Posts Tagged ‘Judismo’

Spurante la radikojn de judeco

6 Oktobro 2011

Traduko el la angla: Tracing the Roots of Jewishness (artikolo de la 3-a de junio 2010)

Kiuj estas la judoj? Dum pli ol unu jarcento historiistoj kaj lingvistoj debatis pri ĉu la juda popolo estas rasa grupo, kultura kaj religia unueco aŭ io alia. En lastaj tempoj esploristoj konsideris genetikajn datumojn en tiu ĉi afero. La plej lasta tia studaĵo, hodiaŭ publikigita en la revuo American Journal of Human Genetics [Usona Revuo pri Homa Genetiko], montras ke troviĝas genetika ligo inter ĉiuj judoj malgraŭ disvastigita migrado kaj miksedziĝoj kun ne-judoj. Tio ankaŭ per kontraŭpruvoj refutas la ripetajn asertojn ke la plejparto de la aŝkenazaj judoj devenas de centreŭropanoj kiuj konvertiĝis al judismo antaŭ 1000 jaroj.

La historiistoj dividas la 13 miliojn vivantajn judojn de la mondo en tri grupojn: mezorientaj, aŭ orientaj judoj; sefardaj judoj de Hispanio kaj Portugalio; kaj aŝkenazaj judoj de Eŭropo. Kvankam la Biblio spuras la judajn radikojn al la tempo de Abraham antaŭ proksimume 4000 jaroj la plejparto de la historiistoj konkludis ke la vera juda identeco datiĝas nur al la tempo iom pli ol antaŭ 2000 jaroj.

La deveno de la nuntempaj judoj estis malpli klara, precipe tiu de la aŝkenazaj kiuj konsistigas 90 % de la usonaj judoj kaj preskaŭ 50 % de israelaj judoj. La aŝkenazaj judoj setlis en Germanio en la 800-aj jaroj kaj evoluigis sian propran lingvon, la jidan. Kelkaj verkistoj, precipe Arthur Koestler en sia libro The Thirteenth Tribe [La Dektria Tribo] de 1976 asertis ke aŝkenazoj devenas de turka tribo en Centrazio nomita ĥazaroj kiu konvertiĝis al la judismo en la 700-aj jaroj. Kaj la historiisto Shlomo Sand en la Universitato de Tel Aviv en Israelo asertas en sia libro The Invention of the Jewish People [La Inventado de la Juda Popolo], lastjare tradukita en la anglan, ke la modernaj judoj ne devenas de la malnova lando Israelo sed de grupoj kiuj prenis la judan identecon multe pli malfrue.

Tiaj ideoj tamen konfliktas kun pluraj pli novaj studaĵoj kiuj sugestas ke judeco, inklude la aŝkenazan version, havas profundajn genetikajn radikojn. En tiu kiu ties verkistoj asertas esti la plej ampleksa studaĵo ĝis nun, teamo gvidita de la genetikisto Harry Ostrer de la Novjorka Universitata Lernejo de Medicino konkludas hodiaŭ ke ĉiuj tri judaj grupoj – la mezorienta, sefarda kaj aŝkenaza – dividas genetikajn markilojn en la tuta genaro kiuj distingas ilin de aliaj enloĝantaroj de la mondo.

Ostrer kaj liaj kolegoj analizis kernan DNA:on de sangospecimenoj de entute 237 aŝkenazaj kaj mezorientaj judoj de Novjorko kaj sefardaj judoj de Seatlo, Vaŝingtono; Grekio; Italio; kaj Israelo. Ili komparis tiujn kun DNA de proksimume 2800 supozeble ne-judaj homoj de la tuta mondo. La skipo uzis plurajn analizajn metodojn por kalkuli kiel genetike similaj la judaj grupoj estas al unu la aliaj kaj al la ne-judaj grupoj, inklude metodon kiu estas nomita identeco pere de deveno (IBD) kiu ofte estas uzata por determini kiel proksime du individuoj estas rilataj.

Individuoj en ĉiu juda grupo havis altajn procentaĵojn de IBD preskaŭ ekvivalentaj al kvara aŭ kvina kuz(in)oj. Kvankam ĉiu el la tri judaj grupoj montris genetikan enmiksiĝon (kruciĝadon) kun proksimaj ne-judoj, ili kundividis multajn genetikajn karakterizajn trajtojn, sugestantajn komunajn radikojn kiujn la skipo estimis deveni de tempo antaŭ pli ol 2000 jaroj. Aŝkenazaj judoj kies genetikaj profiloj indikis inter 30 % ĝis 60 % da enmiksiĝo kun eŭropanoj tamen amasiĝis pli proksimen al mezorientaj kaj sefardaj judoj, konstato kiu laŭ la esploristoj estas neligebla kun la ĥazara hipotezo. “Mi esperas ke tiuj ĉi observoj ripozigus la ideon ke judeco nur estas kultura konstruaĵo”, diras Ostrer.

Aliaj esploristoj laŭdas la laboron. Ĝis nun ĝi estas la plej granda koncerne tiun ĉi aferon kaj la uzo de la IBD-metodo por eklukti ĝin estas “novkree” diras la genetikisto Noa Rosenberg ĉe la Universitato de Miĉigano, Ann Arbor. Sarah Tishkoff, genetikisto de la Universitato de Pensilvanio, diras ke “tio klare montras genetikan, komunan devenon de ĉiuj judaj enloĝantaroj”. Tamen, diras Rosenberg, kvankam la studaĵo “ne ŝajnas subteni” la ĥazaran hipotezon ĝi ankaŭ ne tute eliminas ĝin.

La studaĵo ne traktas la statuson de grupoj kies pretendado de judeco estis disputveka kiel etiopaj judoj, lembaoj de suda Afriko kaj pluraj grupoj de Barato kaj Ĉino. Sed konsiderante la rezultojn de komuna genetika deveno kaj kompleksa historio de enmiksiĝo, David Goldstein, genetikisto de la Universitato Duke en Durham Norda Karolino, diras ke neniu el la “ekstremaj modeloj” – tiuj kiuj vidas judecon kiel tute kulturan aŭ tute genetikan – “estas korektaj”. Pli ĝuste Goldstein diras ke “la juda genetika historio estas komplika miksaĵo de kaj genetika kontinueco de parenca enloĝantaro kaj ampleksa enmiksiĝo”.

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe:
miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity.
Listo de ĉiuj artikoloj.