas tiu celanta kontraŭ Israelo. Mi akuzas, tiuokaze, en formala maniero ke la ĉefa respondeco de la nova kontraŭjudisma malamo maskita kiel kontraŭcionismo devenas de tiuj kiuj estis devantaj ĉeesti por defendi liberecon, solidarecon kaj progreson. Malproksime de tio ili defendas despotojn, forgesas iliajn viktimojn kaj restas silentaj antaŭ mezepokaj ideologioj kiuj celas al la detruo de liberaj socioj. La perfido de la maldekstro estas aŭtentika perfido kontraŭ la moderneco.

Malvenko de ĵurnalismo. Ni havas pli da informoj en la mondo ol iam antaŭe, sed ni ne havas pli bone informitan mondon. Male la aŭtovojo de informo konektas nin ie ajn sur la planedo, sed ĝi ne konektas nin kun la vero. La hodiaŭaj ĵurnalistoj ne bezonas mapojn, ĉar ili havas Google Earth, ili ne bezonas scii historion, ĉar ili havas Vikipedion. La historiaj ĵurnalistoj, kiuj konas la radikojn de konflikto, ankoraŭ troviĝas, sed ili estas minacata specio, vorita de la “rapidmanĝa” ĵurnalismo kiu proponas hamburgerajn novaĵojn al legantoj kiuj deziras rapdidmanĝajn informojn. Israelo estas la plej observata loko de la mondo, sed spite al tio ĝi estas la malplej komprenata loko. Kompreneble oni devas konsideri la premadon de la grandaj petroldolaraj lobiadoj, kies influo al ĵurnalismo estas subtila sed profunda. La amaskomunikiloj scias ke se ili parolas kontraŭ Israelo ili havos neniujn problemojn. Sed kio okazus se ili kritikus islaman landon? Sendube tio komplikus ilian ekziston. Certe parto de la gazetaro kiu skribas kontraŭ Israelo vidus sin mem spegulitaj en la ironia frazo ne Mark Twain: “Unue havigu viajn faktojn, poste vi povas distordi ilin kiel al vi plaĉas.”

Malvenko de kritika pensado. Al ĉio oni devas aldoni la etikan relativismon kiu difinas la nunan tempon: ĝi ne estas bazita sur la neado de valoroj de civilizo, sed pli vere en ilia plej ekstrema banaleco. Kio estas moderneco?

Mi klarigos tion per tiu rakonteto: Se mi estus vojerarinta sur neesplorita insulo kaj volus fondi demokratian socion, mi bezonus nur tri skribitajn dokumentojn: la Dek Ordonojn (kiuj establis la unuan kodon de moderneco. “Ne mortigu” fondis modernan civilizon.); la Roman punkodon; kaj la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Kaj per tiuj tri tekstoj ni povus ekiri denove. Tiuj principoj estas relativigataj ĉiutage, ankaŭ fare de tiuj kiuj asertas esti defendanta ilin.

“Ne mortigu” … depende de kiu estas la celo devas pensi tiuj kiuj, kiel la manifestaciantoj en Eŭropo, kriis en apogo al Hamaso.

“Hu ra por parollibereco!”…, aŭ ne. Ekzemple pluraj hispanaj maldekstraj organizaĵoj klopodis preni min al tribunalo akuzante min ke mi estas neisto kiel la naziistoj, ĉar mi neas la “Palestinan Holokaŭston”. Ili klopodis malhelpi al mi skribi artikolojn kaj klopodis sendi min al prizono. Kaj tiel plu… La sociala kritika amaso perdis pezon, samtempe ideologia dogmemo gajnis pezon. En tiu duobla okazado la fortaj valoroj de moderneco estis anstataŭigitaj per “malforta pensado”, vundebla je manipulado kaj manikeismo.

Malvenko de la Unuiĝintaj Nacioj. Kaj kun tio ĝisfunda malvenko de la internaciaj organizaĵoj kiuj devus protekti la Homajn Rajtojn. Anstataŭ ili fariĝis disrompitaj pupoj en la manoj de despotoj. La Unuiĝintaj Nacioj nur estas utila por islamofaŝistoj kiel Ahmadineĵad kaj danĝeraj demagogoj kiel Hugo Chávez, kio proponas al ili planedan laŭtparolilon kie ili povas kraĉi sian malamon. Kaj, kompreneble, sisteme ataki Israelon. La UN ankaŭ ekzistas por batali kontraŭ Israelo.

Fine, malvenko de islamo. Tolerema kaj kultura islamo spertas hodiaŭ la perfortan atakon de totalisma viruso kiu klopodas halti ĝian etikan evoluon. Tiu viruso utiligas la nomon de Dio por fari la plej terurajn teruraĵojn: ŝtonumas virinojn, sklavigas ilin, utiligas junulojn kiel homajn bombojn. Ni ne forgesu: Ili mortigas nin per poŝtelefonoj konektitaj al la mezepoko. Se stalinismo detruis la maldekstron kaj naziismo detruis Eŭropon, islama fundamentismo estas detruanta Islamon. Kaj ĝi ankaŭ havas kontraŭjudisman DNA:on. Eble islama kontraŭjudismo estas la plej serioza netolerema fenomeno en niaj tempoj; fakte ĝi infektas pli ol 1400 milionojn da homoj kiuj estas edukitaj, amase, en malamo kontraŭ la judoj.

En la vojkruciĝo de tiuj malvenkoj estas Israelo. Orfa kaj forgesita de racia maldekstro, orfa kaj forlasita de serioza ĵurnalismo, orfa kaj rifuzita de deca UN kaj rifuzita de tolerema Islamo, Israelo spertas la paradigmon de la 21-a jarcento: la manko de solida devo kun la valoroj de libereco. Nenio ŝajnas strange. Juda kulturo reprezentas, kiel nenio alia, la metaforon de koncepto de civilizo kiu hodiaŭ spertas atakojn el ĉiuj flankoj. La judoj estas la termometro de la monda sano. Kiam ajn la mondo havis totalisman febron, ili suferis. En la hispana mezepoko, en la kristanaj persekutadoj, en la rusaj pogromoj, en la eŭropa faŝismo, en la islama fundamentismo. Ĉiam la unua malamiko de totalismo estis la judo. Kaj en tiuj tempoj de energidependeco kaj sociala necerteco, Israelo inkluzivas, en sia propra karno, la eternan judon.

Paria nacio inter nacioj, por paria popolo inter popoloj. Tio estas kial la kontraŭjudismo de la 21-a jarcento vestis sin per la efika maskado de kontraŭisraelismo, aŭ ĝia sinonimo, kontraŭcionismo. Ĉu ĉiu kritikado de Israelo estas kontraŭjudismo? NE. Sed ĉia hodiaŭa kontraŭjudismo fariĝis antaŭjuĝo kaj demonecigo de la juda ŝtato. Novaj vestaĵoj por malnova malamo.

Benjamin Franklin diris: “Kie libereco estas, tie estas mia lando.” Kaj Albert Einstein aldonis: “La mondo estas danĝera loko. Ne pro la homoj kiuj estas malicaj; sed pro la homoj kiuj nenion faras pri tio.” Tio estas la duobla devo, tie kaj nun; neniam restu neaktiva antaŭ malico en ago kaj defendu la landojn de libereco.

Dankon.

Tradukita el la angla: Jews with Six Arms

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.


%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: